La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MEDALIONOJ

Aŭtoro: Zofia Naukowska

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DVOJRA

Negranda virino kun nigra vindeto sur okulo ekstaris ĉe la vendotablo. Ŝia same malgranda kaj iom stranga akompananto kun nigraj lipharetoj postulis okulvitrojn por ŝi.

– Dum pluraj jaroj tiu ĉi sinjorino ne uzis okulvitrojn – li diris signifoplene kaj bonvoleme.

– Kial?

– Tial, ĉar ŝi estis en koncentrejo. Koncerne la okulon evidentiĝis, ke ĝi ne estas konvena. Ĝi estas tro granda kaj ne volas eniri. Kaj pro la okulvitroj oni devos veni ankoraŭ morgaŭ.

– Ĉu vi volus iom interparoli kun mi? Ni povus eniri en apudan sukeraĵejon.

Ŝi ekmiris. Ŝi ne povis iri en la sukera­jejon. Ŝi estis okupita. Ŝi devis reveni al la loĝejo, ĉar ĝi estas ŝlosita, kaj la ŝlosilon ŝi havas kun si. Al la loĝejo, kie ĝuste antaŭ du tagoj ŝi trovis okupon.

Do ni iras kune tra la larga strato de Praga. Kaj tra malluma pordego ni eniras en kortegon de granda domaĉo kun malpuraj, nigriĝintaj muroj kun defalinta surkalkaĵo. Profunde en angulo, malantaŭ senkoloriĝinta bruna pordo, komenciĝas krepuska koridoro.

– Ĝi estas sur tria etaĝo.

Ligna ŝtuparo kondukas alten senhalte en mallumo. Oni devas teni sin al la balustrado, atente elpalpi per la plandumoj breĉojn en la plankaj tabuloj por ne fali. Fine sur la unua etaĝo ĉesas ĝia daŭra kontinuo. Glata tabularo de la pianko kondukas ree al loko, kie super la antaŭa komenciĝas nova ŝtuparo kaj denove per unu longa kuro atingas la duan etaĝon.

Ce la enirejo al la tria etaĝo ni staras momenton apud fenestro. Ni rigardas al la granda, malhela kaj malpura korto.

– Kian okupon vi havas?

– Mi purigas kaj gardas la loĝejon. Ĉar en tiu loĝejo estos juda ambulatorio.

– Do ĉu vi trovis viajn homojn? Ĉu vi havas zorgantojn kaj amikojn?

– Mi estas sola – ŝi respondis rapideme. Mi estas sola – ŝi ripetis ankoraŭfoje.

– Tamen tiu sinjoro, kiu foriris, aĉetis por vi la okulvitrojn. Kaj la okulon.

Pri tio ŝi pene konsentis.

– Jes, ili aĉetos al mi la okulon. Kaj ili volas eĉ zorgi pri kompletigo de la dentoj. – Ŝi ekhezitis kaj peze konfesis: –Sed tio ne estas la familio.

Ni iras jam la lastan etaĝon kaj ree ni revenas tra glata tabularo, ĉirkaŭigita de ligna balustrado. En la loko, kie sur la pli malsupraj etaĝoj estas fenestroj, sur la tria etaĝo malfermiĝas senkoloriĝinta, malfirma vitrita pordo. Ĝi kondukas al penda, ligna koridoro havanta balustradon, alkroĉita al la muro kaj krakanta super malplenaĵoj.

Ni haltas ĉe la tria pordo, fermita kvazaŭ per fenestra tabula kovrilo.

– Jen ĉi tie – ŝi diras.

Ŝi prenas ŝlosilon kaj malŝlosas grandegan pendoseruron enmetitan en riglohokon. La pordo malfermiĝas al vasta, malplena loĝejo. Unu malplena, malserena ĉambro, kun lavita pianko, la alia ankaŭ ordigita, kun malalta kuŝejo apud la muro. En la tria – tablo apud muro, unu seĝo kaj dua.

– Ho, ĉi tie ni povas interparoli. Sidiĝu, sinjorino.

Ni eksidas vidalvide al ni ĉe angulo de tiu tablo.

– Ili estas bonaj. Sed tio ne estas mia familio – ŝi ripetas. – Mi havas neniun. Mia edzo estas mortigita en la jaro 43 en stacidomo Małaszewicze, ok kilometrojn de Brzeŝĉ Litewski. En lager. Estis miloj da mortigitoj, car ili tiel mortigis ĉiun dekan, ili mortigadis ĉiujn kelkajn tagojn. Ne, mi mem ne vidis tion, sed mi aŭdis pri tio. Ĉar mi ne estis tie, mi estis en Międzyrzec. Kaj tion mi scias, ke en la jaro 42 mia edzo estis ankoraŭ viva. Ĉar tiam germana aviadisto prenis leteron al la edzo kaj estis respondo je tiu letero, ke mia edzo salutas. Kaj poste mi eksciis, ke li estas mortigita.

Ŝi ekstaris kaj enlasis homojn, kiuj venis ripari la defluilon en la kuirejo.

– Mi estas tridekkvinjara, nur mi tiel aspektas. Mi ne havas dentojn, mi ne havas okulon...

Ŝi edziniĝis estante dudektrijara. Ili loĝis en Varsovio ĉe strato Stawki. Ŝi laboris en fabriko, faris per maŝino lanajn gantojn, li estis ŝuisto. Unue li ankaŭ laboris en fabriko, poste li faris ŝuojn hejme. Jes, estis sufiĉe malfacile al ili. Infanojn ili ne havis.

– La edzo nomiĝis Rajszer, sed mi nomiĝas Zielona. Ĉar mi ne havis dokumentojn kaj oni enskribis al mi la nomon de la patro.

Post momento de medito ŝi aldonis ankoraŭ:

– Kaj mia antaŭnomo estas Dvojra.

En la jaro 39 bomboj detruis la domon ĉe Stawki. Ili perdis ĉion – aĵojn, vestojn. Kaj ili translokiĝis al Janów Podlaski.

Ŝi ĝemetis.

– Tie ni jam portis du flavajn triangulojn, ses tiajn pintojn, la palestinan signon. Kaj nur poste ni portis brakrubandojn. Ni ambaŭ.

En oktobro de la jaro 42 la edzo ne plu estis, car li laboris en tiu lager Małaszewicze. Tiam ili transloĝigis la tutan loĝantaron de Janów Podlaski al Międzyrzec. Ĝi estis tia Judenstadt, tie estis ĉiuj judoj de la Lublina vojevodio. Ĉiujn du semajnojn oni transportis homojn al Treblinka per vagonaro. Tiuj, kiuj restis, estis fermitaj en geto. Aliaj pereis, ŝi ne.

– Kiam estis "agado", tiam mi ĉiam kaŝiĝis. Mi sidis en subtegmentejo.

Per disetenditaj fingroj de ambaŭ manoj ŝi kovris sian vizaĝon. Kaj momenton ŝi rigardis per unu okulo tra fendoj inter la fingroj.

– Ĉu tio signifas, ke vi kovradis vian vizaĝon per la manoj?

Ŝi ekridetis. – Ho, ne! Mi nur montras al vi, ke tiel mi ĉiam kaŝis min.

Ŝi sidis en la subtegmentejo kaj pensis: "Nun mi vivas, sed post horo mi ne scias, kio estos". Sed aliaj pereis, kaj ŝi ne.

– Foje mi tiel kaŝiĝis, kiam estis "agado", dum plenaj kvar semajnoj. Sen manĝo.

Ankaŭ tion, kiel tiujn disetenditajn fingrojn sur la vizaĝo, oni devis kompreni en certa senco metafore.

– Nu, mi prenis kelkajn cepojn kaj mi havis tie grion, do mi manĝis tion. Ne, ne kuiritan. Kiel do! Ne estis ja akvo. Mi havis ankaŭ iom da muelita grenkafo, do mi ankaŭ manĝis tiun krudan kafon. Nenio doloris al mi. Mi pensis: mi mortos. Mi estis tiel malfortiĝinta. Mi estis unusola en la mondo.

Foje mi ekaŭdis, ke en la strato estis ia movado. Ĝi estis en decembro de la jaro 42.

Mi aŭdis la movadon, do mi sciis, ke oni ne plu gardas la postenon. Do mi maisupreniris. Post la "agado" oni povis ree iradi meze inter la pikildratoj. Jes, estis ankoraŭ la juda komunumo. Ĝi donadis iom da pano.

Sed ne estis grava tiu tuta nia vivo... Mi havis kelkajn ĉemizojn, do mi vendis ilin kaj aĉetis al mi panon por morgaŭ, por postmorgaŭ.

La okulon mi perdis la unuan de januaro en la jaro 43. Estis tia amuzaĵo ĉe la ger­manoj. Ili amuziĝis en Silvestrovespero. Ili mortpafis sesdek kvin homojn. El mia domo nur mi sola restis, do mi ankoraŭ vivas. Ili pafadis sur la strato, sur la neĝo, je la sesa matene. Ili eniradis en loĝejojn. Do mi volis forkuri, mi elsaltis tra fenestro. Mi pensis, ke mi mortigis min. Kaj mi ricevis pafon en la okulo.

Kiam ili pafis al mi, tiam mi sentis tiel: "tamen eble ankoraŭ mi vivas..."

Ŝi malaltigis la voĉon, diris konfidence:

– Mi diros al vi, sinjorino: mi volis vivi. Mi ne scias, car mi havas nek edzon, nek familion, neniun, kaj mi volis vivi. Okulon mi ne havis, mi estis malsata kaj malbone vestita – kaj mi volis vivi. Kial? Nu, mi diros al vi: tial, por diri ĉion tiel, kiel mi nun al vi diras. Sciu la mondo, kion ili faris.

Mi pensis, ke mi vivos unusola. Mi pensis, ke en la mondo ne restos eĉ unu judo.

Oni prenis min en malsanulejon. En la okulo mi nenion sentis, sed pli multe doloris al mi ĉi tie: la sakro kaj la kruroj. Pro la kontuzo. Tial mi diris: "Donu al mi tranĉilon". Ĉar mi volis fari finon kun mi. Mi ne povis vivi plu. Mi ne havis okulon, mi havis nenion. La okulo elfluis tuta. Sur la orelo mi ankaŭ havis vundon. Oni volis min rentgenumi. Sed ĝi mem resaniĝis.

Kiam oni forprenis la reston de ni, tiam mi ne plu kaŝis min. Kaj mi mem sekvis la niajn al tiu Majdanek.

Mi ne havas groŝon, mi ne havas manĝon, mi ne havas okulon. Judoj ne plu estas – do kion mi devas fari sola sur tiu subtegmentejo? Panpecon mi ankaŭ ne plu havis. Se mi estu mortanta, mi preferis morti kune kun ili, ne sola.

Nu, tial mi iris al Majdanek. Tie ili donis tre malmulte da pano. Kaj iom da supo je la dekdua.

Ĉu ni reciproke helpis nin? Ĉu mi scias. Ni helpis iom. Sed ne multe. Ho, vi scias, sinjorino, ĉiu havas sian ĉagrenon: kion li povas fari? Ĉiujn du semajnojn estis selekto, tia kribrado. Kion oni povas fari?

Ĉu ili batis min? Jes: foje en Majdanek SS-virino Brigitte – tiu batis min. Per kio? Ŝi havis bastonon. Mi ricevis de ŝi sur la kapon. Kaj pro kio? Ŝi ridas kun kompato. – Ĉar ŝi tiel volis, nenion plu. Tiam ĉiuj ricevis. Ĉar unu estraĉino, tia fakestrino, diris pri unu el ni, ke ŝi faras negocojn. Ke ŝi ion aĉetas. Kaj pro tiu unu ĉiuj ricevis. Sed ĉu ŝi faris negocojn? Mi ne scias.

Forkuri ne estis eble. Unu fraŭlino forkuris. Tiam ili kaptis sin kaj pendigis. Tie staris tia fosto kaj hoko ... Ni estis ĉirkaŭ dek mil sur la placo kaj ni devis ĉiuj rigardi tion.

Ŝi estis trankvila, tre trankvila – la SS-viro demandis, kion ŝi volas antaŭ la morto. Kaj ŝi respondis: "Nenion, nenion, faru pli rapide, kion vi volas". Ŝi estis dudekjara, ŝi estis delikata.

Estis ankaŭ du fratoj. Poste ili mem pendigis sin.

Ŝi leviĝis por ellasi la laboristojn, kiuj finis jam sian laboron. Sed ŝi tuj revenis kaj sidiĝis sur sia loko.

– Foje venis SS-viro el Skarżysko-Kamienna, ĉefo Imfling. Li diris: "Kiu volas labori, tiu veturos al laboro". Mi sciis, tial mi veturis. Tio estis municia fabriko.

Tie mi ne ricevis batojn eĉ unu fojon. Sed ankaŭ tie ofte estis la selekto, se iu jam estis en malsanulejo, ili mortigis lin. Kiu havis liberigon de laboro, eĉ se nur kelkajn tagojn li ĉesis labori – tuj ili mortigis lin.

Mi havis nur unu okulon kaj sur tiu ĉi okulo fariĝis al mi tia hordeolo kiel absceso. Nu do mi estis blinda. Sed mi laboris, neniun tagon mi forlasis, dekdu horojn potage. Unu semajnon dumtage, unu semajnon dumnokte. Kaj vidu, mi ne petis forpermeson, mi ne iris al kuracisto. Mi timis. Ĉar tio estis la morto. Mi pensis, ke eble mi travivos tion, kaj eble . . .

Ŝi ekridetis nekuraĝe kaj honteme.

– Evidente ree mi volis vivi. Ankoraŭ ion ŝi ekmemoris.

Nun mi diros al vi, kiel estis kun la dentoj.

Kiam mi venis al Skarżysko-Kamienna, tie ili donis nur iom da supo. Do mi estis terure malsata. Oni povis aĉeti manĝaĵon de laboristoj, kiuj venadis el la urbo por labori. De tempo al tempo ili mem ion donis, sed prefere oni devis aĉeti. Kaj mi ne havis monon. Tial mi mem eltiris al mi la orajn dentojn.

Ĉu mi eltiris helpe de ŝnuro? Ne. Nur dum kelkaj tagoj mi movis, movis. Kiam ĝi bone moviĝis, tiam jam estis facile elŝiri ĝin. Ĝi mem eliris. Por unu dento mi ricevis okdek aŭ okdek kvin zlotojn. Kaj mi aĉetis al mi sufiĉe da pano.

Dektri monatojn mi tiel laboris. En Skarżysko-Kiamienna la rusoj proksimiĝis al Skarżysko, tiam la germanoj transportis la tutan fabrikon kune kun ni al Częstochowa. Kaj tie estis ree la sama laboro.

La deksepan de januaro venis la sovetianoj. La SS-viroj forkuris la deksesan. En Częstochowa estis dekkvin mil judoj. Restis kvinmil, la reston ili veturigis al Germanujo, per vagonaroj. Nenion oni povis fari kontraŭ tio. Estis tiaj registroj. La majstro enskribis kaj ili prenis la homojn laŭ la registro.

La majstroj gardis nin. Se la sovetianoj venus ankoraŭ kelkajn horojn pli poste, ni estus mortigitaj.

Ni estis jam vicordigitaj en la strato. Sed la sovetianoj venis kaj la majstroj forkuris.

Ĉu ni ekĝojis, kiam ili venis? Jes, ni tre ĝojis. Ĉar ni ne plu estis malantaŭ la pikildrataro, ĉar ni estis liberaj. Ni bonvensalutis ilin, sed ni nek kriis, nek ion ajn ...

Ŝi ĝemetis.

– Ni ne plu havis forton . . .


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.