La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MEDALIONOJ

Aŭtoro: Zofia Naukowska

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA TOMBEJA VIRINO

La vojo al la tombejo kondukas tra la urbo sub tiu muro. Ĉiuj fenestroj kaj balkonoj – antaŭe plenaj de malliberigitaj, kunpremitaj homoj, rigardantaj en la mondon de malantaŭ la muro – estas hodiaŭ senhomaj. Dum preterveturo jam delonge estas videbla sur iu dua etaĝo tiu sama fenestro ĉiam malfermita, kaj post ĝi pendanta stango kun nigriĝinta fenestra kurteno, seka floro en poto kaj ankaŭ ĉiam malfermita pordeto de malkara bufedo, staranta ĉe ĉambra muro.

Pasas monatoj kaj neniu levas la kurtenan stangon, neniu fermas la bufedan pordon.

La vojo al la tombejo malrapide ŝanĝiĝas de loko de vivantoj en lokon de mortintoj. Sed, ĉirkaŭita de malplena arkitektura kadro, tiu ĉi loko ankoraŭ ne tuta estas forlasita de ĉia vivo. Ĉar vivo jen estas aŭdebla, jen videbla.

Super la piej freŝa, juneta verdaĵo de tombejaj arboj – per nigraj nuboj leviĝas supren volvaĵoj de fumo. Foje trakuras ilin longa flamo, kvazaŭ mallarĝa, ruĝa, rapide flirtanta skarpo en vento. Super ĉio aŭdiĝas tra la ĉielo malproksima murmurado de aeroplanoj.

Pasas monatoj kaj tio ĉi ne ŝanĝiĝas, ĝi daŭras.

De ĉie venas sciigoj pri mortoj. Mortis P. en koncentrejo, mortis sinjoro K. en iu malgranda fervoja stacidomo, kaptita surstrate kaj forveturigita. Homoj pereas ĉiel, laŭ ĉiuj eblecoj, pro ĉiaj pretekstoj. Ŝajnas, ke ne ĉiuj plu vivas, ke nenial oni obstinu, ke nenial oni persistu. Ĉie estas tiom da morto. En subteraĵoj de tombejaj kapeloj ĉerkoj staras vice kaj atendas sinsekve la tempon de sia enterigo. Ordinara morto, individua, ŝajnas esti io neĝusta, antaŭ la giganteco de kolektiva morto. Sed vivi estas afero pli hontinda.

Nenio el la malnova mondo estas vera, nenio restis. Al la homoj estas donite travivi aferojn superantajn kvazaŭ ilian nivelon. Teruro staras inter ili kaj baras ilin inter si reciproke. Ĉiumomente unu por la alia fariĝas okazo al morto.

La realeco estas tolerebla, ĉar ne tuta ĝi estas donita en sperto. Au donita ne samtempe. Ĝi atingas nin en fragmentoj de okazintaĵoj, en pecoj de raportoj, en eHoj de pafoj, en malproksimaj fumoj disfluantaj tra la ĉielo, en brulegoj, pri kiuj la historio diras, ke "ili cindrigas komplete", kvankam neniu komprenas tiujn vortojn. Tiu ĉi realaĵo, fora kaj samtempe okazanta tutapude, ne estas vera. Kaj nur la penso pri ĝi penas ekposedi ĝin, senmovigi kaj ekkompreni.

Refoje ni iras la tombejan aleon. Nun okazas solena printempa festeno de mortintoj. Mortintaj jam delonge kaj per ordinara morto.

Ili diras nur sian antaŭnomon kaj nomon, ili diras daton, pli malofte ili rememorigas siajn profesion kaj titolojn. lam dum preterpaso ili duonvoĉe petas pri sopirĝemo al Dio. Tio estas ne multe. Ili estas tie ĉiam sur la samaj lokoj kaj diras ĉiam la samon, ili alparolas sindeteneme, ĝenataj de konvenoj. Ili vere volas tiel malmulte, ili ne trudas sin, ili devigas nin al nenio. Ili apenaŭ rememorigas pri si, al ili sufiĉas iomete da atento.

Instigon donas kelkfoje iu el la piej prok­sima familio – li kvazaŭ enkondukas kaj samtempe kuraĝigas. Iu sennoma edzino kun infanoj, "metanta al la edzo tiun ci memoraĵon", diras per ŝtona flustro, ke li estis la piej bona. Iu filino, siaflanke jam delonge ne plu vivanta, solene promesas per literoj verdaj pro musko sindonon al la piej amata patrino.

Tiu unu tombo estas sen kruco. Sur soklo de la bronza monumento oni surskribis vortojn hodiaŭ nekompreneblajn:

...RIGARDANTE DE L’ALTA POZICIO DE L' EVOLUO EN SENFINAN ABISMON DE L' ESTONTECO NI RIMARKAS TIE NE MALESPERIGAN KREPUSKON DE L’ETERNA MORTO, SED VIVIGAJN BRILOJN DE ETERNA KAJ ĈIAM PLIPOTENCIĜANTA VIVO.

Tra la spaliro de mortintoj proksimiĝas en tiu ĉi direkto virino zorganta florojn sur la tomboj. Ŝi havas en la manoj la emblemojn de sia posteno: balailon kaj verŝilon. La verŝilon ŝi starigas sur piata ŝtono ĉe fera puto kaj pumpas akvon en ĝin.

Sur tiu loko, jam proksima al la barilo, la tombejo tute dronas en verdaĵo, la tomboj kuŝas kiel mallongaj bedoj de malhelbluaj aŭ flavaj trikoloretoj. Floras kaj aromas konvaloj, jam post momento ekfloros siringoj. En verda aero vokas oriolo, kiel ĝi vokis ĉiuprintempe tie, ĉe la domo de la infanaĝo. Kampa museto iras etpaŝe inter la trikoloretoj, grimpas sur iliajn tigojn, formanĝas ion.

En la trankvilon de larĝe malfermita ĉielo, super la tombejo ĉiun kvaronhoron malrapida aeroplano elfluas de la aerodromo kaj signante mildan duoncirklon foriras malantaŭ la murojn de la geto. Ne estas videblaj la bomboj ĵetataj en la trankvilo. Sed kiel postsignoj de ĝia traflugo post pli longa momento aperas longaj, mallarĝaj volvaĵoj de fumo. Poste videbliĝas ankaŭ flamoj.

La tombeja virino plenigis la verŝilon kaj foriris kun ĝi en la direkto de la floroj. Ŝi estas la sama, kun kiu oni parolas ĉi tie kelkfoje pri aferoj de la morto.

En la tempo de teruro oni venas en la tombejon kiel en solan lokon de trankvilo kaj sendanĝereco, kiel en ĝardeneton ĉe familia domo. Kiel al la piej certa adreso en tiu tempo.

Ŝi ŝancelis ankaŭ tiun mian certecon.

– Ĉi tie la tomboj estas pli bonaj – ŝi diris tiam. – Ĉi tie la tomboj estas pli bonaj, ĉar ĉi tie estas seke. La korpo kuŝas kaj ne putras, sed sekiĝas. Tie pli malsupre, kie estas malseke, la lokoj estas pli malkaraj. Tie nur du ĉerkoj povas kusi unu sur la alia.

Ŝi havis temperamenton serenan kaj senteman. Krome ŝi estis kompetenta, ŝi povis ĉiam servi per konsilo, kaj eĉ konsolo. Ŝi estis dikstatura kaj blanka, nenio tro impresis sin, por ĉio ŝi havis komprenemon.

– Kaj ĉi tie estas pli alte – ŝi diris. – Ĉi tie, kiam oni eltombigis unu mortintinon, ŝi estis ŝanĝiĝinta neniel. Ŝia edzo ordonis ŝin elfosi. Ŝi estis juna virino kaj estis enterigita en blanka robo. Do ankaŭ tiun robon ŝi havis sur si tute blanka. Kvazaŭ hieraŭ oni estus ŝin enteriginta.

Ne estis kompreneble, kial li ordonis elterigi ŝin. Ŝi klarigis tion tiel:

– Oni elterigis sin por proceso, ĉar li akuzis la kuracistojn en malsanulejo, ke ili ne gardatentis ŝin. Post la nasko de la unua infano, ŝi elsaltis tra fenestro kaj mortiĝis surloke. Kaj oni ŝin flegis nekonvene. Do oni eltombigis ŝin kaj veturigis al malsanu­lejo por sekco. Kaj poste oni reveturigis ŝin kaj enterigis. Sed ŝi ne plu havis sur si la blankan robon, nur bluan.

Oni enterigis ŝin, sed ankaŭ ne porlonge. Ne pasis tri monatoj, kiam oni ree eltombigis la ĉerkon.

– Kial?

– Tial, car tiu edzo mortpendigis sin kaj oni devis enterigi lin. Oni pliprofundigis kaj masonis la tombon. Kaj nun ili kuŝas ĉi tie kune enterigitaj.

Kiel verdire la afero finiĝis kontraŭ la kuracistoj, ankaŭ ne estas klare. Evidente tamen ĝi ne kontentigis la pretendojn de la juna edzo, se li serĉis liberigon de sia sufero en la morto.

Poste venis tempo, kiam sur la tombejon faladis obusoj. Monumentoj kaj medalionoj rompitaj kuŝis laŭlonge de la aleo. Tomboj kun malfermitaj internaĵoj montris siajn mortintojn en krevitaj ĉerkoj.

Sed la tombeja virino konservis sian denaskan trankvilon ankaŭ rilate al tiu afero. – Nenio fariĝos al ili – ŝi diris. Ili ja ne mortos duan fojon.

Tamen nun, kiam jen denove ŝi revenis por la akvo, estas videble, kiel ŝi estas ŝanĝiĝinta.

– Kio estas al vi? Ĉu vi estis malsana? Ŝia ronda, blanka vizaĝo nigriĝis kaj mal

grasiĝis, la frunto estas sulkoriĉa, kvazaŭ pro daŭra fortostreĉo, la okuloj brilas kiel en febro.

– Ne, nenio speciala estas al mi – ŝi diras malserene. – Nur, ke la homoj nun tute ne povas vivi ĉi tie.

Eĉ ŝia voĉo estas malcerta, tremanta kaj pli mallaŭtigita.

– Ni ĉiuj havas la loĝejojn tuj ĉe la muro, tial ĉe ni ĉio estas aŭdebla, kio tie okazas ĉe ili. Jam nun ĉiu scias, kio ĝi estas. Ili pafas al la homoj sur la stratoj. Ili bruligas ilin en loĝejoj. Dum noktoj tia kriado kaj ploro. Neniu povas dormi, neniu manĝi, neniu povas elteni. Ĉu estas agrable aŭskulti tion?

Ŝi ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ la tomboj de la malplena tombejo povus aŭdi ŝin.

– Ja ili estas ankaŭ homoj, do la homo ilin bedaŭras – ŝi klarigis. – Sed, mia sin­jorino, por ni estas pli bone, se la germanoj ekstermos ilin. Ili pli malamas nin ol la germanojn...

Ŝi ŝajnis ofendita per miaj vortoj de naiva persvado.

– Kiel do, kiu diris? Neniu bezonis diri. Mi mem scias. Kaj ĉiu diros al vi la samon, kiu ilin konas. Kiam nur Germanujo perdos la militon, tiam la judoj murdos nin ĉiujn... Ĉu vi ne kredas? Eĉ la germanoj mem tion diras. Kaj la radio ankaŭ diris...

Ŝi sciis pli bone, por io ŝi bezonis tiun ĉi kredon.

Ŝi pli bone starigis la verŝilon sur la ŝtono ĉe la puto kaj denove komencis pumpi la akvon. Kiam ŝi finis, ŝi levis la kapon, ankoraŭ kolereta. Ŝi sulkigis la frunton kaj maltrankvile ekpalpebrumis.

– Oni ne povas elteni, ne povas elteni – ŝi ripetis.

Per tremantaj manoj ŝi komencis viŝi de sia vizaĝo facilajn larmojn.

– La piej malbona estas tio, ke por ili estas nenia savo – ŝi diris mallaŭte, kvazaŭ timante, ke iu ekaŭdos. – Tiujn, kiuj sin defendas, ili mortigas surloke. Kaj tiujn, kiuj ne defendas sin, ili forveturigas per aŭtomobiloj same al morto. Do kion ili faru? Ili ekbruligas ilin en la domoj kaj al ili ne permesas eliri. Tiam la patrinoj envolvas la infanojn en ion, kion molan ili havas submane, ke ĝi rnalpli doloru, kaj elĵetas el la fenestro sur la pavimon! Kaj poste ili elsaltas mem... Kelkaj saltas kun la piej malgranda infano sur la manoj... Ŝi venis pli proksimen.

– Estis videble ĉe ni de unu loko, kiel patro estis elsaltanta kun tia pli malgranda knabo. Li estis persvadanta lin, sed tiu knabo timis. Jam li staris sur la fenestro kaj ankoraŭ tenis sin ĉe la fenestrokadro reziste al tiu patro. Kaj ĉu la patro puŝis lin, ĉu iel – tio ne estis videbla. Sed ambaŭ kune, falis unu post la alia.

Ree ŝi ekploris kaj per tremantaj manoj viŝis la vizaĝon.

– Kaj eĉ se tio ne estas videbla, ni aŭdas tion. Tio estas aŭdebla tiel, kvazaŭ io mola klakus. Klak, klak... Ili ĉiam elsaltas tiel, ili preferas elsalti. ol vive forbruli...

Ŝi ekaŭskultis. En la mola intervokado de la tombejaj birdoj ŝi estis distinganta malproksimajn resonojn de korpoj falantaj sur ŝtonojn. Ŝi levis la verŝilon kaj foriris kun ĝi en la direkto de la flavaj kaj maihelbluaj trikoloretoj sur la tomboj. Tra la ĉielo estis alfluanta nova aeroplano el la direkto de la aerodromo kaj per granda arko ĝi direktis sin super la murojn de la geto.

La realeco estas tolerebla, ĉar ĝi estas konata ne tute. Ĝi atingas nin en fragmentoj de okazintaĵoj, en eroj de raportoj. Ni scias pri trankvilaj marŝoj de homoj irantaj sen kontraŭstaro al la morto. Pri saltoj en flamojn, pri saltoj en abismon. Sed ni estas sur tiu ĉi flanko de la muro.

La tombeja virino la samon vidis kaj aŭdis. Tamen por ŝi la afero tiel interplektiĝis kun la komentario, ke ĝi perdis sian realecon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.