La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MEDALIONOJ

Aŭtoro: Zofia Naukowska

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA “VIZO”

– Mi ne havas malinklinon al judoj. Tiel same kiel mi ne havas malinklinon al formiko aŭ al museto.

Ŝi atendas momenton, kion mi diros al tio.

Ŝi sidas peze. Ŝi estas granda kaj sufiĉe dika. Ŝi ĝis nun ne disiĝis de sia koncentreja kitelo kun grizaj kaj malhelbluaj strioj. Ankaŭ ĝis nun ŝi havas mallonge tonditajn harojn sur la kapo kiel viroj. Kaj sur ĝi tian saman ĉapeton kun grizaj kaj malhelbluaj strioj.

Ŝi venis por vizito. Ŝi sidas sur mola apogseĝo en hotela ĉambro. Ŝi petas pri nenio, ŝi bezonas nenion, precipe ŝi ne bezonas monon. Kaj tiun, kiun ŝi ricevis de la Helpservo, ŝi deziras fordoni piej rapide al iu ajn, al kiu ĝi estas pli bezonata. En ekstrema okazo ŝi volas ĝin fordoni almenaŭ por depono. Ĉar ĝi tiel naŭzas ŝin.

Per la mano ŝi tenas du grandajn, lignajn lambastonojn, apogitajn al la seĝapogilo.

– Kial mi parolis pri tiu museto – ŝi respondas, kvankam mi ne demandis sin pri tio. Kaj ŝi ridetas.

Ŝi ridetas belete. Ŝi montras ĉe tio multajn blankajn, junajn dentojn. Siaj brunaj okuloj lumas forte, la vangoj estas malhelaj kaj rozkoloraj.

Ŝi estas juna, sed tre malbeligita per tiu tro mallonga hararo, hirtiĝanta kiel broso, per tiu ĉapo de helpkuiristo kaj per tiuj grandaj okulvitroj sur la nazo.

Ĉar foje kun unu mariavitino ni senŝeligis terpomojn en la kuirejo de nia tendarfako. Kaj en tiuj terpomoj ni trovis neston de musoj. La nesto estis en terpomo. La tuta internaĵo estis formanĝita, kaj ili sidis en la ŝelo. Ili estis tri junaj musetoj, tute kvazaŭ nudaj. Tiel malpurerozkoloraj. Tiu mariavitino volis ilin doni al la kato. Sed mi ne permesis ...

Ŝi hezitas mallongan momentom

– Ĉar ekestis en mi tia penso: sed kiel ĝi, tiu kato, manĝos tiujn musojn?

Kaj ŝi aldonis nevolonte:

Estis en mi tia scivolemo kiel en gestapano – kiel tio aspektos? ...

Ŝi meditis pli longe pri tiu speciala aperaĵo. Ŝi rigardis kvazaŭ en sin mem kaj ekĝemetis.

Do mi rekaŝis ilin en tiun ŝelon kaj enŝovis ĝin profunde en la paj lon. Eble la patrino trovos ilin kaj iel ili saviĝos.

Tiel do vere ŝi ne havas malinklinon al judoj, malgraŭ ke ŝi mem estas kristanino. Ŝi katolikiĝis ankoraŭ komence de la milito, kiam ŝi tre suferis rigardante tiom da maljustaĵoj kaj kruelaĵoj. La penso pri la turmentoj de Sinjoro Jesuo helpis al ŝi elteni tion pli facile.

Ŝi havas polan nomon kaj polajn dokumentojn, en la koncentrejo ŝi estis kiel polino, ne kiel judino. Ŝi ne scias bone, kiuj estis ŝiaj gepatroj, ŝi vidis ilin neniam. Ŝi konas nur sian avinon, kiu edukis sin. Sed tio ne estas grava. Cetere la avino ankaŭ ne vivas plu.

Tiu ĉi cirkonstanco postulas ankaŭ momenton da pripenso.

– Ĝenerale mi malestimas neniun. Sed tio ne estas grava.

Tamen grava estas la sekvanta afero:

– Ĉu vi scias, sinjorino, kion signifas: iri al "vizo"?

– Mi ne scias.

En la koncentrejo de la mateno SS-virinoj vokadis: – Iru al la vizo! Iru al la vizo! Kaj la jugoslavinoj diris: Iti na luku . . .

Tio estis en oktobro. La tagoj estis tre malvarmaj, malsekaj. Ĉiuj virinoj de unu barako iris al la vizo. Kaj ili restis tie ĝis la vespero. Ĉar la barako devis esti pura.

Kaj la vizo estas herbejo tuj apud la arbaro, sub la arboj. Tie ili staris en malvarmo dum la tuta tago sen mango kaj sen laboro. La barako devis esti pura, la ordigado kaj purigado daŭris kelkajn tagojn. Kaj ili tie staris. Mi ne scias, kiom da ili povis esti tie. Granda amaso. La germanoj kredeble tial malamis ilin tiel, car ili estis tiel multaj . . . francinoj, nederlandaninoj, belginoj, multe da grekinoj. Tiuj grekinoj estis en la piej malbona stato. La polinoj kaj rusinoj estis pli fortaj.

Ili staris ĉiuj dense, unu apud alia, kvankam estis sufiĉe da loko. Malpuraj, kovritaj per abscesoj kaj ulceroj. Inter ili estis malsanaj kaj eĉ mortantaj. Tiujn oni ne kuracis plu ...

Ŝi daŭre parolas pri ili, ne pri si. Do ne estas klare, ĉu ŝi estis tie kun ili, aŭ ĉu ŝi rigardis de ekstere.

– Ĉar ili estis en la koncentrejo jam sep monatojn, kaj ni jus venis kun nova transporto. Sed tuj la sekvantan tagon ankaŭ ni estis sur la vizo. Ili aspektis terure kaj ĝuste estis piej malbone, ke ili estis tiel multaj. Mi sciis, ke kun ni estos same.

Ŝi ne parolas pri tio, kion ŝi suferis mem. Ŝi parolas ĉiam nur pri aliaj.

– Mi ne timis. Mi sciis, ke mi mortos, do mi ne timis.

Pri si ŝi povas diri tion, ke ŝi ĉiam preĝis, kiam oni batis ŝin. Ŝi preĝis, por ke ŝi ne sentu malamon. Nenion plu.

Ankaŭ ŝi havas ne multe por diri pri sia kripleco. La kruro kunkreskis malbone, do oni devas fari operacion ankoraŭfoje, rompi la oston kaj denove kunigi ĝin. Jes, memkompreneble ŝi iros en malsanulejon, sed ne tuj. Antaŭe ŝi devas prizorgi kelkajn aferojn. Ekzemple ŝi volus ankoraŭ veturi al Gdańsk kaj vidi la maron. Kaj ankaŭ viziti unu koleginon el la koncen­trejo, kiu nun estas en Poznań. Jus ŝi ricevis leteron de ŝi kaj scias, ke ŝi povos komplezi sin iel.

En kiaj cirkonstancoj ŝi rompis la kruron kaj ĉu tiam ŝi ankaŭ ne sentis malamon, oni ne scias. Ĉiuokaze en la malsanulejon ŝi iros nur poste.

– Sur la vizon ili peladis ilin dum tuta semajno ĉiutage. La virinoj staris tie ĉiam tre kunpremitaj, por varmigi sin. Ĉiuj klopodis esti en la mezo, pro varmo, neniu volis resti ekstere. Ili klinadis la kapon kaj enpremadis sin inter aliajn, kiel ili povis. Ĉio kune moviĝadis konstante . . .

Kelkaj estis tute en vundoj, kaj tamen unuj alpremadis sin al aliaj. Kaj ĉiam pli multe da ili mortis.

Tutan semajnon ili tiel forpeladis ilin. Ĝis la selekto.

– Unu tago estis ankaŭ malvarma, sed tagmeze montriĝis la suno. Tiam ili ĉiuj traŝoviĝis en tiu direkto, kie la arboj ne kaŝis la sunon. Ili ŝoviĝis ne kiel ho­moj, sed kvazaŭ iaj bestetoj. Aŭ kvazaŭ ia amaso .. .

Guste tiun tagon la grekinoj kantis la nacian himnon. Sed ne greke. Ili kantis hebree la judan himnon... Ili kantis en tiu suno tre bele laŭte kaj forte, kvazaŭ ili estus sanaj.

– Tio ne estis fizika forto, sinjorino, ĉar ĝuste ili estis ja la piej malfortaj. Tio estis la forto de sopiro kaj dezirego.

La sekvintan tagon estis selekto. Mi venis al la vizo kaj la vizo estis malplena.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.