La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MEDALIONOJAŭtoro: Zofia Naukowska |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La palaco, kiu ne plu estas, staris sur la rando de altaĵo, super vasta vidaĵo al printempa lando, glata ĝis la horizonto, egale dividita de verdaj kampoj.
La palaco diskrevis, kiel diras Minaelo P. Ĝi estis eksplodigata en la sama tempo, kiam en la proksima fama Żuchowski-arbaro forbrulis kvar kremaciejoj.
Ĝi estis uzata kiel dekoracio, kiel grandioza, arkitektura pordego kondukanta de la vivo al la morto. Ĝi ludis la rolon de metaforo en tiu ceremonio, kiu okazadis ĉi tie dum longa tempo kun neŝanĝebla ĉiutaga kutimo. Homoj lacaj de la vojo, ankoraŭ vivaj, ankoraŭ estantaj ili mem, en propraj vojaĝaj vestoj, transpasadis la unuan kaj duan pordegon kaj enveturadis la internan korton de la rezidejo. Oni malfermis la malantaŭan pordon de ŝarĝaŭtomobilo, la veturantoj helpante al si reciproke surpaŝis grandare la ŝtuparon, povante ankoraŭ pensi, ke – laŭ la surskribo super la enirejo – ili eniras en banestablejon. Post kelka tempo, trairante trans la internon de la domego, ili aperis sur la teraso en ĝia kontraŭa flanko jam nur en subvestoj – kelkaj ankoraŭ kun peco da sapo kaj viŝtuko en la mano. Instigataj al rapido, evitante batojn per kolboj, ili enkuradis senorde per tabulponteto en la faŭkon de gasaŭtomobilo starigita kun ĝia malantaŭa parto kontraŭ la palaco kaj granda kiel meblovagono.
Hermeta pordo ĵetfermiĝis kun bruo. Nur nun homoj kun alia destino, sidantaj en la palacaj keloj, povis ekaŭdi grandan krion de timego. Fermitaj en la kaptilo ili vokis helpon, pugnofrapis al la vandoj de la veturilo. Post kelkaj minutoj, kiam la krioj silentiĝis, la maŝino forveturis. Je ĝusta tempo ĝian lokon reprenis alia.
La palaco ne plu estas. Kaj ne estas tiuj homoj. Sur la rando de la altaĵo restis piata kvarangulo de diferenca plantaro, elrampanta per tigoj kaj folioj el inter eta gruzo, limigita per ĉeteraj restaĵoj de muroj. Kaj restis malsupre sub la abruptaĵo granda spaco de la vidata mondo – malproksimaj, verdaj kampoj, majaj arboj super herbejoj, surirantaj sur sin bluaj strioj de arbaroj en la hordzonto.
En la sunbrilo kolektiĝis sur la loko de iamaj ĝardenoj grupeto da homoj. Ĉiu povas diri, kio okazis ĉi tie. Cirkaŭ la palaco oni starigis lignan tabulbarilon. altan je tri metroj. Ne multon oni povis vidi. Sed oni povis aŭdi, kiel oni altiradis ion, kiel grincis ĉenoj. Dum terura frosto oni elpeladis judojn en ĉemizoj. Antaŭ la palaco ĉiam bruis grandaj maŝinoj kaj direktiĝis al Żuchowskiarbaro. Homaj krioj ankaŭ estis aŭdeblaj.
– Mi loĝis en Ugaj, mi laboris ĉe germanoj.
Tiel diris Miĥaelo P., juna, granda judo kun atleta staturo kaj malgranda kapo. Li parolas nelaŭte, trankvile, sed tamen solene, kvazaŭ li recitus sanktan tekston.
– Mi forkondukis al la aŭtomobilo mian patron kaj mian patrinon. Poste mi kondukis mian fratinon kaj ŝiajn kvin infanojn kaj mian fraton kun lia edzino kaj tri infanoj. Mi volis libervole veturi kun la gepatroj, sed oni ne permesis al mi.
Hi havis kaŭzojn por tio.
– Mi laboris tiam ĉe malkonstruado de malnova garbejo komisiite de la Juda Komitato en Ugaj, do mi ne estis en la listo, kiam ili fortransportis judojn el Koło.
Kelkaj timis. Tiam Siuda, militista ĝendarmo devenanta de polaj "folksdojĉoj", diris al ili: "Ne timu, ili veturigos vin al la stacidomo Barłogi, kaj de tie vi veturos pluen al laboro". Do ili ne timis. Kelkaj eĉ mem volis veturi.
Ili forveturigadis la judojn el Koło dum kvin tagoj. En la fino ili forveturigis malsanajn judojn, sed al la ŝoforoj ili ordonis veturi kun ili malrapide kaj singarde.
Komence de januaro 1942 ili prenis min en Ugaj kune kun kvardek judoj al ĝendarma posteno. La sekvintan tagon alvenis ŝarĝaŭtomobilo el Izbica kaj en tiu ĉi aŭtomobilo estis dekkvin judoj el Izbica. La germanoj pelis nin al ili kaj veturigis al Chełmno. Ĉiuj en tiu ĉi aŭtomobile estis homoj fortaj, kapablaj al piej peza laboro.
Per impona mangesto li montris la lokon, kie tra folioj estis videblaj la ruinoj.
– Tie la palaco ankoraŭ staris. Mi estis scivola, kiel ĝi aspektas. Sed ili ne permesis al ni rigardi. Kiam la aŭtomobilo enveturis en la duan korton, mi forŝovis la tukegon kaj rimarkis, ke sur la tero kuŝas uzitaj homaj ĉifonoj. Do mi jam sciis, kio fariĝas.
De la aŭtomobilo oni pelis nin al la kelo. Ili kurigis nin per kolboj. Sur la muro estis skribite judlingve: "Kiu venas ĉi tien, ĉiu havas la morton".
La sekvintan tagon ili vokis min supren, por elporti vestojn kun aliaj. En granda ĉambro estis ĵetitaj sur la plankon diversaj vestaĉoj de viroj kaj virinoj, paltoj kaj ŝuoj. Tion oni devis transporti en alian ĉambron. Kaj tie jam kuŝis tiom. . . Botojn ni staplis sur apartan lokon. En tiu unua ĉambro, kie la judoj senvestigis sin, staris du fornoj bone hejtitaj. Estis varme, por ke ili volu facile senvestigi sin.
En la kelo ni havis fenestrojn najlitajn per tabuloj. Sed se unu el ni levis la alian, oni povis tra fendo ion vidi.
La germanoj elpelis la homojn tra la teraso nur en subvestoj. Do ili ne volis eliri en la froston sen vestoj. Ili jam rimarkis, kio estas, ili komencis reiri. Tiam la germanoj batis ilin kaj enpelis en la aŭtomobilom
Tiuj, kiuj post laboro venis en la kelon por tranokto, diris, ke en la arbaro oni enterigas sufokitajn homojn. Tiam mi anoncis min al la laboro en la arbaro. Mi pensis, ke el la arbaro oni povas forkuri.
Ili prenis tridekon da ni en la aŭtomobilon, veturigis en la Żuchowski-arbaron, donis fosilojn kaj pioĉojn. Je la oka matene alvenis la unua aŭtomobilo de Chełmno. Kiu laboris en la foso, ne havis la permeson turni sin al la aŭtomobilo. Sed mi vidis. La germanoj – kiam ili malfermis la pordon – forsaltis de la aŭtomobilo. El la interno venis malhela fumo. En la loko, kie ni staris, estis flarebla nenia odoro. Poste tri judoj eniris en la aŭtomobilon kaj ili elĵetadis la kadavrojn teren. En la aŭtomobilo ili kuŝis unuj sur aliaj preskaŭ ĝis duono de la alto. Kelkaj reciproke ĉirkaŭprenis sin per brakoj. Al tiuj, kiuj ankoraŭ vivis, la germanoj pafis en la malantaŭon de la kapo. Post la elĵeto de la kadavroj la aŭtomobilo forveturis al Chełmno.
Poste du judoj transdonis la kadavrojn al du ukrainanoj. Ili estis en civilaj vestoj. Ili eltiradis per tenajloj orajn dentojn de la kadavroj, forprenis de iliaj koloj saketojn kun mono, de la brakoj horloĝojn. de la fingroj edziĝringojn.
Ili pedante traserĉadis la kadavrojn, estis abomeninde.
Ĝis tiu tempo ili faris tion triope. Sed ĝuste tiun tagon ili enpuŝis dum la ŝarĝado unu ukrainanon kune kun la judoj en la gasaŭtomobilon. Li kriis, sed la aliaj ankaŭ kriis tiel, ke la germanoj ne orientiĝis. Kaj tiel li sufokiĝis kun tiuj judoj, kiujn li estis revizionta.
Kiam la aŭtomobilo venis en la arbaron, tiam ili rekonis tiun ukrainanon kaj nepre volis lin savi. Ili aplikis artefaritan spiradon, sed nenio plu helpis.
La germanoj mem ne reviziis la kadavrojn, sed ĉiam atente rigardis al la manoj de la ukrainanoj dum tiu laboro. Kaj kion tiuj trovis, la germanoj metis en apartan valizon.
La subvestojn ili ne ordonis forpreni de la kadavroj.
Post la traserĉo de la kadavroj ni metis ilin en la foson, alterne, unu kun la kapo ĉe la piedoj de la alia, tre dense, por ke multaj lokiĝu. Ĉiuj turnitaj kun la vizaĝo al la tero. Ju pli alte des pli larga estis la foso, ĉe la supro lokiĝis tiel ĉirkaŭ tridek kadavroj. En tri, kvar metroj da foso lokiĝis milo.
Dum la tago alveturadis en la arbaron transporto de sufokitoj dektrifoje, unu aŭtomobilo enhavis por unu fojo ĝis naŭdek. La judoj purigadis la plankon de la aŭtomobilo, kiam ili trovis ion oran, ili same fordonis ĝin en la valizon. La sapoj kaj la viŝiloj estis resendataj al Chełmno.
De la komenco mi interkonsiliĝis kun la aliaj, por forkuri. Sed la homoj estis tro deprimitaj. Nia laboro daŭris tutan tagon ĝis krepuskiĝo. Dum la laboro oni batis nin, por ke ĝi iru pli rapide. Se iu laboris tro malrapide, tiam ili ordonis kuŝiĝi kun la vizaĝo sur la kadavroj kaj per revolvero pafis al li en la malantaŭon de la kapo.
La ĝendarmoj, kiuj nin gardis dum la dejoro, estis sobraj. Ili ĉiam estis la samaj. Ili ne interparolis kun ni. Kelkfoje iu ĵetis al ni en la foson paketon da cigaredoj.
Foje tri fremdaj germanoj alveturis en la Żuchowski-arbaron. Ili interparolis kun
SS-oficiroj, rigardis kune la kadavrojn, ridis kaj forveturis.
Dek tagojn mi laboris. La arbaro tiam ankoraŭ ne estis ĉirkaŭbarita. fornoj por bruligado de la kadavroj ankoraŭ ne estis. Ce mi oni sufokis judojn el Ugaj, judojn el Izbica, vendrede ili alveturigis ciganojn el Lodzo, sabate judojn el la geto en Lodzo. Kiam la judoj el Lodzo alvenis, la germanoj faris inter ni selekton, fordonis dudekon da pli malfortaj al gaso kaj prenis sur tiun lokon novajn judojn el Lodzo.
La unuan tagon tiuj judoj el Lodzo estis fermitaj en la alia kelo kaj demandis tra la muro, ĉu la tendaro estas bona, ĉu oni donas multe da pano. Kiam ili eksciis, kio okazas ĉi tie, ili teruriĝis kaj diris: "Kaj ni mem anoncis nin al la laboro. . ."
Li eksilentis por momento, konsideris ion en si. Lia granda, osteca korpo fleksiĝis pro interna laciĝo. Post pripenso li diris tiel:
– Unu tagon – ĝi estis mardo – el la tria aŭtomobilo, kiu venis tiutage de Chełmno, ili elĵetis sur la teron la kadavrojn de mia edzino kaj de miaj infanoj, la knabo estis sep, la knabino kvarjara. Tiam mi kuŝiĝis sur la kadavro de mia edzino kaj diris, ke ili mortpafu min.
Ili ne volis pafi min. Unu germano diris: "La homo estas forta, li povas ankoraŭ bone labori". Kaj li batis min per stango, ĝis mi leviĝis.
Tiun vesperon du judoj pendigis sin en la kelo. Mi ankaŭ volis pendigi min, sed malaprobigis min iu pia homo.
Tiam mi interkonsentis kun unu, ke ni kune forkuru dum la vojo. Sed ĝuste tiun fojon li veturis per la aha aŭtomobilo. Do jam mi diris al mi, ke mi forkuros sola.
Kiam ni enveturis la arbaron, mi petis la eskortanton pri cigaredo. Li donis. Mi repaŝis, kaj la aliaj same ĉirkaŭis lin petante pri cigaredoj. Mi tranĉis per tranĉilo la tolan surkovraĵon ĉe la ŝoforo kaj elsaltis el la aŭtomobilo. Ili pafis post mi, sed ili ne trafis. En la arbaro biciklanta ukrainano pafis al mi, li ankaŭ ne trafis. Mi forkuris.
En la vilaĝo mi kaŝiĝis en garbejon kaj enfosiĝis profunde en fojnon. Matene mi ekaŭdis, kiel ĉe la muro vilaĝanoj parolis, ke la germanoj estas en la vilaĝo kaj serĉas judon, kiu forkuris. Post du tagoj, nenion manĝinte, mi kaŝiris el la garbejo. Dumvoje mi eniris al vilaĝano – mi ne konas lian nomon. Li satigis min, donis al mi ĉapon, razis, por ke mi aspektu kiel homo. De li mi iris al Grabowo kaj tie mi renkontis tiun judon, kun kiu mi estis interkonsentinta pri la forkuro. Li forkuris la saman tagon de la alia aŭtomobilo.
Antaŭ la forveturo ni estis en la Żuchowski-arbaro, kie iam laboris Miĥaelo P. ĉe la fosado de la grandegaj, kolektivaj tomboj, kaj kie li rekonis la kadavrojn de siaj sufokitaj edzino kaj infanoj.
Sur vasta enarbara herbejo, ĉirkaŭitaj per malaltaj, malhelaj, dense kreskantaj pinoj kuŝis strioj de malpli forte kreskanta malalta herbeto. Sur ili ne estis verdaj branĉoj de erikoj, vakcinioj aŭ filikoj. En unu loko la kavo estis disfosita kaj en la facile ŝutebla, malpura sablo estis videbla peco da homa piedo. Pli malproksime, kie la arbaro estis pli alta, oni montradis lokon de bruligitaj kremaciejoj.
Du virinoj el tiu ĉirkaŭaĵo sekvis nin tra la arbaro. Interkonatiĝante kun ni ili demandis, ĉu la Komisiono povus plirapidigi la elterigon. Tio estis patrino kaj edzino de homo, kiu tute en la komenco de la ekzistado de la koncentrejo ĉi tie estis mortpafita. Ili konis la lokon, kie tiu 5i tombo estis.
Iu estis montranta trovitan peceton da alumeta skatolo kun greka surskribo, alia paperetojn ellavitajn per pluvoj, kun alilandaj apotekaj firmoj. Iu, sur la loko de la iama kremaciejo, trovis du etajn homajn ostetojn.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.