La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MEDALIONOJAŭtoro: Zofia Naukowska |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Tiun matenon ni estis tie duan fojon. La tago estis serena, maja, iom malvarma. De la maro venis refreŝiga vento, ĝi rememorigis ion de antaŭ jaroj. Post arboj de larĝa asfaltita aleo staris barila muro, post ĝi etendiĝis vasta korto. Jam ni sciis, kion ni estos vidantaj.
Ĉifoje akompanis nin du nejunaj sinjoroj. Tiuj ĉi venis kiel "kolegoj" de Spanner – ambaŭ profesoroj, ambaŭ kuracistoj kaj scienculoj. Unu alta, grizhara, kun vizaĝo malgrasa kaj nobla, alia same granda, sed krome grasa kaj pezstatura. Lia plena vizaĝo esprimis bonkorecon kaj kvazaŭ zorgoplenon.
Ili estis vestitaj sufiĉe simile kaj ne laŭ nia modo, kvazaŭ provincmaniere – en nigraj, longaj, printempaj paltoj el bona lano. Sur la Kapoj ili havis molujn, same nigrajn ĉapelojn.
Modesta, ne stukita dometo el brikoj staris en angulo de la korto, en flanka parto, kiel negrava pavilono de la granda domo, kie lokiĝis la Anatomia Instituto.
Unue ni malsupreniris en vastan, malhelan kelon. En oblikva lumo, venanta de malproksimaj, alte lokitaj fenestroj, la mortintoj kuŝis kiel hieraŭ. Iliaj korpoj, nudaj, blankekremkoloraj, junaj, similaj al malmolaj skulptaĵoj, estis en perfekta stato, malgraŭ ke jam de vico da monatoj ili ĉi tie atendis la momenton, kiam ili fine ne plu estos bezonataj.
Ili kuŝis kiel en sarkofagoj, en cementaj, longaj basenoj kun levitaj kovriloj – laŭlonge unuj sur aliaj. Ili havis la manojn mallevitaj laŭlonge de la korpo, ne kunmetitaj sur la brustoj laŭ la enteriga rito. Kaj la kapojn detranĉitaj de la torsoj tiel glate, kvazaŭ ili estus el ŝtono.
En unu de la sarkofagoj kuŝis sur amaso da mortintoj la jam konata ,,maristo" sen kapo – junulo impona, granda kiel gladiatoro. Sur la larga brusto estis tatuita konturo tle ŝipo. Tra la konturoj de du kamentuboj videbliĝis surskribo de vana kredo: Dio kun ni.
Unu post la alia ni preteriris basenojn plenajn de kadavroj, kaj ambaŭ fremdlandaj sinjoroj ankaŭ iris kaj ankaŭ rigardis. Ili estis kuracistoj kaj pli bone ol ni komprenis, kion tio signifas. Por bezonoj de la Anatomia Instituto ĉe la universitato sufiĉus provizo de dekkvar kadavroj. Ĉi tie da ili estis tricent kvindek.
Du kuvoj entenis solajn kapojn, senharajn, detranĉitajn de tiuj korpoj. Ili kuŝis unuj sur la aliaj – homaj vizaĝoj, kvazaŭ terpomoj deŝutitaj en kavon – kiel ili hazarde falis: unuj flanke, kiel oni kuŝas sur kuseno, aliaj turnitaj malsupren aŭ supren. Ili estis flavetaj kaj glataj, same bonege konservitaj, same glate detranĉitaj, kiel el ŝtono.
En angulo de unu kavo ripozis suprenturnite tiu negranda, kremkolora vizaĝo de knabo, kiu mortante estis eble dekokjara. La oblikvaj, malhelaj okuloj ne estis fermitaj, la palpebroj apenaŭ mallevitaj. La diketa buso, de la sama koloro kiel la vizaĝo, alprenis esprimon de pacienca, malgaja rideto. La brovoj egalaj kaj klare desegnitaj leviĝis al la tempioj kvazaŭ kun nekredemo. En tiu plej miriga situacio, superanta lian komprenon li atendis la finan verdikton de la mondo.
Pli fore ree estis basenoj kun mortintoj, kaj poste kuvoj kun homoj tranĉitaj je duonoj, dispecigitaj kaj deŝiritaj de la haŭto. Nur en unu baseno, aparte kaj malproksime, kuŝis ne tro multaj kadavroj de virinoj.
Krome en la subterejo ni rigardis ankoraŭ basenojn, apenaŭ finkonstruitajn, sen kovriloj. Ili signifis, ke la provizo de la kadavroj, bezonataj de la vivantoj, estis nesufiĉa, ke ekzistis la intenco pligrandigi la tutan aranĝon.
Poste kun ambaŭ profesoroj ni iris al la ruĝa dometo kaj tie ni vidis sur malvarmiĝinta fajrujo grandegan kaldronon, plenan de malhela fluidaĵo.
Iu, kiu konis la terenon, iom levis la kovrilon, kaj per fajrohoko eltiris supren gutegantan per fluidaĵo, elboligitan homan torson senhaŭtigitan.
En du aliaj kaldronoj estis nenio. Sed en la proksimeco, sur bretoj de vitrita ŝranko, vice kuŝis elboligitaj kranioj kaj tibioj.
Ni vidis ankaŭ kestegon, kaj en ĝi tavole metitajn – purigitajn de graso, maldike preparitajn pecojn de la homa haŭto. Sur breto – vazoj kun kaŭstika sodo, ĉe la vando – ni vidis – enmurigitan kaldronon kun mortero kaj grandan fornon por bruligi restaĵojn kaj ostojn.
Fine sur alta tablo – pecoj de blanketa kaj malglata sapo kaj kelkaj metalaj muldiloj makulitaj de la sekiĝinta sapo.
Ĉifoje ni jam ne supreniris per la ŝtupetaro la subtegmentejon, por tie rigardi la kraniojn kaj ostojn alte amasigitajn sur la argila pianko. Ni haltis nur por momento en tiu parto de la korto, kie estas videblaj la postsignoj de tute forbrulintaj tri konstruaĵoj, restaĵoj de metalaj fornoj de kremacieja tipo kaj tre multaj tuboj kaj kabloj. Oni scias, ke ankaŭ la ruĝan dometon oni ekbruligis jam dufoje. Tamen ĉiun fojon oni rimarkis la ekestantan brulegon kaj estingis ĝin.
Ni eliris kune kun la profesoroj, kiuj tuj apartiĝis de ni, kaj gvidataj de iu nekonata, iris sian vojon.
Antaŭ la Komisiono atestas homo juna, malgrasa kaj pala, kun klaraj bluaj okuloj, alkondukita por esplorado el malliberejo. Ne havanta ideon, kion ni volas de li.
Li parolas pripensante, serioze kaj malgaje. Tamen li parolas pole, nur kun iom fremda akcento.
Li diras, ke li estas el Gdańsk. Li vizitis popollernejon, poste li ankoraŭ finis ses klasojn de mezlernejo kaj faris la malgrandan ekzamenon de matureco. Li estis volontulo, li estis skolto. Dum la milito li falis en kaptitecon kaj forkuris. Li laboris sur strato ĉe neĝoforigado, poste en municia fabriko. Tie li ankaŭ forkuris. Generale ĉio okazas en Gdańsk.
Iu germano ekloĝis ĉe lia patrino, kiam oni prenis lian patron en koncentrejon. Tiu germano donis al li laboron en ĉi tiea Anatomia Instituto. Kaj tiel li venis al profesoro Spanner.
Profesoro Spanner verkis libron pri anatomio kaj okupis lin kiel preparatoron de kadavroj. En la universitato la profesoro faris prelegojn, tian preparatoran kurson por studentoj. Li eldonis sian libron, por tiu libro li laboris. Lia anstataŭanto, profesoro Wohlmann, ankaŭ laboris – tamen li ne povas diri, ĉu pri iu libro, aŭ nur tiel...
Tiu domo estis finkonstruita en la jaro 1943 kiel bruligejo. Spanner tiam prizorgis la maŝinojn por apartigado de karno kaj graso de la ostoj. El ostoj estis farotaj skeletoj. En la jaro 1944 profesoro Spanner ordonis, ke la studentoj demetu la grason de la kadavroj aparte. Ĉiuvespere post finiĝo de la kursoj, kiam la studentoj foriris, la laboristoj prenis telerojn kun la graso. Estis ankaŭ kun vejnoj kaj kun karno. Do la karnon ili forĵetis aŭ bruligis. Sed la homoj en la urbo plendis ĉe la polico, do tiam la profesoro ordonis, ke ili bruligu ĝin nokte, ĉar estis tro granda fiodoro.
Oni ankaŭ diris al la studentoj, ke ili deprenu la haŭton tute neta, poste aparte la grason, poste laŭ la preparatora libro la muskolojn ĝis la ostoj. La graso kolektita de la laboristoj de la teleroj restis poste kuŝanta la tutan vintron, kaj pli poste, kiam la studentoj forveturis, ĝi en kvin – ses tagoj estis prilaborata je sapo.
Profesoro Spanner kolektis ankaŭ la homan haŭton. Kune kun ĉefpreparatoro von Bergen li volis tani ĝin kaj ion fari el ĝi.
La ĉefpreparatoro von Bergen – tio estis mia senpera estro. La anstataŭanto de profesoro Spanner estis doktoro Wohlmann. Profesoro Spanner estis civilulo, sed li anoncis sin al la SS kiel kuracisto.
Kie nun estas doktoro Spanner, la arestito ne sciis.
– Spanner forveturis en januaro de la jaro 1945. Kiam li estis forveturonta, li ordonis al ni plue prilabori la grason kolektitan dum la semestro, li ordonis al ni bonorde fari la sapon kaj la anatomion kaj fari ordon, ke ĉio aspektu homece. La recepton li ne ordonis forigi, eble li forgesis. La poŝtaĵojn, post lia forveturo, oni sendis al li al Halle an der Saale, Anatomisches Institut.
Li sidis, atestante, sur seĝo apud la muro, kontraŭe al la fenestroj, en lumo. Li estas plene videbla – en siaj konsideroj kaj pripensadoj, en insista emo, rakonti ĉion precize, kiel ĝi estis, por preterlasi nenion. Li estas nur unu, kaj ni estas dekkelkaj personoj: anoj de la Komisono, lokaj aŭtoritatoj, juĝistoj.
La troa fervoreco kaŭzas, ke kelkfoje li estas ne komprenata.
– Kio estas la recepto?
– La recepto pendis sur la muro. La asistantino, kiu devenis el vilaĝo, havigis de tie la recepton pri la sapo kaj skribis ĝin sur paperon. Ŝi nomiĝis Kojtek. La teknika asistantino. Ŝi ankaŭ forveturis, sed en Berlinon. Krom la recepto estis ankoraŭ noto sur la muro. Ĝin skribis von Bergen. Ĝi koncernis plenan purigon de ostoj por produkti skeletojn. Sed tio malsukcesis, la ostoj malboniĝis. Aŭ la temperaturo estis tro alta, aŭ la fluidaĵo tro forta – li embarasiĝis pro tiuj malnovaj zorgoj.
– La sapo laŭ la recepto sukcesis ĉiam. Nur unufoje ĝi ne sukcesis. Tiu lasta, kiu kuŝis en la bruligejo sur la tablo, ĝi ne estas bona.
La produktado de la sapo okazadis en la bruligejo. La produktadon direktis doktoro Spanner mem, kun la ĉefpreparatoro von Bergen. Kun tiu, kiu veturadis por havigi kadavrojn. Ĉu mi veturis kun li? Jes. Mi veturis nur dufoje. Kaj al la malliberejo en Gdańsk ankaŭ unu fojon.
Komence el frenezulejo oni liveris la kadavrojn, sed poste tiuj kadavroj ne sufiĉis. Tiam Spanner sciigis skribe ĉiujn urbestrojn, ke oni ne enterigu la kadavrojn, sed ke la Instituto sendos veturilon por preni la kadavrojn. Oni alveturigadis ilin el la koncentrejo en Stutthof, el Königsberg la mortpunitojn, el Elbląg, el tuta Pomeranio. Nur kiam oni funkciigis gilotinon en la malliberejo de Gdańsk, tiam fine estis sufiĉe da kadavroj ...
Plejparte tio estis polaj kadavroj. Sed unufoje estis ankaŭ germanaj armeanoj, senkapigitaj en malliberejo dum solenaĵo. Kaj foje oni venigis kvar aŭ kvin kadavrojn kaj estis rusa nomo.
La kadavrojn von Bergen ĉiam alveturigadis nokte.
– Kia estis tiu solenaĵo?
– La solenaĵo okazis en la malliberejo. Inaŭguro de la gilotino. Estis invitita la ĉefo Spanner kaj diversaj gastoj. La ĉefo kunprenis la ĉefpreparatoron von Bergen kaj min. Kial li prenis min, mi ne scias, ĉar mi ne estis invitita. La gastoj venis per aŭtomobiloj kaj aliaj piede. Ili eniris tiun ĉambregon. Sed ni ne eniris tien, ni devis atendi. Ni jam estis rigardintaj la gilotinon kaj pendigilon. Guste tiam estis tiuj kvar germanaj militistoj kondamnitaj al morto. Kaj laŭdire konsekris germana pastro.
Mi vidis, kiel oni enlasis unu malliberulon. La katenojn li havis malantaŭe, nudpieda, nigraj piedoj, nur pantalono, krome li estis nuda.
Estis violkolora kurteno, post ĝi alia ĉambro kaj prokuroro. La ĉefpreparatoro interparolis poste kun la ekzekutisto kaj rakontis ĉion. Do ili aŭdis la paroladon de la prokuroro, bruon, ian starigadon, piedfrapadon – kvazaŭ iu kurus. Kaj frapis fero. La ekzekutisto anoncis, ke la verdikto estas plenumita. Kaj jam ni vidis, kiel oni elportis kvar kadavrojn en malfermita cerko.
Ĉu estis pastro ĉe tiu inaŭguro, tion mi ne scias. Sed oni diris, ke unu militisto en uniformo estis pastro.
Je unu fojo von Bergen kun Wohlmann alveturigis cent kadavrojn el tiu malliberejo.
Sed poste Spanner volis havi kadavrojn kun kapoj. Li ankaŭ ne volis mortpafitojn, estis tro multe da laboro kun ili, ĉiam ili malbonodoris. Ekzemple unu germana soldato veniis kiel mortkondamnito. Tiu havis rompitan kaj trapafitan kruron. Kaj li estis ankaŭ sen kapo. Ĉio kune. El la frenezulejo estis kadavroj kun kapoj.
Spanner ĉiam kaŝis kadavrojn por provizo. Ĉar se estis poste tro malmulte da kadavroj, tiam li devis jam preni kadavrojn sen kapoj. Tiu granda maristo sen kapo estas el la malliberejo de Gdańsk. La kadavroj estas tranĉitaj je duonoj tial, ĉar tutaj ili ne volis eniĝi en la kaldronon, ne povis lokiĝi.
Unu homo donas eble kvin kilogramojn da graso. La graso konserviĝis en la bruligejo en ŝtona baseno. Kiom?
Li pensas longe, li volas esti piej eble preciza.
– Unu kaj duona funtocento.
Tamen tuj li aldonas:
– Tiel estis antaŭe. Sed lastfoje estis malpli. Kiam ili komencis retiriĝi Germanujon, estis eble unu funtocento ...
Pri la produktado de la sapo neniu devis scii. Spanner malpermesis diri eĉ al la studentoj. Sed ili enrigardis tien, poste eble unu diris al la alia, do verŝajne ili sciis.
Kaj foje eĉ okazis, ke oni vokis kvar studentojn al la bruligejo kaj kuiris kune kun ili. Sed kutime aliron al la produktado havis la estro, la ĉefpreparatoro, mi kaj du laboristoj, germanoj. La pretan sapon prenis doktoro Spanner kaj li disponis pri ĝi
– La sapo preta? . . . Nu, kiam ĝi estas farita – ĝi unue estas mola, do ĝi devis malvarmiĝi. Tiam ni devis ĝin tranĉi. . . Kaj Spanner enŝlosis la sapon. Tie estis ne nur la sapo, staris tie maŝino. Ni iradis tien kvinope. Kaj la aliaj devis peti pri la ŝlosilo, se ili volis eniri.
– Kial tio ĉi estis sekreto?
Pri tio li meditas pli longe. Li volas respondi laŭ sia piej bona scio.
– Eble Spanner timis aŭ io alia – li konsideras mediteme. – Mia opinio estas tia, ke se ekscius iu civilulo en la urbo, tiam eble ekestus pro tio ia komplikaĵo. . .
Povis ŝajni, ke ankaŭ ĉi tie ia ,,violkolora kurteno" estas pendigita inter ni kaj li. Ne estis rimedo por li.
Kaj fine iu demandis:
– Ĉu neniu diris al vi, ke la sapofarado el homa graso estas krimo?
Li respondis kun plena sincereco:
– Tion neniu diris al mi.
Tio tamen pensigas lin. Ne tuj li respondas pluajn demandojn. Fine li faras tion sen ia malemo.
– Jes, vere, diversaj homoj venadis al la Instituto kaj al Spanner. Profesoro Klotz, Schmidt, Rossman venadis al li. Foje la ministro de sano estis en la Instituto de Higieno kaj la ministro de klerigado, estis ankaŭ gaŭleiter Forster. Ilin akceptis profesoro Grossmann kiel rektoro de la tuta Medicina Akademio. Kelkaj estis, kiam tiu domo ankoraŭ ne staris, do ili vizitadis nur la anatomian fakon, esplorante, kia estas la anatomio, ĉu eble ne mankas io. Kaj kvankam jam ekzistis la bruligejo – nu, la sapo estis forigata ĉiam post kvar, kvin tagoj. Mi ne povas diri, ĉu ili vidis la sapon. Ili povis vidi. Kaj dum inspekto la recepto ĉiam pendis. Do, se ili legis, supozeble ili sciis, kion oni kuiras tie.
– Jes, la ĉefo ordonis al mi fari tiun ĉi sapon kun la laboristoj. Kial al mi? Mi ne scias. Pri Spanner, kiam li tiel ŝlosis la sapon, mi mem pensis, ke li faras ian finegocon. Se li estus skribonta en sia libro pri la sapo, li ne estus malpermesinta al ni paroli pri tio. Eble li mem venis al tiu ideo, ke li f aru sapon el la restaĵoj? ...
Verŝajne li ne ricevis ordonon pri tio, ĉar tiam li ne devus klopodi pri la recepto ...
El tiuj konsideradoj rezultas nenia certeco.
– Kaj la studentoj? . . . Tiel kiel ni. Komence ĉiu timis lavi sin per ĝi... Abomenon oni sentis pri tiu sapo. Ĝi havis odoron nebonan. Profesoro Spanner tre zorgis, ke tiu odoro ĉesu. Li skribis al kemiaj fabrikoj, ke ili sendu aromaĵojn. Sed ĉiam oni povis senti, ke ĝi ne estis tia ordinara sapo.
– Jes, mi diris hejme ... En la komenco eĉ unu kolego vidis: mi timtremis, ke oni povas lavi sin per ĝi. Hejme ankaŭ panjo naŭziĝis. Sed ĝi bone ŝaŭmis, do ŝi uzis gin por tolaĵlavado. Mi alkutimiĝis, ĉar ĝi estis bona ...
Sur lia malgrasa, paliĝinta vizaĝo aperas komprena rideto.
En Germanujo, oni povas diri, la homoj scias fari ion el nenio ...
Posttagmeze ni venigis ambaŭ maljunajn profesorojnkuracistojn, kolegojn de Spanner, por pridemando. La interparoladoj okazis en la limoj de ilia labortereno, en malplena ĉambro de unu el la malsanulejaj domegoj.
Ambaŭ – esplorataj aparte – deklaris, ke ili nenion sciis pri ekzistado de la domo entenanta kaŝitan fabrikon de sapo. Cimatene ili rigardis ĝin la unuan fojon kaj tiu vidaĵo faris fortegan impreson sur ilin.
Ambaŭ – esplorataj aparte – deklaris, ke Spanner, homo ne pli ol kvardekjara, estis scienca aŭtoritatulo en la fako de patologia anatomio. Pri lia morala flanko ili povis diri nenion, konante lin de mallonge kaj vidante lin malofte. Ili sciis nur, ke li apartenis al la partio.
Ĉiu atestanto sidis malproksime de ni sur apartigita seĝo, kun videbla deprimiteco sur la vizaĝo. Ĉiu sidis, ne demetinte sian nigran palton, tenante per la manoj nigran ĉapelon sur la genuoj.
Ambaŭ parolis prudente kaj singardeme. Ambaŭ, parolante, ĉion prenis sub sia atento. Gdańsk en tiu maja sezono estis ankoraŭ plena de germanoj, tra la stratoj marŝadis trupoj de germanaj militkaptitoj, surŝutataj per floroj de siaj virinoj. Sed aŭtoritatoj estis polaj, kaj en la garnizono staris soveta militistaro.
Je demando, ĉu konante profesoron Spanner laŭ lia scienca agado ili povis supozi, ke li estas homo kapabla produktadi sapon el la korpoj de mortintaj punitoj kaj militkaptitoj, ĉiu tamen respondis alie.
Tiu alta kaj malgrasa kun la griza kapo kaj noblaj trajtoj, post pli longa pripensado deklaris:
– Jes, mi povis tion supozi, se mi scius, ke li ricevis tian ordonon. Ĉar oni sciis, ke li estis disciplinema membro de la partio.
Kaj la alia – tiu grasa, pezstatura kaj bonkora, kun rozkolora vizaĝo kaj pendantaj vangoj – ankaŭ konsideradis longe. Kaj post medito – kvazaŭ ĉion konsiderante en sia konscienco – respondis:
– Jes, mi povis tion supozi. Nome pro tiu kaŭzo, ke la germanoj tiam spertis grandan mankon de grasoj. Do la konsidero pri la ekonomia stato de la lando, pri la bono de la ŝtato, povis inklini lin al tio.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.