La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MEDALIONOJAŭtoro: Zofia Naukowska |
©2024 Geo |
La Enhavo |
– Do, kion unue mi rakontu al vi, sinjorino? – Ŝi meditas momenton. – Mi mem ne scias.
Ŝi estas grizhara, sufiĉe beleta, rondforma kaj mola. Ŝi estas tre laca. Ŝi travivis tiajn aferojn, kiujn neniu kredus. Kaj ŝi mem ankaŭ ne kredus, se tio ne estus la vero.
Al ŝi nenio gravas krom la bonvolemo. Nur tio, ke la homoj estu por ŝi bonvolemaj, ĉar ŝi multe travivis kaj ŝi estas patrino, kiu perdis du infanojn. Ŝi ne scias certe, ĉu ili mortis. Sed delonge oni ne scias, kio okazas al ili.
La filo ĝis nun ne revenis de militkaptiteco. Kaj tiuj kolegoj, kiuj revenas, diras, ke ili lin ne vidis. Kaj la filino...
Tio ĉi estas multe pli komplika afero, pro kiu vualiĝas per larmoj ŝiaj mildaj, grizaj, grandaj okuloj. Facile estas al ŝi eligi tiujn larmojn, kiuj aperas, kaj poste malaperas tute ne defluante sur la vangojn.
Pri la edzo ŝi ankaŭ scias nenion. Lastan fojon la hcmoj vidis lin en la tendaro en Pruszków. Sed li estis jam pli maljuna homo. Pli maljuna, kvankam tri jarojn pli juna ol ŝi. Ŝi estas tute sola kaj la homoj devus havi por ŝi ian bonvolemon. Pli maljunaj, kiuj ŝin ĉi tie memoras, jes, havas. Sed pli junaj pensas nur pri tio, ke ŝi ne baru ilian vojon.
– Do, kion unue mi rakontu al vi – ŝi ripetas, fermetante la okulojn pro laciĝo. En Ravensbrŭck, jes, oni nin turmentis. Oni torturis nin per injektoj, praktikis sur virinoj, malfermadis vundojn. . . Kaj tion faris iliaj kuracistoj, inteligentuloj. Sed tie ni estis nelonge, nur tri semajnojn. De tie oni prenis nin al alia "lager", al fabriko de municio.
– La filino ankaŭ. Jes. Ĉie mi estis ĝuste kun la filino. De la unua momento kiam oni nin arestis. Nur en la fino – revenante – ni perdiĝis dumvoje. Oni retenis ŝin kaj ankoraŭ kelkajn knabinojn, oni retenis. Eble estis deko da tiaj knabinoj . . .
Per voĉo iom mallaŭtigita ŝi eldiras multe da vortoj rapidaj, etaj, ŝutiĝantaj facile kaj malgaje. Estas multe da rememoroj pri la filino. Ŝi estis bona, estis beleta, estis kapabla. Ŝi instruis infanojn, apartenis al konspiracia organizaĵo. La filo ankaŭ. Ili ĉiam timis, kiam li revenis malfrue hejmen, longe post la polica horo. Li ĵetis sablon al la fenestro, ili mallevis al li ŝnuron kaj tiel li eniris tra la fenestro, ke la pordisto ne eksciu. Ŝi tremis pro timo, ke fine iu devos tion vidi, ke tio malkaŝiĝos.
Lin ankaŭ oni prenis, sed ne kune kun ili. Lin oni prenis dum la ribelo. Li skribis lastan poŝtkarton al la familio en januaro. Pri la patrino kaj fratino li sciis,, ke ili jam delonge estas en Germanujo.
– Antaŭ ol ni venis en la koncentrejon, ni estis du monatojn en la Pawiak-malliberejo. Kion ili tie faraĉis, kiajn krimojn al homoj! Injektojn, prenon de sango por soldatoj – kaj nur poste oni pendigis aŭ pafis. Neniam oni prenis sanan homon por pafmortigo, sed ili faris ĉion kun li antaŭe.
Estas evidente, ke ŝi prisilentas multon.
– Mi scias, ĉar ĉe ni en la kuirejo kuiris viroj, ili rakontis al ni. Hi ankaŭ diris pri tiuj ratoj ... La malliberigitoj mem devis matene elportadi kadavrojn el la pakkamero. La kadavroj kun manoj kaj kruroj ligititaj, havis elmorditajn intestojn. Al kelkaj ankoraŭ batis la koro.
Ree ŝi ekpensis pri tio, kion ŝi ne povis diri. Negranda sulko desegniĝis sur ŝia glata vizaĝo, pro tiu interna pensado.
– Min ili ne torturis tiom, nur ke ili min tre batis – ŝi diris fine.
Kaj ree ŝutiĝis ŝiaj iom mallaŭtigitaj, rapidaj, etaj vortoj.
Ili terure batis min, ke mi diru, kiu venadis, kion oni faris tie ĉe mi, kiam estis tiu Sajna leciono de danco kaj kiam pianludis mia filino. Ili batis min per guma bastono . . . Kiam mi kaŝis la vizaĝon per manoj, ili batis al mi per bastono la fingrojn – jen ĉi tie, ankoraŭ estas videble. Kiam mi faras ion, tiam ankoraŭ doloras al mi ĉi tie.
Ŝi montris la manojn kun tuberoj, molajn negrandajn manojn, eluzitajn pro peza laboro.
– Mi timis terure, ke mi diros ion, kiam tro doloris al mi, kiam mi estis svenonta. Sed iel mi decidiĝis, iel mi obstiniĝis kaj mi diris nenion.
Ŝi eksopiris kviete kaj aldonis konfidence:
– Kaj ĉe ni la homoj lernis kaj havis bastonojn anstataŭ pafiloj. Mia filo instruis ilin.
Ŝi skuiĝis. Ŝi ŝovis preter la okuloj tiujn molajn misformitajn manojn kaj diris tiel:
– Kaj nun mi rakontos al vi, kiel estis, kiam mi laboris en la fabriko de municio. Tie ni havis ĉiutage dekdu horojn da laboro ĉe maŝinoj.
Ni dormis en lager. Tiu ĉi nova koncentrejo nomiĝis ŝajne Bunzig. De tie estis pli ol du verstoj al la fabriko. Ili vekis nin je la tria nokte, ne estis lumo, en mallumo ni ordigis niajn litojn, ni trinkis nigran kafon sen sukero kaj ni manĝis rapide tiun panon. De la kvara ĝis la kvina kaj duono estis raporto ekstere. Malvarmo, pluvo aŭ neĝo, ĉio egale. Poste duonhora vojo al la fabriko, por tien veni je la sesa. La tagmanĝon ili donadis al ni en la fabriko. Ĝi estis supo el folioj aŭ el io, mi ne scias klarigi tion – napo sekigita aŭ io simila. Matene kaj vespere nigra kafo sen sukero kaj krome dek dekagramoj da pano por la tuta tago. Unue ili donadis dekkvin dekagramojn kaj poste jam nur dek – nu, ĝi estis tia peco. Do ni estis ĉiam malsataj. Terura estis la malsato.
Plejparte ni faris kuglojn kanonajn, aviadilajn kaj kontraŭaviadilajn. Tio estis peza laboro, ĉiam en fumo kaj varmego. Se iu ne faris sian kvanton, tiam ni estis torturataj.
– Kiel? Aŭskultu, sinjorino, en tiu lager estis bunkroj – aparte, malproksime. Tre malvarmaj, iom en la tero, kiel kelo. Se iu malbone ordigis la liton aŭ malbone lavis sian poteton de kafo, ĉar ne estis akvo kaj ja estis mallume – tiam ŝi devis iri en la bunkron. Aŭ ŝi devis stari dekdu horojn dum frosto aŭ pluvo. Gestapaninoj preteriradis, rigardis kaj priridis nin, ke ni frostas. Kiam ni alpremiĝis al ni reciproke por varmiĝi – do ili batis aŭ kondamnis nin al bunkra. Do ni devis stari en tiu malvarmo malproksime unu de alia. Ni havis somerajn robojn – ne niajn, ne. Niajn ili forprenis al ni. Estis ankaŭ strivestoj, ankaŭ tiaj kutimaj kun manikoj ĝis kubutoj, nudaj piedoj. Sur la dorsoj ni havis krucojn oblikve surkudritajn.
Dum tiu tempo dufoje oni razis al mi la kapon ĝis la haŭto kaj tiel mi devis iri en la froston. Nenion oni rajtis meti sur la kapon, ili tuj batis. Ŝuaĉojn oni donis al ni lignajn. Nur ĉe la piedfingroj estis alnajlita iom da papera teksaĵo, ke la ŝuaĉoj sin tenu. Ni havis tiajn grizbiuajn krurojn, kara Dio, kvazaŭ iu estus ŝmirinta ilin per bluigilo por tolaĵo.
Estis terure elteni tiun malvarmon. Kaj dumvoje, kaj en la fabriko ĉe la maŝinoj pli malfortaj mortis. La kadavrojn ili metis en la bunkrojn. Kaj ĝuste en tiujn samajn bunkrojn ili fermadis pro ĉiu piej malgranda kulpo, ili donis nenion por manĝi, ne permesis per io kovri sin, tutan nokton sur nuda tero. Nur matene ili vokis al la raporto, kaj post la raporto ree al la bunkro, sen ia manĝaĵo. Ne estis permesite doni manĝon, dum la raporto ili staris aparte, por ke iu ne dividu kun ili sian panon. La SS-virinoj tion tre gardis . . .
Ŝi ekhezitis, enpensiĝis. Jen estis io malfacile direbla.
– Tamen ili manĝis ion – ŝi diris pli mallaŭte. – Foje unu movis la buŝon. Kaj unu havis sangmakulitajn ungojn. Sinjorino, tio estis terure punata! Sed tie en la nokto ili manĝis viandon de tiuj kadavroj!
Nun ŝi eksilentis dum pli longa momento. Ŝi enpensiĝis, kvazaŭ ŝi volus aldoni ion. Sed ŝi ne povis. Ŝi skuiĝis.
La SS-virinoj estis kontentaj, kiam ni mortis – ŝi rakontis plu per pli certa voĉo, kvazaŭ ŝi venkus tenton. Kiam la virinoj estis mortintaj starante dum la raporto kaj falis teren, la SS-virinoj ne kredis, ridis, piedfrapis ilin, ke ili ŝajnigas. Ili piedfrapadis ilin, kiam – okazis ne unufoje – jam de kvaronhoro ili ne plu vivis. Oni devis do stari apude, oni ne devis moviĝi, oni ne rajtis doni ian helpon, nenion.
Se okazis, ke iu malsaniĝis, ili ankaŭ diris, ke ŝi ŝajnigas. Ankaŭ ili ĵetis ŝin en la bunkron, ke ŝi tie mortu ĉe la kadavroj. Kaj la viroj havis ankoraŭ pli malbonajn bunkrojn, kiuj estis tute sub la tero. Ili devis en tiu malvarmo stari tie, ĝis la genuoj en akvo.
Ŝi sidis senmove, pripensadis, kion ŝi rakontu ankoraŭ. Kaj subite ŝi vigliĝis.
– Ankoraŭ ion mi diros al vi, sinjorino, ĝi certe interesos vin. Kiam ili, sinjorino, prenis nin tiam el la Pawiak-malliberejo, (tio estas tre interesa), ili donis al ni po unu panbulo kaj ni veturis al Ravensbrŭck en brutaj vagonoj. Po cent ili envagonigis nin, dense staris unu apud la alia.
Nek akvo, nek ebleco eliri, ni ĉion tiel starante, laŭlonge de kruroj. Kaj tiel ni dormis starante, ni ne povis sidiĝi pro la malvasteco. Kaj tiel ni veturis sep tagojn.
Dum la vojo oni starigis nin sur flanka relvojo. La vagonaro staris tri horojn. Tiam ni ĉiuj komencis hurli per nehomaj vcĉoj pri akvo. Ĉar ili veturigis nin en tiu sigelita vagono dum varmego, kaj ni estis malsekaj de ŝvito, nigraj sur la vizaĝoj pro polvo, la vesto sur ni fiodoris, la piedojn ni havis malpurigitaj en ekskrementoj. Do ni komencis hurli kiel bestoj.
Tiam venis germana oficiro de alia vagonaro, kiu transportis vunditajn soldatojn, kaj ordonis malfermi la vagonon. Sed nin eskortis ukrainanoj. Ili diris, ke ne estas permesite, ĉar jen veturas banditoj. Tiam li alvokis aliajn oficirojn, car li estis scivola, kio estas tie. Ili deŝiris la plumbsigelon kaj malfermis la vagonon kaj tiam li ekvidis nin.
Sciu, sinjorino! Kiam li ekvidis nin, liaj okuloj fariĝis rondaj, la manojn li jen tiel disetendis pro teruro. Tiel li ektimis pro ni! Li aspektis kiel apro!
Nur post ia tempo li demandis nin, ĉu iu el ni parolas germane aŭ france. Multaj parolis. Do li tiam ordonis alporti al ni akvon kaj ellasi nin sur la relvojon, por ke ni reordigu nin. Ankaŭ tuj li ordonis malfermi la virajn vagonojn. Sed tie estis pli malbone. Ĉar ni estis nur mil kvincent virinoj, dum oni diris, ke viroj estis ĉirkaŭ kvar mil. Do ĉe ili en ĉiu vagono estis po tridek, kvardek mortsufokitaj!
Ŝi trankviliĝis eldirinte jam la piej interesan.
– Tiam ili ree plumbsigelis nian vagonon, kaj ĝis Ravensbrŭck jam malfermis al ni neniu. Neniu sufokiĝis, sed kelkaj freneziĝis. Ĉu ili resaniĝis poste? Ne. Ne resaniĝis. Tuj la unuan tagon en Ravensbrŭck ili mortpafis ilin.
Kiam la virinoj freneziĝis, tiam ili ĵetadis sin sur nin, mordis nin kaj taŭzis. Unu el ili, kiu nenion diris en la Pawiakmalliberejo dum piej severa esplorado, nun kriis laŭte nomojn de homoj, indikis lokojn, kie estas enfosita armilaro en kestoj, en kia arbaro, sur vojkruciĝo, en kia vilaĝo. Ŝi diris ĉion, kion ŝi nur povis rememori. Ni tiel timis, ke ŝi pereigos ĉiujn. Sed ili ne plu aŭskultis tion, nur mortpafis ilin unu post la alia. Ŝi malgajiĝis.
– Estas terure, ke mi ne retenis iliajn nomojn. Ĉar tie estis valoraj, meritplenaj virinoj. Eble nun la familio serĉas ilin, kiel mi serĉas miajn infanojn. Kaj mi ne povas rememori, kiuj ili estis.
Do vi vidas, sinjorino, vi vidas! Eĉ germano, eĉ li ektimis, kiam li ekvidis nin. Ĉu do estas mirige, ke la virinoj ne povis elteni?
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.