La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Leciono 7: parto unua

FRAŬLO – SINJORO

obrazek
Tio ĉi estas
sinjoro Smith.
obrazek
Tio ĉi estas
sinjorino Smith.
obrazek
Sinjoro Bruno
estas fraŭlo.
obrazek
Sinjorino Bruno
estas fraŭlino.
obrazek
Sinjoro Davis ne estas
fraŭlo, ĉar li havas
edzinon.
obrazek
Sinjorino Davis ne estas
fraŭlino, ĉar ŝi havas
edzon.
obrazek
Sinjoro Yong ne havas
edzinon, tial li estas
fraŭlo.
obrazek
Sinjorino Yong ne havas
edzon, tial ŝi estas
fraŭlino.
obrazek
Sinjoro Smith parolas
al sinjorino Smith.
obrazek
Sinjorino Smith donas
al sinjoro Smith
lian ĉapelon.
obrazek
Fraŭlino Yong
promenadas kun sinjoro
Davis.
obrazek
La fraŭloj
dancas kun
la fraŭlinoj.

LUDI – KANTI – AŬSKULTI.

Helenjo sidas ĉe la fortepiano kaj LUDAS. Mario staras antaŭ la fortepiano kaj KANTAS. Ĉiuj aliaj sidas kaj AŬSKULTAS atente.

obrazek

APARTENAS.  TIAL.

obrazek obrazek
OBEI.  PUNI.   obrazek
Petro ne obeis sian patron,
kaj tial la patro nun punas lin.

FRAŬLO, FRAŬLINO, PROMENI,
PERDI, ADMIRI, TERO.

obrazek
obrazek
obrazek
  1. Fraŭlo kaj fraŭlino promenadas en la strato.

  2. La fraŭlino perdas unu el la belaj floroj, kiujn ŝi tenas.

  3. Mario iras hejmen el la lernejo kaj vidas la belan floron sur la tero.


ADMIRI,  KIEL,  ĜOJO,  AGRABLA.

obrazek
obrazek
obrazek
  1. Ŝi levas la floron de sur la tero, kaj admiras ĝin.
  2. "Ho, kia bela floro, kaj kiel agrable ĝi odoras", ŝi diras al si, kaj flaras la floron.
  3. Mario nun kuras hejmen kun ĝojo.

RIGARDI,  TROVI.

obrazek
obrazek
obrazek
  1. "Rigardu, patrino", ŝi diras, "kia bela floro!"
  2. "Kiu donis ĝin al vi?" demandas la patrino, kaj prenas la floron el ŝia mano.
    "Mi trovis ĝin sur la tero", Mario respondas.
  3. La patrino admiras la belan koloron, kaj flaras la agrablan odoron, kaj diras,
    "Ni metos ĝin en akvon".

VENI,  JEN.

obrazek
obrazek
obrazek
  1. "Jes, patrino", Mario diras, kaj kuras al la pordo.
  2. Mario venas kun akvo. "Jen, patrino, jen estas akvo".
  3. La patrino metas la floron en la akvon, kaj Mario rigardas kun ĝojo.

MERKURO KAJ LA ARBOHAKISTO.
obrazek

obrazek obrazek

Arbohakisto trahakas ŝtipon apud la rivero. La hakilo falas en la riveron.

obrazek obrazek

Malgaje la arbohakisto sidas sur la ŝtipo kaj meditas pri sia perdo. Subite aperas la Dio Merkuro kaj demandas la kaŭzon de lia ĉagreno.

obrazek obrazek

La arbohakisto respondas: "Mia hakilo falis en la riveron". "Nu atendu", diras la Dio Merkuro, kaj subakviĝas en la rivero.

obrazek obrazek

Baldaŭ la Dio reaperas kun ora hakilo en la mano. "Ĉu ĉi tiu hakilo estas via?" "Ne", respondas la arbohakisto. La Dio ree subakviĝas...

obrazek obrazek

... kaj reaperas kun arĝenta hakilo. "Ĉu ĉi tiu hakilo estas via?" li demandas. "Ne, tiu ankaŭ ne apartenas al mi", la arbohakisto respondas. La Dio subakviĝas la trian fojon.

obrazek obrazek

Kaj jen la Dio reaperas kun la fera hakilo. "Ĉu ĉi tiu hakilo estas via?" li demandas. "Jes, tiu estas mia." La arbohakisto ĝojege ekkrias. "Nu, ĉar vi estas tiel honesta mi vin rekompencos", diras la Dio Merkuro.

obrazek obrazek

Li denove subakviĝas, kaj ĉi tiun fojon reaperas kun la tri hakiloj – la oran, la arĝentan kaj la feran.

obrazek obrazek

Li donas al la arbohakisto la tri hakilojn, kaj forŝvebas en la nubojn.

obrazek obrazek

Feliĉa la arbohakisto marŝas sur la vojo hejmen, kaj jen li renkontas sian amikon el la sama vilaĝo. Li rakontas al li, kio okazis al li.

obrazek obrazek

Jen la ĵaluzema amiko volas fari la samon. Li intence ĵetas sian hakilon en la riveron.

obrazek obrazek

Li tiam sidiĝas sur la stipon kaj atendas. Kaj jen la Dio Merkuro aperas kaj demandas pro kio li estas tiel ĉagrena.

obrazek obrazek

La ĵaluzema amiko respondas, ke lia hakilo falis en la riveron. La Dio, kiel antaŭe, subakviĝas.

obrazek obrazek

Kaj tuj reaperas kun ora hakilo. "Ĉu ĉi tiu estas via hakilo?" li demandas. "Jes, jes!" la malhonestulo avide respondas, kaj jam estas preta ekkapti la oran hakilon. Sed la Dio kolere ĵetas la hakilon en la riveron kaj diras, "iru do kaj prenu ĝin."

Al lecionoparto: [2] [3] [4]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.