UNIVERSALA ESPERANTO METODO

UNUA PARTO

DEKA LECIONO

Al lecionoparto: [1] [2][3]

La Uzado De La Sufikso "EC".

obrazek obrazek obrazek obrazek

Hodiaŭ, Karlo, mi klarigos al vi la sufikson "EC". Bildo (1) montras pecon da glacio. Bildo (2) montras kiel la glacio fluidiĝas, kiam ĝi estas varmigita, kaj fariĝas akvo. Bildo (3) montras poton da akvo. Bildo (4) montras kiel la akvo vaporiĝas, kiam ĝi estas varmigita, kaj fariĝas vaporo aŭ gaso.

La ECOJ do, aŭ KVALITOJ de AKVO estas, ke tiu SOLIDIĜAS de malvarmo kaj fariĝas GLACIO; kaj VAPORIĜAS de varmo kaj fariĝas VAPOROGASO.

Nun rigardu kiel la sufikso "EC" estas uzata.

VARMECO VAPORIGAS AKVON. MALVARMECO SOLIDIGAS AKVON. LA SOLIDECO DE GLACIO ESTAS KAŬZITA DE MALVARMECO; KAJ LA GASECO DE VAPORO ESTAS KAŬZITA DE VARMECO. KONTENTECO ESTAS PLI BONA OL RIĈECO. ĈU VI NE AŬDIS PRI LA HEROECO DE LINDERBERGH, LERTECO DE EDISON KAJ SAĜECO DE REĜO SALOMONO? BELECO, BONECO, AMIKECO.

 

Atendi.  Sola.  Lasi.  Tro.

PATRINO: – ATENDU ĉi tie, Karlo, ĝis mi revenos.

KARLO: - Bone, patrino, sed ne forestu TRO longe, ĉar mi timas resti ĉi tie tute SOLA.

PATRINO: – Ne timu, Karlo, mi ne LASOS vin ATENDI TRO longe, nur unu minuteton.

obrazek

 

Oni.

La vorto "ONI" estas OFTE uzata anstataŭ la vorto "ILI". Ekzemple: – ONI DIRAS, KE LA PLEJ BONA MENSOGO ESTAS LA VERO. LA DOMO, EN KIU ONI LERNAS, ESTAS LERNEJO, KAJ LA DOMO, EN KIU ONI PREĜAS, ESTAS PREĜEJO. ONI ne ELVERŜAS la malpuran akvon ĝis ONI havas puran.

obrazek

 

Bruto.  Hejmo.

BRUTOJ estas HEJMAJ kvarpiedaj bestoj.

  obrazek  
Bovo.
  obrazek  
Porko.
  obrazek  
Ŝafo.
  obrazek  
Kapro.
  obrazek  
Ĉevalo.

 

Kelkaj Metaloj.

obrazek
Oro.
obrazek
Arĝento.
obrazek
Nikelo.
  1. ORO estas flava kaj brila metalo. La Amerika kvin-dolar-monero (el la jaro 1930) estas farita el ORO.
  2. ARĜENTO estas blanka kaj brila metalo. La Amerika unu-dolar-monero (el la jaro 1930) estas farita el ARĜENTO.
  3. NIKELO estas blanka metalo SIMILA al arĝento. La Amerika kvin-cend-monero estas farita el NIKELO.
obrazek
Kupro.
obrazek
Hidrargo.
obrazek
Plumbo.
  1. KUPRO estas brune-ruĝa metalo. La Amerika unu-cend-monero estas farita el KUPRO.
  2. HIDRARGO estas blanka, brila kaj fluida metalo de arĝenta koloro. La metala fluido en termometroj estas HIDRARGO.
  3. PLUMBO estas bluete-griza kaj tre peza metalo. Kugloj aŭ plumbaĵoj estas faritaj el PLUMBO.
obrazek
Zinko.
obrazek

Latuno.

obrazek

Stano.

  1. ZINKO estas bluete-blanka metalo. La metala bastoneto en baterioj estas farita el ZINKO.
  2. LATUNO estas flava metalo konsistanta el kupro kaj zinko. Trumpetoj estas faritaj el LATUNO.
  3. STANO estas arĝente-blanka metalo. La metala folieto, kiu ĉirkaŭas ĉokoladon estas farita el STANO.
obrazek
Fero.
obrazek
Ŝtalo.
obrazek
Aluminio.
  1. FERO estas grize-nigra metalo. Reloj estas faritaj el FERO.
  2. ŜTALO estas metalo konsistanta el purigita FERO. Raziloj estas faritaj el ŜTALO.
  3. ALUMINIO estas blue-blanka, tre malpeza metalo havanta multajn uzojn. Ekzemple por fari vazojn, kuirilojn kaj tiel plu.

 

Ligno,  Fosforo,  Detrui,  Rezulto,
Froti,  Parto,  Cindro,  Resti,  Ŝanĝi.

Alumeto konsistas el du PARTOJ. Nome: – La LIGNA bastoneto kaj FOSFORA kapeto. Kiam oni EKFROTAS (ek-froti) la FOSFORAN kapeton, tiu ekbruliĝas, kaj la fajro, la REZULTO de la brulo, ekbruligas la LIGNAN bastoneton. La FLAMO (fajro) DETRUAS la ECOJN de la FOSFORO kaj la LIGNO, ĉar tiuj dum la brulo ŜANĜIĜAS en CINDRON. En aliaj vortoj – la FOSFORA kapeto ne plu estas FOSFORO, kaj la LIGNA bastoneto ne plu estas LIGNO, ĉar post la forbrulo RESTAS nur CINDRO. La CINDRO do estas la REZULTO de la forbrulita alumeto. Ĉu vi bone komprenas la signifojn de la vortoj: – LIGNO, FOSFORA, ONI, FROTI, DETRUI, ECO, ŜANĜI, CINDRO, RESTI, REZULTO kaj PARTO?

 

obrazek

 

obrazek
obrazek
obrazek
obrazek
obrazek
obrazek

 

Aparta. Akordo. Harmonio.

En la bildo (1) ĉiu SONO estas APARTA, kaj estas ludata unu post la alia. La bildo (2) montras AKORDOJN. AKORDOJ estas kelke da SONOJ ludataj en la sama tempo. Se la SONOJ, APARTAJAKORDAJ, estas agrablaj por la oreloj, ni havas HARMONIAN MELODION.

obrazek

 

Konstrui. Preta. Manki.

La laboristoj estas KONSTRUANTAJ domon. La KONSTRUAĴO ankoraŭ ne estas PRETA, ĉar, kiel vi vidas en la bildo, tri el la fenestroj MANKAS.

obrazek

 

Peti.

Ĉi tiu malriĉa viro estas PETANTA almozojn. La virino ĉe la pordo estas donanta al li pecon da pano.

obrazek

Al lecionoparto: [1] [2][3]


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.