UNIVERSALA ESPERANTO METODO

UNUA PARTO

SEPA LECIONO

Al lecionoparto: [1] [2] [3] [4]

SCII  -  CERTA.

obrazek    (1) KARLO – "Ĉu vi SCIAS,
      kion mi havas en mia mano?
"

(2) PETRO – "Ne, mi ne SCIAS.

(3) KARLO – "Ĉu vi SCIAS nun?"

(4) PETRO – "Jes, nun mi SCIAS.
      Tio estas MONERO.
"
   obrazek
obrazek obrazek
Henriko ne scias sian lecionon,
tial la instruisto lin punas.
Petro ankaŭ ne scias ludi
la violonon. Li nur komencas lerni.

 

HONESTA.

obrazek

Ĉi tiu knabo estas HONESTA, ĉar li trovis monujon kaj li vokas la fraŭlinon, kiu perdis ĝin, por redoni ĝin al ŝi.

 

MALHONESTA.

obrazek

Ĉi tiu knabo estas MALHONESTA. Li ankaŭ trovis monujon, sed anstataŭ redoni ĝin al la fraŭlino, kiu kuras post li, li forkuras kun ĝi.

 

 

NASKIĜO.

KRESKADO. MALJUNIĜADO. MORTO.

obrazek obrazek obrazek obrazek
Naskiĝas. Kreskas. Maljuniĝas. Mortas.

 

ROMPI.

Henriko estas malbona knabo. Jen li ĵetis ŝtonon en la fenestron kaj ROMPIS unu el la vitroj; kaj nun li jam ĵetas alian ŝtonon.

obrazek

 

JAM.  ANKORAŬ.

obrazekKARLO!

Kion vi volas, patrino?

ĈU VI JAM TRINKIS LA TEON?

Ne, mi ankoraŭ ne trinkis.

KIAL, DO, VI NE TRINKAS?

Tial, ke la teo estas tre varma.
obrazek


BALDAŬ.  TUJ.

obrazekKARLO!

Kion vi volas, patrino?

ĈU VI JAM TRINKIS LA TEON?

Ne, mi ankoraŭ ne trinkis.

KIAL, DO, VI NE TRINKAS?

Mi trinkos baldaŭ, patrino.

TRINKU TUJ! – ĈU VI AŬDAS?

Jes, patrino, mi trinkos tuj.
obrazek

obrazekKARLO!

Kion vi volas, patrino?

ĈU VI JAM TRINKIS LA TEON?

Ne, patrino, sed mi ĝin trinkas nun.
obrazek

ALIA.  PLU.

obrazekKARLO!

Kion vi volas, patrino?

ĈU VI JAM TRINKIS LA TEON?

Jes, mi jam trinkis ĝin.

ĈU VI VOLAS ALIAN TASON?

Ne, patrino.

KIAL NE?

Tial, ke mi ne povas trinki plu.
obrazek

 

AMBAŬ. GLOBO. FLANKO. AKRA.

obrazek obrazek obrazek obrazek
Unu viro sidas
kaj unu viro kuŝas.
Ambaŭ viroj
sidas.
Unu viro sidas
kaj unu viro staras.
Ambaŭ viroj
staras.

obrazek obrazek obrazek obrazek
Unu fino havas pinton
la alia globon.
Ambaŭ finoj havas
pintojn.
Unu flanko estas akra
la alia malakra.
Ambaŭ flankoj
estas akraj.

Al lecionoparto: [1] [2] [3] [4]


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2018 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.