UNIVERSALA ESPERANTO METODO

UNUA PARTO

KVARA LECIONO

Al lecionoparto: [1] [2] [3] [4]

La hundo kaj ĝia reflekto.

obrazek Hundo portas oston
en sia buŝo.
obrazek La hundo ekvidas sian reflekton
en la klara akvo de la rivereto.
obrazek La hundo volas ankaŭ
la oston de la alia hundo.
obrazek Jen la hundo malfermas la buŝon
por ekkapti la alian oston.
obrazek Ho, kia surprizo!
Ĝia propra osto enfalas
en la rivereton.
obrazek La hundo nun meditas, ke
"unu osto en la buŝo estas pli bona
ol du ostoj en la rivereto
".

 

LA SUBSTANTIVO.

 

LA LITERO "O"

 

ĈE LA FINO DE VORTO

 

MONTRAS,

 

KE LA VORTO ESTAS

 

"SUBSTANTIVO".

 

EKZEMPLOJ:

 

TABLO,  LUMO,  ODORO.

 

obrazek
ARBO.
obrazek
BENKO.
obrazek
KANDELO.
obrazek
FAJRO.
obrazek
CIGAREDO.
obrazek
MONO.
obrazek
SUNO.
obrazek
LUNO.
obrazek
ĜARDENO.
obrazek
PLUVO.
obrazek
ĈAMBRO.
obrazek
NEĜO.

 

LA ADJEKTIVO.

 

LA LITERO "A"

 

ĈE LA FINO DE VORTO

 

MONTRAS,

 

KE LA VORTO ESTAS

 

"ADJEKTIVO".

 

EKZEMPLOJ:

 

BONA,  SOIFA,  BLINDA.

 

obrazek
BLINDA HOMO.
obrazek
SURDA HOMO.
obrazek
EBRIA HOMO.
obrazek
RIGIDA HOMO.
obrazek
LAMA HOMO.
obrazek
KRUELA HOMO.
obrazek
LERTA HOMO.
obrazek
ĜIBA HOMO.
obrazek
KOMIKA HOMO.
obrazek
SOVAĜA HOMO.
obrazek
AVARA HOMO.
obrazek
FURIOZA HOMO.
obrazek
NUDA HOMO.
obrazek
LASTA HOMO.
obrazek
FORTA HOMO.

 

LA ADVERBO.

 

LA LITERO "E"

 

ĈE LA FINO DE VORTO

 

MONTRAS,

 

KE LA VORTO ESTAS

 

"ADVERBO".

 

EKZEMPLOJ:

 

TAGE,  RAPIDE,  AME.

 

obrazek LA
LEPORO
KURAS
RAPIDE.
  LA
KELONIO
RAMPAS
MALRAPIDE.
obrazek
obrazek LA
VIRO
IRAS
LAME.
  LA
KNABO
RIDAS
KOMIKE.
obrazek
obrazek LA
VIRO
LUDAS
LERTE.
  LA
PARO
DANCAS
BELE.
obrazek
obrazek LA
KNABO
GRIMPAS
KATE.
  LA
KNABO
SALTAS
HUNDE.
obrazek
obrazek LA
VIRO
NAĜAS
FIŜE.
  LA
VIRO
KUŜAS
RIGIDE.
obrazek
obrazek LA
SUNO
LUMAS
TAGE.
  LA
LUNO
LUMAS
NOKTE.
obrazek

 

LA VERBO.

 

LA SILABO "AS"

 

ĈE LA FINO DE VORTO

 

MONTRAS,

 

KE LA VORTO ESTAS

 

"VERBO".

 

EKZEMPLOJ:

 

ESTAS,  SKRIBAS,  TRINKAS.

 

obrazek
Li puŝas.
obrazek
Li tiras.
obrazek
Li levas.
obrazek
Li falas.
obrazek
Li pendas.
obrazek
Li saltas.
obrazek
Li dormas.
obrazek
Li dancas.
obrazek
Li ridas.
obrazek
Li grimpas.
obrazek
Li dronas.
obrazek
Li glitas.
obrazek
Li ĵetas.
obrazek
Li ekzercas.
obrazek
Li ludas.

Al lecionoparto: [1] [2] [3] [4]


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.