La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Leciono 3: parto unua

obrazek Karlo iras en la strato.
obrazek Li haltas antaŭ la fenestro
de bakejo.
obrazek Li legas la vorton
"BAKEJO"
sur la fenestro.
obrazek Li malfermas la pordon,
obrazek kaj eniras en la bakejon.
obrazek La bakistino demandas -
"Kion vi volas, bona knabo?"
"Mi volas aĉeti panon," -
Karlo respondas.
obrazek La bakistino deprenas panon
de sur la breto.
obrazek Ŝi envolvas la panon
en paperon,
obrazek kaj donas ĝin al Karlo.
obrazek Karlo prenas la panon
el la mano de la bakistino,
obrazek kaj metas ĝin sub la brakon.
obrazek Li metas la alian manon
en la poŝon,
obrazek kaj eltiras moneron.
obrazek Li donas la moneron
al la bakistino.
obrazek La bakistino prenas la moneron
el la mano de Karlo,
obrazek kaj metas ĝin en la skatolon,
kiu staras sur la ŝranko.
obrazek Karlo kun la pano sub la brako
iras al la pordo.
obrazek Li malfermas la pordon.
obrazek Li eliras kaj fermas la pordon.
obrazek Nun li marŝas sur la strato
kun la pano sub la brako.
obrazek
La familio.
obrazek
Infano.
obrazek
Infano.
obrazek
Knabo.
obrazek
Knabino.
obrazek
Fraŭlo.
obrazek
Fraŭlino.
obrazek
Fianĉo. Fianĉino.
obrazek
Edzo. Edzino.
obrazek
Patro. Patrino.
obrazek
Donas al.  Ricevas de.
obrazek
Petro ricevas
leteron.
obrazek
Li metas la leteron
sur la tablon.
obrazek
Mario prenas la
leteron de sur la tablo,
obrazek
kaj donas ĝin
al la patrino.
obrazek
Petro ricevas
pomon de la patro.
obrazek
Li metas la pomon
en la poŝon.
obrazek
Mario prenas pomon
el la poŝo de Petro,
obrazek
kaj donas ĝin
al la patrino.
Homo kaj la besta regno.
obrazek
Viro.
obrazek
Virino.
obrazek
Knabo.
obrazek
Infano.
Ĉiuj ĉi tiuj estas homoj.
obrazek
Hundo.
obrazek
Kato.
obrazek
Leono.
obrazek
Ĉevalo.
Ĉiuj ĉi tiuj estas bestoj.
obrazek
Pasero.
obrazek
Koko.
obrazek
Strigo.
obrazek
Ansero.
Ĉiuj ĉi tiuj estas birdoj.
obrazek
Pleŭronekto.
obrazek
Karpo.
obrazek
Angilo.
obrazek
Polpo/diablofiŝo.
Ĉiuj ĉi tiuj estas fiŝoj.
obrazek
Serpento.
obrazek
Testudo.
obrazek
Lacerto.
obrazek
Krokodilo.
Ĉiuj ĉi tiuj estas reptilioj.
obrazek
Araneo.
obrazek
Papilio.
obrazek
Muŝo.
obrazek
Lokusto.
Ĉiuj ĉi tiuj estas insektoj.

Al lecionoparto: [2] [3]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.