La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La turo babilona

obrazek

LA TURO BABILONA
EL FUNDAMENTA KRESTOMATIO

Kial Vi, patroj, en Babilono
Konstrui turon komencis
Kaj tre fiere ankaŭ je l' trono
Ĉiela regi intencis?

Ĉu jam senfina, vasta, la tero
Al Vi ne estis sufiĉe?
Vi ja trankvile kaj sen danĝero
Ĉirkaŭe vivis feliĉe.

Kien sin turnis Viaj okuloj,
Havante lingvon komunan,
Trovis loĝejon Vi, antaŭuloj,
Bonegan kaj oportunan!

Jen al Vi plaĉis monto, jen valo
Trankvila en Sinorujo, –
Ĉie potenco Via egala
Kaj ĉie Via patrujo.

Kial do Vi deziris subite
De l' val' suriri ĉielon?
Vi per argilo, brikoj, malsprite
Atingi pensis la celon?

Sed entrepreno Via, ho, vana,
Senfrukta restis je l' fino;
Tuj ĝin detruis Dia la mano,
Kondukis Vin al ruino.

Dum la konstruon Vi diligente
Plialten levi rapidis,
Jen Vian lingvon Dio momente
Je lingvoj mil disdividis!

Nun jam pri kio unu parolas,
Komprenas dua nenion,
Kaj ne sciante, kion li volas,
Al li venigas alion:

Unu por l' alta granda konstruo
Necese brikon bezonas. –
Ne komprenante lin, jen la dua
Argilon tuj al li donas.

Tuj malkonsento, poste batalo
Fariĝis inter la rondo;
Tuta l' homar' disiĝis de l' valo
Diversajn landojn de l' mondo.

Kvankam jam pasis miloj da jaroj
De tiu puno de Dio, –
Regas ankoraŭ inter homaroj
Malamo, senharmonio.

Vere la patroj kontraŭ la Dio
Multege tiam fieris;
Kial ĝis nun por peko ilia
Senkulpaj l' idoj suferis?

Sed ni esperas baldaŭ refondon
De l' lingvo ĉiunacia,
Kiel konsolis tutan la mondon
Jam la profet' Zefania.

Ĝoje l' espero nin jam karesas,
Proksiman celon montrante;
L' internacia lingvo progresas,
Amikojn ĉie trovante.

Novajn amikojn voku, amikoj,
La voko vana ne estos!
Floras jam flor', ne sole radikoj.
Je l' frukto baldaŭ ni festos.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.