UNIVERSALA ESPERANTO METODO

UNUA PARTO

NAŬA LECIONO

Al lecionoparto: [1] [2] [3]

DIFINI – PRAVA – ĜUSTA.

NEBULO – KLARA.
obrazek
SIGNIFI – SUPOZI.
obrazek

INSTRUANTO: - "Diru al mi, Karlo, – kio estas la vorto NEBULO?"

KARLO: - "Mi ne scias, Sinjoro."

INSTR. - "Mi KLARIGOS al vi."

KARLO: - "Mi ankaŭ ne scias kio estas la vorto KLARIGI."

INSTR. - "Nu, mi ankaŭ diros al vi kio SIGNIFAS la vorto KLARIGI."

KARLO: - "Sed mi eĉ ne scias kio estas la vorto SIGNIFI."

INSTR. - "Aŭskultu do, Karlo, kaj ne interrompu min, kiam mi parolas."

KARLO: - "Bone, Sinjoro."

INSTR. - "SUPOZU, ke vi estas la instruanto kaj mi estas la lernanto, kaj vi demandas al mi 'KIO ESTAS LA VORTO PLUMO', kaj mi respondas – 'MI NE SCIAS, SINJORO'. Kion vi farus?"

KARLO: - "Kion mi farus? Mi dirus al vi, ke 'PLUMO' estas ILO per kiu ni skribas."

INSTR. - "Prava, Karlo. Tio estas PRAVA respondo. La vortoj do, – 'ILO PER KIU NI SKRIBAS' KLARIGAS SIGNIFON de la vorto PLUMO. Nun; – kiam vi ne scias la SIGNIFON de la vorto 'NEBULO', mi devas KLARIGI la vorton per alia vorto, kiun vi jam scias. Tiu alia vorto do, ja estas la 'SIGNIFO' aŭ DIFINAĴO, ĉar ĝi KLARIGAS DIFINAS la vorton kies SIGNIFON vi ne scias. Ĉu tio nun estas klara al vi?"

KARLO: - "Jes, Sinjoro."

INSTR. - "Nun rigardu, Karlo, la du bildojn de ŝipoj sur la maro. En unu bildo ni ne povas vidi la ŝipon klare, ĉar la NEBULO kaŝas ĝin antaŭ ni; kontraŭe, en la dua bildo la NEBULO jam estas for, kaj ni vidas, ne nur, la ŝipon, SED EĈ LA VIROJN KAJ VIRINOJN SUR ĜI."

 

PARTICIPOJ – ANTA – ATA.

obrazek
Skribanta knabo.
obrazek
Manĝanta knabo.
obrazek
Portata knabo.
obrazek
Batata knabo.

INSTRUANTO: - "Hodiaŭ, Karlo, ni lernos pri PARTICIPOJ."

KARLO: - "PARTICIPOJ! Kio estas PARTICIPO?"

INSTRUANTO: - "Aŭskultu atente, Karlo, kaj mi tion klarigos al vi. Ĉu vi memoras, Karlo, kion ni lernis en la kvara leciono pri VERBOJ?"

KARLO: - "Jes, Sinjoro, unue – ke VERBOJ estas vortoj, kiuj esprimas AGOJN, kaj due – ke VERBOJ havas unu el la jenaj finiĝoj – I, U, AS, IS, OS, US.I"

INSTRUISTO: - "Ni ankaŭ lernis en la SAMA leciono, ke ADJEKTIVOJ estas vortoj, kiuj esprimas KVALITOJN, kaj ke ili finiĝas per la litero 'A'. Nun, PARTICIPOJ, Karlo, estas vortoj, kiuj esprimas AGOJN kaj KVALITOJN en la sama tempo. Rigardu la kvar bildojn.

    BILDO (1) MONTRAS KNABON, KIU SKRIBAS.
    BILDO (2) MONTRAS KNABON, KIU MANĜAS.
    BILDO (3) MONTRAS KNABON, KIUN LA PATRO PORTAS.
    BILDO (4) MONTRAS KNABON, KIUN LA PATRO BATAS.

Se ni nun aldonas al la verboj la finiĝojn – 'ANTA' aŭ 'ATA' anstataŭ la finiĝo – 'AS', la VERBOJ fariĝas PARTICIPOJ, kiuj tiam esprimas AGOJN kaj KVALITOJN en la sama tempo. VIDU LA SUBSKRIBOJN EN LA BILDOJ."

KARLO: - "Sed, Sinjoro Instruanto – Mi ne komprenas, kial en unu frazo la verbo havas la finiĝon 'ANTA', kaj en la alia frazo la verbo finiĝas per 'ATA'."

AKTIVA – PASIVA.

obrazek

INSTRUANTO: - "Jen kial, Karlo, – PARTICIPOJ povas esti aŭ AKTIVAJ PASIVAJ. AKTIVAJ PARTICIPOJ estas tiuj, kiuj esprimas la FARADON de la ago, dum PASIVAJ PARTICIPOJ estas tiuj, kiuj esprimas la RICEVON de la ago. Ekzamenu la supran bildon. De MALDEKSTRE DEKSTREN ni vidas, ke Stefano estas puŝANTA Antonon; Antono estas puŝANTA Johanon kaj Johano estas puŝANTA la veturilon. De DEKSTRE MALDEKSTREN – la veturilo estas puŝATA de Jojano; Johano estas puŝATA de Antono kaj Antono estas puŝATA de Stefano. Stefano, Antono kaj Johano estas la AGANTOJ, ĉar ili puŝas; tial la PARTICIPO estas AKTIVA kaj finiĝas per 'ANTA'. Kontraŭe – la veturilo, Johano kaj Antono ricevas la agon, ĉar ili estas puŝataj; ili tial estas la AGATOJ, kaj la PARTICIPO estas PASIVA kaj finiĝas per 'ATA'. Ĉu vi bone komprenas, Karlo, kion mi klarigis al vi, aŭ ne?"

KARLO: - "Mi bedaŭras, Sinjoro Instruanto. Mi timas ke mi ne tute bone komprenas, sed mi pripensos pri kio vi parolis al mi."

INSTRUANTO: - "Tre bone, Karlo, pripensu, kaj morgaŭ vi respondos la demandon. Nu, bonan tagon, Karlo! Mi vidos vin morgaŭ matene."

KARLO: - "Tre bone, Sinjoro Instruanto. Bonan tagon."

 

PARTICIPOJ – ANTA – ATA.

obrazek La viro estas kondukanta la ĉevalon.
La ĉevalo estas kondukata de la viro.
obrazek La knabo estas pafanta la birdon.
La birdo estas pafata de la knabo.
obrazek La kato estas kaptanta la muson.
La muso estas kaptata de la kato.
obrazek La suno estas lumiganta la teron.
La tero estas lumigata de la suno.
obrazek La knabo estas rompanta la vitrojn.
La vitroj estas rompataj de la knabo.
obrazek La viro estas bruliganta la leteron.
La letero estas bruligata de la viro (de la fajro).

Al lecionoparto: [1] [2] [3]


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.