UNIVERSALA ESPERANTO METODO

UNUA PARTO

SESA LECIONO

Al lecionoparto: [1] [2] [3] [4]

LA PATRO AĈETIS KAPRETON

obrazek Kapreto. Kapreto.
La patro aĉetis
por du guldenoj
kapreton, kapreton.
obrazek Venas la hundeto
kaj mordas la kapreton,
kiun la patro
aĉetis por
du guldenoj.
obrazek Venas la bastoneto
kaj batas la hundeton,
kiu mordis la kapreton,
kiun la patro aĉetis
por du guldenoj.
obrazek Venas la fajreto
kaj bruligas la bastoneton,
kiu batis la hundeton,
kiu mordis la kapreton,
kiun la patro aĉetis
por du guldenoj.
obrazek Venas la akveto
kaj estingas la fajreton,
kiu bruligis la bastoneton,
kiu batis la hundeton,
kiu mordis la kapreton,
kiun la patro aĉetis
por du guldenoj.
obrazek Venas la bovineto
kaj trinkas la akveton,
kiu estingis la fajreton,
kiu bruligis la bastoneton,
kiu batis la hundeton,
kiu mordis la kapreton,
kiun la patro aĉetis
por du guldenoj.
obrazek Venas la buĉisto
kaj buĉas la bovineton,
kiu trinkis la akveton,
kiu estingis la fajreton,
kiu bruligis la bastoneton,
kiu batis la hundeton,
kiu mordis la kapreton,
kiun la patro aĉetis
por du guldenoj.
obrazek Venas la mortanĝelo
kaj mortigas la buĉiston,
kiu buĉis la bovineton,
kiu trinkis la akveton,
kiu estingis la fajreton,
kiu bruligis la bastoneton,
kiu batis la hundeton,
kiu mordis la kapreton,
kiun la patro aĉetis
por du guldenoj.

 

LA UZADO DE LA SUFIKSO IST.
obrazek
Floro.
obrazek
Floristo.
obrazek
Dento.
obrazek
Dentisto.
obrazek
Violono.
obrazek
Violonisto.
obrazek
Drogo.
obrazek
Drogisto.
obrazek
Maro.
obrazek
Maristo.
obrazek
Boto.
obrazek
Botisto.
obrazek
Maŝino.
obrazek
Maŝinisto.
obrazek
Tamburo.
obrazek
Tamburisto.
obrazek
Poto.
obrazek
Potisto.
obrazek
Horloĝo.
obrazek
Horloĝisto.
obrazek
Harpo.
obrazek
Harpisto.
obrazek
Barelo.
obrazek
Barelisto.
obrazek
Artisto.
obrazek
Fotografisto.
obrazek
Vitristo.
obrazek
Ŝtelisto.
obrazek
Lavistino.
obrazek
Kudristino.
obrazek
Kuiristino.
obrazek
Floristino.

 

FELIĈA  -  MIZERA.
obrazek
Feliĉaj infanoj.
obrazek
Mizeraj infanoj.

Al lecionoparto: [1] [2] [3] [4]


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.