Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Al la Supera Kurso

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

15. DEKKVINA LECIONO

A. GRAMATIKO

Zaimki i przysłówki

uogólniające (zbiorowe)przeczące
ĈIU(J)– każdy (wszyscy)NENIU– nikt
ĈIO– wszystkoNENIO– nic
ĈIA– wszelkiNENIA– żaden
ĈIE– wszędzieNENIE– nigdzie
ĈIEN– w każdym kierunkuNENIEN– w żadnym kierunku
ĈIAL– z każdej przyczynyNENIAL– z żadnej przyczyny
ĈIEL– wszelkim sposobemNENIEL– w żaden sposób
ĈIOM– wszelka ilośćNENIOM– żadna ilość
ĈIAM– zawszeNENIAM– nigdy

 

Zaimki i przysłówki uogólniające mają początkową literę Ĉ-. Zaimki i przysłówki przeczące zaczynają się od NEN-.

 

jes!– tak!ne!– nie!
jesi– twierdzićnei– przeczyć
jeso– twierdzenieneo– przeczenie
jesado– twierdzenie (czynność)neado– przeczenie (czynność)
jesa– twierdzącynea– przeczący
jese– twierdząconee– przecząco
jesante– twierdzącneante– przecząc
kapojesi– potwierdzać ruchem głowykaponei– przeczyć ruchem głowy

 

Odmiennie od języka polskiego może być w zdaniu tylko jedno przeczenie, np. mi vidis nenion – nic nie widziałem, neniu el ni havis monon – nikt z nas nie miał pieniędzy, neniu iras ien – nikt nigdzie nie idzie (zobacz do lekcji 11).

Zaimki z końcówką -es oznaczają posiadającego: kies?(= de kiu?) czyj? czyja? czyje? ties – tego, tej, ies – czyjś, czyjaś, czyjeś, ĉies – każdego, każdej, nenies – niczyj, niczyja, niczyje, nikogo.

 

Nie objęte niniejszym kursem przedrostki i przyrostki:

Przedrostki:
pra-ma to samo znaczenie co w języku polskim, np. praavo – pradziadek, praarbaro – puszcza;
bo-oznacza pokrewieństwo pochodzące z małżeństwa, np. bopatro – teść, bofilo – zięć, bofilino – synowa, bofrato – szwagier;
fi-oznacza pogardliwość, obrzydzenie moralne, np. fia – podły, fihomo – szuja;
eks-były, dymisjonowany, np. eksoficiro – były oficer;
mis-oznacza niewłaściwość, nieprawidłowość, np. miskompreni – źle zrozumieć, misaŭdi – przesłyszeć się
Przyrostki:
-id-oznacza potomka rodzaju męskiego, np. reĝo – król, reĝido – królewicz, reĝidino – królewna; koko – kogut, kokino – kura, kokido – kurczę;
-ĉj-dodane do kilku początkowych liter imienia męskiego zmienia je na zdrobniałe i pieszczotliwe, np. Petro – Piotr, Peĉjo – Piotruś, Johano – Jan, Johanĉjo – Janek, Joĉjo – Jaś, paĉjo – tatuś;
-nj-czyni to samo z imionami żeńskimi, np. Mario, Marinjo – Marysia, Manjo – Mania, patrinjo – mateczka, panjo – mamusia, Zofio – Zofia, Zonjo – Zosia;
-aĉ-wyraża brzydotę lub lichość, np. skribaĉi – bazgrać, kriaĉi – pyskować, ĉevalaĉo – szkapa.
-estr-oznacza zwierzchnika, np. ŝipestro – kapitan okrętu, urbestro – burmistrz, lernejestro – dyrektor szkoły;
-ing-oznacza przedmiot służący do obsady innego przedmiotu, np. plumingo – obsadka do pióra, kandelo – świeca, kandelingo – lichtarz, glavingo – pochwa na miecz;
-end-przyrostek nieoficjalny oznaczający konieczność wykonania czegoś, np. pagi – płacić, pagenda – płatny, forigi – usuwać, forigenda – konieczny do usunięcia (np. ząb – forigenda dento).

 

Kompleta tabelo de pronomoj kaj proverboj laŭ Pastro CSEH

Vortojkapo radik-litero finaĵosignifo
DEMANDAJ –
MONTRAJ –
NEDIFINITAJ –
ĜENERALAJ –
NEAJ –
K
T


Ĉ

NEN
IU
O
A
E
EN
AL
EL
OM
AM
ES
– persono, dif. obj.
– objekto
– kvalito
– loko
– direkto
– kaŭzo
– maniero
– nombro
– tempo
– posedanto

 

B. VORTOJ

naturo – przyroda, natura
ĉielo – niebo
luno – księżyc
suno – słońce
ĉirkaŭaĵo – okolica
nubo – chmura
vilaĝo – wieś
kampo – pole
monto – góra
korpo – ciało (w ogóle)
trunko – tułów
kolo – szyja
vizaĝo – twarz
frunto – czoło
mentono – broda (bez zarostu)
barbo – broda (zarost)
vango – policzek
viro – mężczyzna
lipo – warga
lipharoj – wąsy
dento – ząb
lango – język (w ustach)
fingro – palec
kuracilo, sanigilo, medikamento – lekarstwo     
kirurgo – chirurg
ventro – brzuch
stomako – żołądek
pulmo – płuco
brako – ramię, ręka
piedplato – stopa
osto – kość
haŭto – skóra
karno – ciało człowieka
vejno – żyła
nervo – nerw
membro – członek
fadeno – nić, drut
organo – organ, narząd
orgeno – organy (instrument)
anatomio – anatomia
scienco – nauka, wiedza
paciento – pacjent
pacienco – cierpliwość
poŝtmarko
 – znaczek pocztowy
albumo – album
portreto – portret
reĝo – król
prezidento – prezydent
pejzaĝo – krajobraz, pejzaż
palmo – palma
piramido – piramida
evoluo – rozwój
propreco – właściwość, własność
kvalito – właściwość, jakość, zaleta
motoro – motor, silnik
telegrafo – telegraf
perfekteco – doskonałość
ĝentila – grzeczny
supera – wyższy
supra – górny
flanka – boczny
stranga – dziwny, dziwaczny
demokrata – demokratyczny
bonvoli – zechcieć
flui – płynąć
etendiĝi – rozciągać się
kompari – porównać
trovi – znaleźć
trairi – przechodzić, przejść
sperti – doświadczyć
spiri – oddychać
konsili – radzić
konduki – prowadzić
surglui – naklejać
veki – budzić
kolekti – zbierać
desegni – rysować
respeguli – odzwierciedlać
sammaniere – w ten sam sposób
kiel eble plej...– jak naj...
jen
 – oto
kvazaŭ – jakoby, niby
tro – zbyt

 

C. KONVERSACIAJ EKZERCOJ

Ni ĉiuj, kiuj longe sidas en la fermitaj ĉambroj: lernejoj, oficejoj, vendejoj, fabrikoj ktp.(kaj tiel plu), tre ŝatas la liberan naturon. La libera naturo havas ankaŭ plafonon kaj ĝia koloro estas blua. La blua plafono nomiĝas ĉielo (komparu kun la vorto ĉiel!). Sur la blua ĉielo ni vidas dum la tago grandegan lampon – ĉi tio estas la suno. Nokte, se ne estas nuboj sur la ĉielo, ni vidas ofte lunon kaj stelojn. Sur la tuta ĉielo estas multaj miliardoj da steloj, steletoj kaj diversaj planedoj.

Dimanĉe multaj homoj forlasas urbon kaj iras aŭ veturas vilaĝon. Malgrandaj domoj en la libera naturo formas vilaĝon. Inter urboj kaj vilaĝoj etendiĝas vastaj kamparoj kaj arbaroj. Altaj partoj de la lando formas montojn. En Zakopane ni vidas belegan montaron. En urboj loĝas urbanoj, en vilaĝoj – vilaĝanoj kaj en montaro – montaranoj. Montaranoj en ĉirkaŭaĵo de Zakopane havas tre belajn vestojn, tute aliajn ol en la alia parto de Polujo. La ĉefurbo de Polujo estas Varŝavo. Varŝavanoj ankaŭ tre volonte vizitas vilaĝojn, ĉar tie estas pli bona kaj freŝa aero. Ni tre ŝatas pasigi la tempon sub la blua ĉielo. Dum somerferioj ni ripozas malproksime de grandaj urboj kaj proksime al arbaroj, riveroj aŭ montaro kaj pasigas la tempon tre agrable, okupiĝante pri diversaj sportoj. La pilko estas tre dezirata ludilo.

Ĉiuj homoj povas erari. Lernante fremdajn lingvojn, ni faras ofte multajn erarojn. Nur en la Esperanta lingvo oni skribas ekzercojn preskaŭ senerare. Esperantistoj estas ĝentilaj homoj. Ili ne diras: donu al mi vian kajeron!– sed: bonvolu (havu bonan volon) doni al mi vian kajeron! Ĉu plaĉas al vi ĉi tiu ĝentila frazo? Jes! Faru do la praktikon sammaniere!

Nun ni trairas al grava parto de la anatomia scienco. La homa korpo konsistas el tri ĉefaj partoj: el kapo, trunko kaj membroj. Inter kapo kaj trunko estas kolo. Al membroj apartenas manoj kaj piedoj. Sur la kapo ni havas harojn. Sed ne  ĉiuj homoj havas belajn harojn – ofte ni vidas virojn preskaŭ sen haroj. La antaŭa parto de la kapo estas vizaĝo. La supra parto de la vizaĝo estas la frunto, la malsupra – mentono, la flankaj partoj estas vangoj. Sur la mentono estas haroj – ili formas barbon. Sed nur malgranda nombro da viroj havas barbon (ili estas malmodernuloj!). La buŝo havas du lipojn: supran kaj malsupran. Sur la supra lipo de pli aĝaj sinjoroj estas ankaŭ haroj – ili formas lipharojn. En la buŝo estas dentoj kaj lango. Homoj havas ofte longan langon. Ĉu vi ne spertas ĉi tion? Dentisto rigardas malsanajn dentojn de siaj pacientoj kaj li kuracas ilin (t.e. dentojn). Pacientoj kun malbonaj dentoj devus ofte viziti dentiston kaj krom tio ili devus havi grandan paciencon. Malsanan korpon kuracas aŭ sanigas kuracisto aŭ sanigisto per diversaj medikamentoj (kuraciloj aŭ sanigiloj). Kirurgo kuracas homan korpon per tranĉilo – li faras operacion. Ĉu vi komprenas?

La trunko konsistas el brusto kaj ventro. En brusto estas du pulmoj, kiuj prenas la aeron, kaj koro, kiu estas la plej grava organo de nia korpo (vivmotoro). En ventro estas la stomako. Ni manĝas kaj trinkas per la buŝo kaj ĉiu (aŭ ĉia) manĝaĵo aŭ trinkaĵo iras ne en la korpon, sed en la stomakon.

Ĉe fino de la brakoj estas manoj. Ĉiu mano kaj ĉiu piedplato havas po kvin fingroj. Entute ni havas dudek fingrojn. Blankaj objektoj en la homa korpo estas ostoj (fiŝoj havas fiŝostojn!). La korpo havas naturan veston – ĝi estas haŭto. Sub la haŭto ne estas viando (viandon ni manĝas!), sed karno. En la karno estas vejnoj kaj nervoj, kvazaŭ telegraffadenoj. En la vejnoj fluas la ruĝa sango.

Jen estas la materialo de la elementa kurso. Ĝi estas jam finita. Post ĉi tiu kurso devas sekvi la supera kurso (dua parto de la lernolibro), en kiu vi trovos pluajn ekzercojn por la perfektiĝo. Se vi volas fariĝi vere perfektaj esperantistoj, vi devas nepre daŭrigi la lernadon de ĉi tiu utila lingvo. Mi do konsilas al vi legi, skribi kaj paroli Esperante kiel eble plej ofte, ĉar ĉi tio estas la plej bona praktiko, kiu kondukas ĉiun al la vera perfekteco en la lingvo. Antaŭ kelkaj monatoj vi estis kvazaŭ "suĉinfanoj" en la Esperanta lingvo. Hodiaŭ vi fariĝis jam pli spertaj esperantistoj kaj vi povas facile kontaktiĝi kun fremdlandanoj. Vi scipovas legi librojn kaj gazetojn kaj skribi longajn leterojn al viaj eksterlandaj plumamikoj kaj vi bone komprenas preskaŭ ĉion, kion mi diras al vi en ĉi tiu lingvo. Mi deziras al vi, ke vi restu fidelaj al ESPERANTO, ĉar ĝi estas la ŝlosilo al la tuta mondo.

 

D. POR ESPERANTIGO

Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.

 

La fino de la Elementa Kurso de Esperanto


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.