Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Al la Supera Kurso

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

11. DEKUNUA LECIONO

A. GRAMATIKO

Zaimka osobowego oni używa się w liczbie mnogiej, gdy podmiotem czynności jest jakaś nieokreślona osoba, np. oni diras – mówią, mówi się; oni skribas – piszą, pisze się; oni manĝas – jedzą, je się.

Dalsze przysłówki pytające i wskazujące:

KIAL?– dlaczego? z jakiego powodu?TIAL– dlatego, z takiego powodu
KIEL?– jak? w jaki sposób?TIEL– tak, w ten sposób, tym sposobem

 

Przyrostek -et- pomniejsza dane pojęcie, np. tableto – stolik, beleta – ładniutki, ploreti – kwilić, popłakiwać.

Przyrostek -eg- zwiększa lub wzmacnia dane pojęcie, np. domego – gmach, belega – przepiękny, ploregi – zanosić się od płaczu.

Przyrostek -ad- oznacza częstotliwość lub trwanie czynności, np. esti – być, estadi – bywać, resti – zostać, restadi – pozostawać, przebywać, lernado – uczenie się, nauka.

Przyrostek -ec- oznacza abstrakcyjność, przymiot w znaczeniu oderwanym, np. beleco – piękno, piękność, boneco – dobroć, infaneco – dzieciństwo.

Odmiennie od języka polskiego może być w zdaniu tylko jedno przeczenie, np. li trinkas nek kafon, nek lakton – nie pije ani kawy, ani mleka.

 

B. VORTOJ

kaŭzo – przyczyna
maniero – sposób
ĝojo – radość
atesto – świadectwo
fabrikanto – fabrykant
sufikso – przyrostek
prefikso – przedrostek
poto – garnek
florpoto – doniczka na kwiaty
potfloro – kwiat doniczkowy
eksterlando – zagranica
Svisujo – Szwajcaria
finaĵo – końcówka
samlandano – rodak
alilandano, fremdlandano – obcokrajowiec
kunulo – towarzysz
edzo – mąż
okupado – okupacja
banko – bank
patrujo, patrolando – ojczyzna
publika – publiczny
valora – wartościowy
elementa – elementarny
soifa – spragniony
kruela – okrutny
fremda – obcy
simpatia – sympatyczny, miły
plori – płakać
ridi – śmiać się
pligrandigi – powiększać
malgrandigi – pomniejszać
uzi – używać
korespondi – korespondować
farti – miewać się, mieć się
mortigi – zabijać, mordować
voli – chcieć
devi – musieć
povi – móc, być w stanie
perdi – gubić, tracić
perdiĝi – zaginąć
sensoifigi – gasić pragnienie
aŭdiĝi – dać się słyszeć
devigi – zmuszać
bedaŭri – żałować
sciigi, informi – donosić, zawiadamiać
interesiĝi – interesować się
perfektiĝi – doskonalić się
ĝoji – cieszyć się
ĝojigi – uradować kogoś
antaŭnelonge – niedawno
reciproke – wzajemnie
samtempe – zarazem, jednocześnie
kontraŭe – przeciwnie
laŭte – głośno
nek... nek...– ani... ani...
pro tio (tial)– dlatego
ekzemple (ekz.)– na przykład (np.)
ankoraŭ – jeszcze
kiamaniere – w jaki sposób
tiamaniere – w taki sposób
ĝis nun – dotąd (do teraz)

 

C. KONVERSACIAJ EKZERCOJ

Dum la lasta leciono ni ekkonis novan demandan vorton: ĉi tio estis la demanda vorto KIAL kaj la montra vorto TIAL. La finaĵo de la vortoj signifas nek personon, objekton, nek kvaliton, lokon aŭ direkton, sed kaŭzon. Ekzemple: la malgranda infano ploras. Ni demandas: Kial ploras la infano? La respondo estas: La infano ploras, ĉar ĝi estas malsata.

La plua demanda vorto estas KIEL. La vorto demandas manieron, la vorto TIEL montras manieron.

Ĉu vi komprenas la novajn vortojn?Jes, ni komprenas...
Kiel vi fartas, gelernantoj?Dankon! Ni fartas bone.
Kiel plaĉas al vi la novaj vortoj?Al ni tre plaĉas la novaj vortoj.
Jes, ili estas vere simplaj kaj praktikaj. La angla kaj franca lingvoj ne estas tiel facilaj kiel Esperanto kun tre simplaj gramatikaj reguloj. Kaj vi, gelernantoj, tre ŝatas simplajn kaj facilajn regulojn. Ĉu ne?
Gekursanoj, mi petas vin, diru al mi, kiel vi sentas vin post tuttaga laboro?Post tuttaga laboro ni sentas nin tiel lacaj, ke ni tuj enlitiĝas.
Oni diras, ke esperantistoj estas fabrikantoj de novaj Esperantaj vortoj – ili fabrikas multajn belajn kaj praktikajn vortojn. En la kurso ni ankaŭ formas el malnovaj vortoj novajn vortojn. Rigardu! Rigardu! La sufikso -et- malgrandigas la vorton kaj la sufikso -eg- pligrandigas ĝin. Ekz.: malgranda tablo estas tableto, malgranda mano de infano estas maneto. Kaj kontraŭe: tre granda tablo estas tablego, tre granda domo estas domego.

Se ni estas tre soifaj, ni ne trinkas la akvon per malgranda taso, set per pli granda poteto. La beleta infaneto ploretis kaj post ne longa tempo ĝi ree ridetis al sia patrineto.

Lernantinoj kaj lernantoj! Mi petas vin, fabriku novajn vortojn kaj uzu ilin en konversacio. Vi bone scias, ke legi kaj skribi Esperante estas facile, paroli tamen estas malpli facile. Tial (pro tio) parolu kaj parolu tre ofte – hejme kaj en la lernejo kaj faru gravan praktikon!

Ĉu vi scias, kion mi ricevis antaŭnelonge?Ne, ni ne scias...

Mi diros al vi, ĉar mi ne havas sekretojn antaŭ vi. Mi ricevis unu tre agrablan leteron el eksterlando de mia Esperanta korespondamiko sinjoro JAYET el Morges. Ĉi tiu urbo ne estas en Svedujo, sed en Svisujo, tre ĉarma kaj belega lando. Antaŭ milito mi korespondis kun li kaj lia edzino dum ok jaroj kaj mi ricevis de ili multajn belajn albumojn, bildkartojn kaj leterojn. Post milito li sendis al mi denove leteron, en kiu li demandis min, kiel mi fartas kaj kiel fartas mia tuta familio. Li aŭdis multe kiel kruele hitleranoj turmentis kaj mortigis niajn samlandanojn dum sia okupado kaj li volis scii, kiel ni sentis nin post tiel kruela milito.

Kvankam lia feliĉa lando ne partoprenis en la lasta milito, tamen li perdis sian plej bonan kaj karan edzinon, veran vivkunulinon. Li restis sola kun siaj filinoj. Li estis bona edzo kaj patro kaj samtempe tre bona kaj bonkora esperantisto, kiu helpis mian familion dum la tuta hitlerana okupado. Li sendadis per bankoj monon al mi kaj sendadis mallongajn leterojn, ne en Esperanta, sed en germana lingvo. Post milito ni povis denove korespondi en nia kara lingvo Esperanto kaj ni korespondas ĝis nun. Li tre interesiĝas pri mi kaj mia familio kaj reciproke mi ankaŭ interesas min pri lia vivo. Ni estas por ni bonaj kaj fidelaj amikoj. Mi nomis lin dum militaj jaroj "onklo" kaj li restis por ni kaj restos plu karega onklo.

Karaj lernantoj! Baldaŭ vi fariĝos ankaŭ esperantistoj (-inoj) kaj post la fino de ĉi tiu elementa kurso vi ankaŭ komencos korespondi kun gefremdlandanoj kaj ricevos de ili amikajn leterojn. Ĉi tio estas tre granda plezuro – havi amikojn en la tuta mondo kaj ricevi de ili de tempo al tempo agrablajn leterojn kun simpatiaj vortoj. Vi korespondos kun alilandanoj pri diversaj temoj, sed antaŭe vi devas perfektiĝi en nia bela lingvo. Vi devas diligente lerni kaj ofte uzi ĝin en la konversacio.

 

Respondu skribe la demandojn!

  1. Kiel vi fartas?
  2. Nomu la ĉefurbon de Francujo.
  3. Kion faras la sufikso -et- kaj kion la sufikso -eg-?
  4. Kiel ni sentis nin sub la hitlerana okupado?
  5. Kiel hitleranoj turmentis niajn samlandanojn?
  6. Per kio ni perfektiĝas en la Esperanta lingvo?
  7. Ĉu vi volas korespondi kun eksterlandanoj?
  8. Ĉu via infaneco estis feliĉa?
  9. Kial vi ne povas nun vojaĝi al malproksimaj landoj?
  10. Ĉu la fideleco de via amiko estas granda?

 

D. POR ESPERANTIGO

Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.