Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Al la Supera Kurso
La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

10. DEKA LECIONO

A. GRAMATIKO

 Znając w języku esperanto jeden pierwiastek, możemy tworzyć różnorodne wyrazy bądź to przez zmianę końcówek (-o,-a,-i,-e), np. telefono, telefona, telefoni, telefone, bądź to to przez dodanie różnych przedrostków lub przyrostków, np. sana, san-ig-i, san-ig-ist-o, san-ig-ej-o, mal-sana, mal-san-ul-o, mal-san-ul-ej-o itd.

 Po przyimku por i anstataŭ – kładzie się zwykle tryb bezokolicznikowy, np. li eliris por renkonti lin – wyszedł, aby go spotkać; anstataŭ paroli pli bone fari – zamiast mówić lepiej zrobić.

 Po spójniku por ke i  ke (aby, żeby) kładzie się zawsze tryb rozkazujący, np. la patro skribis por ke vi mem legu – ojciec pisał, abyś sam czytał; la instruisto postulis, ke vi lernu – nauczyciel żądał, żebyś się uczył; estas necese, ke li sciiĝu pri ĉi tio – jest konieczne, aby on dowiedział się o tym.

 

 Tryb rozkazujący stosuje się w zdaniach wyrażających:

  1. rozkaz, np. diru al li, ke li mem skribu – powiedz mu, aby sam pisał;
  2. życzenie, np. mi deziras, ke li venu al mi – życzę sobie, aby on przyszedł do mnie;
  3. cel, np. ni lernas por ke ni fariĝu saĝaj (albo por fariĝi saĝaj)– uczymy się, żeby stać się mądrymi.

 

 Przedrostek re- oznacza zwrot, powrót lub powtórzenie czynności, np. reveni – powrócić, redoni – oddać, zwrócić, renovigi – odnowić itd.

 Przedrostek ek- oznacza początek lub krótkotrwałość czynności, np. ekkanti – zaśpiewać, ekvidi – zobaczyć, ekdormi – zasnąć, eksidi – usiąść.

 Przyrostek -iĝ- oznacza – stać się czymś (sam z siebie), np. kuni – łączyć się, unui – jednoczyć się, ali – przyłączyć się.

 

B. VORTOJ

historio – historia
vivo – życie
korto – podwórko
invito – zaproszenie
supo – zupa
viando – mięso
legomo – jarzyna
fiŝo – ryba
fasto – post
festo – święto
pano – chleb
butero – masło
leterportisto – listonosz
salajro – płaca, pensja, wynagrodzenie
ludilo – zabawka
aĝo – wiek (życia)
tasko – zadanie, praca, pensum
skandalo – awantura, skandal
motorciklo – motocykl
pedagogo – pedagog
situacio – sytuacja
arta – sztuczny
sufiĉa – dostateczny, wystarczający
ebla – możliwy
vasta – obszerny, rozległy
kontenta – zadowolony
ĉefa – główny
sata – syty
laca – zmęczony, znużony
saĝa – mądry
necesa – konieczny, niezbędny
reveni – powracać
minaci – zagrażać, grozić
ricevi – otrzymać
tagmanĝi – jeść obiad
vespermanĝi – jeść kolację
konsenti – zgadzać się
tranokti – przenocować
travivi – przeżyć
antaŭvidi – przewidzieć
alveni – przybyć
venigi – sprowadzić
sidigi – posadzić
komenci – zaczynać
fariĝi – stawać się
sciiĝi – dowiedzieć się
veturi – jechać
alkonduki – przyprowadzić
ripari – naprawiać
renkontiĝi – spotkać się z kimś
enlitiĝi – kłaść się do łóżka
sonĝi – śnić
dek – dziesięć
precipe – szczególnie, głównie
tagmeze – w południe
nuntempe – w chwili obecnej
tamen – jednak, jednakże
plu – dalej, dłużej
plue – nadal, w dalszym ciągu
baldaŭ – wkrótce, wnet
kvankam – chociaż
kial?– dlaczego
tial – dlatego
kiel mi – jak ja
ĉar – ponieważ

 

C. KONVERSACIAJ EKZERCOJ

 Antaŭhieraŭ mi mem skribis la lernejan ekzercon kaj ĝi estis bona, eĉ pli bona ol via. En la skriba ekzerco vi faris la saman eraron, kiel mi, kvankam vi ne sidis proksime al mi, sed malproksime de mi.

 La plej bona amiko de mia patro revenis el sia longa vojaĝo kaj vizitis nin antaŭ kelkaj tagoj. Li rakontis al ni interesan historion el sia vojaĝo, kiun mi aŭskultis kun vera atento. Al via vivo minacis granda danĝero, tamen li revenis feliĉe hejmen. En nia familio ni estas tri gefratoj. Mi ricevis de li tre belan kaj dikan libron kun multaj bildoj. Mia frato ne ricevis libron, sed grandan pilkon, kiun li ludas kun siaj kolegoj sur la korto de nia domo. Al mia fratino li donis ankaŭ libron, sed ŝi ne estis tute kontenta, ĉar ŝi pli ŝatas sporton kaj diversajn pilkludojn ol librojn. Miaj gepatroj petis lin, ke li restu ĉe ni pli longe kaj vespermanĝu kune kun ni. Li volonte konsentis ĉi tiun inviton kaj ni gastigis lin ĝis malfrua vespero. Ĉar estis jam tre malfrue, li tranoktis ĉe ni. Matene li adiaŭis nin kaj forlasis nian hejmon por viziti aliajn kolegojn en nia urbo. Ĉar dum la vizito mi ne preparis min bone por la lernejo, precipe el matematiko, mi estis tie tre malfeliĉa. Dum la paŭzoj, inter la lecionoj, mi ne ripozis kaj ne babilis kun miaj kolegoj sur la vasta korto de nia lernejo, sed mi ripetis en ĉi tiu tempo mian plej malfacilan lernobjekton, ĉar mi ne deziris esti "la lasta" en la klaso.

 Mia tuta familio, kiu konsistas el kvin personoj, ne estas riĉa. Mia patro estas la oficisto kaj laboras en la ĉefpoŝtoficejo. Li ne estas leterportisto, sed oficisto, tamen li ne ricevas sufiĉan monon (salajron). Tagmeze ni renkontiĝas ĉe la tablo kaj ni kune tagmanĝas kun granda apetito. La hodiaŭa tagmanĝo konsistas el supo kaj viando kun legomo. Hieraŭ ni manĝis fiŝon – ĝi estas bona kaj pli saniga ol viando. En la festotagoj nia patrino preparas al ni pli bonan tagmanĝon, sed ŝi mem ne havas apetiton, ĉar ŝi multe laboras hejme kaj ne estas tute sana. Fruktojn ni tre ŝatas kaj nuntempe ni manĝis ilin sufiĉe, ĉar ili estis malkaraj. Sed dum la lasta milito ni tute ne manĝis fruktojn. Por la vespermanĝo ni ricevas de la patrino varman supon aŭ kafon kun pano. Buterpanon ni manĝas ankaŭ nuntempe tre malofte, ĉar ĝi estas multekosta. Ni estas ofte tre malsataj kaj ni manĝas simplajn manĝobjektojn kun granda apetito. Post la vespermanĝo ni laboras plue dum kelka tempo. La patrino riparas niajn malnovajn vestojn kaj la patro legas gazetojn kun plej novaj skandaloj. Miaj gefratoj ne ludas plu per ludiloj (ĉi tion faras nur malgrandaj infanoj), sed ili pilkludas. Mi, la plejaĝa, legas librojn aŭ mi preparas miajn hejmajn taskojn por la morgaŭa tago. Post kelka tempo mi estas tre laca kaj mi iras en la liton. Mi enlitiĝas kaj baldaŭ mi ekdormas. Dum la dormo mi vidas ofte belajn bildojn – mi sonĝas bele pri diversaj aferoj kaj personoj.

 

Ekzercaj demandoj

  1. Kial vi ne manĝas ofte buterpanon?
  2. Ĉu vi bone dormas dum la nokto?
  3. Pri kiu aŭ pri kio vi sonĝas plej ofte?
  4. Kial vi ne vizitas ofte lumbildteatron?
  5. Ĉu matematiko estas facila lernobjekto por vi?
  6. Kia lingvo estas Esperanto?
  7. Ĉu via patro ricevas altan salajron?
  8. Kiu el viaj gefratoj estas la plejaĝa?
  9. Kion vi faras dimanĉe posttagmeze?
  10. Ĉu leterportisto alportas ofte leterojn al vi?

 

D. POR ESPERANTIGO

Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.