Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Al la Supera Kurso

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

14. DEKKVARA LECIONO

A. GRAMATIKO

Zaimki i przysłówki nieokreślone powstają z pytających lub wskazujących po usunięciu litery początkowej K lub T. Są one następujące:

IU– ktoś, któryśIAL– dla jakiejś przyczyny
IO– cośIEL– jakoś
IA– jakiśIOM– trochę, nieco
IE– gdzieśIAM– kiedyś
IEN– dokądś, do jakiegoś miejsca

 

Po czasownikach oznaczających czynności i zjawiska przyrody albo też ogólne wyrażenia bezpodmiotowe kładzie się sam czasownik bez zaimka osobowego, np. pluvas – pada deszcz, neĝas – pada śnieg, okazas – zdarza się itd.

Przyrostek -ind- oznacza: godzien, wart czegoś, np. vidinda – wart zobaczenia, leginda – wart przeczytania, kredinda – wiarygodny, laŭdinda – chwalebny, itd.

Przyrostek -er- oznacza cząstkę zbiorowej całości, np. fajrero – iskra, monero – pieniądz, grenero – ziarnko zboża.

Przyrostek -um- nie ma określonego znaczenia i używa się go wtedy, gdy inny przyrostek nie dość ściśle określa dany wyraz, np. plenumi – spełnić, mastrumi – gospodarować, malvarmumi – zaziębić się (ale malvarmigi – oziębiać, studzić, malvarmi – oziębiać się, stygnąć).

Przyrostek -em- oznacza skłonność, przyzwyczajenie, np. laborema – pracowity, kredema – łatwowierny, servi – służyć, servema – usłużny, babilema – gadatliwy, dormema – śpiący itd.

Przedrostek dis- oznacza rozdzielenie, np. disiri – rozejść się, disdoni – rozdać, dispartigi – rozdzielić na części itd.

Przedrostki i przyrostki mogą być także samoistnymi wyrazami, np, ege – nadmiernie, male – przeciwnie, ree – znowu, powtórnie, ilo – środek, narzędzie, ejo – miejsce, ulo – osobnik, etulo – malec, eta – drobny, mały itd.

 

Przyrostki imiesłowu

w czasieczynnegobiernego
przeszłym
teraźniejszym
przyszłym
-int
--ant
--ont-
-it
--at
--ot-

Każdy imiesłów może otrzymać końcówkę o, a i e; w ostatnim wypadku jest wyrazem nieodmiennym, np.

leganta persono – leganto – czytelnik
leginta persono – leginto – były czytelnik
legonta persono – legonto – przyszły czytelnik

Jaro: estanta – bieżący, pasinta – przeszły, venonta – przyszły.

Libro: legata – czytana,(tra)legita – przeczytana, legota – do przeczytania.

Legante – czytając,(tra)leginte – przeczytawszy, legonte – mając czytać.

B. VORTOJ

kongreso – kongres
akademio – akademia
hispano – Hiszpan
ruso – Rosjanin
ĉino – Chińczyk
vivmaniero – sposób życia
popolo – lud, naród
standardo – sztandar
stelo – gwiazda
brusto – piersi
himno – hymn
magazeno – magazyn, sklep
suĉinfano – niemowlę
flago – chorągiew
pastro – ksiądz
diservo – msza
instituto
 – instytut
pacdefendanto – obrońca pokoju
konkordo – zgoda
harmonio – harmonia, zgoda
prezidanto – przewodniczący, prezes
estraro – zarząd
momento – chwila, moment
akompanado – towarzyszenie
simfonio – symfonia
orkestro – orkiestra
vento – wiatr
glavo – miecz
sango – krew
delegito – delegat
reprezentanto – przedstawiciel
registaro – rząd, władza państwowa
kostumo – kostium
memortabulo – tablica pamiątkowa
honoro – cześć, zaszczyt, honor
majstro – majster, mistrz
urba konsilantaro – rada miejska
ekskurso – wycieczka
oratoro – mówca, orator
konkurso – konkurs
kunsido – posiedzenie
montrofenestro – okno wystawowe
monumento – pomnik, monument
salono
 – salon, sala
prelego – wykład, prelekcja
scienculo – uczony, naukowiec
eminentulo – wybitna osobistość
kastelo – zamek, gmach
balo
 – bal, tańce
rezolucio – rezolucja
propono – propozycja
sugestio – sugestia
kreinto – twórca
paco – pokój
malestimo – pogarda
malkompreniĝo – nieporozumienie
pinto – wierzchołek, szczyt
Biblio – Biblia, Pismo święte
Sinjora Preĝo – Modlitwa Pańska
broŝuro – broszura
volo – wola
celo – cel
karaktero – charakter
profito – zysk, korzyść
valoro – wartość
eltrovaĵo – wynalazek
Bjalistok – Białystok
Ludoviko – Ludwik
ornamita – ozdobiony
sankta – święty
nedifinita – nieokreślony, nieoznaczony
komuna
 – wspólny
kvinpinta – pięcioramienny
libera – wolny
energia – energiczny
nobla – szlachetny
ideala – idealny
juda – żydowski
modesta – skromny
kolektiĝi – zbierać się
malkovri – odsłaniać
aranĝi – urządzać
konservi – zachowywać
gvidi – kierować
antaŭiri – poprzedzać
batali
 – walczyć
regi – panować, rządzić
elekti – wybierać
tiri – ciągnąć
promesi – obiecać
amuziĝi – bawić się
diskuti – dyskutować
disputi – sprzeczać się, kłócić się
suferi – cierpieć
aperi – ukazać się, zjawić się
zorgi – troszczyć się
enteni – zawierać
ampleksi
 – obejmować
posedi – posiadać
donaci – darować
observi – obserwować
timi – bać się, obawiać się
disvolviĝi – rozwijać się
celi – dążyć
atingi – osiągnąć
fama – sławny, głośny
metoda – metodyczny
speciala – specjalny, wyłączny
aktiva – czynny
tiama – ówczesny
kortuŝa – wzruszający
solena – uroczysty
facila – lekki
plua – dalszy, następny
organiza – organizacyjny
ĉiutage – codziennie
lastfoje – ostatnim razem
preskaŭ – prawie
nenio – nic
ĉiuj – wszyscy
ĉiam – zawsze
ĝuste – stosownie
depost – od
eterne – wiecznie
unuvoĉe – jednogłośnie
vigle – z wigorem

 

C. KONVERSACIAJ EKZERCOJ

El demandaj aŭ montraj vortoj ni povas facile formi la nedifinitajn vortojn. Ni detranĉas de ili la komencan literon KT kaj la vortoj restas sen kapo. Ili estas ankaŭ gravaj vortoj kaj signifas ion nedifinitan. Nun mi klarigos al vi per ekzemploj la novajn vortojn:

Ĉu iu el vi, gekursanoj, havas poŝtranĉilon?Jes, mi havas poŝtranĉilon.
Ĉu en la skatolo estas io?Jes, en ĝi estas io, sed ni ne scias kion.
Ĉu vi havas hejme ian libron?Jes, mi havas hejme ian libron, sed mi ne memoras kian.
Kie estas mia ruĝa krajono?Ni ne scias, kie estas via ruĝa krajono – en via poŝo aŭ en la skatolo, sed ni ne scias, ke ĝi estas ie.
Kien vi iras?Mi iras ien, sen celo, mi ankoraŭ ne scias kien.
Kial vi ridis tiel laŭde?Ni ridis ial, sed ni ne diros al vi kial.
Kiel vi faros ĉi tiun taskon sen helpo de via patro?Ne timu, mi faros iel mem ĉi tiun taskon sen helpo de mia patro.
Kiom da tempo vi bezonas por prepari vin el la matematiko?Mi bezonas iom da tempo, sed mi ne scias precize kiom.
Kiam vi estis lastfoje en la teatro?Mi ne povas diri al vi kiam, mi forgesis la precizan daton, tamen mi bone memoras, ke mi estis iam en la pasinta jaro.

Nun mi rakontos al vi iom pri la 23-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis antaŭ  la milito en Krakovo inter la 1-8 de aŭgusto en la jaro 1931-a. Ĝin antaŭiris la dektaga Kurso de Esperanto gvidita de fama Pastro Andreo CSEH (legu ĉe), direktoro de Internacia Esperanto-Instituto en Hago (Nederlando). Ĉi tiun metodan kurson, aranĝitan speciale por geinstruistaro, partoprenis ĉirkaŭ ducent personoj, inter ili ankaŭ mi, kiu multe profitis en mia pedagogia profesio. La suprennomita kurso okazis en la plej vasta salono de Koperniko en Jagiellona Universitato. En la kurso partoprenis ne nur poloj, sed ankaŭ fremdlandanoj, kiuj volis perfektiĝi en la lingvo kaj poste partopreni la Universalan Kongreson.

Vi scias, ke Universala Kongreso estas granda kunveno de diversaj homoj, kiuj alvenas el fremdaj landoj por diskuti pri gravaj aferoj. Ili kutime parolas siajn naciajn lingvojn, pro tio nur malgranda parto de kongresanoj komprenas unu la alian.

Ĉar en la tuta mondo, kiel vi jam scias, estas tre granda nombro da diversaj lingvoj kaj ne ĉiuj homoj havas tempon kaj kapablon ilin ellerni, tial ili ne povas bone interkompreniĝi reciproke. Tute alie prezentas sin la afero dum la internaciaj Esperantaj kongresoj. Esperantistoj apartenas al diversaj nacioj kaj parolas ankaŭ diversajn naciajn lingvojn, sed ne dum la kongresoj, nur en siaj landoj. Krom la gepatra lingvo esperantistoj havas unu komunan lingvon, internacian lingvon ESPERANTO. Ili alvenas ĉiam kun verda standardo en la mano kaj kvinpinta stelo sur la brusto. Ili kantas himnon pri "Espero" kaj celas uzi la Esperantan lingvon por atingi la interkompreniĝon inter diversaj fremdaj nacioj. Ĉi tio estas ilia grava kaj sankta ideo: pro tio esperantistoj nomiĝas, kiel vi jam scias,"samideanoj", ĉar ili estas anoj de la sama granda ideo. Ĝis la jaro 1957-a okazis jam 42 Universalaj Kongresoj, en kiuj partoprenis esperantistoj el ĉiuj landoj kaj kontinentoj. La lasta 42-a U.K okazis en Marsejlo kaj ĝin partoprenis 38 polaj esperantistoj, plejparte krakovanoj. Ilia vojaĝo per tre oportuna aŭtobuso daŭris 3 semajnojn kaj alportis al ili neforgeseblajn travivaĵojn. Vi devas ankaŭ scii, ke esperantistoj estas plej aktivaj "pacaj batalantoj", pli ĝuste "pacdefendantoj", kiuj longe antaŭ la militoj deziris, ke ĉiuj nacioj vivu kaj kunlaboru en plena konkordo kaj harmonio.

***

Antaŭ la milito mi loĝis en Bidgoŝĉ kaj, ĉar mi estis ankaŭ esperantisto depost la jaro 1920-a kaj apartenis al la granda Esperanta familio, mi alvenis Krakovon por partopreni en la Cseh-metoda Kurso de Esperanto kaj poste en la Universala Kongreso. Kunvenis multaj fremdlandanoj – oni povis aŭdi sur la stratoj anglojn, francojn, germanojn, hispanojn, rusojn kaj eĉ vidi ĉinojn kaj japanojn. La tuta urbo estis ornamita per verdaj flagetoj, speciale la bela domo de Komerca Akademio ĉe Kapucinska-str., kie estis nia Kongresejo. Dum la kongreso regis belega kaj varmega vetero.

Sabate, la 1-an de aŭgosto okazis je la 18:30 h Solena Malfermo de la Kongreso en tiama Katolika Domo (hodiaŭa Filharmonio). La tuta salonego estis plenplena. La kongreson malfermis la prezidanto de la Organiza Komitato – prof. dro Odo Bujvid. Poste oni elektis Kongresan Estraron, konsistantan  el reprezentantoj de kvin kontinentoj.

Tre solena kaj kortuŝa estis la momento, kiam ĉiuj ĉeestantoj ekstaris kaj ekkantis la Esperantan Himnon ĉe akompanado de bonega simfonia orkestro. Ĉiuj entuziasme kantis:

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko,
Per flugiloj de facila vento,
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion...

(daŭrigo en la II-a Parto)

Poste parolis multaj delegitoj kaj reprezentantoj, kiuj salutis Kongreson en la nomo de siaj landoj kaj registraroj. Interkonatiĝa vespero okazis je la 22-a h en Malnova Teatro. Tie kolektiĝis en belaj naciaj kostumoj multaj esperantistoj kaj esperantistinoj, kiuj vigle kaj gaje babilis kun si kaj amuziĝis preskaŭ ĝis la tagiĝo.

Dimanĉe, la 2-an de aŭgusto okazis je la 8:30 h katolika kaj protestanta Diservoj. Poste ĉiuj kolektiĝis apud la monumento de Mickieviĉ, de kie ni kune marŝis ĝis Niecala-strato. Tie okazis la malkovro de memortabulo je la honoro de l'Majstro kaj malfermo de la strato de Dro L. L. Zamenhof. Tion decidis antaŭ la Kongreso unuvoĉe la Urba Konsilantaro. Post komuna tagmanĝo multa nombro da gekongresanoj partoprenis la ekskurson al Volski Arbaro, kie oni aranĝis "Oratoran Konkurson". Per gaja vespero en Malnova Teatro finiĝis la dua tago de la Kongreso.

Dum pluaj tagoj ni laboris po kelkaj horoj en Kongresejo, kie okazadis laborkunsidoj kun paroladoj kaj viglaj diskutoj  je diversaj temoj. En liberaj horoj ni promenis are tra la stratoj kaj rigardis belajn, grandajn domojn, luksajn magazenojn kaj multajn objektojn, kiuj estis malantaŭ la montrofenestroj.

En Jagiellona Universitato (en Salono de Kopernik) estis aranĝita "Somera Universitato", kie prelegis ĉiutage je la 15-a h diversaj scienculoj kaj eminetuloj. Inter ili estis ankaŭ prof. dro W. Goetel, kiu parolis pri "Naciaj parkoj kaj konservado de la naturo". Vespere okazadis Internaciaj Koncertoj en Malnova Teatro kaj Festivalo de la pola muziko en la korto de kastelo Vavel. Oni okazigis ankaŭ Balon en salonoj de Malnova Teatro kaj kelkajn gajajn vesperojn. Sabate, la 8-an de aŭgusto okazis je la 10-a h Ferma Kongresa Kunsido kun rezolucioj, proponoj kaj sugestioj.

La kongresanoj estis el diversaj landoj, kie estas diversaj kutimoj kaj vivmanieroj. Estas tre interese kaj utile konatiĝi kun ili. Mi parolis kun multaj fremdlandanoj kaj mi povis tre facile interkompreniĝi kun ili. Universalaj Kongresoj  okazadas ĉiujare en diversaj landoj de la tuta terglobo. Mi deziras al vi, karaj gekursanoj, ke vi ankaŭ partoprenu iam en la Esperantaj kongresoj. Vi ne estas plu suĉinfanoj en la Esperanta lingvo, vi rapide kreskas kaj disvolviĝas, fariĝante veraj kaj fidelaj "samideanoj". Perfektiĝu do en nia kara lingvo kaj vi povos iam ankaŭ vojaĝi al malproksimaj landoj kaj partopreni Universalajn Kongresojn. Mi tre deziras ĉi tion al vi!

Fartu bone! Lernu diligente!

 

D. POR ESPERANTIGO

Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.