Leciono: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Al la Supera Kurso

La Esperanta-pola kaj pola-Esperanta vortaretoj


 

9. NAŬA LECIONO

A. GRAMATIKO

 Czas przeszły czasowników na wszystkie osoby i liczby ma końcówkę -is, np. mi legis – czytałem (czytałam).

 Czas przyszły ma końcówkę -os, np. ŝi legos – będzie czytała.

 Stopień wyższy przymiotnika i przysłówka tworzy się przy pomocy wyrazu pli – więcej i malpli – mniej. Wyrażenie polski niż, aniżeli tłumaczy się przez ol, np. Mia patrino estas pli bona ol mia patro – moja matka jest lepsza od mojego ojca, albo: Mia patro estas malpli bona ol mia patrino – mój ojciec jest mniej dobry od mojej matki. Li skribas pli bele ol mi – on pisze ładniej aniżeli ja, albo: Mi skribas malpli bele ol li – piszę mniej ładnie niż on.

 Stopień najwyższy urabiamy przy pomocy plej – najwięcej i malplej – najmniej. Wyrażenie porównawcze z, ze – tłumaczy się przez el, np. El la tri krajonoj la flava krajono estas la plej longa – z trzech kredek żółta jest najdłuższa.

 Przyrostek -ig- oznacza robić coś czymś, skłaniać coś do czegoś, nadawać czemuś jakąś cechę, np. faciligi – ułatwiać, sanigi – leczyć, kunigi – łączyć, unuigi – jednoczyć, aligi – przyłączać, varmigi – ogrzewać, lumigi – oświetlać, itd.

 Zaimkiem zwrotnym na 3-cią osobę jest si (biernik sin), np. lavi sin – myć się (zobacz do lekcji 7).

 

Odmiana czasownika zwrotnego
Liczba pojedyncza:
1. 2. 3.mi lavas min
vi lavas vin
li lavas sin
ŝi lavas sin
ĝi lavas sin




myję się
myjesz się

myje się

Liczba mnoga:
1. 2. 3.ni lavas nin
vi lavas vin
ili lavas sin


myjemy się
myjecie się
myją się

 

B. VORTOJ

forno – piec
fajro – ogień
vetero – pogoda
horloĝo – zegar
kalendaro – kalendarz
lundo – poniedziałek
mardo – wtorek
merkredo – środa
ĵaŭdo – czwartek
vendredo – piątek
sabato – sobota
dimanĉo – niedziela
parko – park
arbo – drzewo
kombilo – grzebień
preĝejo – kościół
okupo – zajęcie
kuracisto, sanigisto – lekarz
akvujo – zbiornik na wodę
pelvo – miednica
polvo – kurz, pył
vojo – droga
programo – program
ministo – górnik
minejo – kopalnia
fandejo – odlewnia
vitrofarejo – huta szkła
ŝtalo – stal
fero – żelazo
frukto – owoc
apuda – przyległy
ilustrita – ilustrowany
tuttaga – całodzienny
botanika – botaniczny
danĝera – niebezpieczny
lavi – myć
kombi – czesać
vesti – ubierać
preĝi – modlić się
matenmanĝi – jeść śniadanie
ripozi – odpoczywać, wypocząć
promeni – spacerować
dikti – dyktować
alporti – przynieść
posedi – posiadać
rakonti – opowiadać
renkonti – spotykać
hodiaŭ – dzisiaj
hieraŭ – wczoraj
morgaŭ – jutro
tuj – natychmiast, zaraz
certe – na pewno, pewnie
vere – naprawdę, prawdziwie
frumatene – wcześnie rano
sufiĉe – dosyć, dość
post – po
dum – podczas
kune kun – wraz z
naŭ – dziewięć
t.e.(tio estas)– t.j.(to jest)
survoje – na drodze
eble – może
 – nawet
ol – niż, aniżeli

 

C. KONVERSACIAJ EKZERCOJ

 Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis sur la tabulo la frazon:"Per la spongo ni faras la tabulon pura". La frazo ne plaĉas al mi. Hodiaŭ mi skribos al vi pli belan frazon. Rigardu! Rigardu! Mi skribas la frazon:"Per la spongo ni purigas la tabulon". Vi vidas, ke la nova frazo estas pli bela kaj pli praktika ol la antaŭa frazo. Ĉu ne?

 En angulo de la ĉambro staras apud la muro unu objekto. Rigardu ĝin! Ĝi ne estas meblo, sed ĝi estas tre grava objekto. En ĝi estis kaj estos la fajro, ruĝa kaj tre varma objekto. La fajro varmigas la fornon kaj la forno varmigas la ĉambron. Lampo ne varmigas ĉambron, sed ĝi lumigas ĉambron.

 La hodiaŭa mateno estis tre bela kaj varma, sed ĉu la morgaŭa tago estos bela – ni ne scias certe. Hodiaŭ ni havas multe por labori (multan laboron). Hieraŭ kaj antaŭhieraŭ ni havis interesajn lecionojn, sed morgaŭ ni ne laboros, nur ripozos. Morgaŭ estos dimanĉo. En ĉi tiu tago ni ne laboras en la lernejo, sed ni iras al preĝejoj kaj vizitas niajn geamikojn aŭ niajn gekolegojn. Aŭ ni iras ofte kinejon por rigardi belajn programojn.

 Hodiaŭ mi montros al vi novan objekton – ĝia nomo estas kalendaro. La kalendaro montras al ni tagojn. En ĝi estas nigraj kaj ruĝaj tagoj. Gelernantoj tre ŝatas ruĝajn tagojn. Vi certe ankaŭ ŝatas ilin! Ĉu ne? Tagoj havas nomojn. La nomoj de la tagoj estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato kaj dimanĉo. Hodiaŭ estas sabato, hieraŭ estis vendredo kaj morgaŭ estos dimanĉo. Se la vetero estos bela, ni iros kune kun niaj geamikoj en la "Botanikan Ĝardenon". Tie estas tre bele – estas multaj interesaj floroj kaj arboj. Ni tre volonte promenas inter floroj, kiuj havas tre agrablan odoron. En aliaj urboparkoj estas multaj benkoj aŭ seĝoj kaj homoj volonte ripozas post promeno. Aliuloj ŝatas legi librojn, gazetojn aŭ ilustritajn ĵurnalojn.

 Nun mi rakontos al vi, gekursanoj, kion mi faras hejme en la mateno. Nokte mi dormas bone post tuttaga laboro. Frumatene mi malfermas okulojn, rigardas mian poŝhorloĝon, kiu kuŝas sur la nokta tableto (stoliczek) apud mia lito kaj kiu montras jam la malfruan tempon, kaj mi levas min el la lito tre rapide. Mi iras tuj al la pelvo (lavtablo – umywalka) kaj mi lavas min en malvarma akvo. Poste mi iras al la spegulo kaj mi kombas min per la kombilo. Mi prenas sur min mian ordinaran veston (laborveston)– dimanĉe mi vestas min alie – kaj fine mi matenmanĝas. Tuj post la matenmanĝo mi forlasas mian loĝejon kaj iras al la laboro. Survoje mi renkontas ofte miajn kolegojn, kiuj ankaŭ rapidas al diversaj okupoj. Ne estas nur tempo por rakonti al vi, kion mi faras poste dum la tuta tago, sed mi rakontos eble al vi ĉi tion post kelkaj tagoj.

 Gekursanoj! Aŭdu! Aŭdu! Rigardu min! Mi havas en la dekstra mano du objektojn, t.e. du krajonojn. La flava krajono estas pli longa ol la ruĝa. Nun mi havas tri krajonojn: la unua krajono estas longa, la dua krajono estas pli longa, la tria krajono estas la plej longa. El la tri krajonoj la plej longa estas la flava krajono. Mi skribas bele, li skribas pli bele ol mi, kaj ŝi skribas plej bele el ni.

 Mia poŝhorloĝo montras, ke estas jam tempo fini la naŭan lecionon. Mi finas ĝin kaj mi diktos nun al vi miajn kutimajn ekzercajn demandojn por via hejma laboro. Respondu ilin bone, senerare kaj alportu viajn ekzercojn por la plej proksima konversacio.

 

Ekzercaj demandoj

  1. Ĉu en via hejmo estas nur unu forno?
  2. Kion faras la fornoj?
  3. Ĉu vi ŝatas promeni sola?
  4. Ĉu vi ofte purigas vian veston?
  5. Kie kuracas (sanigas) gemalsanulojn?
  6. En kiu tago homoj ne laboras, sed ripozas?
  7. Ĉu en nunaj tempoj estas senlaboruloj?
  8. Ĉu malsana homo estas gaja kaj feliĉa?
  9. Ĉu vi levas vin el la lito frumatene?
  10. Ĉu polvo estas danĝera por nia sano?

 

D. POR ESPERANTIGO

 Przetłumacz kolejne zdania na język esperanto. Kliknięcie myszką w zdanie spowoduje wyświetlenie jego tłumaczenia. Z opcji tej korzystaj dopiero po samodzielnym wykonaniu tłumaczenia, aby sprawdzić jego poprawność. Inaczej ćwiczenie nie ma żadnego sensu. Dotyczy to wszystkich ćwiczeń w tym artykule. Jeśli chcesz usunąć teksty esperanckie, to odśwież stronę.

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.