|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UNUAJ PAŜOJ AL PERFEKTECOAŭtoro: Joachim Werdin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Kara leganto, vi preskaŭ finlegis la laboraĵon, kiu estas nenio alia ol (mi ankoraŭ foje tion substrekas) unu el vidpunktoj de la afero pri memperfektigado fare de la homo. Mi opinias ke plej bonaj metodoj por ĉiuflanka evoluigo de la homo komenciĝas per memperfektigado de la homa karaktero. Ĝuste la perfektigado de la karaktero estas tio, de kio oni devus komenci sian vojon al la plena perfekteco. La perfektigado faras egajn ŝanĝojn en la homa psiko, en la maniero konsideri la mondon, en la mondrigardo. Tio evoluigas la homon ĉiurilate.
Ne nur en la psiko fariĝas ŝanĝoj, ankaŭ en la fizika korpo (kiu kun la psiko estas nedisigeble ligita) ili sekvas. Danke al la perfektigado de la karaktero la ŝanĝoj estas pozitivaj, multfoje ili helpas al ni vivi kaj fari la vivon pli senĉava.
Tamen oni substrekas ke en la tuta procezo de la memperfektigado, oni ne batalu kontraŭ sin mem. La batalo kaŭzas viktimojn, do, se vi batalos kontraŭ vin mem, la viktimoj povas veni nur el vi mem. Kial vi estu perdonta tion, kion vi eble pozitive estus utiligonta.
La batalon konsistigas asketa vivado kaj ĉiuj rigoraj metodoj kaj principoj, kiujn vi trudas al vi. Ne trudu ion al vi, ne uzu perforton kontraŭ vin kaj preferu konduti konsidereme, kun amo kaj persisto. Ĝuste la persisto estas tio, kio ebligas atingi atendatajn rezultojn.
Dum via tuta memperfektigado uzu moderajn metodojn, ne trudu al vi rigorajn principojn, sed satntempe ne tio indulgu al vi. Nenion perforte, por ĉio venas ĝusta tempo.
Ofte oni povas aŭdi, ke por la memperfektigado iu ne povas trovi tempon pro tro multe da okupoj. Mi preterlasas tion, ke apartan tempon oni povas trovi dum la semajno kaj pli multe ol ni ĝenerale imagas - sufiĉas bone priplani kaj organizi por si la okupojn. Temas pri tio ke perfektigi sin oni povas ĉiutempe, ĉie kaj en ĉiuj cirkonstancoj. Por la memperfektigado ne estas postulate aparta tempo precipe se temas pri perfektigado de la karaktero. En ĉi tiu procedo oni devas kunvivi kun la homoj en diversaj situacioj, ĉar ĝuste tiam la vivo kreas cirkonstancojn, en kiuj ni perfektigu nin ofte laŭ la proverbo "en fajro ŝtalo hardiĝas". Fakte en tiu proceso estas utiligi momentojn de silento, trankvilo kaj koncentriĝo, por kiuj oni devas dediĉi iom da tempo. Tiuj momentoj estas bezonataj kaj por ili ĉiu povas trovi tempon se nur volas.
Vi povas demandi - kie kaj kiam oni rompas la principon?
Kiam vi konscie faris ion, kion vi konsideras malbona (ĉar kontraŭ vian principon), tiam vi rompis la principon - alidire, vi pekis. Anstataŭ tio, kiam vi tute nekonscie faris ion, kion vi taksas malbona, tiam konsideru, ke vi ne pekis. Oni pekas nur konscie, ne ekzistas senkonscie farita peko. Krome vi tuŝas (rompas) principon, kiam vi inklinigas iun al tio, kion vi opinias malbona, aŭ vi intencas iun inklinigi. Tamen memoru, kiam vi konscie aŭ nekonscie estas farinta al iu ajn malbonon, ĉiam rekompencu ĝin, se ekzistas por tiu eblo.
Kara leganto, se vi decidos suriri vojon de konscia memevoluigo kaj dediĉas vin al tiu plej malfacila laboro, sciu, ke vi estos unu el tiuj nemultaj, kiuj estas farintaj tion. Sed sciu, ke la vojo estas malfacila kaj longa, do vi multfoje falos, sed ne zorgu pri tio kaj ne rezignu, ĉar la faloj ne gravas, se vi post ĉiu el ili ekstaros kaj iros plu.
Via laboro donos al vi grandan profiton malgraŭ tio, ke vin ofte proksimuloj ne komprenos aŭ eĉ lasos. Tamen iru kaj perfektigu vin, por ke vi poste, estontece, povu helpi al la aliaj, fari la samon. Irante ne rigardu profitojn, laŭdojn, honorojn, ĉar ili ne helpos al vi, sed povos nur ĝeni.
Fervore vin perfektigu.
Sciu, post la tralego, ke mi skribis ĉi tie ne ĉion, kio koncernas perfektigadon de la karaktero, mi nur atentigis vin pri kelkaj gravaj aferoj. En via plua kondutado la konscienco gvidu vin tiel, ke vi ne restu en kadro de la scio el ĉi tiu libro – pli evoluigu vin. Kiel paŝi plu – akirinte la nivelon skizititan en la libro, aŭ eĉ pli frue, tion vi mem trovos.
Memoru, ke vi profitos preskaŭ nenion pro nura tralego de la libro, se vi ne pripensados la aferojn, kiujn ĝi tuŝas. La libro estu instigo por vi, ĉar esence nenio alia ĝi estas.
Post la tralego vi eble konstatos, ke tio estas neatingebla, nerealigebla. Se vi pensos tiel, estu certa ke tiel okazos. Ĝis vi ekkredos pri realeco de la vojo, vi ne iros sur ĝi.
Estas vero ke ankoraŭ ege malproksime troviĝas tiu perfektigado, kiun skizas la libro. Tio tamen ne estas kaŭzo konsideri nereala atingi la evolunivelon. Ĝi vere estas antaŭ vi kaj pli aŭ malpli frue vi povos ĝin atingi, se vi tion fari volon. Estu certa - kiu iras, tiu ne staras.
Eble multajn el la principoj vi opinios ekstremo aŭ troigo - ili ne estas tio. La homaro ankoraŭ ne maturiĝis por voli plene kompreni ilin, sed ekzistas unuopuloj por kiuj la principoj jam ne sufiĉas. Ju pli perfekta vi estos des pli bone vi tion komprenos.
Estas aferoj de spiritevoluo pri kiuj mi ne skribis. Kiam vi estos trovinta ion bona kaj bezonata - faru tion, ĉiam laŭ la konsciencvoĉo.
Ne traktu tiun ĉi libron perfekta, deviga por konscia memevoluigo aŭ valida por ĉiuj. Traktu ĝin kiel montrilon tute neŭtralan.
Estas plej grave, ke vi volu – tion mi deziras al vi – volu iri, iru kaj vi atingos la celon.
Dio benu kaj konduku vin!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.