|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UNUAJ PAŜOJ AL PERFEKTECOAŭtoro: Joachim Werdin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ĉi tie mi donos al vi kelkajn praktikajn konsilojn rilate al la spiritevoiuigo. Vi povas utiligi ilin senŝanĝe aŭ modifi laŭ deziro. La konsiloj belpu al vi.
Jen estas ekzerco, kiu donas psikokorpan malstreĉiĝon. Kiel fari ĝin?
Kuŝigu vin dorse sur ebenan kaj malmolan supraĵon (ekzemple sur lignan plankon), kiun vi kovris per kunmetita dika plejdo. La manojn rektigitajn metu malstreĉe proksimume 30 centimetrojn de la korpo kaj spiru. La piedoj estu rektaj kaj malstreĉitaj, la kalkanoj havu proksimume 30 centimetrojn inter si. La kapo estu flankiĝinta nek dekstren, nek maldekstren, nek antaŭen, nek malantaŭen.
Nun faru kelkajn senĝemajn kaj profundajn spirojn. Fermu la okulojn kaj ritmu la spiradon, klopodante spiri iom pli malrapide kaj pli profunde ol kutime (sed ne troigu) tiel, ke vi ne sentu ĝenon pro ĉi tio. Sekve lasu ĉiujn pensojn, klopodu trankviligi vian menson kaj poste, laŭvice de la kapopinto ĝis la plandoj, malstreĉu la muskolojn de la korpo. Poste ripetu tion de la kapo ĝis la plandoj.
Estu tute malstreĉita, neniu muskolo (dependa de via volo) restu streĉita. Fine vi estos tute malstreĉinta kaj sen pensoj. Tiel kuŝu kelkajn minutojn, eĉ provu iom profungidi la staton. Poste malrapide malfermu la okulojn, etendu streĉe la membrojn (kiel kato vekiĝinta) kaj malrapide sidiĝu, sekve starigu vin. Komence la ekzercon vi eble ne sukcesos bone fari, sed dum la praktiko iom post iom, pli kaj pli bone vi atingos la psiko-korpan malstreĉiĝon.
Savasano donos al viaj muskoloj kaj menso tre bonan ripozon, farante vian organismon pli sana kaj la menson pli vigla. Laŭ viaj ebloj faru la ekzercon unufoje en la tago. Faru ĝin en silento kaj trankvilo dum 5 ĝis 20 minutoj.
Trovinte liberan momenton, plej bone en silento kaj trankvilo, provu direkti viajn pensojn al spiritotemoj. Provu enprofundigi vin en pensadon pri io, kio koncernas spiritevoluon.
Estas multe da temoj por meditado, klopodu elekti tiujn, kiuj donos al vi scion bezonatan en via memperfektigado. Ekzemple: vi sidas vespere ĉe fenestro hejme aŭ dum varma vespero vi kuŝas sur herbejo rigardante la ĉielon kaj vi pensas. Tie malproksime estas steloj, estas ega distanco ĝis ili de tiu ĉi loko. Malantaŭ ili estas ankoraŭ aliaj astroj kaj senlima, senfina spaco. La universo estas ega, neimageble granda kaj en ĝi ekzistas iu polveto - la Tero. Se la Tero malaperus, ĉesus ekzisti, ĉu la universo multon perdus? Ŝajnas ke neniom. Tamen la Tero ekzistas kaj sur ĝi la homoj kaj aliaj estaĵoj. Malgraŭ tio, ke ĉiu estaĵo estas polveto, kompare kun la potenco de la universo, ĉiu estas ero de la potenca tuto. Ĉiu el ni havas celon kaj ĝi estas tiu sama por ĉiu el ni kaj por la universo potencega. En la universo ĉio estas perfekte subordigita al idealaj leĝoj kaj nenio mankas. Ankaŭ mi estas ero, kiu estas bezonata kaj grava - malgraŭ malaj ŝajnoj. Kial? Jen demando por mi, mi deziras serĉi la respondon. Kial mi ekzistas? De kie mi venis? Kien mi iras? Simile ekzistas la aliaj estaĵoj - kial?
Jen alia ekzemplo:
Hieraŭ mi vidis, kiel pene laboris homo. Li estis sola kaj ĝenis lin la somera vannego, li laboris senripoze. Li faris tion, kion oni ordonis al li, sindone, kun peno, venkante la malhelpajn obstaklojn, eble perdante iom da sano, li elproduktis substancon. La substancon li donis al sia ĉefo, kiu prenis ĝin kaj flanken metis. La substanco kuŝis ĝis ĝi ekputris, tiam oni forĵetis ĝin. Jen ekzemplo kiel senpense oni aprezis la laboron de la homo. La ĉefo ne pensis eĉ dum momento, kiom da peno donis la laboristo por elprodukti la substancon. Por la ĉefo la peno signifis nenion, ĉar ne li sentis ĝin.
Estas multaj ekzemploj de misaprezo de aliula laboro aŭ malŝparo de ĝiaj fruktoj. Jes, ankaŭ al mi okazas misaprezi laboron de aliulo, mi povas trovi ekzemplojn. Ĉio ĉi estas tial, ke mi neniam pensis pri tiu afero. Tamen kiam mi sentis penon, mi ofte plendis, celante atentigi aliajn kaj montri al ili, kiom mi penas. Dum samtempe ne estis pli facile al ili, mi nur ne vidis tion, pensante nur pri mi mem. Kiom da malbono efikas pro la misaprezo de laboro de homo...
Ankoraŭ alia ekzemplo:
Hieraŭ ni kverelis kaj la kaŭzo? - estas hontinde konfesi. Ŝi volis, ke la bildo pendu super la tablo kaj mi – ke super la soflito. Mi malcedis kaj ankaŭ ŝi, la persvadoj nenion ŝanĝis. Tiel fine ni ne eltenis kaj falis malagrablaj vortoj, sekvis la reciproke ofendiĝo. Jen la kaŭzo, la bildo pendu ie nur tial, ke tio pli plaĉas al iu. Ĉu tio ne estas stultaĵo? – pro la bildo (kiu fine ne pendas) mi kaj ŝi faris la malbonaĵon kaj nun estas malfacile interpaciĝi. Hieraŭ sufiĉus iom da komprenemo kaj la afero estus pasinta sen la problemo. Kiom ofte la homo faras malbonon pro banalaĵoj...
Mi pensas, ke la tri ekzemploj sufiĉas por vi. Memoru – estas plej grave, ke vi meditadu kaj konkludu, fine enkondukadu la konkludojn en vian vivon ĉiutagan. Ĉiu meditado povas doni al vi saĝeron. Kolektu la trezoron, ĝi estas bonega helpo por vi dum la tuta vivo. Rimarku tion praktikante meditadon pri diversaj inspiraj temoj. 'Substrekinde estas, ke ĉiu malavantaĝo sama kiel avantaĝo de la karaktero estas bona temo por meditado.
Ĉu vi scias, kiom grave influas vin sugesto?
Sugesto povas influi malrapide, sed sian eflkon ĝi atingas (kiel akvoguto boras rokon), por tion ĉi konsciu.
Sugesto povas ankaŭ tuj efiki; pri tia uzado de ĝi estontece vi mem povos konvinkiĝi, do mi ne skribas pri tio. Tie ĉi precipe temas pri memsugesto, do pri sugesto kiun mem kreŭ por vi mem.
Se vi pesimiste pensas: mi ne scipovas tion, mi ne akiros tion, ŝajne mi malsanas – se vi sugestos tiel al vi, fakte tio okazos. Tial estu optimisto, parolu: mi scipovas, mi akiros, mi venkos, mi estos sana, ne ekzistas por mi nesolveblaj obstakloj, mi ĝojas pro la vivo, mi radias per entuziasmo k.s. Havu tiajn pensojn en via imago, ili estas pozitiva sugesto, kiu efikante vin, kaŭzos pozitivajn ŝanĝojn.
Memoru - vi estas tia, kia vi imagas vin kaj kiel pensas pri vi. Ne permesu al negativaj sugestoj eniri vian imagon, kreŭ tie nur la pozitivajn.
La kuracadon lasu al kuracistoj - tiu ĉi ekzerco povas helpi al vi nuligi etajn suferojn de la organismo.
Estas tute egale, ĉu la suferojn kuracas kompetentulo aŭ ne - danke al la ekzerco vi povas helpi vin mem. Vin utiligos sugesto.
Malstreĉu vin tute (laŭ savasano) kaj pensu pri via sufero. Imagu ke ĉirkaŭ la malsana loko amasiĝas saniga energio. Nun la energio efikas la lokon, vi sentas ĝian trafluon, vi sekve sentas la mildigon, kiun vi ricevas. Sugestu forte al vi, ke sekvas pliboniĝo, ke estas ĉiam pli bone kaj fine, ke la sufero malaperas, ke vi saniĝos baldaŭ. Ĉion imagu klare. Poste estu konvinkita, ke okazos la pliboniĝo, eble negranda, sed ĝi sekvos. Pensu: ankoraŭ kelkafoje mi faros la ekzercon kaj la sufero estos tute malaperinta, ĉar post ĉiu ekzerco mi pli bone fartas.
Aldone. Jen ĉi tie vi havas bonan metodon de fama kuracisto, kiu per sugesto elkuracis multajn, tiel nomatajn, nekuraceblajn malsanulojn. Jen resumo de la metodo de E. Coue: Ĉiumatene vekiĝinte kaj ĉuvespere kuŝiginte sin oni fermu la okulojn kaj ne penante fiksi sian atenton al tio, kion oni diras, elparolu per la lipoj, en sufiĉe alta voĉo (por aŭdi sian parolon) kaj kalkulante sur ŝnuro kun dudek nodoj, la sekvantan frazon: "Ĉiutage ĉiurilate mi progresas pli kaj pli". La vorto ĉiurilate rilatas al ĉio kaj oni ne bezonas apartajn sugestojn.
Faru tiun sugeston tiom simple, kiom infane kaj aŭtomate, kiom estas eble do sen ia penado. Unuvorte, ripetu la formulon per la tono uzata por diri litaniojn. Uzu dum la tuta vivo tiun metodon, kiu estas samtempe profilakta kaj kuraca.
Provu apliki la metodon de E. Coue, ĉar li asertas pri ĝia boneflkeco ĉe multaj (preskaŭ ĉiuj) homoj. Kredo faras miraklojn – utiligu tion helpante al la korpo.
Memoru ke neniun el la ekzercoj ĉi tie menciitaj vi sukcesos bone fari por la unua, dua aŭ tria fojo. Sisteme ekzercante, dum la kurado de la tempo, vi povos atingi bonegajn rezultojn kaj precipe tiam vi taksos la laboron dediĉitan al la ekzercoj.
Ekzercu kaj ne rezignu - tiun laboron vi bezonas.
La manĝita nutraĵo senpere influas sanon de la homo (fizikan kaj psikan), tial gravas observi principojn koncerne al nutraĵspecoj kaj nutrometodo.
Plej rekomendindaj nutraĵoj estas: fruktoj de kreskaĵoj (en vasta signifo, do ankaŭ grajnoj, semoj ktp.), kreskaĵoj aŭ partoj de ili, lakto kaj ankaŭ produktaĵoj el ĝi. Nerekomendindaj nutraĵoj enhavas: viandaĵon, sukeron aŭ produktaĵojn el ili.
Atentante la nutradon oni devas esti modera kaj antaŭ ĉio diversigi siajn manĝaĵojn. Tamen ne devigu vin ne manĝi ion, ĉar kun la spiritevoluo via gusto mem kondukos vin al sanfavoraj manĝaĵoj.
Jen plej gravaj konsiloj, kiel manĝi.
Dum la manĝado koncentriĝu por kiom eble plej preciza maĉado de la nutraĵo - la maĉado estas gravega etapo dum la digesto de la nutraĵoj.
Dum la manĝado ne trinku por ne moligi la manĝaĵojn kaj samtempe ne perturbi la nutran procezon de miksiĝo inter la nutraĵo kaj la salivo. La procezo estas nepra, por ke la organismo bone digestu kaj asimilu la nutrajn substancojn. Ne parolu kaj ne rapidu dum la manĝado (tiukaze pli bone estas ne manĝi), manĝu en relativa silento kaj trankvilo, ĉiam je difinita horo, kiun ne ŝanĝu (ĉu vi memoras pri la ritmado de via vivo?).
La sekvado de la principoj tre bone influos vian sanon, ĉar la asimilado de la nutraj substancoj kaj la funkciado de la digestaj procezoj pli korektiĝos. Krome reguliĝos via bezono manĝi kaj via maso pli ĝustiĝos, tion vi meni povos rimarki post kelkaj semajnoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.