|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UNUAJ PAŜOJ AL PERFEKTECOAŭtoro: Joachim Werdin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Komence, sur la vojo al perfekteco, la plej grava afero estas perfektigi sian karakteron. Estas multaj metodoj, kiuj servas tion, via tasko estas trovi ilin kaj apliki en la vivo.
Ĉi tie vi havas kelkajn konsilojn kaj atentigojn, kiujn pripensu; ili helpu al vi en la nobla laboro.
Gravas, ke vi konu viajn virtojn kaj malvirtojn; tial eksidu en silento kaj trankvilo, kaj sur unu folion skribu la malvirtojn, kiuj vin karakterizas. Sur la duan skribu la virtojn, kiujn vi dezirus, ke ili karakterizu vin. Klopodu trovi ilin ĉiujn – tio povas daŭri kelkajn tagojn aŭ semajnojn. Kiam vi havos la du listojn, konsideru ilin kiel bazajn montrilojn.
Ĉiutage je difinita, ĉiam sama tempo (plej bone antaŭ la enlitiĝo) prenu la liston de viaj malvirtoj kaj legu itin. Ĉe ĉiu konsideru, kiom vi progresis por eksterigi ĝin el via vivagado.
Simile legante la virtojn, pensu ĉu kaj kiagrade vi konstruis ilin en vin, kiom vi progresis en tiu kazo. Estas malfacile labori, por samtempe senigi sin de ĉiuj malvirtoj, tial prenu unu aŭ du (laŭ vi la plej malbonajn) kaj dediĉu precipe al ili atenton kaj laboron.
Post iom da tempo (kiam vi opinios, ke estas farita sufiĉe granda progreso) ŝanĝu la objekton de via precipa atento. Tiel kondutante trairu la tutan liston kaj komencu denove.
Tiel agante, ĉiutage, vi faros la konsciencovoĉon pli sentema kaj tiam pli bone aŭdos ĝin, kiam okazos, ke via malvirto povas aperi. La konsciencvoĉo instigos vin agi en okazoj, en kiuj vi povos akiri virtojn.
Tiu konsiderado de la virtoj kaj malvirtoj celas pli atentigi vin pri ili, tio kaŭzos en vi ĝustan agadon vivan.
Konsiderinte kaj estante jam en la lito, endormiĝonte malstreĉu vin kaj faru esploron de la konscienco.
Trairu - enmense – la tutan pasintan tagon kaj rimarku ĉion, kio estis malbona en viaj agado, paroloj kaj pensoj. Ĉe ĉiu malbonfaro haltu por momento kaj analizu ĝin por ke vi ne ripetu ĝin. Sekve respondu mense al la demandoj: kion mi perdis dum la tago (rilate al mia evoluo), kion mi akiris, kion ellernis, kio estis bezonata kaj kio ne? Tiujn ĉi kaj similajn dtemandojn starigu al vi kaj tiel faru bilancon de la tago. Eltiru konkludojn, pentu pro la malbonfaroj, kiujn vi faris kaj prenu decidojn (rilate al via agado) por la venonta tago. En la konsciencesploro ne senkulpigu vin, estu juĝisto, kiu rigardas viajn agojn seninterese kaj pritaksas ilin juste.
Memoru fari tiun konsciencesploradon ĉiutage, ĝi estu via lasta ago antaŭ la endormiĝo.
Poste dormu. Kiam vi vekiĝos, rememoru la decidojn prenitajn antaŭ la endonniĝo, fiksu ilin en la imago kaj memoro kaj kredu teni ilin.
La konsciencesploro kaj la prenado de decidoj, ekzercataj ĉiutage, tre helpos al vi en la laboro pri la karaktero.
Dum la laboro pri via karaktero, vi forgesas decidojn kaj principojn. Vi rememoras ilin tiam, kiam vi estas tuŝinta ilin, tial zorgu ne forgesi. Povas helpi al vi folietoj, sur kiuj skribu tion, pri kio vi aktuale laboras (principoj aŭ decidoj). Metu ilin en videblajn lokojn. Ili rememorigos vin, sufiĉos ke vi ekvidos iun.
La ĉirkaŭaĵo kaj personoj, inter kiuj vi estadas, influas vin. Estas proverbo: "kiam vi enfalos inter kornikojn, tiam vi grakos kiel ili" - sciu pri ĝi, tio estas medisugesto.
Laŭeble klopodu eviti societojn, kiuj ne favoras al via spiritevoluo. Renkontiĝadu kun tiuj, kiuj pozitive vin influas.
Al la unua grupo apartenas (inter aliaj): drinkuloj, eksterleĝuloj, societoj en kiuj ĉefa temo estas drinkaĵoj, distro k.s. Al la dua apartenas (inter aliaj): klerikoj, filozofoj, spiritinstruistoj, societoj en kiuj oni diskutas pri spiritaj temoj.
En la laboro pri la karaktero mankas al vi volo. La volon por la laboro vi povas plifirmigi per legado de ĝusta literaturo, interparoloj kun saminteresiĝantoj, filmoj, libroj, meditadoj k.a. Kiam forlasas vin la volo, tuj pensu kiel kontraŭagi tion.
La volo havas decidan influon en via laboro – ju pli ĝi estas forta, des pli bonaj estos la akirotaj rezultoj; inverse, havante malfortan volon, estas malfacile strebi al iu celo. De la komenco mem la forta volo estu avantaĝo al kiu vi strebas, precipe al tiu strebo dediĉu la atenton.
En la procedo pri seniĝado je la malvirtoj kaj akirado de virtoj de la karaktero tre helpas meditadoj pri virtoj. Eksidu aŭ ekkuŝu en silento kaj trankvilo, koncentriĝu kaj komencu pensi (meditadi) pri unu virto aŭ malvirto de la karaktero. Pensu pri: la kaŭzoj de ĝia kreiĝo kaj aperado, la efikoj, kiujn ĝi kreas, la cirkonstancoj en kiuj ĝi malkaŝiĝas aŭ estas al ĝi malfacile aperi. Pensu ankaŭ kiel forigi ĝin (se temas pri malvirto) aŭ konstrui en la karakteron (se temas pri virto). Via menso cirkulu ĉirkaŭ la objekto de la meditado. Tiam vi povos veni al neatenditaj konkludoj, vi povas malkaŝi ion antaŭe nekonatan de vi – tio ofte helpos al via laboro. Super ĉio la meditado influos pozitive al la efikoj de via laboro koncerne vin mem.
Ankoraŭ sciu pri unu metodo de seniĝado je la malvirtoj, oni nomas ĝin metodo de observanto.
Se vi havas amikon, kiu same kiel vi volas prilabori sian karakteron, tiam vi ambaŭ interkonsentu helpi vin reciproke en la laboro, Kiam iu el vi rimarkos ion malĝustan en konduto de la alia, tiam diru pri tio tuj (kiam vi estas solaj) aŭ poste (kiam vi ne estas solaj). Rimarkigu vin reciproke pri la eraroj, sed faru tion kun amo kaj komprenemo, neniam malice. Foje trovu tempon por priparoli viajn virtojn kaj malvirtojn. Tiam ambaŭ provu trovi iliajn kaŭzojn kaj efikojn, kaj ankaŭ novajn labormetodojn.
Fariĝu spirita paro, tiam estos al vi pli facile iri kaj atingadi perfektecon.
Povas okazi ke situacio ne estos ĝusta por rimarkigi pri eraro. Ekzemple: iu el vi koleros, aŭ gajegos – tiam tenu la rimarkon ĝis venos konforma momento por tio. Atentigi iun havas sencon, kiam oni faras tion en ĝustaj loko kaj momento.
Por la laboro pri via karaktero apliku ankaŭ sugeston; la metodo estas facila kaj, se farata sisteme, donas bonajn rezultojn.
Trovu silentan kaj trankvilan lokon, oportune eksidu aŭ ekkuŝu kaj per monotona voĉo ripetadu ĉirkaŭ dudek fojojn jenajn vortojn: Ĉiutage iom post iom mi seniĝas je miaj malvirtoj kaj akiras virtojn.
Tiel la sugesto fiksiĝos en via subkonscio kaj tiam venos atendataj rezultoj en la laboro.
Se vi havas magnetofonon, uzu pli efikan metodon. Surbendigu la sugeston kaj poste aranĝu tiel, ke la magnetofono ekfunkciu kiam vi dormos. Tiam vi konscie ne aŭdos la voĉon, sed via subkonscio perceptos ĝin kaj grave pli facile akceptos. La metodo bone irata donas kontentigajn rezultojn.
Helpa al la metodoj estas ankaŭ la jena:
Imagu vin - en diversaj situacioj - kiel tiu, kiu estas sen malvirtoj kaj havas nur virtojn. En tiu kazo imagu viajn aspekton kaj agadon.
Mi donis al vi kelkajn metodojn koncerne al la procedo kaj mi pensas, ke la aliajn vi mem trovos.
Volu kaj la sukcesoj venos.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.