La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UNUAJ PAŜOJ AL PERFEKTECO

Aŭtoro: Joachim Werdin

©2026 Geo

La Enhavo

I. ANTAŬ OL VI KOMENCOS

La verkon mi dediĉas al ĉiuj homoj sen escepto. Estas evidente ke, el multaj legontoj, nur malgranda parto ekinteresiĝos pri aferoj de ĉi tiu verko. Ĝuste al tiuj legontoj mi proponas ekiri senhezite kaj sentime sur vojon de spirita, konscia memevoluigo.

La enhavo de la verko ne estas mia propraĵo nek mia scio; ĝi estas malgranda parteto el ega saĝo de perfekteco. Mi estas nur tiu mizera ilo kiu vidas kvazaŭ tra nubo malgrandan parteton kaj deziras prezenti ĝin al vi, kara leganto, malgraŭ la konvinko, ke mi faras tion tre neperfekte.

Memoru, ke vi kredu nenion kio estas ĉi tie skribita, antaŭ ol vi bone prikonsideros tion. Unue ĉion bone pripensu kaj esploru kiam vi povos. La enhavo estas unu el la nekalkuleblaj vidpunktoj pri vojo al perfekteco. Vidu la vidpunkton, sed ne akceptu ĝin senpense kiel la vian. Pli bone estos kiam vi volos vidi, kion mi proponas al vi kaj poste serioze pripensos ĉion.

Skribante la libron mi ne atentis enciklopediajn difinojn, sed klarigis konforme al mia kompreno. Ne gravas, ke aliaj ne konsentos kun mi. Gravas ke ĉio estas tiel klarigita, ke estu komprenebla.

Ne sufiĉas unufoje tralegi la libron, tio estas tro malmulte por la interesato. Al ĉiu kiu konstatos la enhavon interesa, mi proponas ellegi ĝin du- aŭ eĉ trifoje, kun paŭzo inter la relegoj.

Antaŭ ol vi komencos legi, trovu kvietan kaj senbruan lokon, trankviligu vin mem kaj koncentriĝu – tiel vi pli facile komprenos la tekston.

La libro ne favoras aŭ konstraŭstaras religion; la enhavo estas neŭtrala rilate al iu ajn religio, sed ĝi povas taŭgi por kredemulo same kiel por ateisto.

Krome la libro estas eniro en grandan sistemon de memperfektigado en kiu perfektigado de la karaktero estas komenco de laboro koncerne sin mem.

Memoru, tio kion vi estos leginta povas esti komenco de via vojo al perfekteco. La komenco estas tre grava, kiel bazo por fortika domo.

Atentu tion, ke la enhavo de la libro estas idealo, al kiu oni povas strebi, sed estas malfacilege atingi ĝin. Utiligante la idealon, kreŭ vian propran por vi mem, ĝi ne bezonas kongrui kun tiu ĉi.

Legu kaj profitu spirite. Vi profitos, se vi volos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.