|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UNUAJ PAŜOJ AL PERFEKTECOAŭtoro: Joachim Werdin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En la karaktero de la homo oni povas distingi ecojn, kiujn oni nomas virtoj aŭ malvirtoj de la karaktero. En sistemoj de perfektigado de la homo, laboro koncerne la karakteron konsistas en: sin senigado je la malvirtoj, fiksado de virtoj, enkonstruado de novaj virtoj.
Tre gravas, ke vi konu viajn virtojn kaj precipe la malvirtojn. Ankaŭ sciu, kiujn virtojn vi devus konstrui en la karakteron. Tial necesas, ke vi listigu principojn laŭ kiuj vi direktos vin kaj kiujn vi obeos dum la tuta laboro koncerne vin mem.
Vi povas fiksi por vi mem pli aŭ malpli multe da vivprincipoj; oni povas diverse tion prilabori. Helpu al vi la principaro ĉi-sube troviĝanta; pri ĝi estas la libro. Vi povas ĝin ŝanĝi aŭ akcepti, sed unue pripensu ĝin serioze.
Jen la principaro konsistanta el dek ordonoj:
- Ne mortigu
- Ne ŝtelu
- Ne mensogu
- Ne fieru
- Ne subiĝu al bremsa sento
- Amu ĉiujn estaĵojn
- Kontrolu vin
- Vivu modere
- Estu persista kaj pacienca
- Perfektigu vin mem
Tiuj principoj estas pli precize priskribitaj en la sekvaj partoj de la libro. Ne ĉio tamen estas menciita, la ceteron vi mem provu trovi; vi povas tion fari. Faru tion laborante koncerne vin mem.
Memoru, la laboro koncerne sin mem longe daŭras kaj estas malfacila; ĝi postulos de vi grandan streĉadon kaj memapogadon. Kiam la laboron vi estos farinta almenaŭ iom malmulte, tiam vi rimarkos la efikojn. Sen laboro vi nenion ŝanĝos en vi tiel ke estu pli bona. Pro tio ĉiam iru piu, ĉar nenion pli bonan vi povas fari, kaj ne rezignu, malgraŭ malsukcesoj. Nur tiu atingas kiu iras. Tiu, kiu rezignas, kondamnas sin je maisukceso kaj malprogreso.
La principaro prezentas preskaŭ idealan homon; tial vi povas kontraŭdiri al ĝi aŭ malkonsenti. Tia reago ne estas malĝusta se ĝi rezultas el via pripensado kaj via komprenvolo.
Ne akceptu ion, kion vi ne komprenas aŭ ne konsentas, sed la konscienco direktu vin.
Legu kaj estu komprenema. Pensu kaj elektu.
Estas malpermesate mortigi homon; pri tio vi estas konvinkita, sed tio ne estas ĉio. Tiel same oni malpermesas mortigi beston, kreskaĵon aŭ detrui senpense la nevivan materion. Kompreneble, kiam estas bezono mortigi beston (ekz. oni ne havas alian solvon, ĉar minacas morto pro malsato), faru tion, tiam vi estos senkulpa (same se temas pri vegetaĵoj).
Kiam vi mortigas beston aŭ vegetaĵon por havi plezuron (ĉasado, fiŝkaptado, bukedfarado), pro timo (antaŭ muso, rato, serpento), pro neglekto kaj aliaj kaŭzoj, kiuj ne estas necesa bezono (vivdefendo aŭ nutrado por eviti malsatmorton), tiam vi tuŝas la principon.
Kiam sen neceso vi detruas belan mineralon, artverkon, libron, ilon aŭ ion alian - ankaŭ tiam vi tuŝas la principon.
Vundi per tranĉilo, piki homon aŭ beston, deŝiri arbfolion, fari fendetojn (per akra ilo) sur ŝelo de arbo - jen ekzemploj de mortigaj faroj. Ankaŭ kiam vi permesas ĉion ĉi fari al persono dependa de vi (viaj infanoj, subuloj) aŭ kiam vi ne provas kontraŭstari (povante antaŭmalhelpi) - tiam vi kulpas, fariĝas kunkulpulo.
Devigante homon labori pli ol povas ties fortoj, devigante al laboro al kiu ne taŭgas - vi mortigas (tio koncernas ankaŭ bestojn).
Same estas kiam vi ne donas meritaĵon aŭ rekompencas la perdojn kiujn la laboro kaŭzis al viaj gelaboristoj.
Efike oni povas mortigi difektante ies sanon, ekz. per fumado, drinkado, troaj manĝado aŭ lacigado, senokupeco kaj simile.
Same kiam pro vi en la aero troviĝas venenaj gasoj aŭ polvoj, la prilumo aŭ aerumado ne estas sufiĉaj. Temas pri ĉiuj laborkondiĉoj kiuj dependas de vi kaj influas la homan sanon.
Ankaŭ estas malpermesate malpurigi la naturon (akvon. aeron, teron); kontraŭe, vi devus batali por la pureco.
Ne nur per agoj oni mortigas, ankaŭ per siaj paroloj kaj pensoj. Kiam vi iel ajn malfaciligas al iu atingi ion (dum li aŭ ŝi bezonas tion), kalumnias iun, malbone deziras aŭ vekas negativajn sentojn (koleron, deprimon, malfervoron, timon, malicon) – tiam vi tuŝas la principon.
Ĉu vi envias al iu ion (atingon, sukceson, havaĵon)? Eble vi enmiksas vin en ies aferojn kiam oni ne petas vin? Eble vi eĉ altrudas vin? – Ankaŭ tiuj agoj kontraŭas al la principo.
Foje vi havas determinitan negativan memteniĝon (agordon) al iu; poste vi eble malvarme traktos lin aŭ ŝin malgraŭ neekzisto de iu ajn kulpo flanke de tiu persono. Eble vi sakras aŭ pensas malbone pri iu, malfavore prijuĝas iun – tio estas kontraŭa al la principo.
Oni povas mortigi diverse: rapide, iom post iom, rimarkeble aŭ ne, kaŝe aŭ malkaŝe, senpere aŭ pere de iu. Rimarku: vi efike mortigas vin mem pro kolerado aŭ pesimisma memteniĝo.
Oni povas mencii ankoraŭ multajn detalojn koncerne la principon "ne mortigu"; tio tamen ne estas necesa, se vi mem scios kaj povos distingi. Post prikonsidero vi ofte rimarkos, ke viaj ago, parolo aŭ penso mortigis (komprenu en la plej vasta signifo de la vorto).
Ĝenerale oni povas konstati, ke estas mortigo ĉiu ago, parolo aŭ penso kiu povas iel ajn (eĉ plej nerimarkeble kaj senteble) malbone influi homon, beston, kreskaĵon aŭ nevivan materion.
Evitadu kaj ne faru tion krom en la kazoj de nepre necesa bezono; tio okazas tre malofte, kiam oni devas elekti inter du malbonaĵoj.
Jen principo, kiun vi konas de longe, sed ĉu precize? Turnu vian atenton al ĝi. Jen kelkaj aliaj ekzemploj:
Preni ion de iu, kiam tiu ne scias aŭ ne permesas al vi, estas ŝtelo. Tio estas evidenta al vi, sed oni povas alie, ekzemple kaŝi ion antaŭ iu, kion li aŭ ŝi atingus sciante pri tio.
Trovi ies aĵon kaj alproprigi ĝin, tuŝas la principon. Unue uzu ĉiujn rimedojn por redoni la trovitaĵon al la vera posedanto. Kiam vi ne trovos la posedanton, ankaŭ tiam vi ne rajtas alproprigi la trovitaĵon. Se tio estas mono, destinu ĝin por utila celo (ekz. donu al tiuj kiuj vere bezonas), se tio estas alia valoraĵo, pripensu pri la plej ĝusta destino. Kiam vi vere bezonas, alproprigu la trovitaĵon, sed nur post malsukceso trovi la posedanton.
Kiam vi trompas en negoco aŭ pro vi iu perdas je via profito, tiam vi ŝtelas. Same estas, se vi maljuste dividas havaĵojn, monon, laboron aŭ malĝuste utiligas ilin kaŭzante perdojn.
Konscii, ke oni devas doni ion al iu kaj prokrasti, tro longe ne redoni pruntitaĵon, ne doni al iu la meritaĵon – jen ekzemploj pri ŝtelo.
Vi povas ŝteli ankaŭ la tempon okupante iun aŭ vin mem per sensignifaj aferoj, kiam necesas alie pasigi la tempon (ekz. labori).
Esti mallaborema, maldiligenta, vanta dum la laborado aŭ lernado - signifas ŝteli la tempon de si mem.
Kiam vi ordonas al iu aŭ permesas plenumi vian devon (mem povante ĝin fari), tiam okazas samspeca ŝtelo kvazaŭ vi plenumus ies devon.
Preni ne sian meritaĵon aŭ eĉ nur voli ĝin, tuŝas la principon.
Atribui al si ies atingaĵon, kvaliton, agon, estas ŝtelo simila al tiu kiam oni faras inverse, atribuas al iu sian ĉion ĉi.
Donu laŭmeritan salajron al via dungito kaj rekompencu liajn perdojn (kiujn la laboro kaŭzis al li) eĉ se li ne postulas tion.
Ne prenu koruptaĵon kaj ankaŭ ne donu ĝin al iu ajn, ĉar tiam vi ŝtelas.
Provu pripensi la principon kaj trovi aliajn ekzemplojn pri ŝtelo.
Mensogi signifas montri malveron per ago, parolo aŭ penso. Diri neveron estas tipa ekzemplo de mensogo. Ĝi konsistas en tio, ke oni diras, kio fakte ne okazis, okazas aŭ okazos.
Kiam vi rakontas okazintaĵon, kiun vi vidis aŭ pri kiu vi legis, kaj se vi aldonas al tio ne faktojn (tio signifas ke vi ekz. troigas aŭ aldonas ion, aŭ intence preterlasas gravajn faktojn), tiam okazas mensogo de via flanko. Simila mensogo estas elpensi ion kaj paroli pri tio kiel pri okazinta.
Se vi ne volas mensogi, diru kaj prezentu nur purajn faktojn sen io ajn alia, nome aldonoj aŭ preterlasoj.
Neniam ŝajnigu vian parolon havanta plurajn signifojn, sed diru rekte, malkaŝe, simple kaj kompreneble al ĉiu aŭ silentu.
Se vi promesis aŭ ĵuris ion al iu kaj vi ne plenumas la aferon - vi mensogis; same, se vi dirus pri io estante necerta, ke tio estas vera.
Mensogi estas ankaŭ: ne diri tion, kion oni devas sciigi al iu, jesi sciante, ke iu mensogas (do konfirmi la mensogon).
Se vi ne konfesas viajn erarojn aŭ (pli malbone) senkulpigas vin estante kulpa - vi mensogas; same, kiam vi simulas labori aŭ ŝajnigas, ke io estas tre signifoplena por vi.
Ĉiu via ŝajnigado, aŭ pri sento, aŭ pri bumoro, ankaŭ ĉiu alia via malnatura kondutado (kiun vi konscie kaŭzas) estas mensogo. Same, senkulpigi sin dirante, ke la malagemo efikas pro ekzemple manko de vivofortoj ene de si. Ne senkulpigu vin pro la mallaboremo aŭ malagemo - tio estas mensogoj.
Mense vi mensogas jam en la momento, kiam vi planas malveron aŭ trompon. Pensante pri iu aŭ io ne konforme al la realo, vi kreas mensogon en la penso.
Juĝante pri iu vi plej ofte (sed ne ĉiam) eraras, do mensogas vin mem, tial neniam juĝu pri iu, sed ĉiam pri vi mem. La aliulon vi konas ne sufiĉe por juĝi, tamen vin mem vi konas bone por juste pritaksi.
Kiam vi aŭdas kalumnion pri iu, ne timu nei, des pli kiam ĝin diras persono kiu nur aŭdis pri tio. Tiukaze kiam vi neas, tiam vi defendas vin mem kaj aliulojn kontraŭ la mensogo kaj vi ankaŭ neniigas la kalumnion. Memoru ke pesimismo kaj tro granda optimismo (tio estas preskaŭ neglekto) povas esti ankaŭ mensogo.
Kiam vi diras malveron por savi ies vivon aŭ por ne kaŭzi malbonon, tiam vi ne mensogas, kompreneble.
Konsideru por scii mem kiam diri aŭ ne veron, Ne diru la veron, kiam povas sekvi el tio pli da malbono ol bono. Estas malfacile scii, sed ja tion ni povas lerni. Se vi volas lerni, antaŭ ĉio aŭskultu kaj atentu vian konsciencvoĉon.
En la ĉiutaga vivo mensogado estas tiom ofte aperanta ke ĝi estas preskaŭ kutima kaj tute normala afero. Tial estas malfacile fari sin homo, kiu ne mensogas. Ankaŭ estas malfacile atenti tion, ke ne aperu mensogo el mia buŝo.
Ni tamen provu. Ni sukcesos.
Fiero estas sento, ke oni estas iurilate pli bona ol alia homo; tiun opinion oni povas trovi en si.
Kiam vi pensas, ke vi estas pli valora ol aliulo, ke vi estas la plej bezonata de la mondo, tiam montriĝas via fiero.
Vi laŭdas vin pro viaj atingoj aŭ por akiri rekonon de aliuloj; por la sama celo vi montras viajn kapablojn – tio estas fierado.
Intence altigi sian valoron antaŭ aliuloj per ago, parolo aŭ konvinko, signifas fieri. Lige kun ĉi tio estas malpermesate malestimi iun ajn aŭ montri ignoron al iu eĉ en siaj pensoj. Konsciu ke por la mondevoluo vi estas nur ĉenero egale valora al ĉiu alia estaĵo en la mondo.
Kiam vi neglektas konsilojn aŭ instruojn kiujn vi ricevas, eĉ se ili ŝajnas al vi neatentindaj ("mi pli bone scias"), tiam montriĝas via fiero. Ankaŭ se vi ofendiĝas pro tio, ke iu montris al vi la fieron, estas malbone, ĉar ja tio estas denove fiero.
Donante al iu instruojn aŭ konsilojn faru tion malfiere, kompreneme kaj ne substreku vian superemon. Same en la vivo - estu malfiera kaj trankvila. Ne fieru, sed samtempe ne estu subiĝema al la homo kiu insistas, ke vi faru malbonon. Ankaŭ vi ne nur postulu, ke viaj subuloj ne faru malbonon, sed ankaŭ montru tion al ili per viaj ekzemploj. Ne konsentu, ke iu malbonon faru, se vi povas antaŭforigi tion.
Malfieri ne signifas humiliĝi antaŭ iu aŭ subiĝi al tiu; tio signifas konduti kompreneme al aliuloj. Tiu kondutado rezultas el la sento pri egala valoro de ĉiuj homoj en la mondo. Malfiero do estas kvalito de saĝa, komprenema bomo kaj fiero montras nian stultecon. La stultulon atendas multe da vivlernado celanta senigi lin je la superemo.
Ĉe la unua ekstremflanko de la principo estas fiero kaj ĉe la dua humilo; memoru, ke vi estu ie meze. Meze signifas nek superemi nek malsuperemi antaŭ iu ajn, sed konsideri ĉiujn estajojn, kiel same valorajn al si mem.
Ni ĉiuj estas same valoraj por la mondo, por la evoluo.
Principe timu nenion kaj neniun. Estu sentima kontraŭ ĉiu ajn kaj ĉio ajn. Vi timas, kiam iu minacas vin per pli granda forto. Vi timas atentigi pri malĝusta ago tiun, de kiu dependas viaj estadkondiĉoj (ekz. en lernejo aŭ laborejo), negocoj aŭ profitoj, ĉar ili povus malpliboniĝi por vi. Vi timas, kiam minacas al vi danĝero (ekz. irante sur rando ĉe abismo aŭ kiam sekvas vin mordema hundo) aŭ io nekonata, nedifinita (estante nokte ĉe tombo afl en arbaro). Ne timu, sed estu memgarda. Vi timas ankaŭ ekzamenon aŭ prezenti vin antaŭ publiko (tiam oni diras pri publiktimo). Ĉi tiuj viaj kondutoj tuŝas la principon, vi do subiĝas al regado de bremsa sento.
Kiam vi timetas, ke homoj malfavore taksos vin, misparolos pri vi aŭ insidos kontraŭ vi, tiam vi kondutas kontraŭ la principo; simile estas timi malsukceson aŭ ies koleron.
Kiam vi malkuraĝas defendi malfortulon kontraŭ fripono, aŭ vi kontraŭstaras nenion, kiam estas por tio bezono, aŭ vi timas eldiri vian propran vidpunkton, konvinkon – ankaŭ tiam vi tuŝas la principon. Ne fidante je viaj kapabloj aŭ dubante pri la sukceso atingi ion, vi timas; same estas kiam vi rezignas strebi, ĉar aliulo ŝancelis vian esperon.
Oni povas timi ĉion: homon, beston, perforton, maljuston, fenomenon, altecon, spacon, nekonataĵon, mallumon, forlasitecon, mokon, homamason ktp. Ĉie povas atendi timo kaj nur de vi dependas, ĉu vi trovos ĝin aŭ ne. Ĉiu malkuraĝo estas formo de timo. Vera estas la proverbo: "ekzistas nenio pli timiga ol timo" - konsideru ĝin kaj vi trovos, ke tio estas vera. Tiam provu forĵeti timulon el via interno. La senton de timo forigu de vi kaj helpu al vi konvinkiĝi, ke la vera Mio estas ne la fizika korpo, sed io pli multe perfekta, ĝi estas eterna kaj nedifektebla. La veran Mion povas renkonti nenio malbona, nenio malbona okazos al ĝi. Tial forigu la timon kaj iru tra la vivo estante aplomba kaj kuraĝa sed samtempe prudenta.
Timo estas unu el multaj bremsaj sentoj, jen sekvas alia: honto. En ĉiuj aferoj sen escepto vi devus ne honti. Estas multe da kaŭzoj por honti, jen kelkaj ekzemploj.
Vi hontas esti nuda (do vi hontas vian korpon) antaŭ iu, aŭ - kiam vi estas ĉe alia persono – rigardi artverkojn, fotaĵojn, bildojn, kiuj montras senvestigitajn homojn aŭ erotikajn scenojn. Estas por vi hontindaj temoj, vortoj, kiujn vi hontas eldiri kaj situacioj, en kiuj vi preferus ne esti (ĉar vi hontas ion).
Oni povas honti: demandi, donaci, alparoli, proponi, ies aspekton, vestaĵon, kondutadon ktp. Vi povas honti pro multaj kaŭzoj, tamen ne faru tion.
Eble vi asertas, ke honto ŝirmas la homon fari ion malbonan. Fakte, foje aŭ eĉ ofte okazas tio kaj tial oni ne forigu de si la honton, sed anstataŭigi ĝin per saĝeco. Tiam lin aŭ ŝin ne bremsos honto, sed konscio pri efikoj de la homa agado.
Plej ofte tamen honto aperas tiam, kiam ĝi estas nedezirata - vi povis sperti tion, ĉu ne? Ĝuste tiun honton komencu forigi.
Dum la memperfektigado vi konstatos, kiun honton vi bezonas kaj kiun ne. Poste spertadu ilin kaj konkludu.
Vi devus same ami ĉiujn: homojn, bestojn, kreskaĵojn kaj ankaŭ la nevivan materion (mineraloj, montoj, maroj), kaj ĉion, kio ĉirkaŭas vin. Ne temas ĉi tie pri la amo renkontebla inter du homoj de la malsama sekso - ĉe ĝia bazo estas avido en diversaj formoj. Ankaŭ ne temas ĉi tie pri la amo de gepatroj al la infanoj aŭ de la infanoj al avino. Oni ne diras ĉi tie pri tio, kion ĝenerale la homoj nomas amo. La homa amo konsistas plej ofte (se ne ĉiam) en avido aŭ eĉ egoismo, kvankam sendube ĝi estas tute necesa por homoj. Ĉi tie oni parolu pri pure altruisma amo, pri ĝi mencias religioj, ĝin oni povas nomi dia amo.
Kio karakterizas la dian amon? Jen la plej gravaj ecoj:
- senlima komprenemo kaj granda toleremo por la estaĵoj
- konstanta volonto helpi al la bezonanto, per sia penso, parolo aŭ ago, utiligante ĉiujn siajn kapablojn, ne postulante profiton;
- neniam trudi ion al iu ajn;
- plena justeco en ĉiu cirkonstanco;
- dezirado de bono por ĉiuj estaĵoj, eĉ laŭ la principo "ĉio por la aliuloj kaj nenio por mi mem";
- manko de koleremo, ofendiĝemo, envio kaj iu ajn alia negativa sento por la estaĵoj;
- admonado kaj instruado al kulpuloj, por konduki ilin sur ĝustan vojon de la vivo;
- ĝentileco, delikateco, zorgemo por ĉiuj, ankaŭ aliaj altaj sentoj direktataj ĉien.
Se tiuj ecoj karakterizos vin, vi amos per la vera, dia amo.
La dia amo ne estas peno, ĝi estas tiom natura ago de la homo (kiu amas per ĝi), kiom la spirado – strebu al tiu sento, sciu tamen ke la celo estas malproksime.
Nun vi estas ege malproksime de la perfekta amo, kiu nenion volas por si mem kaj ĉion (kio estas bona) por la aliuloj.
Komence senigu vin je la malamo, forigu ĝin el vi (unue envion, ĵaluzon kaj la aliajn malbonajn sentojn) - tio estas via unua paŝo al la dia amo. Kvankam la vojo estas longa, ne timu, ne rezignu.
Nun bonvolu konsideri la faman principon "kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru al ili tiel same, kaj kion vi ne deziras, ke la homoj faru al vi, ne faru al ili". La principo montras, kiel kondutadi.
Ĝi estas tute sekvinda.
Akceptu do homon tia, kia li/ŝi estas kaj ne nur tia, kia vi volus ke li aŭ ŝi estu. Tamen vin mem eduku tiel, ke vi estu tia, kian vi volus vidi.
Via kunestado devus agordi al la ĉirkaŭaĵo, tial kiom eble plej malmulte postulu por vi mem kaj multon cedu al la aliuloj.
Klopodu, ke al aliuloj estu bone kun vi. La proksimulon traktu afable, pacience kaj bonkore. Ĉiam bone pensu pri ĉiu kaj bone deziru. Samtempe neniam trudu vin al iu per viaj helpo kaj konsiloj, se li aŭ ŝi ne deziras tion.
"Kion vi ne amas, antaŭ kio vi fermiĝas, kion vi devigas de vi – tio fermiĝas por vi, tio evitas vin".
Celante ami ĉiujn ne forgesu pri vi mem, ĉar ankaŭ vin vi devus ami. Simple memoru la grandan frazon: "Amu la proksimulon tiel, kiel vin mem".
La dia amo estas la plej potenca energio de bono, kiu levas la homon sur altajn spiritnivelojn.
Ĉiuj homoj estas gefratoj. Ĉirkaŭrigardu kaj rimarku, kiom da amo mankas al ili, amo necesa por neniigi la malamikecon kaj envion.
Tial volu en vi mem konstrui kaj flegi la dian amon por ĉiuj estaĵoj. Estu certa, ke ĝi kreskos en vi, se vi tion deziros vere.
Dum vi ĉiam pli ofte forigados la malamikajn sentojn kaj enigados la amikajn, la amo kreskos en vi ĉiam pli kaj vi komprenos, kiom la aliaj bezonas ĝin.
La dia amo estas saĝeco. Komprenenante tion ĉiam pli multe vi radios per ĝi ĉirkaŭen, kreante serenan, optimismigan etoson, plenan je konfido kaj bondeziroj.
Nun vi estas tre malproksime de la dia amo, sed se vi deziros dividi ĝin kun la aliuloj, ĝi ĉiam pli multe manifestiĝos en vi.
Memoru, nenion pli bonan, nenion pli potencan vi donos al iu krom la dian amon.
Kiam vi estos helpanta en agordeco de la amo, memoru ke plej bone vi faros ne donante ion al iu, sed helpante ke tiu akiru la aferon per sia propra peno.
Estu amplena.
Antaŭ ĉio obeŭ vian konsciencvoĉon. Klopodu enaŭskultiĝi en la internan voĉon, kiu montras al vi, kiel konduti por esti plej bone al vi. La konscienĉvoĉo estas mallaŭta, sed vi scipovas aŭdi ĝin, precipe kiam vi estas trankvila kaj silenta, kiam vi profundiĝas en meditadon.
En la ĉiutaga kaoso inter rapideco, malkvieto kaj emocistreĉoj estas malfacile al via konsciencvoĉo atingi la konscion. Pro tio plifortigu la voĉon, ĉar ĝi estas via plej bona juĝanto kaj konsilanto.
Poste mi proponos al vi metodojn por plilafltigado de la voĉo per konsciencesplorado kaj pensado pri la principoj. Nun memoru ĉiam aŭskulti la voĉon de via konscienco kaj konduti laŭ ĝiaj instruoj. Se vi ĉiam tiel faros, via sorto kongruos kun la destino.
Dirante aŭ farante ion turnu vian atenton al la konsciencvoĉo kaj obeŭ ĝin. Memoru, ke ĝi estas unu el la plej gravaj aferoj en via tnemperfektigado kaj precipe en la memkontrolo.
La memkontrolo koncernas viajn agojn, pensojn, parolojn, sensojn, emociojn kaj sentojn - ni traktu ilin iom aparte.
Rimarku, kiom multe da superfluaj agoj vi faras. Jen ekzemploj pri tio: Sidante kaj aŭskultante vi ludas per krajono, fingre frapas la tablon, senpense desegnas ion sur paperfolio ktp. De tempo al tempo vi gratas vian kapon, tiras vian orelon, movas la brakojn. Dum interparolo vi svingas la manojn, tretas unuloke, faras diversajn poziciojn - tio estas ja tute nenecesa. Ofte vi kreas diversajn mienojn, palpebrumas tro multe aŭ haltigas la spiradon dum emocio. Irante vi svingas la manojn, turnadas la kapon, frapas per la piedoj la trotuaron, kvazaŭ vi volus rompi ĝin, aŭ ŝovas la piedojn, kvazaŭ vi volus elfroti la ŝuojn. Lasante la hejmon vi prenas (senbezone) gantojn aŭ saketon kaj poste ili ĝenas al vi. Elirinte vi ankaŭ ŝlosas la pordon senpense kaj poste pensas, ĉu ĝi estas ŝlosita aŭ ne, kaj samtempe vi pensas, ĉu la gladilo estas elŝaltita aŭ la gasa forno funkcias. Ili estas agoj kiujn vi ne konscias. Aliaj estas: mordadi la ungojn, fari grimacojn, fingrumi ktp. Vi faras multege da agoj, kiujn vi ne konscias, kiuj estas malgraŭvolaj - provu rimarki tion.
Ankaŭ rimarku, kiom longe vi povas esti trankvila, ne farante superfluajn movojn, aŭskultante iun aŭ atendante ion.
Estu kvieta je la malgraŭvolaj movoj, ĉar ili estas superfluaj kaj montras, ke vi ne kontrolas ilin.
Rimarku, ke, sidante aŭ eĉ kuŝante, vi estas nenecese streĉanta viajn muskolojn, ekz. vi kunpremas la makzelojn aŭ la manojn dum legado aŭ televidado. Ankaŭ viaj brakmuskoloj ofte estas streĉataj dum ili povas malstreĉiĝi kaj libere fali, influante plibonigon de la animstato. Tipa ekzemplo: streĉi nenecese estas sulkigi la frunton aŭ kuntiri la brovojn dum koncentriĝo – tiuj movoj estas superfluaj.
Sentu, kiel en tiom multaj situacioj vi havas streĉitaj (tute nenecese) muskolojn de la membroj, torso aŭ vizaĝo.
Leginte pri savasano vi ekscios, kiel fari la malstreĉon de la organismo (rilakso) kaj samtempe eflke forigi la superfluajn streĉojn. Nun memoru, ke vi devus esti konscia pri viaj agoj (eĉ agetoj) kaj muskolstreĉoj.
Rimarku, ke, foje vi faras kelkajn agojn samtempe, ekzemple, manĝante vi legas gazeton afl interparolas (poste vi ne scios, kiom kaj kion vi manĝis, kaj eĉ ĉu vi jam manĝis), kudrante vi televidas (tiam vi nek bone kudras nek memoras la programerojn), legante vi aŭskultas muzikon (tiam nek la muzikon vi bone komprenas nek bone skribas senerare) – ankoraŭ multe da aliaj aferoj estas eble indiki.
Farante samtempe plurajn agojn oni ne scipovas ĝuste koncentriĝi ĵe unu el ili, kaj tamen tio estas unu el la kondiĉoj de ĝia bona plenumo. Tial ne faru samtempe plurajn agojn, sed direktu la atenton laŭvice al ĉiu el ili. Dum ĉiu ago pensu nur pri ĝi, ne pri io ajn alia.
Planu viajn aferojn logike kaj laŭ ordo, kiu donas la plej grandan efikon. Ekzemple, kiam vi devas fari ion ĝis morgaŭ kaj ion alian ĝis pli poste, komencu ne de la dua afero, ĉar por la unua (farenda ĝis morgaŭ) povos manki al vi tempo. Krome, el du farendaĵoj unue faru la pli gravan.
Promenante ne vagu tra la urbo kie bruas, sed iru en arbaron aŭ parkon, tie estas pli proksime al la naturo. Ordigante objektojn en ŝranko aŭ tirkesto logike estas meti antaŭen la plej ofte uzatajn kaj la ceterajn laŭvice malantaŭen, por poste ne serĉi tro longe.
Ekzercante la agokontrolon vi rimarkos, kiom da superfluaj aferoj oni povas eviti dediĉante al ĉiu ago pli grandan atenton kaj pripenson. Tiam vi povos pritaksi, kiom da tempo kaj energio vi perdis pro la senkonsidera agado.
Nun direktu la atenton al bezono de via agado. Okazas al vi fari ion, kio ne estas bezonata, postulata. Krome, farante ion utilan vi faras tion neglekte, ne precize aŭ ne konforme al la postuloj. Por eviti tian agadon, unue pripensu antaŭ ol vi komencos: ĉu via faro, produktotaĵo, verko ktp. estos necesaj kaj taŭgaj. Kiam vi trovos, ke jes, tiam pripensu la plej bonan labormetodon por ke la efikoj estu kiom eble plej bonaj.
Estu prudenta: unue pripensu kaj poste decidu: tiam vi ekkonscios, kiom multe eblas forigi el tio, kio komence ŝajnis necesa; ankaŭ multajn farojn vi evitos, pro kiuj poste vi pentus, se vi farus ilin.
Memoru por ĉiam, agu en konformaj loko kaj tempo, tiam en la laboro vi ne estos okupata pri aliaj aferoj krom la necesaj. Sekve, vi ne riparos aŭton nokte dum ĉiuj dormas, vi ne aŭskultos radioricevilon ĉe lago, kie ĉiuj preferas la naturvoĉon. Ĝenerale oni povas diri: ne faru ion ajn kio estas nekonforma al la cirkonstancoj.
Pensante pri la agoj faru por vi agadplanon. La planon konformigu al viaj povo kaj eblecoj, ĝi tre helpos al vi efektive utiligi la tempon. Tiam vi ne konstatos, ke tiom multe da tempo pasis kaj vi perdis ĝin farante nenion konkretan.
Ĉe tio la homo havas multon por fari. Rimarku pri kiom multe da superfluaj aferoj vi parolas, eĉ kiom ofte vi klaĉas aŭ eble kalumnias iun. Ankaŭ ke la vetero estas hodiaŭ tia (dum ĉiu mem vidas kaj sentas tion), la salajro estas tro malalta (dum ĉiuj plendas pri tio).
Rakontoj pri siaj malsandoloroj, ĉagrenoj aŭ sukcesoj interesas preskaŭ neniun (oni aŭskultas ĉar ne decas konduti aliamaniere).
Estas tre multe da temoj pri kiuj ne valoras paroli, ĉar tio donas nur tempoperdon, dum la tempon oni povas utiligi pli taŭge. Kiam vi direktos la atenton al ĉi tiu afero, vi mem konstatos, kiom banalaj ofte estas la paroltemoj inter la homoj. Alia afero estas tio, ke la homo bavas psikologian bezonon paroli pri si mem kaj esti aŭskultata.
Ofte okazas ke, kiam oni parolas pri banala temo aŭ oni parolas sen pripenso, estas facile ofendi iun aŭ mensogi, diri sensencaĵojn aŭ ion alian kion oni poste bedaŭros.
Kiel okazas dum diskuto? La diskutantoj ne atente aŭskultas, ĉiu el ili volas paroli, kaj en momento kiam iu rememoras ion, rompas alies frazon kaj ekparolas ne pensante, ĉu oni volas lin aŭskulti. Kaj oni povas alie - sidi trankvile, atente elaŭskulti, eventuale noti siajn pensojn, rimarkojn kaj poste (kiam iu estos fininta sian elparolon) komenci paroli.
Memoru, aŭskultante iun silentu ne nur per la buŝo, sed ankaŭ per la menso kaj sentoj. Klopodu bone kompreni tion, kion vi aŭdas de iu. Ne inklinu anticipe pozitive aŭ negative al la parolanto, sed estu tute malfermita kaj neŭtrala. Estu tute objektiva kaj malfermita por ies parolo, eĉ por la sentoj kaj pensoj radiantaj el la parolanto. Lernu bone kompreni la aliulon.
Kiam vi estas parolanta esprimadu koncize tion, kio estas grava, ne trolongigu la elparolon, sed klare kaj kompreneble prezentu viajn pensojn klopodante precipe pri tio, ke la aŭskultantoj komprenu vin. Krome, diru unusignife kaj malkaŝe pri kio temas. Komencu de tiu loko de kiu necesas por ke la afero estu komprenebla. Ne laŭdu vin, ne parolu pri viaj sukcesoj (kiam tio ne estas necesa) ĉar aliaj homoj malofte aŭskultas tion pro intereso. Same ne tro laŭdu iun aŭ ion, sed parolu ĉiam objektive substrekante la plej gravajn aferojn.
Ekparolonte pripensu, ĉu estas por tio bezono kaj kiaj efikoj sekvos. Decidinte paroli, trovu bonan metodon fari tion, konsiderante ke al iu oni devas pli multe eksplikadi kaj al aliulo malpli multe por ke li komprenu. Do al iuj sufiĉas mallongaj esencaj frazoj, dum al aliaj oni devas multe ekspliki pli vaste. Via tasko estu - ĉiam esti konsiderata, komprenata kaj aŭskultinda. Ankaŭ tiukaze pripensu la proverbon, "la parolo estas arĝento (kiam necesas paroli) kaj la silento estas oro (kiam necesas silenti)". Tial, ĉiam diru nur tion, kio estas necesa kaj nur tiam, kiam estas por tio bezono.
Tra via menso konstante torentas diversaj pensoj; vi havas tutan amason da ili. Vi komencas pensi pri io kaj tuj rompas por ŝanĝi la temon. Tiel konstante okazas, ke vi ne povas koncentriĝi je unu penso, vi estas distrita. Legante, skribante aŭ farante ion alian atente, vi ne povas longe teni la atenton ĉe tiu laboro. Ĉiam ĝenas vin aliaj subkonsciaj pensoj kaj vi saltas de iu al aliaj. Estas en via menso multe da subkonsciaj pensoj kaj konstante iu aperas kaj malaperas en ĝi. Kaj devus esti alie.
Vi devus havi en la menso nur unu penson kaj plene konscii ĝin, klare scii ke ĝi estas. Kiam vi komencas penson konduku ĝin ĝis la fino logike, sen ŝanĝoj je alia kaj sen distriĝo. Je unu penso koncentriĝu tiom longe, ĝis vi finos ĝin, poste prenu sekvajn.
Ne permesu al vi havi en la menso pli ol unu penson, tiu estu konsciata kaj pro tio firma, tiam vi ekregos la diverspensan torenton.
Nun konsideru viajn vidpunktojn, ĉu ili estas malnovaj, konservativaj, neniam ŝanĝataj, ĉu ili alĝustiĝas al viaj scioj? Ĉu vi tenas malnovajn pens- kaj vid-manierojn kaj same simile rigardas ĉion, aŭ ĉu vi ĝenerale konsideras la problemon ĉiuflanke?
Ne fiksu por ĉiam viajn vidpunktojn, ĉar estontece ili povos montriĝi tro malnovaj kaj malhelpos al vi mense evolui. Havu ĉiam puran kaj malfermitan menson, kiu pretos akcepti novajn pensojn, pensmanieron kaj mondrigardon. Ĝi estu fleksebla antaŭ nova scio, kiu ne kongruas kun malnovaĵoj.
Novajn problemojn, fenomenojn priskribu utiligante ne nur malnovajn pensojn, uzante malnovan pensmanieron. Klopodu komprenigi vin pri la novaĵoj kaj krei pensojn konformajn al ili, pensojn kapablajn taksi ĝuste. Senigu vian menson je obstino tiukaze, ĉar tio estas malprogresiga. Estu ĉiam preta ŝanĝi la mondrigardon, vidpunkton aŭ pensmanieron, eĉ forigi la eraran scion, konvinkon.
Konsciiĝu, ĉu viaj vidpunktoj, konvinkoj kaj kutimoj estas dekomence via propraĵo aŭ oni instruis al vi kaj vi akceptis ĉion senkonsidere, kiel bezonatan kaj veran, ĉar vi ne sufiĉe profunde pripensis ĉion. Rigardu objektive diversajn aferojn kaj akceptu nur tion, kion vi plene komprenas post profunda pripenso. Ne lasu ion ajn sen konsidero. Estu sobra kaj klopodu trovi veron en tio, kion vi aŭdas, legas aŭ vidas.
Vi povas aŭskulti aliajn personojn (eble pli saĝajn, laŭ via supozo) sed ne subiĝu al ilia sugesto. Ili ofte parolas la veron kaj montras saĝecon sed ne akceptu ion ajn antaŭ ol vi estos pripensinta tion. Tiam, antaŭ ĉio sciu, ke ĉio eblas kaj nenio estas certa.
Okazas ke vi revas aŭ pensas pri aferoj tute sensignifaj, nerealaj, neŭtiligeblaj en la vivo, kiuj estas nur el la revmondo. Tiaj pensoj estas superfluaj kaj ne tro plenigu per ili vian menson, prefere direktu ĝian energion al kreado.
Okazas ke vi havas negativajn pensojn, ekz. pro kolero, envio aŭ malbondeziro, tiam vi pensas pri iu malbone, malfavore. Tiujn pensojn volu forigi, anstataŭigi per aliaj, kiuj estas tute kontraŭaj. Ekzemple kiam vekiĝas en vi malamaj pensoj kontraŭ iun, tiam haltigu ilin kaj konscie ekpensu ke vi ja amas lin aŭ ŝin, ke li aŭ ŝi estas kara por vi, ke vi deziras al la persono kiom eble plej multe da bono.
Por ke tiuj negativaj pensoj ne aperu en via menso kaj por ke via amo al la estaĵoj kresku, dediĉu ĉiutage - endormiĝonte - kelkajn minutojn por sendi pozitivajn sentojn al ili, ĉiuj estaĵoj en la mondo. Tiam deziru al ili prosperon, saĝecon kaj sanon. Imagu ke vi sendas energion de bono kaj radiojn de la dia amo.
Temas pri tio, ke vi ellernu senti nur tiujn sensajn impresojn, kiujn vi deziras, kaj ke vi ne direktu la atenton al la aliaj. Ekzemple, legante vi deziras uzi nur la vidadon, do ne rajtas influi vin la aŭd-, flar- kaj tuŝ-impresoj.
Estante en maltrankvila kaj malsilenta loko legu artikolon, kies temo ne interesas vin, klopodu legi plene koncentrante vian atenton nur al la artikolo. Samtempe klopodu ne senti iun ajn alian impreson. Anstataŭ legi vi povas televidi – tiam provu nur vidi kaj ne aŭdi la aparaton. Dezirante ekzerci la aŭdsenson, aŭskultu, ekzemple muzikon kaj tiel koncentri la atenton al ĝi, ke viaj ceteraj sensoj ne reagu pro impresoj.
Simile vi povas ekzerci la ceterajn sensojn, unu aŭ kelkajn samtempe. Ekzemple vi povas deziri nur aŭdi kaj vidi kaj nenion krome.
Danke al tiuj ekzercoj vi povos atingi bonan koncentriĝon de la atento al tio, kion vi deziras aŭ kio vin interesas kaj ne rimarki ĝenajn impresojn. Vi akiros la povon bone koncentriĝi en ĉiu cirkonstanco.
Ĉu vi rimarkis, kiel facile vi subiĝas al etoso, aŭ ŝanĝas vian humoron pro diversaj kialoj?
Havante agrablan humoron vi estas trankvila. Renkontas vin iu malbonŝanco kaj tiam la humoro malaperas kaj ekestas ĉe vi malĝojo. Tiu ĉi stato daŭras ĝis denove iu pli forta psika stimulo ŝanĝos ĝin en vi. Dum la tago vi povas multfoje ĝoji kaj malĝoji, gaji kaj malgaji, esperi kaj rnalesperi, ami kaj malami, envii kaj malenvii k.s.
Diversaj humoroj kaptas vin depende de la cirkonstancoj en kiuj vi troviĝas. Vi kondutas same kiel flageto - flankiĝas tien, kien ventas. Estu ne flageto, sed fortika kolono, kiu ĉiam same staras neŝancelebla eĉ de uraganoj. Tio signifas - via humoro estu neŝancelebla, tia kian vi deziras. Ĉiam estu interne trankvila kaj ekvilibra. Neniu cirkonstanco rajtas ŝanĝi vian humoron kontraŭe al via deziro, volo.
Pensu, ke ne aperu en vi emocio, kiun vi ne volas.
Ne kaptu vin ĝojego, malgajo, envio, malespero aŭ iu ajn alia emocistato, kiam vi ne deziras ĝin. Vi estu konstante ekvilibra emocie kaj via humoro ne ŝanĝiĝu, nur kiam kaj kiei vi deziras. Ĉiam regu la influon de la impresoj al vi kaj neniam subiĝu al ili.
Diversaj sentoj povas kapti vin: nervoziĝo, kolero, sopiro, amo, abomeno kaj aliaj.
Mi volas atentigi vin precipe pri la nervoziĝo.
Multaj homoj facile nervoziĝas pro banalaĵoj. Poste ili diras, ke tiu aŭ alia homo, faktoro nervozigis ilin, dum estas tute alie. Memoru ke ne iu nervozigas vin, sed ĉiam vi mem faras tion. Iu, io povas esti la kaŭzo de via nervoziĝo (ĉar la kaŭzon ĉiam oni trovas), sed tio ne signifas, ke la kulpo estas de tiu aŭ tio. Konkludu tamen, ke mankas al vi pacienco, komprenemo, kaj super ĉio memkontrolo.
Oni ne senkulpigas vin pro la nervoziĝo. Vi nervoziĝas pro via malforteco antaŭforigi tiun ĉi senton.
Memoru, ke ju pli malsaĝa homo, des pli nervoziĝema. Ĉiam la kulpo estas de tiu, kiu nervoziĝas. La homo reganta siajn sentojn, ne subiĝas al la nervoziĝo kaj eĉ kiam iu klopodas nervozigi lin - malsukcesas.
La nervoziĝo kaj aliaj statoj kaptas vin malgraŭ la volo tial, ke vi estas tro malfirma por ekregi ilin. Do via celo estas atingi plenan regadon super la sentoj, ke vi allasu al vi nur tiujn, kiujn vi deziras, kaj tiom da ili, kiom plaĉas al vi.
La prudento en vi estu super la sentoj kaj regu ilin. Kiam ne estos tiel, la homo povas fari frenezaĵojn, ekzemple pro amo al iu, envio, malamo k.s.
Laborante por regi la sentojn kaj emociojn memoru, ke vi ne rajtas strangoli ilin en vi mem. Tiam vi ne kapablus al ili same kiel kadavro. Fari tion estas malpermesite dum la laboro koncerne sin mem.
Faru tiel - por esti plene kapabla al ĉiuj sentoj kaj impresoj - ke vi povu profunde travivadi ilin, sed nur tiam, kiam vi mem deziras. Tial ne strangolu la sentojn kaj impresojn, sed akiru saĝecon, kiu helpos al vi kompreni kaj regi ilin.
Poste vi legos pri pripensado - tio estas unu el la labormetodoj por la sentoj kaj impresoj.
Simile taŭgas ĉiutaga esplorado de la konscienco.
Rigardu ĝisnunan vian vivon kaj rimarku, kiomfoje vi volis havi ion, kion vi ne bezonis. Eble vi eĉ sentis ne bezoni tion, tamen vi volis havi. Tio estas ligita kun avido. La volo havi aŭ akiri ion, pro kio vi profitos (laŭ via supozo), tre ofte estas malvirto.
Avidi oni povas multajn aferojn kaj aĵojn.
Ofte okazas monavido, avido de belaj vestaĵo aŭ havaĵo. Krome: famavido, deziro plaĉi al aliuloj, esti pli bona ol la aliaj, nur por povi pruvi sian (sentatan) superecon. Aldonu ĉi tien ankorafl la avidon de sensagrableco, konsiderante ĉiujn sentilojn.
Ankaŭ fronte estas: la volonto travivi korpagrablaĵojn (precipe forta avido en la junaĝo), diversaj deziroj pri sukeraĵoj aŭ alia nutraĵo, deziro de rigardado al interesa filmo pro allogaj bildoj (ofte senvaloraj kaj senmoraligaj), emo aŭdi diversajn ondirojn, spritaĵojn aŭ subaŭskulti. Ĝuste ili estas la plej ofte renkonteblaj avidoj de la homo. Ĉe la dua flanko de la avido estas troŝparemo - ankaŭ ĝi estas malbona kondutado.
Estas menciitaj ĉi tie kelkaj ekzemploj kaj vi, post pripenso, povas aldoni pli multe da situacioj, kiam vi deziris tion, kio ne estas de vi vere bezonata, tamen vi deziris tion por nutri la avidon.
Memoru ke je ĉiuj bezonoj, kiuj vere ne necesas al vi, estu kvita. Via vivo estu nekomplika sed simpla, sen troaj kaj superfluaj bezonoj.
Tamen ne vivu en tiuj kondiĉoj, en kiuj vi ne sufiĉe prizorgos la bezonojn de la vivo.
Strebu vivi en modero. Rilate al ĉio estu modera, ne falu en ekstremon, do ne dorlotu vin aŭ iun kaj ankaŭ ne devigu al asketado.
Ne strebu al superfluaĵoj, sed klopodu provizi vin per bazaĵoj necesaj por vivi.
Ne estu mallaborema, sed ankaŭ ne laboru de la tagiĝo ĝis la noktiĝo. Estu ŝparema, sed ne ŝparemega.
Via konscienco montru al vi la limojn de modereco, kaj plej bone estos, se vi agos inter ili.
Atentu ke kio estas por vi modero, por la aliulo povas ne esti. La materiaj objektoj kaj mono estas tio, kio povas pli faciligi la vivon, fari ĝin pli agrabla kaj oportuna. Tamen ili povas tute konsumi la homon, kreante multe da zorgoj kaj ĉagrenoj, kiam oni dediĉas sin nur por akiri ilin. Tamen multaj aferoj kaj la objektoj estas nedaŭraj, eĉ vantaj. Kio gravis hieraŭ, hodiaŭ povas signifi nenion. Tial ne valoras dediĉi la vivon por akiradi objektojn, ĉar tiam ĝi mankos al ni por la memperfektigado.
Krome, vivi sen superfluaĵoj estas pli simple kaj valore.
Celante vivi modere, rimarku kiujn devojn vi prenas por plenumi kaj kiujn vi forigas. Preni aŭ forigi devon, sekvigas difinitajn efikojn, kiuj tuŝos vin. Pripensu la efikojn, decidonte provu antaŭvidi ilin.
Volante esti modera, lernu distingi bezonataĵojn de superfluaĵoj, nedaŭraĵojn de eternaĵo, gravecon de banaleco, valoron de senvaloro, bonon de malbono kaj ankafl egoismon de altruismo, veron de mensogo k.s.
Haltu ĉe egoismo kaj pripensu: kiom da agoj vi faras pro ĝi. Kiam vi profunde pripensos kaj atingos la bazan agadkaŭzon, tiam ofte vi konstatos, ke tie kuŝas egoismo. Estas vere ke egoismo ofte iĝas agadkuzo, eĉ de tiu faro, kiu ŝajnis altruisma.
Faronte aŭ celonte ion, pripensu, ĉu la kaŭzo ne estas la emo profiti por vi mem – do egoismo.
Tamen, kiam temas pri bezonataj por vi profitoj, ne detenu vin agi, nur se vi ne malhelpos iun.
Ne deflankiĝu ekstremen, sed pri ĉio estu modera.
Ĉu vi konscias, kiom signifoplena estas por vi la principo?
Konfesu sincere, ke sen persisto vi akiros nenion, kio postulas vian longedaŭran laboron, aŭ vi atingos la celon post neimageble longa tempo.
Estante persista kaj pacienca, vi pli aŭ malpii frue venkos ĉiujn obstaklojn, akironte la celon.
Rimarku: dum la tuta vivo renkontas vin momentoj agrablaj kaj malagrablaj, zorgoj, ĝojoj, feliĉoj kaj malbonŝancoj. Rimarku ankaŭ, ke ili ĉiuj ŝanĝiĝas kiel la vetero. Tial, kiam vi estos persista kaj pacienca, timigos vin nenia cirkonstanco.
Strebi persiste ne signifas fali afl rezigni. Tamen faloj kaj rezignoj atendas vin same kiel fervoro kaj venkoj. Plej gravas ke vi ĉiam iru malgraŭ ĉio, kion vi renkontos. Iru tiom longe, ĝis vi atingos la celon – fali vi povas, sed poste ekstaru.
Ofte staras antaŭ vi la devo fari ion, kion vi ne volontas, kion vi ne ŝatas. Tamen vi scias, ke vi devus fari tion – do estus via kulpo, ne fari aŭ eĉ heziti.
Ĉu vi estas pacienca?
Kiam vi estas faranta ion okazas, ke vi volas havi tion jam farita, tial vi ne tre precize laboras, preterlasas etajn detalojn pro malpacienco.
Atendante iun aŭ ion vi malpaciencas, simile kiam iu aŭ io ĝenas vin; fine via pacienco elĉerpiĝas kaj kaptas vin nervoziĝo. Tiuj situacioj ne estu ĉe vi, ĉar ili atestas pri via nekomprenemo pri la homo.
Turnu la atenton al precizeco kaj sistemeco, kiuj dependas de via pacienco. Ĉu vi estas sufiĉe preciza, por fari vian laboron en mankoj, kiam vi povas?
Se temas pri sistemeco, estas tiel, kiel kun akvogutoj, kiuj falante sur ŝtono (eĉ plej malmolan) boras ĝin iom post iom malrapide - pritaksu ĝuste la valoron.
Volante esti persista kaj pacienca, sciu, ke tion oni povas, se oni volas; kiu pensas pri obstakloj, ties plenumdeziro povas ne realiĝi.
Ankoraŭ rimarku pri la sufero. Vi timas la suferon, ĉar ĝi estas malagrabla kaj vi volus esti netuŝita de ĝi. Tamen sciu, ke suferon vi bezonas (malgraŭ via nea sento), sen ĝi vi ne kapablus kompreni multajn problemojn kaj precipe la aliajn homojn. La sufero estas instruo, plej bone kiam vi akceptos ĝin pacience kaj persiste iros plu. Ekzercu esti persista dum via suferado.
Volu esti firma, havante celon antaŭ vi, strebu al ĝi kaj ne tro ĉagreniĝu pro la faloj, kiuj vin atendas.
Ĉiam pripensu la falon, konkludu, ekstaru kaj pluiru nelacigeble.
Memoru: pensante pri la plenumiĝo, neniam pensu, ke ĝi estas neebla, ĉar tiam ĝi povos iĝi tia. Multfoje voli, signifas scipovi.
Jen estas la lasta principo, kiun vi devus obei. Ĝia signifo-sfero estas plej vasta, ĉar ĝi enhavas ĉiujn ekzistantajn principojn, kiuj kondukas al perfekteco. Ĉi tien en la principon vi povas enigi ĉion, kion vi bezonas – mi nur mencios kelkajn aferojn.
Bonvolu ritmi vian vivon. Ritmo estas ripetado de io en difinitaj momentoj de la tempo. Ritmi la vivon signifas ripetadi agojn en difinitaj momentoj de la tempo, do ĉiam je la sama horo, tago, jaro ktp. Al tiuj agoj apartenas i.a.: enlitigio, ellitiĝo, manĝado, laboro, lernado, sportekzercado, ripozado, spiritekzercado, spirado, paŝado kaj aliaj. Viajn agojn ritmu, tio signifas, fiksu por ĉiu el ili difinitan momenton en la tempo, kiun vi ne ŝanĝos. Ekzemple, ĉiutage enlitiĝu, endormiĝu, vekiĝu kaj ellitiĝu je difinita horo. Ĉiutage komencu kaj finu labori je difinita boro, se via laborsistemo allasas tion. Zorgu ke longo kaj frekvento de viaj paŝoj estu senŝanĝaj. Ankaŭ la spirado estu neŝanĝiĝa konceme la frekventon kaj kapaciton, eksklude de la momentoj, kiam vi fizike pli aktivas. Tiam la spirado mem ŝanĝiĝos laŭ la bezono je oksido.
La digestan kanalon ritmu tiel, ke vi je difinita horo ĉiutage prenu manĝaĵon kaj forigu la organismajn restaĵojn.
Kelkfoje dum la jaro dediĉu plurajn tagojn por apartigi vin de la civilizacio. Tiam estante ie en arbaro, ĉe la lago, vi povas dediĉi vin al spiritekzercoj kaj ripozado. Konsiderinde estas, tiam nenion manĝi, nur trinki akvon aŭ fruktosukojn - mem pripensu pri tia fasto.
Atentu pri viaj biologiaj ritmoj – precipe la fizika (korpa), psika kaj mensa - kaj provu konformigi vian agadon al ili. Dum la tuta vivo ritmu ĉion, kion vi povas kaj vivu adaptante vin al la naturritmoj, perfektaj horloĝoj.
Gravas, ke vi estu libera. Rigardu, kiel via vivo dependas de multaj faktoroj - personoj, lokoj, tradicioj, publikopinio kaj aliaj. Rimarku, kiom ofte vi estas katenita pro ili. Estu libera je ĉio, kio katenas vin, kio estas por vi obstaklo en la evoluo, kio tiras vin malsupren. Via vivo ne dependu de la menciitaj faktoroj.
Ne tro ligu vin al homoj. Certe amu ilin ĉiujn, estu ilia frato, sed kiam oni devas disiĝi, faru tion sen bedaŭro; se vi sentus sopiron, tio signifus ke vi estas liginta vin.
Ne ligu vin al loko. Ĉie estu al vi bone, sed kiam vi devas lasi iun lokon, faru tion sen bedaŭro.
Simile - ne ligu vin al objektoj. Tiam, kiam vi estos perdinta ilin, vi sentos malĝojon, aŭ eĉ malesperos. Anstataŭ tio, estu preta doni al la aliulo - sen bedaŭro sed volonte – tion, kion vi malpli bezonas ol li. La havaĵoj estu helpo, kaj utiligu ilin, sed samtempe estu sendependa de ili. Traktu ilin kiel pasajn objektojn.
Estu libera ankaŭ je la publikopinio. La penso, "kion homoj diros aŭ pensos pri mi, kiel pritaksos min" - ne persekutu vin. Klopodu agi, kiom eble plej bone kaj ne atentu, kion homoj povas klaĉi pri vi. Vi mem scias, ke ĉiuj estas eraremaj kaj fakte ofte eraras.
Estu libera je tradicio, ĝi estas konservativa, malnova, kaj kio estas malnova ofte bremsas tion, kio estas nova. Tradicio estas bariero venkenda, sed tio ne signifas ke oni detruu ĝin. Vi nur estu libera je ĝi, sendependa por ke vi havu malfermitan menson, ĉar sen tio estas malfacile evolui.
Nun rigardu vian laboron. Vi laboras, ĉar vi volas havi fruktojn de la laboro, sed la laboron mem vi ne ŝatas. Alie konsideru la laboron. Kiam vi sentas ion farenda de vi, tiam ne atentu la fruktojn, kiujn vi povus ricevi post la fino, sed laboru kiom eble plej bone vi povas. Faru tion, kio apartenas al via devo, klopodante plenumi ĉion perfekte, pri la fruktoj ne ĉagreniĝu. Se vi faros ĉion plej bone kiel vi povas, kial interesu vin la efikoj? Ili estu tiaj, kiaj ili estas. Vi mem scias, ke vi la devon plenumis laŭ la povo.
La kialoj de viaj laboro kaj agado ne estu la profitoj (fruktoj) de ĝi, sed nur la postulo. Ĉiam, kiam estas postulo de via faro, agu kaj ne nur la profito estu kaŭzo de via faro.
Faru viajn devojn konforme al la konscienco.
Dum la tuta procedo de la perfektigado vi bezonas memfidon. Havi memfidon signifas, kredi siajn povojn, kiuj kondukos ĝis la celo. Vartu la fidon kaj ne perdu ĝin, ĝi estas granda povo, kiu kondukos vin kaj subtenos.
Perfektigante vin, paŝu laŭ determinita de vi vojo pri konscia elvolviĝo. Sur ĝi vi mem starigos principojn kiel vojmontrilojn kondukantajn al la celo.
Neniam forgesu, ke unu el viaj plej grandaj devoj estas akiri tiun scion, kiun vi bezonas. Ĝi ĉiuflanke evoluigu vin kaj estu bazo por via ŝanĝiĝado.
Fortigu vian volon, de ĝi vi tre multe dependas. Ju pli forta estas la volo, des pli bonaj kaj fruaj estas la rezultoj de via laboro koncerne vin mem. Inverse – havante malfortan volon, vi grimpos kiel limako kaj malofte ĝojos pri sukceso sur la vojo.
Tre gravas, ke vi memoru pri tiu granda principo, kiu diras: la malbonon per bono neniigu. Kiam iu faros al vi damaĝon, tiam vi ne faru al li aŭ ŝi simile, ĉar vi la malbonon piigrandigos. Anstataŭ tio, kiam vi pardonos al li aŭ ŝi aŭ eĉ faros bonfaron, estu certa, ke la tuta malbono malgrandiĝos. Ankaŭ estas eble, ke ĝi malaperos, kiam li aŭ ŝi sian malbonfaron komprenos kaj poste bedaŭros pro ĝi.
Kie ajn vi estas, esploru vin, se estas okazo por tio.
Observu vian kondutadon, ankaŭ la parolon kaj pensadon. Klopodu rimarki detalojn, kiujn via atento antaŭe ne konstatis. Vi mem estu via instruisto kaj samtempe diligenta lernanto. Observante vin mem, vi rimarkos multe da novaj problemoj, ankaŭ komencos pli saĝe kaj kompreneme rigardi vin kaj la aliulojn, kaj la tutan mondon.
Observu ne nur vin mem, sed ankaŭ la eksteran mondon - homojn, kreskaĵojn, fenomenojn k.s. Klopodu esti sentema al la parolo de la naturo kaj al iomete kapteblaj fenomenoj. Ofte dediĉu vian tempon al iu afero, ekzemple dum la veturo en trajno faru ekzercojn rilate tion.
En via perfektigado gravas laŭeble ofte profundiĝi en meditadon. Ĉiam elektu valorajn temojn. Ili estu problemoj rilate al moraleco, evoluo, animkulturado k.s. Plej bone se vi tian meditadon faros sisteme, en silento kaj kvieto. Ĝi vekos en vi sentemon kaj noblajn sentojn, kiuj kapablas konduki vin sur altaĵojn de la spiritevoluo. La ekzemplojn pri meditado vi trovos poste en la libro.
Ankoraŭ unu tre grava afero, nome konsciencesploro.
Ĉiutage endormiĝonte dediĉu kelkajn minutojn por rememorigi al vi ĉion, kion malbonan vi faris dum la tago. La konscienco diros al vi, kiujn principojn vi rompis, kiom da malbono vi faris kaj kiel konduti venonte. La konsciencesploro estu via kutimo, fermu per ĝi la tagon antaŭ la endormiĝo. Vi estu via justa juĝisto, kiu scipovos bone pritaksi, kiun maibonon vi faris, kion vi perdis kaj kion akiris dum la tago.
Ankaŭ matene dediĉu kelke da tempo por preni decidojn rilate al la laboro koncerne vin mem. Poste en la antaŭ-endormiĝa konciencesploro konsideru, ĉu vi sukcesis plenumi la decidojn.
La vivon konsideru kiel lernejon, en kiu vi estas por lerni kiel vivi - tial ekiru sur vojon de konscia memevoluiĝo. Irante sur ĝi, ne rezignu, malgraŭ suferoj kaj faloj, iru kredante la celon atingebla. La tempo, dum kiu vi estos atinganta la celon, dependas de vi mem.
Ĉiu sian sorton forĝas – por ĉiam memoru ĉi tiun proverbon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.