La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UNUAJ PAŜOJ AL PERFEKTECO

Aŭtoro: Joachim Werdin

©2026 Geo

La Enhavo

IV. ALIA RIGARDO AL LA MONDO

Viaj percepto kaj kompreno pri la mondo dependas de multaj faktoroj, ekzemple de viaj edukiteco, vivkondiĉoj, ĉirkaŭaĵo en kiu vi vivas, societoj kun kiuj vi estadas, viaj interesiĝoj kaj de tio, kion vi legis, aŭdis aŭ vidis. Via vidpunkto ne estas via propra kreaĵo, ĝi formiĝis depende de la faktoroj. Ĉi tiu libro estu unu el la faktoroj influantaj al via vidpunkto. Tlu ĉi ĉapitro havas unu taskon - montri al vi eron de tio, kion oni nomas mondrigardo, vidmaniero de la mondo.

Ne akceptu ion ajn el tio, kion vi tralegos, sed pripensu ĉion profunde kaj tiam via konscienco decidos mem.

Ĉiuj vivantaj estaĵoj - videblaj aŭ ne – ĉiam perfektiĝas konscie aŭ nekonscie. La lasta celo de ĉiuj estaĵoj estas perfekteco, kiun neniu povas imagi. Ju pli proksime al ĝi oni estas, des pli ĝi ŝajnas grandioza.

Ĉiuj estaĵoj iras al la perfekteco, la proceso de ili estas granda kaj etendiĝanta. En malproksima estonteco ĉiuj ĉi estaĵoj renkontiĝos en sama, fina celo kaj kreiĝos unueco.

En ĉiu estaĵo estas ero de la perfekteco – dia fajrero, kiu estas la kaŭzo de nia senĉesa evoluo. Ĝi estas nia vera Mio kaj ĝi kondukas nin al unueco kun la aliuloj en la perfekteco. Jen estas simile al guto, kiu revenas en oceanon, el kiu gi estis eligita.

Ni homoj estas parto de la proceso strebanta al la perfekteco, ankaŭ tiu parto estas etendiĝanta, tial la homoj estas tiom diversaj, se temas pri spiritevoluo.

Ĉiu el ni iras sur alia viva vojeto kaj ne estas du homoj irantaj sur sama vojeto.

La vojetojn oni povas dividi laŭ du specoj, iun de nekonscia evoluo kaj tiun de konscia memperfektiĝo, disvolviĝo.

Kio estas la vojeto de konscia disvolviĝo?

Ĝi estas konscia strebado al la perfekteco, memperfektigado dum aplikado de memprilaboritaj metodoj.

La metodoj koncernas agadon, kiu celas kaŭzi pozitivajn ŝanĝojn en niaj pensoj, paroloj kaj faroj.

Unue oni devas komenci de la karaktero. La tasko konsistas en tio, ke oni klopodas forigi la malvirtojn de la karaktero, fiksi kaj plifirmigi la estantajn virtojn kaj ankaŭ konstrui pozitivajn ecojn sur la lokojn de la forigitaj. Necese do estas krei por si principaron, kiu estos montrilo sur la vojeto de konscia disvolviĝo.

En tiu libro vi havas tian ekzemplan principaron, ĝi povos helpi al vi, sed tamen ne akceptu ĝin sen profunda prikonsidero. Pripensu ĝin profunde kaj poste flksu por vi mem principaron, kiu estos deviga por vi - ĝin obeŭ. La principoj kaj ilia signifosfero ŝanĝiĝos samtempe kun via spiritevoluado. Estas konsilinde prilabori novan principaron de tempo al tempo, tio signifas, renovigi la aktualan. Vi ĉiam evoluas, do la principaro devas esti konformigata al viaj nivelo kaj bezonoj.

Ĉiu iranto sur la vojo de konscia disvolviĝo povas fiksi por si pli aŭ malpli da principoj, sed se ĉiuflanke rigardi iln, oni povas konkludi, ke ilin enhavas la signifosfero de tri grandaj bazaj principoj, kiujn oni povas esprimi per la tri frazoj:

  1. Amu ĉiujn estaĵojn.
  2. Kontrolu vin.
  3. Kondutu laŭ via konsciencvoĉo.

La laboro por la perfektigado de sia karaktero estas esence longdaŭra kaj malfacila, sed la unuajn efikojn oni povas konstati jam post mallonga tempo (ekzemple post kelkaj tagoj). Efikeco de la laboro dependas de via volo – ju pli ĝi estas forta, des pli rapide oni atingas pozitivajn rezultojn. Kontraŭe - havante malfortan volon ofte venas rezigno kaj la decidojn oni ne plenumas. Tamen estas substrekinde, ke malforta volo ne malebligas formi sian karakteron, ĝi estas nur malmulte rezultodona ilo.

Ĝuste por tiu laboro oni bezonas paciencon kaj persiston. Malĝojoj kaj ĝojoj, feliĉoj kaj bonŝancoj, ĉagrenoj kaj senzorgoj venas en la vivo varie kiel la vetero. La vivo estas lernejo kaj manku en ĝi nek la unuaj nek la duaj aferoj, ĉar se ili mankus, tiam nia vivo estus difektita.

La perfektigado de la karaktero estas la unua paŝo sur la vojo de konscia evoluo. Ĉi tiu libro plejgrandparte estas dediĉita al tiu paŝo.

La laboro pri la karaktero estas perfektigado de si, ĝi formas nian vivan teniĝon, de kiu multe dependas en nia ekzistado.

Ĉiu homo havas multajn problemojn, ĉiu volus multe scii kaj povi fari, ĉiu havas dubojn kaj malfacilaĵojn. Tial la homo serĉas solvojn, rimedojn, ekzemplojn, ĝenerale ĉiuspecan helpon. Ĝuste la vojo de konscia disvolviĝo estas tiu 'kuracilo por ĉio', sed neniu tion spertos antaŭ la spertiĝo.

Sur la vojo solviĝas enigmoj, nekompreneblaĵoj, duboj kaj malfacilaĵoj – nome ĉiuj problemoj. Sur ĝi tio, kio antaŭe estis problemo, fariĝas solvita. Kompreneble ĉi tiu procezo okazas iom post iom kaj dum nia evoluado laŭvice malaperas problemoj unu post alia. Pri tio ke tiel okazas spertos ĉiu, kiu iros sur vojo de konscia disvolviĝo.

Nun imagu altegan monton, sur kies pinto estas nia ekstrema celo, la perfekteco. Ĉirkaŭ la monto kondukas longa, iomete klinita, vojo supren ĝis la pinto. Sur la vojo oni povas iri ne laciĝante, sed ĝis la pinto oni paŝos ege longe. De la vojo, en diversaj ĝiaj lokoj, komenciĝas pli aŭ malpli krutaj kaj mallarĝaj vojetoj supren, ankaŭ ĝis la pinto. Iri sur la vojetoj estas danĝere kaj la laciĝo ĝenas, sed la celon oni atingas pli rapide. La larĝa vojo estas la vojo de nekonscia evoluo, sur kiu iras plejparto de la homaro. La vojetoj estas vojoj de konscia disvolvo, sur kiu klopodas iri malmultaj homoj.

En la ekzemplo vi vidas diferencon inter la vojo de nekonscia evoluo kaj la vojo de konscia disvolvo – la elekto apartenas al vi.

Kiel mi jam menciis, en ĉiu estaĵo estas perfektero, tiu dia fajrero. Estontece ili ĉiuj estos unuiĝo. Tial ĉiuj estaĵoj estas gefratoj, nur la eksteraĵo diferencigas iun de la alia pro manko de scio kaj saĝo.

La homo konsideras la eksteraĵon (la malfortan karnon) sia vera Mio, dum ni ĉiuj estas unuaĵo sed disidigtaj en diversajn kovrilojn.

Tiu perfektero estas la vera Mio, ĝi estas eterna.

La karno ne estas la vera Mio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.