|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UNUAJ PAŜOJ AL PERFEKTECOAŭtoro: Joachim Werdin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tio estas la sufero por la homo, kio la sunradioj por la kreskaĵo – kiam estas tro multe da ili aŭ tro malmulte, tiam ne aperas la floro, tamen diversaj kreskaĵoj malegale bezonas la sunradiojn.
Konsilojn vi povas ricevi, sed plej bone helpi al vi povas nur vi mem.
La konscienco estas tio por la homo, kio estas la reflektoroj por la aŭto en la nokto.
Heleco kaj malheleco – ĉu estas ankoraŭ io tiom tre kontraŭa? Jes, saĝeco kaj stulteco.
Unue la amo estas fajrero, poste flameto kaj fine ĝi fariĝas fajrego, kiu ĉirkaŭe ĉiujn same varmigas.
Tiaj estas la vizaĝsulkoj, tiaj la movoj kaj kondutoj, kiaj estas la pensaro konservata en la imago.
La malbono havas avantaĝon - oni ne povas ĝin neniigi per malbono, sed nur per bono. Same kiel la ardon oni ne estingas per fajro nur per akvo.
Vivi signifas strebi, strebi signifas kulturi sin, kulturi sin signifas perfektiĝi - jen vojo por la homo.
La prudento kaj sentoj ofte kontraŭe staras, kontroli sin signifas, tiun unuan super tiun duan starigi.
Tuj pritaksi ofte signifas erari.
Ne ekzistas malfavora sorto, ne ekzistas malbonaj cirkonstancoj, estas nekomprenebleco do manko de saĝo.
La kaŭzo de la peko estas nescio – jen sekvas simpla konkludo: lerni por ne peki.
Inter homoj oni vidas la saĝulon plej malmulte paroli kaj plej multe aŭskulti.
Amo kreas saĝecon kaj tute inverse, saĝeco kreas amon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.