La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA FENOMENO ESPERANTOAŭtoro: William Auld |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
AULD, William (1924- ). Skoto. Poeto, eseisto, redaktoro. Ĉefaj verkoj: La infana raso (poemo); Humoroj (poemaro); Pri lingvo kaj aliaj artoj (eseoj). Multe tradukis, inkluzive de la sonetaro de Shakespeare.
BAGHY, Julio (1891-1967). Hungaro. Poeto, romanverkisto. Ĉefaj verkoj: Viktimoj (romano); Sur sanga tero (romano); Hural (romano); Preter la vivo (poemaro); Pilgrimo (poemaro); Sonĝe sub pomarbo (versdramo).
BARANYAI, Imre (1902-1961). Hungaro. Poeto kaj verkisto. Ĉefaj verkoj: Ekzilo kaj azilo (poemaro): Maria kaj la grupo (romano).
BEAUFRONT, Louis de (1885-1935). Franco. Eldonis la unuan E-lernolibron por francoj kaj fondis en 1898 la revuon L'Esperantiste. Fariĝis la dua plej grava esperantisto (post Zamenhof), sed en 1908 forlasis Esperanton favore al fiaskonta reformita formo de la lingvo.
BOULTON, Marjorie (1924-). Anglino. Poeto, verkisto de noveloj, dramoj ktp. Ĉefaj verkoj: Kontralte (poemaro); Eroj (poemaro); Virino ĉe la landlimo (dramoj); Okuloj (novelaro). Verkis ankaŭ gravan biografion pri d-ro Zamenhof.
BOURLET, Carlo (1886-1913). Franco. Grava pioniro de Esperanto. Fondis literaturan revuon La revuo kaj varbis la gravan eldonejon Hachette.
BRAUN, Stanislaw Zygmunt (1893-1956). Polo. Pionira E-poeto. Verko: Unuaj agordoj.
BULTHUIS, Hindrik Jan (1865-1945). Nederlandano. Romanverkisto. Ĉefaj verkoj: Idoj de Orfeo (fromano); La vila mano (fromano).
CAPPA, Giulio (1951- ). Italo. Verkisto. Kontribuis recenzojn, tradukojn, artikolojn kaj poemojn al la ĉefaj literaturaj revuoj.
CHIUSSI, Italo (1919-1973). Italo. Tradukis en Esperanton La noblan Koranon. Alia grava verko: Je la flanko de la Profeto.
CONTERNO GUGLIELMINETTI, Clelia (1915-1984). Italino. Poeto. Ĉefa verko: Eta vivo (poemaro).
COUTURAT, Louis (1868-1914). Franco. Profesoro, logikisto. Ĉefa verko: Histoire de la langue universelle. Kun de Beaufront (k.v.) forlasis Esperanton favore al fiaskonto reformita formo de tiu lingvo.
DELGARNO, George (m. 1687). Anglo. Aŭtoro de la unua plene ellaborita projekto de apriora filozofia skriba kaj parola lingvo: Ars Signorum, Vulgo Character Universalis et Lingua Philosophica qua Poterunt Nomines Diversissimorum Idiomatum etc. Londono, 1661.
DESCARTES, Rene (1596-1650). Franco. En letero al abato Mersenne la 20an de novembro 1629 li brile formulis la principojn en la konstruo de la plej bonaj modernaj sistemoj de la artefaritaj lingvoj.
DINWOODIE, John Sharp (1904-1980). Skoto. Poeto. Verko: Kastelo el revoj (el la volumo Kvaropo).
DAMBRAUSKAS/DOMBROVSKI, Aleksandro (1860-1938). Litovo. Lernis Esperanton jam en 1887. Redaktoro de Litova Stelo. Kontribuis al multaj revuoj, kaj en 1905 eldonis la poemaron Versaĵareto.
ENGHOLM, Stellan (1899-1960). Svedo. Verkisto kaj tradukisto. Ĉefaj verkoj: Homoj sur la tero (romano); Infanoj en torento (romano); Vivo vokas (romano). Redaktis la literaturan revuon Malgranda revuo.
FRANCIS, John Islay (1924-), Skoto. Poeto kaj novelisto. Ĉefaj verkoj: Vitralo (novelaro); La granda kaldrono (romano); Misio sen alveno (sciencfikcia romano).
FRENKEL, Roman. Ruso. Pionira E-poeto. Ĉefa verko: Verdaj fajreroj.
HAEFKER, Hermann (1873-?). Germano. Aŭtoro de la grava "universala historio" Jarmiloj pasas.
HODLER, Hector (1887-1920). Sviso. Filo de la pentristo Ferdinand Hodler. Kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio.
HOHLOV, Nikolai (1891-1953). Ruso. Tradukis el angla, rusa kaj serba lingvoj. Lia plej grava orginala verko estas La tajdo (poemaro).
HYAMS, H.B. (m. 1960). Anglo. Pentristo kaj verkisto. Lia ĉefa verko (sub pseŭdonimo Tagulo): Nova sento.
KALOCSAY, Kalman (1891-1976). Hungaro. Ŝlosila figuro en la literaturo de Esperanto. Poeto, tradukisto, redaktoro. Redaktis la gravan revuon Literatura mondo. Kunverkis gravan analizan gramatikon de Esperanto. Tradukis poezion el trideko da lingvoj. Formulis la poezian lingvaĵon de Esperanto. Ĉefaj verkoj: Streĉita kordo (poemaro); Izolo (poemaro); Infero de Dante (traduko); Reĝo Lear de Shakespeare (traduko); Tutmonda sonoro (tradukitaj poemoj, 2 vol.).
KAROLCZYK, Stanislaw (1890-1966). Polo. Poeto kaj tradukisto. Ĉefa verko: Unuaj agordoj.
KOCK, Edwin de (1930-). Sudafrikano. Poeto. Ĉefaj verkoj: Ombroj de la kvara dimensio (poemaro); Fajro sur mia lango (poemaro); Kvin elementoj (poemaro); Saluton al la suno (poemaro); La konflikto de la epokoj (eposo).
KOMENSKY, Jan Amos (1592-1670). Ĉeĥo. Granda scienculo, filozofo kaj pedagogo. En sia libro Via Lucis (1641) profetis la tempon, kiam la homaro ĝuos la uzadon de universala helpa lingvo nekompareble pli facila kaj akirebla, ol niaj lingvoj naturaj.
KONISI Gaku (1934- ). Japano. Novelisto kaj tradukisto. Ĉefaj verkoj: La kosmoŝipo "Edeno n-ro 5" (sciencfikciaj noveloj); Vage tra la dimensioj (sciencfikciaj noveloj).
LAPENNA, Ivo (1909-1987). Kroato, poste brita civitano. Juristo, verkisto, oratoro. Ŝlosila figuro en la E-movado post la Dua Mondmilito. Generala sekretario de UEA (1955-1964), Prezidanto de UEA (1964-74). Ĉefaj verkoj: Retoriko; Elektitaj prelegoj kaj paroladoj; Esperanto en perspektivo (ĉefred.).
LEAU, Leopold. Franco. Doktoro pri sciencoj. Kunlaboranto de Couturat (k.v.).
LEIBNITZ. Fama filozofo, kiu en 1666, dudekjara, elmetis siajn konceptojn pri estonta filozofia lingvo.
LUYKEN, Heinrich August (1864-1940). Germano, poste brita civitano. Romanverkisto. Ĉefaj verkoj: Stranga heredaĵo (romano); Pro Iŝtar (romano).
MIYAMOTO, Masao (1913-). Japano. Poeto, romanverkisto, tradukisto. Ĉefaj verkoj: Invit' al japanesko (poemaro); Naskitaj sur la ruino (romano); Pri arto kaj morto (novelaro).
NEERGAARD, Paŭl (1907-1987). Dano. Agronomo, redaktoro. Ĉefaj verkoj: Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj; La vivo de la plantoj.
NERVI, Maŭro (1959-). Italo. Poeto, verkisto. Ĉefa verko: La turoj de l'ĉefurbo (poemoj, rakontoj, dramoj).
NEWELL, Leonard Nowell Mansell (1902-1968). Anglo. Poeto, tradukisto. Ĉefverko: Bakshis (novelaro).
PICH, Karolo (1920- ). Ĉeĥo. Poeto, romanverkisto. Ĉefaj verkoj: La litomiŝla tombejo (romano); Angoro (poemaro); Obsedo (poemaro).
PIRON, Claude (1931-). Sviso. Tradukisto, psikologo. Ĉefaj verkoj: Malmalice (poemaro); Ĉu vi kuiras ĉine? (detektiva romano); Ĉu li bremsis sufiĉe? (detektiva romano). Pseŭdonimo: Johan Valano.
PRIVAT, Edmond (1889-1962). Sviso. Profesoro, verkisto. Iama prezidanto de UEA. Ĉefaj verkoj: Tra l'silento (poemaro); Ginevra (dramo); Vivo de Zamenhof; Esprimo de sentoj en Esperanto.
RAGNARSSON, Baldur (1930- ). Islandano. Poeto, tradukisto. Ĉefaj verkoj: Ŝtupoj sen nomo (poemaro); Esploroj (poemaro).
RIBILLARD, Jean (1904-1962). Franco. Romanisto. Ĉefa verko: Vivo kaj opinioj de Majstro M 'Saŭd.
ROSBACH, Johann Hammond (1921- ). Norvego. Novelisto, romanverkisto. Ĉefaj verkoj: Homoj kaj riveroj (nqyelaro); Disko (novelaro); Fianĉo de l'sorto (romano).
ROSSETTI, Cezaro (1902-1950). Svis-anglo. Verkisto. Ĉefa verko: Kredu min, sinjorino! (romano).
ROSSETTI, Reto Mario (1909- ). Sviso. Artisto, poeto, novelisto. Ĉefaj verkoj: El la maniko (novelaro); Pinta krajono (poemaro).
ROSSI, Nicolino (1939-). Sanmarina civitano. Poeto, tradukisto. Ĉefa verko: Sur la vivopado (poemaro).
SADLER, Victor (1937-). Anglo. Poeto. Direktoro de la Centra Oficejo de UEA 1968-80. Verko: Memkritiko (poemaro).
SCHULHOF, Stanislav (1864-1919). Ĉeĥo. Poeto, tradukisto. Ĉefaj verkoj: Per espero al despero (poemaro); Kion la vivo alportis (poemaro); Aŭtunaj floroj (poemaro).
SCHWARTZ, Raymond (1894-1973). Franco. Novelisto, romanverkisto. Ĉefaj verkoj: Prozo ridetanta (novelaro); La stranga butiko (poemaro); Kiel akvo de l'rivero (romano).
SEKELJ, Tibor (1912- ). Kroato. Esploristo, verkisto. Ĉefaj verkoj: Nepalo malfermas la pordon; Premiitaj kaj aliaj noveloj.
SELEZNJOV, Ivan (m. 1904). Ruso. Pionira esperantisto, multe vojaĝinta. Fondis kaj redaktis la periodaĵon Revuo internacia en 1902.
STURMER, Kenelm Ralph Creuze (1903-1960). Anglo. Novelisto. Verkis ankaŭ sub pseŭdonimo Kenelm Robinson. Ĉefaj verkoj: Por recenzo! (romaneto); Se grenereto... (novelaro).
STYLER, Albert Edward (1865-1928). Anglo. Verkisto. Ĉefaj verkoj: En la montoj; En la dolomitoj.
SZATHMARI, Sandor (1897-1974). Hungaro. Romanverkisto, novelisto. Verkoj: Vojaĝo al Kazohinio (romano); Maŝinmondo (novelaro).
SZILAGYI, Ferenc (1895-1967). Hungaro. Poeto, novelisto. Redaktis la gravan revuon Norda prismo. Ĉefaj verkoj: La granda aventuro (novelaro); Koko krias jam! (novelaro); Mistero minora (romano).
SHIRJAEV, Ivan Genadieviĉ (1877-1933). Ruso. Pionira verkisto. Ĉefaj verkoj: Sep rakontoj (novelaro); En la vagono (novelaro).
THORSEN, Poul (1915- ). Dano. Poeto. Ĉefaj verkoj: Rozoj kaj urtikoj (poemaro); Sen paraŝuto (poemaro).
TOTSCHE/TARKONY, Lajos (1902-1978). Hungaro. Poeto. Verko: Soifo (poemaro). Elstara literaturkritikisto.
TROMPETER, Wilhelm Heinrich (1839-1901). Germano. Termezuristo. Kiam en 1891 Zamenhof ne plu povis eldoni la revuon La Esperantisto, Trompeter dum tri jaroj pagis ĉiujn elspezojn por la revuo kaj tiel savis de disfalo la Esperantan aferon.
URQUHART, Thomas (1611-1660). Skoto. Aŭtoro de Logopandecteison, or an Introduction to the Universal Language, Londono, 1653.
VALLIENNNE, Henri (1854-1908). Franco. Verkisto, tradukisto. Verkis la unuajn romanojn originalajn en Esperanto: Kastelo de Prelongo; Ĉu li?
WARINGHIEN, Gaston (1901- ). Franco. Poeto, tradukisto, leksikografo ktp. Elstara figuro en la Esperanta kulturo. Verkis poemojn sub la pseŭdonimo Georges E. Maŭra. Ĉefaj verkoj: Plena ilustrita vortaro; Eseoj I: Beletro; Ni kaj ĝi (eseoj); Duonvoĉe (poemaro); Tra la parko de la franca poezio (kvar volumoj).
WILKINS, John. Anglo. Aŭtoro de An Essay Towards a Real Character and a Philosophical Language, With an Alphabetical Dictionary, Londono, 1668.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.