La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA FENOMENO ESPERANTOAŭtoro: William Auld |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Estas neeble registri precize, kiom da lingvoj ekzistas en la mondo, ĉar sciencistoj ne sukcesis difini, kio estas lingvo kaj kio estas nur dialekta formo de iu lingvo. Sed se ni diras, ke ekzistas pli ol 3000 diversaj lingvoj aktuale parolataj en la mondo, tio certe ne troigas la situacion.
La distribuo de la lingvoj estas, oni povus diri, ĥaosa. Verŝajne unu homo el ĉiuj kvar en la mondo parolas la t.n. mandarenĉinan sur dekkvinono de la tera surfaco. En Zambio, aliflanke, estas parolataj pli ol tridek bantuaj lingvoj, el kiuj kvar estas ĉefaj kaj reciproke nekompreneblaj. La Eŭropa Komunumo havas naŭ oficialajn lingvojn – oficiale egalrajtajn – sed kompreneble ankaŭ aliaj lingvoj estas parolataj sur ĝiaj terenoj. La hispana estas la oficiala lingvo en preskaŭ tuta Sudameriko – krom en Brazilo, kie temas pri la portugala.
Lingvoj kaj nacioj koincidas nur hazarde. Belgio havas du oficialajn lingvojn, Svislando havas kvar, dum unu triono de la hungare parolantoj loĝas ekster la limoj de Hungario.
Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj. Estas neeble imagi iun ajn ĝeneraligan regulon pri lingvoj, por kiu ne tuj prezentiĝus amaso da esceptoj. Tamen tiu lingva ĥaoso estas kutime malatentata, kvazaŭ ĝi ne ekzistus kaj ne starigus gravajn malfacilaĵojn en la normala homa konduto.
La granda plimulto el la homoj estas unulingvuloj. Ekzistas signifa kvanto da dulingvuloj – precipe en landoj (kiel ekzemple la Respubliko de Sudafriko), kie tio estas enlanda neceso, sed ankaŭ aliloke. Homoj disponantaj pri tri lingvoj estas relative maloftaj, kaj tiuj, kiuj vere regas pli ol tri lingvojn, estas mirindaj esceptuloj. Kvankam preskaŭ ĉiuj homoj scias paroli, lingvoregado estas iasence aparta talento, analoga al pentrista aŭ muzika kapableco. Eble tial la plimultaj homoj ne okupiĝas pri ĝi, aŭ kondutas, kvazaŭ ĝi ne koncernus ilin. Sed eĉ al tiu "regulo" troviĝis multaj esceptoj!
Multaj renkontiĝoj inter diverslandanoj devus esti tre ĝenaj kaj embarasaj pro la malalta nivelo de vera interkompreniĝo, sed ofte ne sentiĝas tiaj al iuj partoprenantoj. Mi foje demandis al mia edzino: "Kial oni kontentiĝas per tiaj primitivaj konversacioj?" Pro sia kutima klarvido ŝi respondis: "Ĉar ili ne atendas ion pli bonan", kaj certe ŝi pravas. Multaj homoj ne atendas seriozan nivelon de interparolado en internaciaj cirkonstancoj.
Mi iam sidis sur kafeja teraso grekinsula. Apude sidis gejunula rondo internacia. Unu el ili, usonano, estis la sola indiĝena parolanto de la angla, sed la angla estis ilia konversacia lingvo. Estante mem indiĝena parolanto de tiu lingvo, mi zorge atentis dum unu horo ilian interparoladon.
Ĝi komenciĝis tre vigle, kun multa ridado, sed iom post iom oni kvietiĝis, kaj fine de la horo, post iom da silenta rigardado al la maro, la grupo dispartiĝis kaj foriris du- aŭ triope. Mi sentis, ke la renkontiĝo certagrade fiaskis. La fakto estis, ke la vortprovizo de la neangloj estis vere limigita: la samaj kliŝaj frazoj ripetiĝis plurfoje, ĝis ili ne plu estis adekvataj. La temoj estis samkaŭze limigitaj kaj tre baldaŭ oni tediĝis pri ili. Samtempe la kompatinda usonano devis ofte ripeti frazon ne komprenitan, aŭ serĉi pli facilan esprimon. Por ne paroli pri lia prononcado, kiun eĉ mi kelkfoje nur malfacile komprenis....
Tiu okazaĵo aspektis al mi kiel mikrokosmo de la normalaj internaciaj rilatoj, antaŭ ĉio je la persona nivelo. Ĝi povas esti eĉ pli malbona, kaj eĉ (sufiĉe ofte) kriza, ekzemple kiam turisto klopodas klarigi al enlanda kuracisto la simptomojn de sia malsano, aŭ havas ian karambolon kun la enlanda polico aŭ la pasport-kontrolo.
Lingvodiverseco tuŝas nian vivon pli ofte ol ni konscie rimarkas. Ekzemple, fremdlingvaj filmoj en kinejo aŭ televido. Por "solvi" tiun problemon oni aplikas nur du eblajn rimedojn. Aŭ oni anstataŭigas la fremdlingvan parolon per enlanda parolo registrita de tute aliaj aktoroj ol rolas en la filmo, aŭ oni aldonas skriban tradukon. Neniu el ambaŭ rimedoj plene kontentigas. En la unua kazo la tradukitaj tekstoj devas esti samlongaj kiel la originalaj kaj laŭeble konformiĝi al la lipmoviĝoj de la orginalaj aktoroj (kio ofte falsas la efikon), kaj en la dua la skribitaj tekstoj plej ofte sukcesas nur resumi la parolojn. Tia situacio ne kontentigas sentemulojn, kvankam eble – kiel la lingva fiaoso ĝenerale – ĝi ne tro ĝenas la ĝeneralan publikon, kiu eventuale rajtas elekti alternativan programon.
Sed la plej grava rezulto de la lingva fiaoso koncernas la demandon pri paco kaj milito.
Tre malnova skota spritaĵo tekstas jene: – Ĉina maristo alparolas du glasgovanojn surstrate. La unua glasgovano demandas al sia amiko: "Kion li diris?" La dua respondas: "Mi ne scias". La unua diras: "Do ni batu lin kaj foriru".
Ne tre sprita, vi eble pensas. Sed laŭ mi ĝi enkapsuligas situacion tro oftan en la mondo: kiu parolas fremde, tiun oni prefere batu.
Pensu pri tio, ke la granda plimulto el la homoj ricevas novaĵojn kaj informojn plejparte pere de nur unu lingvo: tiu de la ŝtato, en kiu ili civitanas. Eĉ kiam pluraj ŝtatoj havas lingvon pli-malpli komunan, kiel ekzemple Britujo, Usono kaj Aŭstralio, la novaĵoj kaj informoj kutime estas redaktataj de samŝtatanoj de la ricevanto. Kiom ajn ĵurnalistoj k.a. klopodas esti objektivaj, ili restas neeviteble influitaj de la enlandaj antaŭjuĝoj. Kiom pli danĝere, kiam ili eĉ ne celas objektivecon, kiel dum internaciaj krizoj diversspecaj!
Eĉ radioprogramoj el aliaj landoj, direktitaj al ni en la nialanda lingvo, suspektigas nin, ĉar ni supozas ilin "propagandaj". Se nur ni scius, kion la alilandanoj efektive diras inter si! Konata al multaj angloj estas la sento en kimre- aŭ gaele-parolanta trinkejo, ke ĉiuj tieaj indiĝenoj inter si parolas insulte kaj ofende ĝuste pri ili (dum la indiĝenoj fakte interŝanĝas la normalajn ĉiutagajn babiladojn). Kion oni ne komprenas, tio minacas.
Manke de senperaj personaj kontaktoj, oni tre facile kredas disvastigitajn asertojn, ke la loĝantoj (ĉiuj!) de iu alia lando, aŭ anoj de alia raso, estas primitivaj aŭ barbaraj aŭ agresemaj aŭ orgojlaj ... unuvorte, malamikaj. Kaj manke de komuna lingvo, senperaj kontaktoj estas praktike neeblaj.
En la plimultaj kazoj eĉ ŝtatestroj, kiam ili renkontiĝas por interparoloj je plej alta nivelo, ne kapablas senperajn personajn kontaktojn, sed estas devigataj trakti pere de interpretistoj. Reciproka konatiĝo apenaŭ eblas sub tiaj kondiĉoj.
Lingvaj diferencoj ne malofte malhelpas la komercadon. Mi konas anglojn, kiuj en Hungario kaj Japanio malbenis la neeblecon de senpera intertraktado. Kiam en 1492 Kristoforo Kolumbo ekvelis okcidenten, celante Japanion, Ĉinion aŭ Hindion, en unu el liaj ŝipoj kunvojaĝis suboficiro, kiu scipovis flue la hebrean lingvon. Mankis al Kolumbo interpretistoj de la japana, ĉina kaj hindia lingvoj. Sed tiuepoke en Eŭropo oni kredis, ke la hebrea estis la origina lingvo de la tuta homaro, do Kolumbo esperis pere de tiu lingvo komunikiĝi kun la kleruloj en Malproksima Oriento. Li certe seniluziiĝis, kiam li renkontis la loĝantojn de la Novaj Teroj!
Nuntempe iuj sciencistoj starigis al si la problemon: kiel komunikiĝi kun eventuale renkontotaj eksterteranoj. Ni lasu al ili tiun belan enigmon, kaj revenu al la alia bela enigmo: kiel komunikiĝi kun alilandaj teranoj.
Ekzemple, ni vizitu Jarkunvenon de Rotario Internacia en Nice, Francujo. Enskribiĝis 19 000 homoj el multaj landoj, kaj kio okazis?
"Okazis du aferoj. La homoj enuiĝis. Oni daŭre babiladis dum la paroladoj kaj konstante ĉirkaŭmoviĝadis dum la parolantoj efektive paroladis. La alia estis, ke ju pli pasadis la Kongreso, des pli la ĉeestado en la plenkunsidoj malgrandiĝis, ĝis el preskaŭ 20 000 kongresanoj foje ĉeestis nur du- aŭ tricent." [1]
Kial tio okazis? Nu, la oficiala lingvo de Rotario Internacia estas "nur la angla", kiel oni diras. Tamen la franclingva prezidanto de tiu LKK diris en la komenco: "La diverseco de niaj lingvoj malfaciligos niajn kontaktojn. Ni utiligu niajn lingvokonojn, kiom ajn mezgradajn. Faru, kion mi faras!" – Kaj li elparolis mallongan bonvenigan paroladon en ok lingvoj, inkluzive de la japana. La raportinto komentas: "Lia angla prononcado efektive estis mezkvali-ta, kaj lia japana lingvo sonis galimatie". Li daŭrigas:
"Por ŝpari tempon, la ĉefajn paroladojn oni faris nur en unu lingvo, sed oni povis ricevi tradukojn diverslingvajn anticipe. Mi klopodis sekvi la paroladojn france, kiam oni faris ilin angle, kaj inverse, sed okazis tiom da malsimilecoj kompare kun la presitaj tekstoj, ke oni devis posedi sufiĉe bone la lingvon de la parolanto por sekvi la tradukon en la propra lingvo! Unu kunsido tro longe daŭradis, kaj unu parolanto provis redukti sian donitan tempon. Unuavice li legis pli rapide, sed fine decidis resumi la lastan kvaronon. Kompreneble, tion li devis klarigi per sia propra lingvo, kaj komplete mistifikis tiujn, kiuj ĝin ne scipovis... La aferkunsidoj estis tuta farsaĵo. Neniu diskutado estis atendita ĉar diskuto ne eblis. Ĉio ŝajnis antaŭdecidita."
Oni ne supozu, ke tio estis unikaĵo. Male, oni povus milobligi tiun sperton. Jen raporto pri la Tria Asembleo de la Asocio por Mondkonstitucio kaj Mondparlamento, okazinta en Kolombo, Srilanko, en kiu la angla estis la sola laborlingvo:
"Ĝenis krome distordanta amplifa sistemo, kiu kaŭzis, ke la azianoj ne komprenis la homojn el aliaj mondpartoj. 'Ili parolas malklare, tra la stomako' diris unu el miaj lernantoj. Estis revelacio por li, ke por ni estas la azianoj, kiujn ni nur malfacile komprenis. Multaj delegitoj pro enuo skribis leterojn aŭ raportojn dum la paroladoj aŭ entute ne plu ĉeestis." [2]
Ankaŭ sur la kampo de la sciencoj lingva diverseco kaŭzas senteblajn malfacilaĵojn. La rezultojn de siaj esploroj sciencistoj publikigas en treege diversaj fakrevuoj aŭ libroforme pere de universitataj eldonejoj en tre multaj landoj. Por raporti, la esplorinto elektas tiun lingvon, kiu plej konvenas al li aŭ ŝi, kaj preskaŭ neniam la raporto estas tradukata en aliajn lingvojn. Sciencisto ekscias pri gravaj raportoj koncerne lian fakon, sed ne povas funde studi ilin, se ili aperis en lingvo, kiun li aŭ ŝi ne regas. Tio efektive bremsas la disvastiĝon de gravaj eltrovoj – aŭ eĉ la refutadon de eraraj konkludoj. La Scienco (kun majusklo), teorie tutmonda, en realo daŭre restas pli parofia ol supozas la laikoj aŭ pretendas la sciencistoj.
La faka kompetenteco ankaŭ de beletristoj estas limigita per ties lingvoscio. Ili povas koni nur la verkojn originale verkitajn en la unu aŭ du lingvoj, kiujn ili scias, kaj la verkojn tradukitajn en tiujn lingvojn. Kiu supozas, ke ĉio grava estas kompetente tradukita eĉ nur en la plej disvastigitajn lingvojn, tiu estas naivulo.
Entute do, problemoj kaŭzitaj de la lingva diverseco sur nia planedo estas ĝena realaĵo. Ke ili estas realaĵo, tion pruvas la fakto, ke la homoj de nia epoko faris grandajn klopodojn kaj elspezis grandegajn monsumojn provante solvi aŭ forigi ilin. Ĝis kioma grado ili sukcesis?
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.