La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA FENOMENO ESPERANTOAŭtoro: William Auld |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Same kiel kanalo estas planita rivero, Esperanto estas planita lingvo. Ĉar ĝi estas planita kun difinita celo, kanalo evitas la neoportunaĵojn kaj fizikajn limojn de riveroj, kaj kondukas laŭeble rekte al sia celo. Tiel ankaŭ Esperanto inter lingvoj.
La celo de Esperanto estas senbara komunikiĝo inter malsamlingvuloj. Ĝi estas la sola lingvo en la mondo, kies unua kaj ĉefa rolo estas internacia uzado. Tial ĝi plej perfekte plenumas tiun rolon, ĉar por tio ĝi estis planita.
Aliaj lingvoj, kiujn oni foje nomas internaciaj, efektive ludas tian rolon ĝis certa grado; sed ili restadas antaŭ ĉio lingvoj, kies ĉefa funkcio estas servi al iu aparta socio (nacio, lando, tribo, religio), kaj ili konvenas nek por senĝena uzado en la kadro de iu fremda socio, nek por senpartia, egalpeza perado inter diversaj socioj. Tiajn taskojn ili faras nur tre malperfekte. Ili estas ankaŭ tre malfacile akireblaj por fremduloj.
Por ke Esperanto plenumu sian unikan rolon, necesis, ke ĝi havu interalie apartajn kvalitojn. Jen sekvas kelkaj el ili.
La tereno de Esperanto – kaj tion ofte forgesas teoriistoj – estas, laŭdifine, la tuta mondo, kaj ne iu limigita sektoro, kiel ekzemple tiu de la hindeŭropaj lingvoj. Internacieco ne limiĝas al Eŭropo; ĝi ampleksu laŭeble ĉiujn lingvojn. Unuavide tio ŝajnas neebla, ĉar la lingvoj de la mondo treege malsimilas inter si. Sed Zamenhof evitis enfalejon, en kiun trafis pluraj planlingvaj teoriistoj: ili celis ian "tujan kompreneblecon", per lingvo, kiun oni povu legi (ne skribi, ne paroli) sen antaŭa lernado.
Sed kiujn ni komprenu sub tiu "oni"? Vidiĝas, ke tiaj projektoj celas klerajn eŭropanojn – tiujn malmultajn elitulojn, kiuj jam scipovas pli ol unu eŭropan lingvon, aŭ precize tiun elektitan klerularon, kiu malpli ol aliaj urĝe bezonas komunan planlingvon. Kaj por atingi tiun pasivan legeblecon (pli ŝajnan ol realan), la aŭtoroj estis devigataj nenecese malfaciligi la aktivan lernadon, ĉar ili enkorpigis en siaj projektoj multajn neregulaĵojn kaj idiotismojn de la etnaj eŭropaj lingvoj.
Krei lingvon "internacian" sur bazo pure eŭropa signifus nur pliampleksigi la multnombrajn lingvajn diskriminaciojn jam ekzistantajn.
Tia eŭropeca starpunkto ankaŭ ignoras la lecionojn de la historio. Estas vere, ke antaŭ cent jaroj la eŭropanoj estis pli evoluintaj, riĉaj kaj entreprenemaj ol la plimultaj alilandanoj. Eble ŝajnis tiam nature, ke la plej potenca mondparto trudu "sian" planlingvon al la malsuperaj nacioj aliloke, same kiel ili trudis siajn etnajn lingvojn al la subpremataj kolonioj.
Sed intertempe, kiel ĉiam okazas pli aŭ malpli frue, la apogpunkto de la mondpotenco ŝanĝis sian lokon. Nia epoko vidas la teĥnikan kaj ekonomian plifortiĝon de japanoj, araboj, ĉinoj kaj aliaj kompare kun Eŭropo. Antaŭvidebla estas la iama potenciĝo de Afriko aŭ Sudameriko.
Se Esperanto estus lingvo tute eŭropa, ĝi certe jam ŝajnus malpli akceptinda en pluraj mondpartoj, kie, male, ĝi estas hodiaŭ relative populara kaj uzata.
Kiel do Esperanto transsaltis tiun obstaklon?
Unuavide ĝi aspektas eŭropa, tion oni devas konfesi, ĉar la radikaro estas preskaŭ ekskluzive eŭropdevena. Kiam oni vidas la vorton birdo, konstateblas: "Ha! el la angla"; bedaŭri: "el la germana"; ŝelko: "el la pola". Sed kiam oni vidas la vorton aliĝilo aŭ ĉiesulino, tiaj konstatoj jam ne validas. Kaj en la kazo de, ekzemple, foresto, la konstato: "Ha! el la angla" ( = arbaro) estas komplete erara.
Oni devas kompreni, ke la radikoj ne estas vortoj. Ili estas la materialo, el kiu la vortoj estas konstruitaj. Tiun fakton eĉ esperantistoj ne malofte pretervidas. Edmond Privat, ekzemple, skribis: "Esperanto... ne konas duoblajn konsonantojn samajn". [13] Oni devas nur pensi pri la vortoj mallarĝa, sammaniere, preterrajdi ktp, por konstati la erarecon de tiu aserto. Privat aludis al radikoj (kvankam bedaŭrinde lia aserto ne plu validas centpocente).
La vortmaterialo de Esperanto konsistas el radikoj, afiksoj kaj finaĵoj. Eĉ tiu tradicia kaj konvencia disklasigo estas nenecesa – kaj eble malutila; ĉar t.n. afiksoj, kaj eĉ foje finaĵoj, kapablas roli kiel radikoj: ulo, ina, eta, aĵo, ilaro, inta, ariĝi, male– ... neniam kaj ĉiam as 'anta (Mifialski).
La poeto Julio Baĝy iam eĉ verkis tutan poemon, kies vortoj konsistas preskaŭ ekskluzive el afiksoj, prepozicioj kaj finaĵoj:
Jam onta ulo onas en la nuna,
mil eroj iĝos unu aro kuna,
sed oblaj aĉaj ecoj de l' praŭlo
en posta ido foros ĝis la nulo.
(Aŭtuna foliaro, p. 53)
Efektive, ĉiu ero de la esperanta vortmaterialo posedas sian semantikan enhavon, kiu ideale restas senŝanĝa, senkonsidere pri la rolo, kiun la eroj ludas en vorto aŭ frazo. Finaĵo substantiva, adjektiva aŭ verba difinas la funkcion de radiko en la frazo. Tio signifas, ke ankaŭ la prepozidoj, konjunkcioj, korelativoj kaj numeraloj povas roli substantive, adjektive kaj verbe, ekz-e: Li sidas en la aŭto ekster la domo (prepozicie); sed ankaŭ: "...ĝiajn fortojn de 1' en ' kaj ekstero" (substantive: Mifialski). Kial li ne alvenis? (korelative); mi ne scias la kialon (substantive).
Sammaniere, afikso aŭ radiko povas roli prepozicie:
...juste punindaj por eterno
pro l' pekaj faroj
de Adamo, Eva kaj la Vermo
pra sesmil jaroj!
(Burns, trad. R. Rossetti)
aŭ: la traduko de "Hamleto" far Zamenhof.
Tiu ĉi semantika konstanteco kondukas al grandega aglutineco de Esperanto, t.e. el la vorteroj oni tute normale konstruas vortojn kunmetitajn, en kiuj ĉiu ero konservas sian signifon, kaj la signifo de la vorto estas la sumo de la signifoj de la eroj, el kiuj ĝi estas kreita. Tiel normala en Esperanto estas tio ĉi, ke apenaŭ necesas citi ekzemplojn, tamen: vortspeco (vort-spec-o); montgrimpi (mont-grimp-i); facilanima (facil-anim-a); nenionfarado (neni-o-n-far-ad-o), ktp. El tiu centpocenta aglutineco sekvas, ke ĉiu parolanto povas krei el la elementoj siajn proprajn vortojn – kaj esti komprenata de ĉiu alia esperantisto. (Foje komencantino volis paroli pri sia naskiĝtago sed ne konis tiun vorton; ŝi do parolis pri sia malmortotago, kaj kompreneble ĉiuj komprenis.)
Tia vortkonstruado ja ekzistas sporade kaj malabunde en lingvoj hindeŭropaj, sed ĝi ne estas tipa aŭ larĝe aplikebla principo. Male, en tre multaj nehindeŭropaj lingvoj (ekz. japana, svahila, turka) ĝi estas tiel same normala fenomeno kiel en Esperanto. Ĝi havas ankaŭ tiun avantaĝon (el vidpunkto de lingvo planita), ke ne necesas havi por ĉiu koncepto apartan, sendependan radikon. Kontraŭe, per relative limigita radikaro oni povas esprimi multegajn konceptojn: "...la Plena Vortaro de la jaro 1954 enhavas 7 866 vortradikojn, el kiuj oni povas formi en Esperanto minimume 80 000 vortojn ... Aliflanke, por la praktika aplikado de la lingvo en la ĉiutaga vivo ne estas necesaj pli ol 700 aŭ 800 vortradikoj, el kiuj oni povas formi 7 000 aŭ 8 000 derivitajn vortojn." (Lapenna) [14]
Tiu karakterizo evidente faciligas kaj rapidigas lernadon de la lingvo, ĉar ĝi grave reduktas la kvanton da vortmaterialo lernenda (vd. poste). Ĝi ankaŭ ebligas kreadon de vortoj esprimantaj nociojn, por kiuj en aliaj lingvoj simila vorto ne ekzistas, ekz-e sennaciismo (vd. poste).
Do kvankam la radikmaterialo de Esperanto estas eŭropdevena, la aglutina karaktero de la lingvo distancigas ĝin de Eŭropo kaj proksimigas ĝin al multaj neeŭropaj lingvoj. Tio, kaj la malmultigo de la lernendaj vortelementoj, rezultigas, ke la lingvo estas alloga (kaj certagrade rekonebla) en diversaj mondpartoj ekster Eŭropo. Tiuj ne estas la solaj kialoj, kompreneble – ankaŭ sociaj kaj politikaj faktoroj rolis kaj rolas, kiel ni vidos poste – sed ili multe kontribuas.
Ankaŭ pluraj aliaj karakterizoj de la lingvo faciligas ĝian popularecon en plej diversaj socioj. Ni pensu ekzemple pri prepozicioj.
Prepoziciojn uzas multaj lingvoj por difini la rilatojn inter diversaj elementoj en frazo. Sed ili ne estas universalaj. Iuj lingvoj uzas prefere finaĵojn aŭ postpoziciojn. En hindeŭropaj lingvoj la korekta uzado de prepozicioj estas tre malfacile lernebla, ĉar ili funkcias ofte nelogike kaj nur konvencie. En Esperanto, feliĉe, ili estas multe pli konsekvencaj; principe la prepozicioj, kiel ĉiuj elementoj, havas klaran semantikan signifon, kiu difinas ilian funkcion. Oni ne povas garantii, ke ĉiu lernanto uzos ilin korekte, tamen korekteco estas klare atingebla. Kiam la signifo de neniu alia prepozicio precize taŭgas por koncerna interrilato, oni ĉiam havas la rimedon uzi la neŭtralan je: morgaŭ je la deka horo ni renkontiĝos.
En multaj kuntekstoj tamen la prepozicioj en Esperanto estas ankaŭ eviteblaj, ĉar validas pli ol unu sola rimedo de frazkonstruo. Oni povas diri, ekzemple, aŭ: iri al la urbo, aŭ iri la urbon. Pro sia signifo de moviĝado, la prepozicio al aparte konvenas tiurilate. Ne estas ĝenerale rimarkite, ke la frazo en la ĉambron estas efektive gramatike derivita de al en-la-ĉambro!
Multe pli oftaj, tamen, estas la eblecoj ŝanĝi prepozicion en prefikson. Kvankam la uzitaj elementoj estas samaj, ilia aranĝado en la frazo estas afero de elekto:
naĝi tra rivero = tranaĝi riveron
pensi pri afero = pripensi aferon
iri en ĉambron = eniri ĉambron
La granda fleksebleco de la Esperanta adverbo simile signifas, ke oni povas elekti inter adverba frazo kaj samsignifa adverbo, tiel evitante prepozicion:
sidi en la hejmo = sidi hejme
diboĉi dum la junaĝo = diboĉi junaĝe
konatiĝi antaŭ la festo = konatiĝi antaŭfeste
dum la tago = dumtage
aŭ korelativon (ĉefe por komparoj aŭ similigoj):
mensogi kiel tomboŝtono = mensogi tomboŝtone
eksplodema kiel pulvo = pulve eksplodema
rigardaĉi kiel bovido = rigardaĉi bovide
Evidente, ankaŭ adjektivaj frazoj kaj adjektivoj estas interŝanĝeblaj:
virino en longa jupo = virino longjupa
domo trans la vojo = domo transvoja
Oni povas krome verbigi la prepozicion: mia domo apudas la preĝejon.
Sume, tiuj kaj aliaj sintaksaj alternativoj donas grandan liberecon en la gramatika esprimado, kaj neniu estas devigata senti, ke necesas sklave sekvi en Esperanto la kutimojn de la multe pli rigidaj hindeŭropaj lingvoj. Tio efektive iom kompensas la eŭropecon de la baza radikmaterialo.
Tamen troa libereco eble kondukus ĝis fiaoso. Ĉiu lingvo havas siajn "regulojn": tamen estas notinde, ke lingvaj reguloj de etnaj lingvoj deriviĝas de la efektiva uzado, kaj ne inverse. Ne malofte la "reguloj" instruataj en la lernejoj grave postlamigas la realan uzadon en la socio, kaj ĉiuokaze ili estas devigitaj ŝanĝiĝi laŭ la evoluo de la socia uzado.
Kaze de planita lingvo, la situacio estas, aŭ estis, iom alia. Kiam la projekto Esperanto eldoniĝis en 1887, tute ne ekzistis esperantista socio. La ekuzantoj de la projekto bezonis iujn regulojn aŭ gvidliniojn pri la korekta uzado de la embria lingvo. En tiu fakto povintus kaŝiĝi danĝero: rigida regularo kapablus bremsi aŭ malhelpi estontan evoluon de la projekto lingven.
Gravega merito de Zamenhof estis ĉiam tio, ke li plene rekonis la neceson de socia lingvobazo kaj de libera evoluo de la lingvo sub la kondiĉoj de praktika uzado. La planlingva movado Volapuk disfalis, parte pro la diktatoreca sinteno de ĝia kreinto, kiu insistis estadi la sola arbitracianto pri la lingvo kaj ĝia sorto. Oni rajtas senti simpation pri tia sinteno de kreinto al sia kreaĵo, sed ĝi estis fundamente erara. Ĉiu lingvo estas propraĵo de ĉiuj siaj uzantoj.
La solvo de Zamenhof estis genie simpla. Li starigis por sia lingvo dek ses regulojn, kiuj restas ĝis hodiaŭ la solaj devigaj reguloj por Esperanto; intertempe la gramatikistoj kaj verkintoj de lernolibroj derivis pro siaj celoj diversajn aliajn "regulojn" laŭ la efektiva uzado de la lingvo – sed tiuj restas nur rekomendoj. Ili fakte estas nur helpiloj pri akceptinda uzado.
La dek ses reguloj nenion malpermesas. Ili starigas la necesan bazon de tiu reguleco, kiu tiom faciligas lernadon de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj (kun ties neregulaĵoj kaj multnombraj "esceptoj" al ĉiuj "reguloj"). La reguleco de Esperanto havas gravan sekvon: lernanto scias, ke tio, kion li lernas en unu kunteksto, estas aplikebla en ĉiuj similaj kuntekstoj. Tio simpligas la transiron de konoj pasivaj al uzado aktiva. Tio kondukas al pli pozitiva memfido en lernanto, kiam li ekuzas skribe aŭ parole la lingvon.
La dek ses reguloj jenas:
1. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egale por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.
Al tio estas aldonita Rimarko: La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. Nu, koncerne tiun rimarkon agnoskendas, ke la uzado de la artikolo, eĉ en tiuj lingvoj, kiuj ĝin havas, malsamas de lingvo al lingvo. Sed pedanta Zamenhof neniam estis. Li sciis, ke ju pli la lingvo iĝos uzata, des pli la homoj unuformigos la uzadon de la artikolo en Esperanto kaj komune ellaboros stilistikon tiurilate. Kaj tiel efektive okazis. Kiel en ĉiuj lingvoj, la esperantistoj konformigas hodiaŭ siajn kutimojn al la normoj de rekonitaj modeloj.
La ceteron de tiu Rimarko, nome: La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi, vere neniam estis aplikata post la unuaj du-tri jaroj, malgraŭ tio, ke la plimultaj unuaj esperantistoj estis slavlingvanoj, kaj pluraj reformemuloj forte kritikis la artikolon. La stilon de Zamenhof oni imitis; kaj la fondiĝo de la revuo La Esperantisto en 1889 liveris al ĉiuj modelan lingvaĵon (kiun la redaktoro, Zamenhof, sendube unuecigis).
2. La substantivoj havas la finiĝon o. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon j. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo n. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genetivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).
Zamenhof menciis genitivon, dativon kaj ablativon ĉefe por orientigo de tiuj homoj, ekzemple slavoj, kies genta lingvo posedas deklinacion: en Esperanto ili apenaŭ rekoneblas, kaj, kiel ni vidis supre, prepoziciojn oni ne malofte evitas. Eĉ la genitivo ne estas konstanta, sed esprimebla ankaŭ senprepozicie: domo de pastro = pastrodomo; noktomezo = mezo de nokto, ktp.
La akuzativon ni poste diskutos pli detale.
3. La adjektivo finiĝas per a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion ol.
Al iuj kritikistoj ŝajnas superflue, ke la adjektivo akordiĝu kaze kaj nombre kun sia substantivo. Tamen en lingvo, kiu celas klarecon kaj precizecon, tiu karakterizo, en kombino kun granda vortorda libereco (vd. poste), ne nur evitas kelkajn miskomprenojn, sed ankaŭ ebligas diversajn elegantecojn en la maniero sin esprimi, ekz-e:
Mi sidis riverborde kaj, mizera,
Stelecajn lampojn sur la pont' rigardis;
Lampgutoj falis al la frunt' malvarma:
Ŝi viŝis ilin per la haroj, larma.
La robon blankan ruĝa bend' trastriis.
Eleganteco, tro ofte subtaksata de la teoriistoj, estas grava karakterizo de bonkvalita Esperanto.
4. La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciatoj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per sitnpla kunigo de la numeraloj.
Oni diras, ke nombrado kaj sakrado estas la plej malfacile regeblaj kapablecoj en fremda lingvo; kaj efektive ekzistas tre spertaj esperantistoj, kiuj dumkalkule uzas siajn denaskajn numeralojn anstataŭ la Esperantajn. Tamen la nombrado en Esperanto estas laŭeble simpla. Por kalkuli de 1 ĝis 999,999 oni manipulas nur dek du vortojn: 15 dek kvin; 50 kvindek; 500 kvincent; 500 kvinmil; 1887 mil okcent okdek sep.
Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj – la sufikson obl, por la nombronaj – on, por la kolektaj – op, por la disdividaj – la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
Tiel tre nete kaj skemece Zamenhof kompletigis la nombradon. Nur la disdividaj numeraloj kaŭzis al iuj malfacilaĵon, ĉar tiun koncepton ne havas multaj lingvoj. Tamen la ekzemploj donitaj en la Ekzercaro – kiu, samkiel la Fundamenta Gramatiko, estas parto de la Fundamento de Esperanto (vd. poste) kaj sekve aŭtoritata – ŝajnas sufiĉe klaraj kaj nemiskompreneblaj:
Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. – Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝojn, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.
5. Pronomoj personaj: mi, vi, li, ŝi, ĝi (pri objekto aŭ besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
Klare, la personaj pronomoj estas kreitaj laŭ la modelo de la hindeŭropaj lingvoj. Tial, ekzemple, la tria persono havas tri formojn singulare, sed nur unu formon plurale. Singulare oni distingas la naturon de la aludato, dum plurale tion oni supozas nenecesa.
Kiel en hindeŭropaj lingvoj, tio signifas ke, kiam la sekso de aludata persono estas nekonata, oni ordinare uzas la viran pronomon li. Kaj tio siavice indignigas zelotojn de la virinismaj movadoj. Tial kelkfoje oni ekuzis tiuokaze la formon liŝi (ŝili estus oportuna pluralo, aŭ eble iŝi?).
La nedifinita pronomo oni (kiu malgraŭ averto en PIV estas uzata kiel singulare tiel ankaŭ plurale) montriĝas netaŭga – ĉar ne sufiĉe konkreta? – por la supra celo. Ĝi, siavice, estas tre ofte uzata anstataŭ pasivo (iom pezajn pasivojn bona Esperanto emas eviti): En la vintro la fornoj estas hejtataj. = En la vintro oni hejtas la fornojn.
Okulfrape estas, ke la duapersona vi estas uzata singulare kaj plurale. Proponita singulara formo ci preskaŭ neniam uziĝis eĉ skribe, kaj dum preskaŭ kvardek jaroj la nuna aŭtoro neniam aŭdis ĝin en la paroluzo. Pri ĝi Zamenhof skribis:
Ci skribas (anstataŭ "ci" oni uzas ordinare "vi"). – Ekzercaro 16. ...tiu ĉi vorto estas trovata sole nur en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ neniam estas uzata. – Dua libro, 1888. Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu ĉiuj kaj ĉio nur "vi". – La Revuo, 1908.
Aldonindas, ke la malagrabla, sibla sono de la vorto ci, kiu sugestias malicon aŭ koleron, ne tre konvenas por la intima, karesa uzado de la singulara dua persono, kia ĝi estas konata en tiuj lingvoj, kiuj posedas ĝin. Tiun fakton la sentema orelo de Zamenhof certe ne preteratentis.
6. La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo or-dona -u; la modo sendifina -i.
(Ni preteratentu la ekpenson, ke tiu unua frazo ŝajnas lezi la regulon 12!)
La verbo en Esperanto estas mirinde simpla. Tute mankas la kompleksaĵoj de la verboj hindeŭropaj, kiuj, konsentite, ebligas al kleraj uzantoj altgradan precizecon, sed aliflanke estas tiel malfacilaj, ke la plimultaj eĉ indiĝenaj parolantoj neniam sukcesas mastri ilin. Oni ne povas tro substreki, ke la tuta verbo de Esperanto konsistas el nur ses finaĵoj, kiuj sufiĉas por difini la interrilatojn inter la diversaj agoj.
En la okazo, ke iu pli preciza difino estas dezirinda, oni prefere tion indiku per diversaj adverboj (jam, poste, plifrue ktp). Uzeblas ankaŭ participoj.
Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta: -ant; aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de.
Tiu paragrafo – tute nenecese – kaŭzis multajn malfacilaĵojn al iuj lernantoj kaj eĉ spertaj esperantistoj. Laŭ mia scio, neniu eŭropa lingvo posedas ion similan. (En Brazilio iu diris al mi, ke unu indiĝena lingvo posedas sistemon perfekte paralelan, sed pliaj informoj mankas.) Pro la torditaj klopodoj de iuj gramatikistoj prezenti en lernolibroj tiun sistemon, la Esperanto-movado perdis nekalkuleble multajn aspirantojn, al kiuj la "facila" lingvo subite ekaspektis "tro malfacila"!
Kaj tamen. La verkintoj de lernolibro, konforme al nacilingvaj kutimoj, insistis pri ia verbeco de la participoj kaj parolis pri "kunmetitaj verbformoj", dum evidente – kaj tion insistas Zamenhof – la participoj havas sencon "adjektivan aŭ adverban".
Kunmetitaj verbformoj en Esperanto ne ekzistas. Kio ekzistas, tio estas la verbo est- kun adjektivo. Pri la fakto, ke de tempo al tempo tio plej oportune tradukiĝas en alian lingvon pere de komplikita verbo, ne kulpas Esperanto. La Esperanto mem estas treege simpla.
Kiam oni uzas est- kun adjektivo havanta participan afikson, tiu adjektivo restas adjektivo kaj, kiel ĉiuj adjektivoj, priskribas la staton de la substantivo (do subjekto) en la momento priskribata. Se ni diras, ke la lago estas trankvila, ni priskribas la staton de la lago en la nuna momento, kaj same se ni diras, ke la lago estas forlasita aŭ malgrandiĝanta aŭ sondata; la sola verbo estas estas, kaj la adjektivo priskribas la aktualan staton de la subjekto. Se ni diras, ke la profesoro estos veninta post kelkaj horoj, tio ne diferencas strukture de la profesoro estos malsata post kelkaj horoj: eble la teorie verba karaktero de la radiko ven supozigas, ke veninta estas iel verba, sed ĝi ne estas. Ĝi estas adjektivo priskribanta la staton, en kiu la profesoro sin trovos post kelkaj horoj.
Simile, participaj adverboj (kiel diras Zamenhof) estas adverboj, kaj indikas kiel, kie, kiam, kial la ago esprimita per la verbo okazas (vd. reg. 7).
7. La adverboj finiĝas per e; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj.
Ni jam menciis la grandan flekseblecon de la Esperanta adverbo. Ĝi povas esprimi kaŭzon: morti akvomanke; tempon: alveni frue; gradon: ŝtale forta; celon aŭ rezulton: sange bati; instrumenton: mortigi pafile; lokon: kuŝi tombe; manieron: ridegiplormiene; kaj, kompreneble, komparon: tigre ŝiri, eksvarmi funge.
Ĝuste pro tiu multuzeblo, la precizan signifon ofte difinas nur la kunteksto.
8. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.
Tiu ĉi regulo necesas, ĉar en iuj lingvoj prepozicioj postulas ekzemple akuzativon aŭ alian kazon. En Esperanto, akuzativon post prepozicio regas la regulo 13.
9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.
Kaj, kompreneble, inverse: ĉiu vorto estas skribata, kiel ĝi estas prononcata. Tiu regulo forigas ortografiajn problemojn, kiaj ekzistas en multaj, ĉefe malnovaj, lingvoj.
Pro tio la alfabeto de Esperanto, kiu estas la unua paragrafo en la Fundamenta Gramatiko kaj sekve deviga, konsistas el 28 literoj, respondantaj al la 28 apartaj sonoj de la lingvo, el kiuj 5 estas vokaloj.
La alfabeto estas propraĵo de Esperanto. Kiel aliaj latinaj alfabetoj, ĝi estas precize adaptita al la postuloj de la lingvo, kaj ankaŭ (kiel la aliaj) posedas sian unikan aspekton, pro la literoj c^, g^, h^, j^, s^, u^.
Tiu alfabeto, kiu kompreneble kontribuas al la memstara karaktero de la lingvo, ne ĉiam plaĉis al iuj reformemuloj, kiuj eble ne ŝatis, ke la internacia lingvo pretendu egalrajtecon kun aliaj lingvoj. Por pravigi sian vidpunkton, tiaj homoj kutime serĉas pretekstojn ne tre serioze taksindajn. Ekzemple, d-ro Javal, proksima amiko de Zamenhof, klopodis influi tiun lastan per atentindaj monsumoj, ke li konsentu forigi la supersignojn. Sian deziron li motivis (li multe laboris por helpi la blindulojn), pretendante, ke la supersignoj estas lacigaj por la okuloj! Plej lastaj pretendoj koncernis komputilojn; reformemuloj pretendis, ke la maŝinoj kapablas funkcii nur uzante literojn sensupersignajn (kio praktike signifis la alfabeton anglan) – malgraŭ tio, ke la mondo estas plenplena de komputiloj perfekte funkciantaj kun diversaj abocoj, inkluzive de la Esperanta!
Finfine, la alfabeto Esperanta estas perfekte taŭga por la lingvo Esperanto, kaj estetike belaspekta. Neniu el la multnombraj alternativaj alfabetoj ĝis nun proponitaj sukcesis plibeligi la aspekton aŭ plitaŭgigi la akordiĝon de la skribita lingvo.
10. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
Kien loki la akcenton en vorto estas konstanta problemo en multaj lingvoj, por alilandanoj kaj eĉ foje por indiĝenoj (same temas pri vorto, kiun la indiĝeno renkontas la unuan fojon en skribita teksto). Zamenhof evitis tion per la regulo 10, kiu estas tre simpla – kondiĉe ke oni komprenas, ke ĉiu silabo enhavas unusolan vokalon. Tial apud estas dusilaba, balai estas trisilaba, historio estas kvarsilaba, varietee estas kvinsilaba, kaj ili prononciĝas Apud, baL4i, histor/o, varietEe. La akcento do estas ĉiam sur la antaŭlasta vokalo.
11. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino): la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
Tiu ĉi regulo donas la bazon de tiu vortkonstruado (jam menciita), kiu difinas la karakteron de la lingvo. Estas tre grave, ke Zamenhof aludas nur al "vortoj", kaj insistas, ke ankaŭ la gramatikaj finiĝoj estas vortoj memstaraj. Klare, ankaŭ la t.n. afiksoj estas tiaj. Ni vidos poste la pragmatikan originon de tiu ĉi situacio.
La ĉefa vorto staras en la fino: sekve la analizado de vortkunmeto legiĝas dekstro-maldekstren, ekz-e: ĉefflegistino estas substantivo-ino, kiu profesie flegas, ĉefa en sia fako. Kaĝbirdo estas antaŭ ĉio birdo, kaj birdkaĝo estas speco de kaĝo; preĝejo estas antaŭ ĉio ejo, kaj postlasaĵo estas antaŭ ĉio aĵo (kiun oni lasis poste). Nenionfara priskribas iun, kiu faras nenion. Estas tuj klare al ĉiu esperantisto, ke figemalafablulinidetaĉoj estas abomenindaj malgrandaj buboj kaj bubinoj, infanoj de virino ne societema...!
Kiel ĉiam, la zamenhofa regulo estas minimuma kaj laŭeble liberala. Krom tiu regulo oni havis por sin gvidi ankaŭ la modelojn en la tekstoj verkitaj de la majstro. Surbaze de tiu materialo, oni komencis ellabori ampleksajn teoriojn pri la ĝusta vortkunmetado. La teorio transprenita kaj rafinita de Kalocsay estas la plej ĝenerale akceptita, malgraŭ tio, ke ĝi baziĝas sur premiso, kiu restas ĝis hodiaŭ temo de diskuto: ĉu la Esperantaj radikoj havas en si mem gramatikan kategoriecon?
Tute prave, la teoriado okazas nur marĝene de la praktika uzado, kiu klare demonstras, ke la vortkreaj eblecoj de la lingvo estas eble la ĉefa riĉaĵo de Esperanto. Ĝiaj kapablecoj ŝajnas senlimaj.
12. Ĉe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.
Tiu ĉi regulo necesis, ĉar en iuj lingvoj duobla negativo emfazas la negativecon, dum en aliaj ĝi male emfazas pozitivecon. Tiel, en iuj lingvoj la ekvivalento de Hodiaŭ mi ne vidis neniun signifas, ke mi vidis neniun, dum en aliaj ĝi signifas, ke mi ja vidis iun. Esperanto apartenas do al tiu lasta kategorio.
13. Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.
Tion ni jam esploris en rilato al la prepozicioj: La birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon. Sed ĝi okazas tre ofte ankaŭ ĉe adverboj: hejmen, maldekstren, flanken, tien.
14. Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
Tiun ĉi gravegan regulon, kiu signife diferencigas Esperanton de la aliaj lingvoj, ni jam pli frue diskutis detale.
15. La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.
Kiam ĝi estis eldonita en 1887, la lingvo havis malpli ol 1 000 radikojn – kvankam kompreneble per tiu materialo oni disponis pri vortprovizo multe pli ampleksa. Tiu stoko rapide pligrandiĝis (kiam eldoniĝis la unuaj vortaroj, kaj ankaŭ la unuaj literaturaj verkoj), kaj daŭre pligrandiĝas hodiaŭ.
Estas fakto, ke – precipe sur kampoj sciencaj kaj tefinikaj – la lingvoj de la mondo posedas ampleksan terminaron pli-malpli komunan, kaj tiaj terminoj povis senĝene akceptiĝi ankaŭ en Esperanto. Fizikistoj kaj psifiologoj, inĝenieroj kaj juristoj ktp povis rapide starigi siajn fakterminarojn sur tiu bazo.
La averto de Zamenhof, ke oni enkonduku nur vorton fundamentan (kiu do estu radiko, el kiu oni formu la ceterajn vortojn), estis tre sagaca, sed ne ĉiam atentata. (Kiam el redakt- oni formas redaktisto, ĉu necesas redaktoro, ktp?)
Bedaŭrinde la regulo malfermas ankaŭ aliajn pordojn, malpli bonvenajn. Tre multaj anglalingvaj vortoj eniris aliajn lingvojn (la francan, la rusan, eĉ la japanan ktp), kaj fariĝis certagrade internaciaj: striptizo, buldozo, nokaŭti, handikapita k.s. El tio estas simpla paŝo eniri ankaŭ en Esperanto, sub egido de la 15a regulo.
Ĉu tiel terure? Nu, jes kaj ne. Buldozo estas eble bona; se por la aliaj mi preferas: incitnudiĝo, senkonsciigi, malavantaĝa, ĉu eble tio ne estas ia ekscentra prefero flanke de maljuna konservativulo?
La problemo estas, ke tiu abunda angligo de la vortprovizo (kiu tamen okazas en pli forta grado en tre multaj naciaj lingvoj) ja subfosas la ĉefan avantaĝon de Esperanto kiel lingvo efektive internacia – ĝian vortkonstruan karakteron surbaze de relative malmulta kaj facile akirebla radikaro. Se Esperanto fariĝus tiel malfacila kiel la angla lingvo, kial preferi Esperanton?
16. La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭata de apostrofo.
Venis jam tempo emfazi kaj substreki la fakton, ke Zamenhof estis poeto kaj literature kultura homo. Pravas kaj gravas la konata sentenco de Kalocsay: "Kaj vere, oni povas diri, ke ne per Esperanto li faris poezion, sed per la poezio li faris Esperanton". Se tiu aserto ŝajnas al iuj legantoj maltrafa aŭ superflua, ili pripensu du fundamentajn faktojn:
(i) La metio de la poetoj kaj la literaturistoj ĝenerale estas la lingvo, kiun ili disponas. En ĉiuj lingvoj estas rekonate, ke tiuj metiistoj kreas la ĉefajn glorojn, la plej subtilajn kaj esprimivajn formojn, de la koncerna lingvo. Dum la dek jaroj de pretigado, kiujn Zamenhof dediĉis al Esperanto, lia celo ĉiam estis, ke ĝi kapablu reprodukti la verkojn literaturajn de aliaj lingvoj, verkojn de ekzemple Heine, Sĉiller, Andersen, la Biblio, k.a. Ne kodon li volis krei, sed plenkapablan lingvon, kaj li sukcesis.
(ii) La metio de la sciencistoj plej ofte estas analizado kaj dissekcado, sed ne kreado. La monstro de Frankenŝtajno estas trafega metaforo pri ilia krea kapableco... Mi tute ne dementas la sciencojn kaj ties rolon en nia mondo; sed necesas rekoni iliajn limojn. Tiuj interlingvistoj, kiuj "science" aliris la problemojn, estas ĝuste tiuj, kiuj ne sukcesis – ĉar fundamente ili ne celis – enblovi la vivon en sian kreitaĵon. Aliflanke ankaŭ Sĉleyer, kiu ja sukcesis vivigi dum mallonga tempo sian lingvon, estis ia verkinto de versaĵoj (en la germana).
Por tio la karaktero de Zamenhof estis ĝusta por la tasko, kiun li starigis al si. Ĝi postulis antaŭ ĉio poeton kaj ne scienciston.
Kaj certe al neniu sciencisto venus en la kapon starigi tiun ĉi deksesan regulon, kiu ebligis kreadon de la sonore belaj versoj de la Esperanta poezio kaj la formfidelan tradukadon el alilingvaj literaturoj, kiuj estas – aŭ devas esti – fieraĵo de la Esperanta lingvo.
Jen estis do la solaj devigaj reguloj de tiu lingvo.
Kiam Zamenhof eldonis sian unuan lernolibron en 1887, li difinis en antaŭparolo tri ĉefajn problemojn, kiujn li devis solvi. Du el ili koncernas nin ĉi tie:
Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante.
Ke ĉiu, kiu ellemis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne, – t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank' al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj.
Eĉ la unuan el tiuj problemoj multaj aŭtoroj de internacilingvaj projektoj ne klopodis solvi; sed celi la duan estis unike: krei lingvon, kiun oni povu tuj ekuzi, ĉu aŭ ne aliaj adeptoj ekzistus! Tio klare evidentigas la ĉiam praktikan naturon de Zamenhof; kaj lia solvo diktis la karakteron de la lingvo, kiel mi ĝin analizis supre.
Por ke la lingvo estu laŭeble facila, Zamenhof aliris la problemon el du vidpunktoj: gramatika kaj vortproviza.
La gramatikaj komplikaĵoj de la etnaj lingvoj estas tiaj, ke lernanto bezonas monatojn aŭ eĉ foje jarojn por kontentige regi ilin. Zamenhof simpligis "ĝis nekredebleco" la gramatikon, kaj fiere pretendis: "La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo". Lingvo konsistas el multe pli ol gramatiko, tamen tiu pretendo estas vera. La 16 regulojn serioza studanto ja povas alproprigi en la daŭro de unu horo. Kaj tio estas en si mem mirindaĵo.
Kiel ni jam vidis, el vortproviza vidpunkto la sistemo de vortfarado jam per si mem grave reduktas la kvanton de la lernendaj vortoj. Ankaŭ pri tio Zamenhof prave ne hontis:
"Mi kreis regulojn por vortfarado kaj per tio ĉi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio ĉi de la lingvo ĝian riĉecon, sed kontraŭe, farante la lingvon – dank' al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi ĉiujn eblajn nuancojn de la penso – pli riĉa ol la plej riĉaj naturaj lingvoj."
Tiun malmodestan pretendon flanke de nekonita aŭtoro de nekonata projekto oni akceptos laŭ sia maniero surbaze de siaj antaŭjuĝoj; sed tiuj el ni, por kiuj lia lingvo fariĝis normala peranto de la intimaj pensoj kaj spertoj, kaj kiuj eventuale uzadas ĝin por la kreado de plej subtilaj artverkoj ktp – tio estas, la posedantoj de la koncerna lingvo – forte emas konsenti kun Zamenhof. Ĉu necesas aserti, ke neniu volas, aŭ povus, bagateligi la atingojn de la aliaj lingvoj, sed ni ankaŭ ne rajtas supraĵece bagateligi la kvalitojn de Esperanto.
La kvanton de la lernota vortmaterialo Zamenhof plue reduktis per la enkonduko de alia speciala vortkategorio, t.e. "...per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj...")
Ĉi tie nur kelkaj komentoj.
La prefikso mal signifas "rektan kontraŭaĵon de la ideo". Iuj teoriistoj kritikis tiun prefikson, ĉar tion ĝi kutime ne signifas en aliaj (eŭropaj) lingvoj (sed implicas mison). Tiun lastan implicon ĝi ne havas en Esperanto. Sed ĝi estas genia eltrovaĵo, ne nur ĉar "...sciante la vorton bona, ni jam mem povas formi la vorton malbona, kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo malbona estas jam superflua", sed ankaŭ ĉar ĝi liveras, kiel ni vidos, oportunajn eblecojn de utilaj sinonimoj:
Malsupren, malsupren, malsupren
Descendu ni nun!
La uzado de mal nenie kaj neniam estis precize difinita aŭ limigita. Zamenhof citis ekzemplojn: malmola, malvarma, malnova, malpura, malproksima, malriĉa, mallumo, malhonoro, malsupre, malami, malbeni, sed li aldonis k.t.p., k.t.p., kaj la serio estas praktike senlima. Ĉiu koncepto, kiu implicas rektan kontraŭaĵon, kapablas esprimiĝi per la uzado de mal.
Tio multfoje kondukas al situacio, en kiu ni rajtas elekti el serio de alternativoj, kiel ekz-e:
dolĉa - maldolĉa
maldolĉa = amara
malamara - dolĉa
Tiaj alternativoj tre ofte utilas en realaj kuntekstoj: Mia malĝojo ne tristigu vin.
Tamen la homoj estas konservativemaj, kaj multaj esperantistoj preferas limigi sian uzadon al jam sankciitaj formoj, kaj eviti nekutimaĵojn. Pro tio, eble, samseksemuloj bedaŭrinde preferas nomi sin gejaj anstataŭ la same, aŭ pli, korekta – kaj certe pli sinaserte preciza – malgeaj.
La demando pri sinonimoj kaj alternativaj formoj estas tre grava. Vere riĉa lingvo devas disponi pri ili. Kontraŭuloj de Esperanto foje asertas, el sia profunda nescio, ke tia lingvo kia Esperanto malhavas sinonimojn, dum kontraŭe sinonimoj abundas en Esperanto.
Pensu ekzemple pri la sufikso il. Ni povas esprimi plurmaniere la saman konkretaĵon, sed kun gravaj nuancaj diferencoj: batalilo - armilo - mortigilo. La du unuaj retenas almenaŭ iom la romantikecon de milito; la tria nemiskompreneble difinas la funkcion de la koncerna instrumento!
Ĝusta uzado de la vortoj ig kaj iĝ ne malofte starigas malfacilaĵojn al ekzemple hindeŭropanoj. Tiuj malfacilaĵoj deriviĝas el la fakto, ke en hindeŭropaj lingvoj oni oftege uzas la saman vorton por esprimi senŝanĝe ideon netransitivan kaj ideon transitivan. La ununura vorto kaŝas antaŭ la uzanto la fakton, ke la sama vorto esprimas du esence malsamajn konceptojn.
Tiaj konceptoj estas eble droni kaj dronigi; aŭ komenci kaj komenciĝi. El vidpunkto de la sama individuo (do de la sama starpunkto), la ago droni kaj la ago dronigi havas komplete malsamajn rezultatojn de komplete malsamaj cirkonstancoj: la agoj estas tute malsamaj. El vidpunkto de la sama individuo troviĝas granda diferenco inter Tiu kunveno komenciĝis kaj Tiu kunveno komencis mian karieron.
Esperanto klare distingas du tiajn konceptojn. Kiu pensas sub influo de nacilingvaj ekvivalentoj, tiu eble havos malfacilaĵojn; sed kiu ellernas la semantikan enhavon de la Esperantaj radikoj, tiu ne nur ne havos malfacilaĵojn, sed ankaŭ rekonos, ke tiurilate Esperanto estas lingvo semantike pli preciza, pli ekzakta.
Kun la celo do ebligi, ke "kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj...", Zamenhof tiel aranĝis, ke ĉiu elemento (= vorto) de la lingvo havu unu fiksitan signifon. Necesis nur disponi pri ŝlosiloj kun tradukoj-klarigoj de la elementoj en aliaj lingvoj por tuj ekuzi skribe la lingvon.
Zamenhof donas kiel ekzemplon la frazon: Mi ne sci,as, kie mi las,is mi,a,n baston,o,n; ĉu vi ĝi,n ne vid,is?
Per ŝlosilo en sia lingvo, alilandano facile povus kompreni la frazon, ĉar la elementoj estis klare dispartigitaj. Ne eblas scii, ĉu tiu ebleco iam ajn estis multe uzita en la praktiko, sed ĝi diktis la aglutinecon de la lingvo Esperanto.
Zamenhof klare komprenis la neeŭropecon de sia lingvo. En la Unua Libro li tion diras eksplicite:
"Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tiel mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), – li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."
Tro ofte, post ellerno de la lingvo li tion daŭre eĉ ne supozis.
Plian regulecon kaj facilan akireblecon Zamenhof havigis al Esperanto per la korelativoj. Temas pri serio de 45 vortoj aŭ esprimoj semantike interligitaj. En aliaj lingvoj, tiuj konceptoj ordinare postulas 45 apartajn vortojn, kies interrilatiĝo ne ĉiam evidentiĝas. Zamenhof tion atingis per manipulado de 14 elementoj havantaj (kiel ĉiuj elementoj) konstantan signifon. Tion oni klare vidas per tabeligo, sed jen la klarigo liverita de Zamenhof en la Ekzercaro (n-ro 30):
"Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. – La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon 'k', ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon 't', ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon 'ĉ', ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson 'nen', ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu."
Sed ne tie finiĝas tiu utila korelativeco:
"Aldonante al la vortoj montraj la vorton 'ĉi', ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime).
Aldonante al la vortoj demandaj la vorton 'ajn', ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povos ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi tiea, tieŭlo, tiamulo, k.t.p. ( = kaj tiel plu)."
Klare, multaj vortoj en la serioj troviĝas inter la plej oftaj nocioj en la lingvo, kaj fakte oni povas diri, ke almenaŭ en la skribita lingvo ĉiu propozicio enhavas (meznombre) po unu el ili. Tial estas tre necese, ke la lernanto mastru kiel eble plej frue la tabelon. Kompense, pro ties simpla reguleco, tio estas tasko relative facila – kaj certe pli facila ol la akirado de 45-plus apartaj vortoj.
Teoriistoj dezirantaj maksimuman similecon al la hindeŭropaj lingvoj iam nomis la korelativojn "artefaritaj" – kiaj ili eble estas. Tamen en la viva uzado, ili estas forte esprimivaj, pro la semantika forteco de la koncernaj elementoj.
Normala vortordo multe diferencas de unu lingvo al alia. Se citi simplan ekzemplon, en unu lingvo adjektivo antaŭiras sian substantivon, en alia lingvo ĝi postsekvas la substantivon.
Aŭ: la normala ordo de subjekto, objekto kaj predikato en propozicio povas tre malsami de lingvo al lingvo. Dank' al la akuzativa finaĵo -n, Esperanto posedas grandan liberecon tiurilate. Tiu akuzativa finaĵo estas ofte kritikita de okcidenteŭropaj neesperantistoj, kiuj nomas ĝin "nenecesa". Sed tiu kritiko ignoras la fakton, ke ĉiu lingvo posedas akuzativon en iu formo aŭ alia. Lingvoj, kiuj ne indikas ĝin per finaĵo aŭ alia leksika ŝanĝiĝo, tion faras per deviga vortordo – kiun fremdulo devas lerni, kaj kiu tre rigore rigidigas la vortordon en tiu lingvo.
Homoj posedantaj lingvon kun relative rigida vortordo ne ĉiam komprenas la avantaĝojn de vortordo relative libera. Efektive ili ne malofte supozas la ekziston de ia "natura" vortordo (kiu spegulas, kompreneble, la vortordon kutiman en ilia propra etna lingvo), sed kiel eksplikis Wells, [15] tio estas iluzio. Iu lingvo havas vortordon kutiman; sed la ebleco variigi tiun kutimaĵon liveras valoran rimedon de subtileco kaj eleganteco. Ju pli libera estas la vortordo, des pli da rimedoj ekzistas; kaj vere Esperanto havas grandan liberecon tiurilate. Tio devenas parte de ĝia noveco – ĝi ankoraŭ ne havis tempon sufiĉan por ŝtoniĝi – kaj parte de la tutmondeco de ĝiaj uzantoj, kiuj kutimiĝas al la diversaj vortordoj de siaj etnaj lingvoj.
Tiu libereco de Esperanto evidente ne estas tuta. Kiel montris Piron, [16] se oni diras la frazon: por ke homo la juna homojn la muljunajn respektu, necesas ke komprenu li ilin, tio restas Esperanto, sed "vekas senton de strangeco". Prave. Tiu vortordo estas nekutima kaj samtempe pravigas sin nek signife nek estetike. La frazo fariĝas neklara, kaj sekve nebona.
Sed vortordo kapablas multon komuniki. Se ni komparas du variantojn de simpla frazo, ni povas tion esplori: Morgaŭ mia helpanto faros tiun taskon. Morgaŭ helpanto mia faros tiun taskon.
En la unua, "mia helpanto" implicas, ke nur unu helpanton mi havas; en la dua, "helpanto mia" implicas la ekziston de pli ol unu helpanto, kaj preskaŭ egalas al "unu el miaj helpantoj". Se mi skribas: Morgaŭ mia helpanto faros taskon tiun, tio implicas "kaj ne taskon alian anstataŭe".
Sed ankaŭ tie ne finiĝas la eblecoj. Se ni prenas la kvar elementojn, kiuj konsistigas tiun propozicion: subjekto {(mia helpanto), predikato (faros), objekto (tiun taskon), kaj adjekto (morgaŭ), ni konstatas, ke la parolonto (aŭ skribonto) disponas pri 24 diversaj manieroj aranĝi ilin!
Mi ja ne listigos ĉiujn (tion povas ĉiu interesiĝanto mem), sed jen kelkaj specimene: Mia helpanto faros morgaŭ tiun taskon. Faros tiun taskon morgaŭ mia helpanto. Tiun taskon mia helpanto faros morgaŭ. Mia helpanto tiun taskon morgaŭ faros. El tiuj kvar, nur la lasta ŝajnas al mi ne konsilinda; la senco ne fluas, ĉar kontraŭkadenca, kaj la vorto faros estas tro neŭtrala por stari sur la emfazeta lasta loko. Sed povas esti, ke en iu difinita kunteksto ĝi estus konvena.
Kunteksto ofte gvidas la elekton. Ekzemple: Jam delonge riparendas la alia maŝino. Tiun taskon mia helpanto faros morgaŭ. La antaŭecon de Tiun taskon trudas la ĵusa mencio pri la farotaĵo, kaj la graveco de la tempo de riparo (morgaŭ) sugestias ĝin sur tiun gravan lastan lokon. Ĝeneralregule, la komenciĝo kaj finiĝo de bona frazo aŭ frazero estas lokoj ŝlosilaj.
Je ĉiu paŝo, do, oni disponas, pli-malpli nekonscie, pri amaso da esprimeblecoj. Kiam Zamenhof verkis la esperantistan himnon "La Espero", li estus povinta skribi ekzemple:
Nova sento venis en la mondon,
Tra la mondo voko forta iras;
Facilvente flugu ĝi trans ondon
Ĝis ĝi ĉiujn lokojn jam alspiras.
aŭ:
En la mondon venis sento nova,
Forta voko iras tra la mondo;
Perflugile vento facilblova
Flugu jam de homa rond' al rondo.
Sed ne. Li elektis skribi:
En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
La preferindeco de lia teksto estas klara al ĉiu sana orelo (se vi dubas, provu kanti la variantojn!), kaj probable ne konscie li elektis ĝin. Sed la rolo antaŭ ĉio de poeto estas trovi la ĝustan lingvan formon por la konceptoj.
Pro tio la libereca vortordo de Esperanto estas unu el ĝiaj gravaj avantaĝoj kiel lingvo internacia, kaj tute precipe, cetere, kiel traduklingvo (pro la multnombraj eblecoj ĉiam prezentataj al la tradukanto).
Flanka avantaĝo de la akuzativa finaĵo estas tio, ke ĝi liveras trafan elekteblecon inter pasiva kaj aktiva esprimado de la sama koncepto, ne perdante la antaŭecon de la agricevanto: aŭ La poŝtisto estis mordita de hundo, aŭ La poŝtiston mordis hundo.
Tro abunda sinsekvado de pasivoj ofte efikas peze. Iom da eleganta variado faciligas la fluadon de la teksto kaj agrable variigas ĝin. Lingvoj strukture malsimilas inter si, kaj strukturo bela en originalo povas iĝi malbela en tro laŭvorta traduko; ekzemple, sinsekvo de pasivoj eleganta en la angla povas fariĝi tede peza se tradukanto tro sklave reproduktas tiun sinsekvon. Sed oni havas elekton:
Mia rigardo de tempo al tempo estis allogata de la nur malforte brilanta spegulo (pasive); Mian rigardon de tempo al tempo allogis la nur malforte brilanta spegulo (aktive).
La luno estis preskaŭ tute forkaŝita de nuboj (pasive); La lunon preskaŭ tute forkaŝis nuboj (aktive).
La altgrada fleksebleco de la esperanta sintakso faciligas sur tutmonda tereno la lernadon kaj uzadon de la lingvo.
Esperanto enhavas 28 sonojn, el kiuj 5 estas vokalaj sonoj kaj 23 estas konsonantaj sonoj.
Malsimile al aliaj lingvoj, en Esperanto la kvin literoj A E I O U reprezentas po unusola sono. (La angla lingvo, ekzemple, eĉ ne posedas literon, kiu reprezentu la plej oftan vokalon en la lingvo: a!) Tiuj vokaloj (t.n. mezaj) estas tiel diferencaj inter si, ke ili ebligas relative larĝan diversecon en la prononcado sen miskompreno. Nederlandano foje certigis al mi, ke li ne kapablas distingi inter la anglaj vortoj hat kaj head– kvankam angla orelo facile tion faras. Io simila en Esperanto estas tre malprobabla.
Tamen tiu malmulteco de malsamaj vokalsonoj donas apartan gravecon al la konsonantoj en distingado de la vortoj. Se "malaperas" iuj konsonantoj, ekzemple dum kantado, tio tre malfaciligas la tujan komprenon. Sekve konsilindas relative forta elparolo de la konsonantoj, kaj ankaŭ necesas nete klara distingado inter la paroj p/b, c/dz, ĉ/ĝ, t/d, f/v, k/g, h/ĥ, ĵ/ŝ, l/r, m/n, s/ŝ, s/z, s/c, ŝ/ĉ, b/v,j/ĝ,ĵ/ĝ.
Diversaj nacioj devas atenti pri diversaj emoj al erarado. Angloj, ekzemple, devas lerni la prononcadon de ĥ kaj r, kaj ili tendencas diftongigi la vokalojn o kaj e kaj mallongigi la sonon i. Japanoj malfacile distingas inter r kaj 1, kaj diligente ekzercadas sin per serioj kiel libero libelo ribelo rivero livero. Kaj tiel plu.
Sed tiuj ĝenoj – neeviteblaj, se oni pripensas la grandegan gamon de sonoj en la lingvoj de la mondo – estas bagatelaj, kompare kun la malfacilaĵoj spertataj de anglo, kiu lernas la francan, aŭ japano, kiu lernas la anglan.
Diftongoj en Esperanto ekzistas nur en la formo: vokalo plus j aŭ u (kiujn iuj nomas duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj). Ili estas: aj ej oj uj aŭ eŭ kaj la treege malofta kaj ne klasika ou.
Ĝis kioma grado oni atingas unuformecon de la prononcado, kaj kiel starigi rekonatajn normojn en lingvo, al kiu praktike mankas indiĝena popolo? Jen demandoj, kiuj ofte prezentiĝas al neesperantistoj kiel nesolveblaj.
Efektive, unuformeco de la parolado ne ekzistas en iu ajn lingvo – ĉiuj individuoj parolas iomete malsame (ni povas rekoni homojn, ĉu ne, per la nura voĉo). Tial, cetere, eĉ la "norma" prononcado iom post iom modifiĝas kaj ŝanĝiĝas. Sed eĉ se ni ignoras tiun fakton, malsamaj prononcadoj en diversaj regionoj samlingvaj – la dialektoj – tre ofte diferencas tiel forte inter si, ke reciproka kompreniĝo povas esti tre malfacila aŭ eĉ foje preskaŭ neebla! Tiom pli por alilandanoj, kiuj "scipovas" la koncernan lingvon!
Diverseco en la prononcado de Esperanto – kio kompreneble povas okazi – vere neniam atingis similan gradon de reciproka malfacilo. Unuavice, ĉar la celo de Esperanto estas internacia komunikiĝo, ĝiaj parolantoj konscie klopodas normigi sian lingvaĵon; duavice la granda simpleco de la vokalsistemo permesas relative larĝan diverĝon sen perdo de klara senco. Eĉ se iu anglo diftongigas ilin, la vortoj restas klare kompreneblaj!
Normojn oni rekonas. Belan parolon oni admiras kaj klopodas imiti – ĉar Esperanto, kiel ĉiuj lingvoj, havas sian "naturan" belon, kiu konformiĝas al la spirito de la lingvo. Kaj dum cent jaroj Esperanto havis abundajn oratorojn, aktorojn, radioprogramistojn kaj aliajn, kies prononcado de la lingvo estis kaj estas rigardata kiel imitinda.
La moderna teĥniko de radio, televido, facila internacia telefonado, sonbendoj kaj diskoj gramofonaj certigas, ke imitinda prononcado estas konebla de ĉiuj lernantoj.
Multaj esperantistoj opinias, ke "plen bonan" prononcadon de la lingvo havas ofte jugoslavoj.
Ĉiukaze la esperantistoj ofte amuziĝas per ludo, kiu konsistas el la provo diveni, el kiu lando devenas nove renkontitaj samideanoj. Tiu ludo estas tre ofte vere malfacila, eĉ komike erariga.
La kreado de tute nova lingvo, kia estis Esperanto en la malfrua 19a jarcento, kompreneble starigis apartajn problemojn. Aliaj lingvoj havis sian socian bazon, kiu donis firmecon al la lingvo, kaj historion pli aŭ malpli longan, al kiu oni povis sin turni por pravigi sian uzadon de la lingvo. Al Esperanto mankis ĉio simila, kaj fruaj esperantistoj multe diskutis pri tio, kiel povos evolui kaj disvolviĝi la internacia lingvo.
Kio ne mankis al Esperanto, tio estis homoj, kiuj deziris reformi la lingvon, ĝin plibonigi aŭ perfektigi laŭ sia propra persona vidpunkto. Al ili apenaŭ venus en la kapon trakti tiamaniere iun nacian lingvon, sed por ili la internacia lingvo estis projekto. Tiaj homoj ne komprenis, ke la plej grava celo de la lingvo estas praktika uzado por tutmonda komunikiĝo, kaj ke ĉia dubeco pri la fidindeco de la proponitaj formoj nur malhelpus la realigon de tiu celo. Lernantoj devis esti certaj, ke ili ne devos relerni iun reformitan Esperanton.
Zamenhof tre bone komprenis, ke lia lingvo devas havi la eblecon evolui. Li sciis, ke neniu lingvo povas resti senŝanĝa. Lingvo senŝanĝa estas mortinta lingvo. Sed en naciaj lingvoj la ŝanĝiĝoj okazas surbaze de firma fundamento, nome la strukturo kaj gramatiko, kiujn la lingvo ricevis de la historio. Li do vidis, ke eventualaj ŝanĝiĝoj en Esperanto nepre ne devos ŝanĝi la strukturon kaj gramatikon de tiu lingvo. Novaĵoj povu ekzisti apud la malnovaj formoj, ĝis la praktiko montros, kiu el ili estas preferinda. Neniu novaĵo kontraŭu ekzistantan formon. Ekzemple, iuj reformemuloj preferis pluralan finaĵon -i anstataŭ -oj, sed enkonduki tion estus neeble, ĉar la finaĵo -i jam havis alian signifon.
Kiel solvi la problemon? Kiel havigi al Esperanto tiun bazon, similan al aliaj lingvoj, kiun Esperanto tiam ankoraŭ ne havis?
En 1905 Zamenhof eldonis la Fundamenton de Esperanto, kaj per Deklaracio akceptita de la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer samjare tiu libro estis proklamita "netuŝebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon". Tio estis la saĝa solvo, kiu certigis al la lingvo ĝian estontecon. La Fundamento konsistas el kvar partoj. Unue, Antaŭparolo, en kiu Zamenhof klarigas, kial la verko estas absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo. Due, la Gramatiko de la lingvo, en kiu la 16 reguloj estas koncize prezentitaj. Trie, Ekzercaro, zorge gradigita, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon. Kvare, Universala Vortaro, kiu entenas la 1800 unuajn esperantajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj.
Sur la netuŝebleco de la Fundamento konstruiĝis tiu tutmonda lingvo, kiu en 1987 iĝis centjara. La reformemuloj, kiuj ne komprenis la signifon kaj gravecon de tiu principo, forlasis la movadon, preferante Idon – reformitan Esperanton, kiu mortis pro tio, ke Fundamento al ĝi mankis – kaj fondiĝis UEA, dediĉita al praktika uzado de la internacia lingvo.
La Akademio de Esperanto de tempo al tempo oficialigis novajn vortojn, eĉ afiksojn, aŭ alimaniere rekonis la evoluon de la lingvo. Sed ankaŭ la Akademio rekonas kiel sian ĉefan taskon respekti kaj gardi la Fundamenton. La genio de Zamenhof certigis, ke evoluo povas okazi – sen detruo de la lingva fundamento.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.