La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FENOMENO ESPERANTO

Aŭtoro: William Auld

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7: Kiel utiligi ĝin?

Multaj homoj – inkluzive de pli ol 150 elektitaj anoj de la nuna brita parlamento – subtenas kaj apogas Esperanton laŭ vidpunkto principa, t.e. ili konscias pri la lingva fiaoso kaj opinias, ke Esperanto efike kontribuas al solvado de la lingvaj problemoj. Ne necesas ellerni ĝin por aprobi ĝin.

Sed pli multaj homoj interesiĝas pri lernado de la lingvo kaj evidente starigas al si la demandon: kial ĝuste mi ellernu ĝin? kiel mi poste povos utiligi ĝin? Se oni lernas fremdan nacian lingvon, oni almenaŭ scias, kie trovi parolantojn de tiu lingvo kaj kien sin turni por kontaktiĝi kun ili. Sed kion fari en la kazo de Esperanto?

Iuj homoj – filatelistoj, radioamatoroj k.s. – kvazaŭ havas jam pretan motivon utiligi internacian lingvon por plivastigi siajn kontaktojn en la mondo. Aliaj eble ne tiel klare antaŭvidas eventualan profiton.

Unue, kiel renkonti Esperanto-parolantojn? Iam loka ĵurnalisto intervjuis en Skotlando hispanan esperantiston. (La intervjuo devis okazi en Esperanto kun interpretisto, ĉar la hispano ne scipovis la anglan.) La ĵurnalisto demandis: "Se vi promenus laŭ la ĉefstrato de Edinburgo, kiom da esperantistoj vi verŝajne renkontus?" La demando implicis negativan respondon, kiu montrus la senutilecon de Esperanto.

La hispano respondis: "Proksimume same tiom, kiom mi renkontus, kiuj scipovus la hispanan".

Se vi portas verdan stelon (bedaŭrinde tiu kutimo ŝajnas malaperanta) kaj vojaĝas, povas okazi de tempo al tempo, ke nekonato alparolos vin en Esperanto. Tio plurfoje okazis al la nuna aŭtoro: ekzemple, en sudfranca turisma urbo prezentis sin profesia gvidisto, kiu ĉiĉeronis ankaŭ en Esperanto.

Sed kompreneble, oni ne povas dependi de hazardaj renkontiĝoj.

Interne de iu lando oni povas kontaktiĝi kun kluboj, grupoj kaj individuaj samideanoj pere de la landa Esperanto-asocio. Kiam ne ekzistas landa asocio, oni devas turni sin al internacia organizaĵo, kiel ekz-e UEA. Taŭgaj adresoj ĝenerale troveblas, aŭ devus troviĝi, en lernolibroj k.s.

Kiu sin turnas al UEA kaj aliĝas, tiu disponas pri la t.n. delegita reto. En la Jarlibro troveblas adresaro de Esperanto-delegitoj en la tuta mondo. Ne ĉiu esperantisto estas delegito: principe en ĉiu urbo kaj vilaĝo, kie ekzistas esperantistoj, unu el ili nomiĝas la delegito (eventuala kun vicdelegito), kies volontula tasko estas servi al aliaj esperantistoj. Evidente tiu servado estas morala: oni ne rajtas postuli de delegito servojn nerespondecajn aŭ ĝenajn.

Sed en la kadro de normalaj interhomaj rilatoj, la ekzisto de tiu delegitaro signifas, ke en fremda lando aŭ loko la esperantistoj ĉiam havas la eblecon kontaktiĝi kun enlandano, precipe en kazo de bezono. Plej diversaj estas la servoj plenumitaj kaj plenumataj de delegitoj, ekde helpo trovi tranoktejon ĝis interpretado ĉe kuracisto. Tre ofte vojaĝantoj estas eĉ "transdonitaj" de unu al alia delegito en diversaj urboj sur ilia vojo.

La ĉefa valoro, eble, de la delegitaro estas tio, ke esperantisto malofte devas senti sin sola kaj izolita en fremda lando. Li aŭ ŝi konscias (minimume), ke en bezono li aŭ ŝi ĉiam havas iun al kiu sin turni.

Kune kun la delegitoj troviĝas ankaŭ t.n. fak-delegitoj, kiuj pretas helpi sur la tereno de sia specialaĵo (ankaŭ koresponde), ekz-e: agrikulturo, arkeologio, arkitekturo, aŭtomobiloj, ekumenismo, fervojoj, geologio, lingvistiko, muziko ktp, ktp.

Alia ebleco por vojaĝantoj estas uzi la Pasportan Servon starigitan de TEJO, la monda junulara organizaĵo de la esperantistoj. Temas pri tio, ke esperantistoj en pli ol 50 landoj pretas akcepti vojaĝantojn en sian hejmon, ĉu por tranoktado, ĉu dum pli longa periodo. Garantiata estas senpaga dormloko; eventualaj manĝaĵoj estas afero de interkonsento kun la gastiganto. Precipe gejunuloj, kiuj kutime ne estas riĉaj, kaj kiuj ne bezonas luksajn hotelojn, multe utiligas tiun servadon. Reciproke la gastiganto renkontas eksterlandanojn kaj havas la plezuron utiligi sian posedon de la lingvo por senĝene interŝanĝi pensojn kaj spertojn pri plej diversaj temoj de komuna intereso.

Aldone al tio, esperantistoj en kelkaj landoj posedas proprajn feriodomojn, kiuj bonvenigas esperantistajn gastojn, kaj organizas feriosemajnojn. Ekzemploj estas Kastelo Grezjono en Angers, Francujo; Kultura Centro Esperantista en La Ĉaŭx-de-Fonds, Svislando; Internacia Esperanto-Kursejo en la Rodopi-montaro, Bulgarujo.

Ĉiujare okazas centoj da kongresoj, konferencoj, renkontiĝoj kaj feriosemajnoj organizitaj de esperantistoj por esperantistoj. Ilin oni reklamas kaj listigas en la Esperanta gazetaro. Se iu volas kaj disponas vojaĝrimedojn (eĉ bicikle iuj faris tion!), tiu povas dum granda parto de la jaro pasigi sian tempon inter esperantistoj diverslandaj. Entute, por la turismo Esperanto estas tre utila.

Se iu havas specialan intereson aŭ hobion, tiu plejofte havas la eblecon pere de Esperanto plivastigi internacie sian praktikadon de tiu intereso. Tre multaj estas la esperantistaj fakorganizaĵoj, kutime kun propra organo, kiuj kunligas entuziasmulojn diverslandajn. Kelkaj ekzemploj de tiaj grupoj estas: Universala Artista Ligo de Esperantistoj; Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista; Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj; Kristana Esperantista Ligo Internacia; Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj; Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj; Universala Medicina Esperanto-Asocio; Internacia Naturista Organizo Esperantista; Internacia Scienca Asocio Esperantista; Skolta Esperanto-Ligo; ktp, ktp.

Se koncize sumigi: homo, kiu havas neniun emon al internaciaj kontaktoj, neniel bezonas Esperanton, kiel li aŭ ŝi ankaŭ ne bezonas aliajn fremdajn lingvojn; sed al la homo, kiu havas emon kian ajn al internaciaj kontaktoj, Esperanto ne nur estas utila, sed iasence pli utilas ol aliaj fremdaj lingvoj pro sia multoble pli larĝa geografia distribueco.

Ankaŭ hejme oni povas utiligi Esperanton kaj vivteni sian scipovon pri la lingvo. Finfine, la plimultaj el ni restadas hejme pli multe ol ni vojaĝas, kaj ni rajtas demandi, kiel ni agu por ne perdi pro neŭzado tiun regon de lingvo, kiun ni volas apliki dumvojaĝe.

Nu, oni povas ĉiutage aŭskulti radioprogramojn en Esperanto. Inter stacioj aktuale dissendantaj tiajn programojn troviĝas ekz-e Radio Wien, Radio Pekino, Radio Roma, Radio Vatikana, Radio Zagreb, Pola Radio, Radio Svisa. Ne temas nur pri novaĵoj aŭ informprogramoj, sed plejofte ankaŭ pri kulturaj programoj. Plej gravaj estas Pola Radio kaj Radio Pekino, kiuj ĉiutage dissendas pli ol du horojn en la internacia lingvo.

Ekzistas ankaŭ diversaj magnetofonaj servoj, kiuj liveras interesajn sonbendojn en Esperanto. Gramofonaj diskoj estas haveblaj, krom sonbendoj, el diversaj landoj de la mondo. Filmoj, plejofte turismaj, ekzistas kun Esperanta komentario, kaj estas montrataj en kluboj kaj kongresoj.

Ni jam aludis al cento da revuoj kaj ĵurnaloj, kiujn oni povas aboni.

Kompreneble, perfekta rimedo por ekzerci sin pri la lingvo, kaj samtempe profiti sian lingvokonon, estas la internacia korespondado. Sennombraj estas la vivlongaj amikecoj, kiuj kreiĝis per korespondado en Esperanto. Estas facile kontaktiĝi kun simpatiuloj kie ajn en la mondo; preskaŭ ĉiuj Esperantaj revuoj presigas anoncetojn de korespondemuloj; UEA kaj diversaj aliaj organizaĵoj havas Korespondan Servon servantan por kontaktigi la homojn laŭ iliaj deziroj. Kiu volas, tiu povas ĉiutage utiligi tiel Esperanton.

Resume, la studanto disponas pri normalaj rimedoj kaj materialoj por konservi kaj plibonigi sian posedon de Esperanto. La kontrasto kun aliaj fremdaj lingvoj troviĝas en tio, ke la tempo dediĉita al Esperanto rezultigas pli profundan posedon de la lingvo, ol simila tempo dediĉita al alia lingvo; kaj la lernita lingvo estas uzebla sur geografie multe pli diversa proporcio de la tersurfaco.

Tiu konkludo ne supozigu, ke la esperantistoj kontraŭas studadon de aliaj lingvoj. Male, tre multaj el ili estas poliglotoj; por multaj la studado de Esperanto vekis intereson pri tiu aŭ alia lingvo (eble malpli disvastigita ol la "grandaj" lingvoj), kiun oni studis ankaŭ. Ĝuste esperantistoj forte kontraŭas diskriminaciojn flanke de la "grandaj" lingvoj kontraŭ la "malgrandaj", kaj apogas la koncepton de lingva egalrajteco, kiu estas fundamenta homa rajto.

Fine – vi eble fariĝos unu el tiuj, kiuj geedziĝis kun alilanda esperantist(in)o, kaj uzadas Esperanton kiel la familian lingvon! Eble ankaŭ viaj infanoj estos esperantistoj denaskaj! Sed tio, kompreneble, ne estas deviga...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.