La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FENOMENO ESPERANTO

Aŭtoro: William Auld

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2: La solvo: teorie

Por solvi la lingvajn problemojn, la homoj aplikis du rimedojn. Ili aŭ utiligis interpretadon (parole) kaj tradukon (skribe), aŭ uzis lingvon ial kaj iel komunan.

Interpretado kaj traduko profitas el la fakto, ke – pli aŭ malpli kompetente – iuj homoj scipovas du lingvojn. Foje en brazila teatro mi devis interkonsenti kun japano pri detaloj koncerne rekvizitojn k.s. Por tion realigi, mi estis devigata paroli en Esperanto al brazilano, kiu ripetis mian diron portugale al japano scipovanta tiun lingvon, kiu ripetis ĝin japane al mia alparolato. Tiu siavice devis respondi laŭ la sama vojo. Kvar homoj necesis, por ke du el ili interkompreniĝu!

Tia longa vojo estas neniel maloftaĵo. Laŭ Ben Patterson, angla membro de la Eŭropo Parlamento: "Supozu, ke temas pri itala parolanto. Nu, tre malmultaj interpretistoj kapablas traduki rekte el la itala en la danan. Tio okazas stafete. Do, la italo diras spritaĵon, kaj ĉiuj italoj ridas; poste ĝi tradukiĝas en la francan, kaj la francoj ridas; poste en la anglan, kaj la angloj ridas. Poste, ĉirkaŭ 30 sekundojn post kiam la italo parolis – kaj li intertempe daŭrigis, parolante pri la morto de kara amiko – ĉiuj danoj ekridadas kvazaŭ freneze". [3]

En la plej bona kazo, tamen, interpretado signifas, ke du homoj interŝanĝas siajn pensojn pere de tria kaj dependas de ties eksperteco. Plej ofte eĉ ŝtatestroj ne povas senpere paroli, sed dependas de interpretistoj – eĉ se la sorto de la mondo kaj la homaro estos decidita per ilia interkonsento aŭ malkonsento.

Tio cetere donas apartan potencon al la interpretistoj, kaj ili ne malofte montras tion: "Alian aspekton de interpretado oni devus laŭ mia opinio reliefigi. La interpretisto staras en kunveno 'kiel eĥo en la centro de la universo'. Li sekve tendencas trotaksi sin, konante la gravecon de sia rolo, sciante ke ĉiuj dependas de li. Multaj interpretistoj fakte akiris reputacion de netolerebla orgojlo... Laŭdire iuj estas paranojaj. Eble estus pli juste, diri ke multaj el ili suferas komplekson unua-damecan".[4]

Ankaŭ Nikolo Timaĉefo, lingva oficisto de NASA, nomis ilin "didamnitaj unua-damoj". [5]

En internaciaj registaraj organizaĵoj, kiel UN, Unesko, Eŭropa Parlamento k.s., la situacio estas jam treege komplikita, pro la multnombreco de la "oficialaj" lingvoj.

Dum la 19a jarcento, pro la elstara potenco de Francujo, la rekonata lingvo de internacia diplomatio estis la franca. Post la Unua Mondmilito du lingvoj regis egalrange sur tiu kampo: la franca kaj la angla; kaj ili estis la oficialaj lingvoj de la Ligo de Nacioj. Sed kiam post la Dua Mondmilito aperis la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, jam necesis pli da lingvoj oficialaj:

"Kiam fondiĝis UN en 1945 oni deklaris egale aŭtentikaj la kvin tekstojn de la Ĉarto, kaj ties kvin lingvojn la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj: la ĉinan, la francan, la anglan, la rusan kaj la hispanan. La franca kaj la angla devis esti la laborlingvoj. Supozeble la praktika malfacilaĵo traduki ĉion en kvin lingvojn motivigis tiun distingon. Sed okazis konstanta premado plivastigi la servadon liveritan al la lingvoj nelaboraj. Certe la delegitoj el la dek ok hispane-parolantaj ŝtatoj-membroj devis senti sin malavantaĝaj ĝis en 1948 la hispana estis nomita laborlingvo. Dudek jarojn poste ankaŭ la rusan oni promociis al labornivelo. La rezultinta izoligo de la ĉina sur la pli malalta nivelo, kiel la sola nelabora oficiala lingvo, estis unu kaŭzo de la finfina nuligo de la sistemo dunivela. En 1973 la ĉinan oni promociis al labornivelo, kaj samtempe la araba estis rekonita kiel oficiala kaj labora lingvo.

Tiuj ŝanĝiĝoj ne okazis en politika vakuo. La kvin lingvoj de la Ĉarto, la originaj oficialaj lingvoj, inkluzivis tiujn de la kvin Konstantaj Membroj de la Sekureca Koncilio. Ĉinio, Usono kaj Britujo, Sovetunio kaj Francujo estis sufiĉe potencaj por ricevi vetoivon en la Sekureca Konsilio, kaj ankaŭ sufiĉe potencaj por postuli lingvan privilegion. La hispana, la sola oficiala lingvo ne uzata de Konstanta Membro, estis la lingvo de pli da ŝtatoj-membroj ol iu ajn alia. Tamen, kvankam ĝiaj parolantoj en la mondo nombris ĉirkaŭ trioble pli ol la france-parolantoj, la hispana ne fariĝis laborlingvo ĝis 1948. Parolantoj de la portugala estis duoblo de la france-parolantoj, tamen oni ne oficialigis ĝin, ankaŭ ne poste.

"Klare, loĝantaro ne estis sufiĉa motivo, por ke lingvo ricevu oficialecon. Potenco kaj precedentoj estis la ĉefaj kondiĉoj". [6]

Kompreneble, la multnombreco de la laborlingvoj rezultigas altajn kostojn:

"Lingvaj servoj en la Ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko laŭtakse kostis dudek sep milionojn da dolaroj en 1976, t.e. 7,5% de la normala buĝeto. La ĝeneva oficejo, kun proksimume la duona lingva personaro elspezis dutrione tiom, 6,4% de sia buĝeto. Kvankam taksado de aliaj agentejoj pri ties lingvaj elspezoj ne estas rekte komparebla pro malsamaj difinoj kaj kontotenaj metodoj, ili montras klaran emon de pli malgrandaj agentejoj elspezi pli grandan proporcion de sia buĝeto por lingvaj servoj ol elspezas la pli grandaj. La tuta elspezo de la UN-sistemo por lingvaj servoj en 1976 estis probable multe pli ol cent milionoj da dolaroj. Oni devas memori, ke lingva personaro kaj servado okazigas ankaŭ nerektajn kostojn: luo de la oficejoj kaj ties mebloj, oficejaj maŝinoj, produktado kaj dissendado de dokumentoj, instalado kaj prizorgado de interpretistaj kabinetoj kaj mikrofonaj-aŭskultilaj sistemoj, kaj tiel plu. Kostoj rilate personaron estas neeviteble altaj, pro la granda nombro de la personoj necesaj: ekz-e la konstanta lingva personaro de la UN-Sekretariato estas unu el la plej grandaj tieaj profesiaj grupoj, konsistanta el preskaŭ kvarono de la tuta profesia personaro". [7]

Simila ĥaoso regas en la Eŭropo Parlamento, kaj Eŭropa Komunumo. En la Komunumo partoprenas dek landoj, kun sep lingvoj oficialaj kaj egalrajtaj:

"Kiel en la Parlamento, tiel ankaŭ en la ĉefsidejo en Bruselo de la komunuma burokrataro batalionoj da tradukistoj necesas por prepari dokumentojn en ĉiu el tiuj sep lingvoj; ĉe ĉiu grava kunsido, brigado da interpretistoj devas ĉeesti por transdoni unu lingvon en alian. Entute, pli ol miliono da paĝoj estis tradukitaj pasintjare. Sole en la Komisiono, interpretistoj devis partopreni proksimume 8 500 kunsidojn, kaj ĉiutage en Bruselo laboras 450 el ili...Triono de la homoj dungitaj de la Komisiono, kaj duono de la personaro de l'Eŭropa Parlamento, okupiĝas plentempe pri la traduka kaj interpreta servoj, je kosto de ĉirkaŭ ? 180 milionoj jare, t.e. 40% de la administraj elspezoj de la Komunumo... 'Estas neeble havi ĝustan debaton, precipe la skermadon de parlamenta debatado, al kiu ni kutimiĝis en Britujo'... Eŭropa parlamentano devas meze atendi minimume kvar semajnojn, ĝis dokumento estas tradukita... Ĉe la Komisiono mem, tradukado kaŭzas ĉiutage kapdolorojn, malgraŭ tio, ke preskaŭ 600 tradukistoj, reviziistoj kaj oficistoj laboradas, apogite de pli ol 200 tajpistoj, por prizorgi la amason da vortoj. ' Tradukisto povas prilabori ĉiutage iujn kvin aŭ ses paĝojn ... sed malgraŭ tio dokumentoj postulas du ĝis tri semajnojn por esti tradukitaj, reviziitaj kaj dissenditaj'...

"Pripensu la matematikon: kun ses oficialaj lingvoj oni havas 30 taskojn, por konverti ĉiun el la ses en ĉiujn ceterajn kvin. Aldonu sepan lingvon, kaj oni havas sepoble ses, t.e. 42 taskojn. Kaj kiam alvenos Hispanujo kaj Portugalujo, kio ŝajnas certa en la 1980aj jaroj, tiam temos pri naŭoble ok: 72 taskoj. Praktike, ĉar multaj interpretistoj kaj tradukistoj parolas aŭ komprenas pli ol du lingvojn, pasintjare oni malofte trovis 30 interpretistojn en iu kunsido. Generale sufiĉis 13 ĝis 16. Kun naŭ lingvoj, tamen, minimume 30 interpretistoj estos bezonataj, kio duobligos la koston. Kaj por skribaĵoj estas kalkulite, ke proksimume 200 pliaj tradukistoj estos necesaj por ĉiu nova lingvo". [8]

Ĉio ĉi adiciiĝas al jeno: grandegaj elspezoj por nekontentigaj rezultoj. Nekalkuleblaj estas la eblecoj por paneo de la tuta situacio: difektiĝoj de la maŝinaro, strikoj kaj malsaniĝoj de la personaro, miskomprenoj, mistradukoj kaj ellasoj flanke de la funkciuloj, ktp. Kaj la tuta internacia komunikiĝo – ne nur en la menciitaj registaraj rondoj, sed ankaŭ en multnombraj internaciaj konferencoj kaj kunvenoj – postulas elspezon de monrimedoj, kiuj pli utile estus uzataj kontraŭ malsato aŭ malsano, aŭ por edukado kaj sociaj servoj.

Kaj ĉio ĉi neniel helpas la ordinarajn civitanojn, kiuj en la nuna epoko pli kaj pli vojaĝas eksterlanden, aŭ la relative malgrandajn komercajn entreprenojn, kiuj pli kaj pli emas komerci internacie. Ui ne disponas pri la rimedoj de la registaroj, kaj iliaj problemoj estas neglektataj. Finfine, malgraŭ belaj retorikaĵoj, ŝajnas, ke neniu registaro efektive deziras, ke ĝiaj civitanoj povu libere kaj senkatene komunikiĝi kun alilandanoj.

La alveno de komputiloj vekis esperojn pri maŝina tradukado, kaj oni investas denove grandajn sumojn por esploroj sur tiu kampo. Ĝis nun la rezultoj restas treege primitivaj (kvankam utiligo de komputilo por helpi tradukistojn fariĝos ĉiam pli ofta), kaj ne antaŭvideblas en la baldaŭa estonteco seriozaj atingoj. Certe ni longe atendos maŝinon kapablan traduki hungaran tekston en la araban!

Kaj komputiloj verŝajne neniam solvos la problemon de la ordinara civitano, kiu vizitas eksterlande. Apenaŭ imageblas tago, kiam (laŭ versoj de satiristo) – "la vojaĝantoj pagos sian groŝon, kaj komputilon metos en la poŝon". [9]

Manke de interpretistoj, la homoj disponas nur unu rimedon: serĉadi iun lingvon komunan.

De tempo al tempo en la daŭro de la historio, iu lingvo fariĝis interlingvo sur pli aŭ malpli granda parto de la tersurfaco.

Ekzemple, en la Romia Imperio la latina estis la lingvo de administrado, kaj interkomunikilo de la multaj gentoj, el kiuj konsistis la imperio. Tamen samtempe, apud la latina, la greka estis lingvo de kulturo kaj interlingvo en multaj mediteraneaj regionoj. Edukitaj romianoj scipovis ambaŭ lingvojn.

Post la disfalo de la Romia Imperio, okazis dialektiĝo de la latina lingvo, el kiu rezultis la hodiaŭaj latinidaj lingvoj: la franca, hispana, itala k.a. La latina tamen restis ĝis la 17a jarcento en Eŭropo grava interlingvo kaj verklingvo de la kleruloj, kaj la kutimo verki latine formortis nur, kiam serioze fortiĝis kaj establiĝis sentoj patriotisme naciecaj. Hodiaŭ eĉ la romkatolika eklezio preskaŭ tute rezignis pri uzado de la latina.

Ankaŭ en imperioj pli modernaj trudiĝis kiel oficiala lingvo, kaj intergenta komunikilo, tiu de la konkerinto: en la brita imperio – la angla; en la franca – la franca; en la aŭstra-hungara – la germana, ktp; ankaŭ la historio de Azio liveras diversajn ekzemplojn.

Ni trovas tute regule, ke, kiam ajn unu gento konkeras kaj submetas alian, la lingvo de la konkerinto trudiĝas al la konkerito, kaj la lingvo de konkerito fariĝas socie duagrada, kaj eventuale post iom da tempo povas eĉ formorti kaj praktike malaperi.

Tio okazis ankaŭ en Norda Ameriko. Dum la pasintaj ducent jaroj definitive formortis, aŭ estas rapide mortantaj, multaj indiĝenaj lingvoj. Samtempe la angla fariĝis la interlingvo de la nordamerika kontinento. Elmigris tien homoj el ĉiuj landoj de la tero, kiuj devis laŭeble ellerni la anglan lingvon, por civitaniĝi, kaj precipe eĉ por travivi. En vero, ne ĉiuj sukcesis; tamen ĉies infanoj nature fariĝis anglalingvanoj, kaj en la plimultaj kazoj tute rezignis pri la origina lingvo de la gepatroj.

Tio estas konata. Sed malofte oni rimarkas, ke preskaŭ hazarde la angla ricevis tiun rolon. Per relative malgrandaj ŝanĝiĝoj en la historiaj eventoj, la interlingvo de Nordameriko povintus esti la franca, aŭ la hispana. Efektive, en la hodiaŭa Kanado la franca, kaj en la hodiaŭa Usono la hispana denove starigas neignoreblan defion al la hegemonio de la angla! Sur la teritorio de la lingvoj nenio daŭras eterne.

Cetere, ĉi tiu eble estas taŭga loko atentigi pri la signifo de vivanta kaj mortinta kiel terminoj rilatantaj al lingvoj. Tiuj vortoj estas metaforaj, kaj pro tio (ĉar multaj homoj ne komprenas metaforigon) ofte misuzataj. Nur biologiaj estaĵoj povas vivi aŭ morti. Lingvo ne estas biologia estaĵo, do fakte ne povas reale vivi aŭ morti. Kiam temas pri lingvoj, vivanta signifas uzata, kaj mortinta signifas ne plu uzata. (Tio estas, en socia – ne sole geografia – senco.) Uzata, cetere, signifas uzata de homgrupo kiel ilo por senpera pensado.

Ĉu en la moderna mondo ekzistas iu lingvo kapabla roli kiel interlingvo por ĉiuj homoj senescepte, kiuj volas aŭ devas interŝanĝi siajn pensojn internacie?

Tio estas demando tre aktuala. Nuntempe daŭre kreskadas la kontaktoj internaciaj, ĉu komercaj aŭ turismaj, ĉu politikaj aŭ sportaj, ĉu kulturaj aŭ interpersonaj. Sur ĉiuj kampoj oni tre baldaŭ karambolas kun la lingvaj bariloj, kaj la granda plimulto el la kontaktoj okazas je nivelo malsupera, pro manko de komuna pensilo de la partoprenantoj. La problemoj estas ne nur praktikaj kaj ĉiutagaj, sed intime koncernas fundamentajn sociajn deman-hdojn – kiel ekzemple, pri milito kaj paco.

Manko de interpopola komunikado eble ne kaŭzas militojn. Sed ĝi certe pligrandigas la eblecojn de milito. Kiam registaroj celas militon, ĉu la popoloj nepre devas kundrivi kiel ŝafoj? La komuna homeco de ĉiuj homoj estas tro facile ignorebla, kiam mankas eĉ la ebleco ĝin konstati senpere, pro manko de komuna lingvo.

Tre multaj personoj pretas aserti, ke en la moderna mondo la lingvaj problemoj estas solvitaj per la angla lingvo. Sed se tio estas vera, por kio ankoraŭ ĉiam necesas la multekosta dungado de interpretistoj kaj tradukistoj en la plimultaj internaciaj konferencoj? Ĉu ilia rolo ne devus jam ekmalaperi?

Kompreneble, la angla estas internacie uzata en iuj difinitaj kuntekstoj kaj en iuj regionoj. Sed la ofte aŭdata pretendo, ke pere de la angla lingvo oni povas elturniĝi ĉie en la mondo, estas pura fantaziaĵo. La anglan scipovas multaj homoj en Skandinavio, Flandrujo, Nederlando kaj Germanujo. Sed en la aliaj okcidenteŭropaj landoj oni ne trovas angle-parolantojn tiel abunde. En iuj, ekzemple Grekujo, ili estas vere maloftaj. En la socialismaj landoj – kaj ni ne forgesu, ke ili ampleksas pli ol duonon de la tersurfaco! – ili eĉ pli maloftas. En Japanujo ĉiuj edukitoj studis la anglan; tamen tre malmultaj scias ĝin paroli, kaj eĉ malpli ĝin komprenas. En la tuta Sudameriko la angla malmulte utilos al vi.

En landoj antaŭe koloniaj oni plejofte celas iom post iom anstataŭigi la lingvon de la koloniintoj per loka lingvo – kvankam en iuj landoj, precipe afrikaj, oni devas plu toleri ĝin pro la ĥaosa situacio de la indiĝenaj lingvoj.

Do eĉ se oni ne volas subtaksi la utilecon de la angla lingvo, estas tamen eble ĝin ankaŭ trotaksi.

Estas konate, ke la angla estas vaste uzata en la internacia aviado, ekzemple, sed ne tiel ekskluzive, kiel iuj emas kredi. En sia libro Airport International, Brian Moynahan citas jenan okazaĵon ĉe la fluĝaveno Heathrow, Londono:

"Du rusaj frajtaviadiloj survoje al Bristolo por repreni malpezajn aviadilojn post konkurso aermanovra perdiĝis en la kontrolregiono. Mankis brulaĵo, kaj la pilotoj ne parolis angle. Ĉiuj alvenantaj aviadiloj estis staplitaj dum unu horo dum oni elsendis publikan alvokon en ĉiuj pasaĝeroj por iu, kiu parolas ruse. Finfine iu s-ro Uŝer, lingvoamanto, trovis sin parole alteriganta la aviadilon. Lia ŝatokupo preskaŭ certe evitigis akcidenton."

Tiu okazaĵo, cetere, substrekas la fakton, ke en okcidento tre malmultaj homoj scipovas la "internacian" lingvon de orienteŭropo, la rusan...

Oni vere ne sufiĉe agnoskas, ke la lingvoj estas gravaj politikaj armiloj. Kiu trudas aŭ akceptigas sian lingvon, akiras avantaĝojn psifiologiajn kaj praktikajn. Ĝuste pro tio, ekzemple, la dek ŝtatoj-membroj de la Eŭropa Komunumo rifuzas cedi la egalrajtecon de siaj lingvoj. Ĝuste pro tio tre ofte malpaciĝas la homoj en landoj posedantaj pli ol unu lingvon oficialan, kiel ekzemple Belgujo en Eŭropo, kaj diversaj landoj en Azio kaj Afriko.

Ĝuste pro tio potencaj grupoj praktikas diskrimanacion lingvan: nur tio ekzistu, kion rekonas milionoj! Milionoj parolas angle, france, hispane! Malmultaj parolas gaele aŭ kimre aŭ vaske – do tiuj rezignu pri sia lingvo kaj parolu kiel parolas la grandaj nombroj!

La logika finkonkludo de tiu argumento tekstas: do ĉiuj homoj parolu ĉine! Sed la homoj ne vivas logike.

Kontraŭ la universala uzado de unusola nacia lingvo kontraŭstaras multaj faktoroj, el kiuj la ĉefaj estas eble:

(i) Tio diskriminacias la parolantojn de ĉiuj aliaj lingvoj, kiuj estiĝas malavantaĝaj kompare kun indiĝenaj parolantoj de la elektita lingvo. Estante malavantaĝaj, ili neeviteble malkontentiĝas, kaj pli aŭ malpli frue (laŭ la politikaj eblecoj) ribelas kontraŭ tiu situacio.

(ii) Eĉ indiĝenaj parolantoj, kiuj rilatas pli senteme al sia lingvo, malŝategas la konstantan fuŝadon de tiu lingvo fare de eksterlandanoj.

(iii) La politikaj cirkonstancoj konstante ŝanĝiĝadas, kaj lingva grupo, kiu hodiaŭ ĝuas superecon politikan aŭ komercan, morgaŭ perdos tiun superecon favore al alia grupo kaj ties lingvo. Ekrigardo al la historio tion pruvas, kaj nur naiva optimisto supozus, ke en la estonteco estos alie.

(iv) Ĉiuj naciaj lingvoj estas por alilandanoj tre malfacile lerneblaj. Gramatikaj neregulaĵoj kaj komplikaĵoj malhelpas la liberan alproprigon de fremda lingvo. Prononcado tiel diferencas de lingvo al lingvo (kaj ankaŭ cetere enkadre de ĉiu lingvo), ke la korekta elparolado de nepropra lingvo estas por la plimultaj homoj praktike neebla.

(v) Ĉiu honesta edukisto devas konstati, ke lingvo-instruado en la lernejoj de la mondo reprezentas grandegan investon de tempo kaj rimedoj kontraŭ vere magra kaj nekontentiga finrezulto. En unu brita lernejo – tute ne maltipa – la administrado faris kvarjaran kontrolon, kun jena konkludo: el 300 lernantoj, kiuj devige eklernis la francan lingvon komence de la kvarjaro, nur 30 ( = 10%) provis kaj sukcesis la ŝtatan ekzamenon pri franca lingvo fine de la kvar jaroj. Por atingi tion, oni okupis proksimume 3 200 klaŝorojn! – kaj tute ne estas cinike, sed simple realisme, konfesi, ke el la 30 sukcesintoj nur 2-3 efektive sciis kompreni kaj kompreniĝi en franca lingvo. Tio pli-malpli spegulas la situacion en almenaŭ la plimultaj mondpartoj. Ne tiel solviĝas la lingvaj problemoj.

La sola konkludo el ĉio ĉi devas esti, ke la internacia uzado de iu nacia lingvo neniam povas esti io alia ol parta, tre neperfekta solvo de la lingvaj problemoj.

Tial ne estas mirinde, ke iuj homoj turnis sian atenton al la kreado de nova lingvo speciale planita por internacia (aŭ tutmonda) uzado.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.