La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA FENOMENO ESPERANTOAŭtoro: William Auld |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La historio de la Esperanto-movado estas tre interesa kaj kelkrilate miriga studobjekto. Ĝi estas ankaŭ komplika, ĉar ĝi ampleksas pli-malpli la tutan mondon, kaj la sorto de la lingvo kaj de la esperantistoj tre ofte dependis de apartaj registaroj kaj de politikaj cirkonstancoj. Iuj registaroj kuraĝigis Esperanton, aliaj persekutis la esperantistojn kaj malpermesis la movadon. Oni povas facile imagi la efikon de du mondmilitoj al movado celanta internacian kunlaboradon kaj – implicite, se ne eksplicite – tuthomaran fratecon. La fakto, ke la lingvo Esperanto travivis la mondmilitojn, atestas pri la forta realeco de ĝia fundamenta ekzistorajto, kaj pri la valoro de la konceptoj, kiujn ĝi reprezentas.
Pro tiuj komplikeco kaj amplekso, do, estas eble ĉi tie nur skizi la ĉefajn konturojn de ĝiaj progresoj kaj malprogresoj dum la pasinta jarcento.
Zamenhof eldonis proprakoste sian Unuan Libron en julio 1887. Ĝi estis tute modesta broŝureto, kaj al Zamenhof mankis, ekzemple, propra presorgano aŭ alia konkreta rimedo por vaste diskonigi ĝian ekziston. Li dissendis ĝin al la gazetaro, al diversaj kluboj, kaj al konataj individuoj. Kiel komenciĝo ĝi estis sufiĉe modesta.
Tamen jam antaŭ la komenciĝo de 1888 Zamenhof ricevis surprize multajn promesojn ellerni la lingvon, kaj la unuaj mil esperantistoj estis registritaj ĝis 1889.
En decembro 1888 transiris al Esperanto la grava volapuka klubo en Nurnberg, Germanujo, kaj fariĝis la unua Esperanto-klubo en la mondo. En septembro 1889 ĝi fondis la unuan Esperanto-gazeton, La Esperantisto. Tion la esperantistoj jam tre bezonis, por kontaktigi ilin unu kun aliaj, kaj por liveri modelajn tekstojn en la nova lingvo kaj unuecigi la stilon de la plejparte izolitaj adeptoj.
Fine de 1890 Zamenhof transprenis la eldonadon, sed en decembro 1891 li trovis sin tiel senmona, ke li devis anonci ĉesigon de la revuo. Tia bato eventuale mortkondamnus la lingvon. Feliĉe, intervenis germano, W. Trompeter, kiu garantiis la necesan monon, kaj efektive savis la burĝonantan lingvon.
Tamen en 1895 la cara cenzuro malpermesis la gazeton en Ruslando, tiel ke La Esperantisto perdis tri kvaronojn de sia abonantaro. Tio estis la unua, kaj neniel la lasta, el la registaraj-politikaj atencoj kontraŭ Esperanto, kaj, rezulte, Zamenhof devis ĉesigi la eldonadon.
Sed la situacio post pluaj kvar jaroj (la lingvo estis tiam nur ok jarojn aĝa!) estis jam multe pli esperiga ol en 1891. Estis oficiale registritaj 3602 esperantistoj; estis eldonitaj 47 lernolibroj kaj vortaroj, en 19 lingvoj; estis eldonitaj eĉ 12 literaturaj verkoj, ne nur tradukitaj sed ankaŭ originale verkitaj, el kiuj la ĉefa estis mirinda traduko de la ŝekspira Hamleto far Zamenhof mem. Tiu traduko estas tiel matura kaj tiel arte bela, ke ĝi restas plene valida kaj plene leginda ĝis hodiaŭ. Ĝi ankaŭ starigis en 1894 lingvajn kaj stilajn kriteriojn imitindajn de aliaj tiamaj verkemuloj.
Cetere, la praktika utiligo de Esperanto jam komenciĝis, en la formo de vojaĝoj, dum kiuj la lingvo ludis seriozan rolon. Ekzemple, en 1895 du svedoj vojaĝis tra Rusujo, Tukujo, Rumanujo, Aŭstrujo, Hungarujo kaj Germanujo, kontaktiĝante kun lokaj esperantistoj. Tiaj vojaĝoj donis faktan pruvon pri la taŭgeco de la parola lingvo.
Malfacile imagebla por hodiaŭaj esperantistoj estas la etoso kaj efiko en tiuj pioniraj tagoj. Jarojn poste la franco Carlo Bourlet priskribis sian propran sperton:
"Tuj aperas antaŭ miaj okuloj la fantoma bildo de maldika, pala viro kun longaj blondaj haroj, maldensa flava barbeto kaj fikse rigardantaj bluaj okuloj: Seleznjov!
"Tiu asketo, kun sia longa, griza palto, kies kolumo estis ĉiam levita, estas la unua eksterlanda Esperantisto, kun kiu mi parolis en Esperanto. Mi bone memoras la festeneton en la 'Cafe Voltaire', kiun ni organizis, en Oktobro 1902, je lia honoro, lian flaman parolon, la fluantecon de lia esprimado, kiu tute mirigis nin.
"Seleznjov estis nia parolinstruisto; ĉar li, la unua, konigis al ni, ke Esperanto povas esti vivanta lingvo; li, la unua, pruvis al ni Parizanoj, ke Esperanto povas esti parolata kun la samaj facileco, eleganteco, rapideco, kiel iu ajn nacia lingvo". [17]
Post la ĉesigo de La Esperantisto, la movado ne longe restis sengazeta. En 1895 svedoj eldonis unuan numeron de nova revuo Lingvo Internacia, kiu post kelkaj debutaj malfacilaĵoj fariĝis grava kontaktilo. En 1898 franco, Louis de Beaŭfront, lanĉis revuon L ' Esperantiste kaj iniciatis periodon de vigla varbado en franclingvaj landoj, kiu baldaŭ rezultigis fortegan kaj multnombran francan movadon. Tiu movado transprenis (neoficiale) gvidan rolon en la afero Esperanto.
Eble ĝia plej grava sukceso estis varbo de la potenca eldonejo Haĉette en 1901. Tiu komerca firmao disponis grandajn rimedojn kaj iniciatis eldonadon de libroj en Esperanto, kiujn ĝi povis disvendi tra la mondo pere de sia internacia reto de agentejoj. Ĝi ankaŭ eldonis ekde 1906 ĉiumonatan literaturan periodaĵon, La Revuo. Efektive, en junio 1905 ekzistis jam 27 revuoj, el kiuj du estis eldonitaj en Sudameriko (Ĉilio kaj Meksikio).
Samjare, ekzistis jam kvin Esperanto-societoj en Japanujo.
Rivalecoj interne de la franca movado rapide kondukis al starigo de propra eldonejo Presa Esperantista Societo en konkurenco al Haĉette.
Dank' al tiuj du eldonejoj – samtempe kun eldonado pli aŭ malpli modesta en aliaj landoj – la literaturo de Esperanto kreskadis abunde. Klasikaĵoj el franca k.a. lingvoj aperis tradukitaj, kaj pli kaj pli da verkoj diversfakaj originale verkitaj en Esperanto. En 1907 aperis la unua, 500-paĝa, originala romano, Kastelo de Prelongo, de Henri Vallienne. Tio estis firma refuto al tiu sekcio de la esperantistoj, kiu pridubis la "neceson" de orginala literaturo en Esperanto.
Dum la sama periodo alia granda paŝo antaŭen estis farita. En 1904 esperantistoj en norda Francujo kaj suda Anglujo organizis eksperimentan "Unuan Kunvenon Internacian de Esperantistoj", kaj en aŭgusto tiujare ĉ. 200 el ili pasigis semajnfinon en la du regionoj, kun, kompreneble, transmarkola vojaĝo sur boato. Tiel sukcesa estis la aranĝo, ke la grupo en Bulonjo-sur-Maro konsentis en tiu urbo organizi en la somero de 1905 la unuan Kongreson de Esperanto.
En aŭgusto 1905 tiu kongreso okazis: ĉeestis 688 esperantistoj el 20 nacioj. Ĉeestintoj atestas pri la emocia travivaĵo de tiu epokfara semajno. Por la unua fojo en la historio de la mondo homoj el multaj diverslingvaj nacioj kunvenis kaj uzadis neŭtralan arte kreitan lingvon inter si. Tio ripetiĝis jam dekmilojn da fojoj, kaj iasence neniam tute mankas sento de miro pri la miraklo de tiaj senĝenaj komunikiĝoj, sed la unikeco de tiu semajno en 1905 trasentiĝas ankaŭ nun.
La inaŭgura parolado de d-ro Zamenhof – kiel la leganto mem konvinkiĝos – estas unu el la grandaj paroladoj de la historio, kaj meritas seriozan atenton de ĉiuj homoj, kaj antaŭ ĉio de ĉiuj politikistoj. Ĉi tie ni ripetu nur kelkajn liniojn:
"Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia!
"Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn, – ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo: sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiuj partoprenantoj, nin facile komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu al la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!"
La Kongresoj de Esperanto ĝis hodiaŭ okazas ĉiujare, ĉiufoje en alia lando, ne nur en Eŭropo. Hodiaŭ, kompreneble, okazadas ankaŭ centoj da aliaj internaciaj kunvenoj ĉiujare, landaj, fakaj, studaj, simple turismaj; sed la Universalaj Kongresoj formas la ĉefan manifestacion de la spirito unuafoje spertita en Bulonjo-sur-Maro.
Nur du jarojn post tiu evento komenciĝis krizo, kiu denove minacis detruon de la afero Esperanto. Necesas kompreni, ke ekde la komenco ekzistis en la movado du tendencoj, kiujn oni povas simplige nomi praktikemo kaj teoriemo. La praktikuloj celis antaŭ ĉio funkciigi kaj uzigi la lingvon, la teoriuloj emis trakti ĝin kiel projekton, kiun oni povus en ĉiu momento ŝanĝi kaj "plibonigi". Iuj el tiuj lastaj postulis diversajn reformojn, kiel ekz-e forigon de supersignoj, forigon de akuzativa finaĵo, pluralon -i anstataŭ -oj, ktp. Jam en 1894 tiaj reformproponoj trudis al Zamenhof la neceson voĉdonigi la abonantojn de La Esperantisto, ĉu reformi la lingvon aŭ ne. Per grandega plimulto la esperantistoj rifuzis reformojn: venko por la praktikuloj, kiuj komprenis, ke ŝanĝado de la lingvo detruos fidon de la adeptoj pri la stabileco de la lingvo de ili lernita kaj ekuzita. (Se paroli ĝenerale, la lingva nivelo de la reformemuloj estis malpli kontentiga. Ni konstatu ankaŭ, ke la t.n. "plibonigoj" celis plieŭropigi la lingvon, kio estis kontraŭ la inten-co de Zamenhof kaj kontraŭ la tutmonda neŭtraleco, kiu estas grava ĝia karakterizo.)
Estas notinde, ke Zamenhof antaŭvidis ŝanĝiĝojn en sia lingvo, kaj tion ebligis per vojo de neologismoj, kiu estas normala vojo en aliaj lingvoj. Laŭ tiu vojo, oni rajtas ekuzi novan formon apud jam ekzistanta, kaj la viva uzado decidos finfine inter ili. Pluraj ŝanĝiĝoj efektive okazis en Esperanto tiamaniere, precipe sur tereno de la vortprovizo. Ekzemple, kiam televido estis nova fenomeno, iuj diris televido, aliaj televideo, aliaj televizoro; sed tio ĝenis neniun, kaj relative rapide la uzado normiĝis en televido.
Sed iuj reformoj estus neeblaj. Pluralo en -i ne eblas, ĉar -i estas jam signo de la infinitivo. Oni rimarku, cetere, ke se la akuzativa finaĵo estus vere tiel superflua, kiel iuj volis kredigi, la esperantistoj povus tute facile forigi ĝin per simpla neŭzado; la fakto, ke tio ne okazis dum centjara ĉiutaga uzado de la lingvo, estas per si mem sufiĉa pruvo pri ĝia utileco kaj dezirindeco! – sed eĉ tia fundamenta ŝanĝiĝo, se ĝi okazus, tute ne atencus la ekzistadon de la lingvo mem!
Sed iuj homoj, por kiuj Esperanto restadis projekto, speco de ludilo anstataŭ serioza lingvo, ne agnoskis tiajn praktikajn konsideraĵojn, kaj en 1907 du el ili ekkaptis prezentitan okazon trudi al la movado – ili antaŭsupozis – siajn privatajn marotojn.
La afero de la Delegacio estas komplika, sed sumiĝas jene:
En 1900 franca sciencisto, L. Couturat, helpate de alia sciencisto L. Leaŭ, fondis "Delegitaron por Alpreno de Lingvo Internacia". Tiu Delegitaro neniam havis karakteron de publike organizita asocio; ĝiaj sekretario Leaŭ kaj kasisto Couturat estis de neniu elektitaj, kaj ili fakte tenis la tutan aferon aŭtokrate en siaj manoj. Tamen ilia agado bezonis la subtenon, moralan kaj financan, de la Esperanto-movado. En 1906 tiu Delegitaro sin turnis al la Internacia Asocio de Akademioj kun peto, ke ĝi prenu la definitivan solvon de la mondlingvo en siajn manojn. Tion la Asocio rifuzis en 1907, deklarante sin nekompetenta por decidi pri problemo "solvota de la vivo mem". Couturat do proponis, ke la Delegitaro elektu 18-membran komitaton por memstare solvi la problemon.
Zamenhof delegis elstaran francan esperantiston, la jam menciitan de Beaŭfront kiel sian reprezentaton en la komitato. Tamen tiu lasta havis privatan ambicion, verŝajne por pligravigi sian rolon en la movado, enkonduki reformojn en Esperanto, kaj tio, kun diversaj ruzaĵoj de Couturat, same reformema, rezultigis, ke la Delegacio "decidis alpreni Esperanton principe, pro ĝia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj de ĝi", sed modifitan laŭ projekto de reformoj, kiu ricevis, pro evidentaj kaŭzoj, la nomon Ido.
Rezulte de tio, la Esperanto-movado efektive skismiĝis. Parto de la esperantistoj transiris al Ido; sed estas interese ke, same kiel en 1894, la granda plimulto restis fidela al Esperanto. Kaj, kvankam la idistoj ĝenis la progreson de Esperanto dum du jardekoj – ĝis Ido formortis pro sia propra malsano, la eterna reformemo, kiu neniam finiĝis – tamen tiu skismo havis ankaŭ gravan bonan flankon. Nome, ĝi liberigis la movadon de la reformemo kaj starigis novan epokon de konservativeco lingva, kiu fortikigis la bastionojn de la movado kaj daŭris unu tutan generacion.
Ĝi havis ankaŭ alian sekvon tre gravan: la fondo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝis la Ido-krizo, la grupigitaj esperantistoj havis kiel sian preskaŭ solan celon propagandi la lingvon kaj varbi novajn adeptojn.
Theophile Rousseaŭ, franco, kaj Hector Hodler, sviso, estis du el la esperantistoj, kiuj pli interesiĝis pri la praktika apliko de la lingvo kaj ĝia socia rolo. Jam en 1905 Rousseaŭ klopodis por la apliko de Esperanto en turismo; li propagandis ĉe hotelestroj kaj instigis eldonadon de gvidfolioj kaj gvidlibroj. Kiam eksplodis la idista krizo, Hodler opiniis, ke neniu el ekstere rajtas trudi teoriaĵojn al uzantoj de la lingvo. Pro tio li dissendis, kun Rousseaŭ kaj kelkaj aliaj, cirkuleron al la grupoj, kiu proponis starigon de internacia organizaĵo por servi al la lingvouzantoj. Kerna en tiu koncepto estis nomigo en laŭeble ĉiu urbo kaj vilaĝo de esperantista delegito, aŭ "konsulo" kiel oni tiam nomis ilin, kiu pretus helpi al vojaĝantaj aŭ informserĉantaj esperantistoj. En marto 1908 pli ol cent grupoj aliĝis al la ideo kaj elektis delegiton. En aprilo la Asocio estis fondita, kun organo "Esperanto", kaj nova, praktika esperantismo estis lanĉita.
La funkciado de UEA multe kontribuis al la fakto, ke Esperanto travivis la Unuan Mondmiliton. Ĝia centra oficejo estis en neŭtrala Svislando, kaj tial la oficistoj povis peradi informojn kaj transpagi monon, kiuj estis alivoje baritaj. La nombro de la helpopetoj kaj la plenumitaj servoj estas konsterna. La traktitaj korespondaĵoj (alvenintaj kaj forsenditaj) sumiĝis je pli ol 175 000 dum la daŭro de la milito! [18]
Ekzemple, jam en septembro 1914 UEA dissendis cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu informo, tradukita en 30 lingvoj, aperis en centoj da gazetoj. Ĝi tekstis:
"Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝis suprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havis la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn Delegitojn en la militantaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al Universala Esperanto-Asocio, 10, rue de la Bourse, Geneve, Svislando."
Dum septembro ĝis decembro 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga – pro la laboro, kiun postulis la plenumo. Por havi ordon en tio, sliparo devis esti starigita, tiel ke UEA povu, se necese, interveni mem, per propra demando, ĉe personoj ne respondintaj. Sed la servo ne haltis ĉe tiu simpla ricevo kaj transsendo. Venis demandoj specialaj, serĉado de personoj, transsendo de mono, de pakaĵoj, helpo al civilkaptitoj, kaj ankaŭ informpetoj pri soldatoj. Pri la amplekso de la plenumita laboro sufiĉas diri, ke dum decembro 1914 la taga eniro de korespondaĵoj estis inter 250 ĝis 300.
Kvankam, evidente, en tiu terura milito pereis esperantistoj, precipe junaj, kaj mortis Zamenhof mem, la movado rapide restariĝis en ĉiuj landoj. Kaj aperis tute nova faktoro.
Politika neŭtraleco prave estis kaj restas fundamenta principo de UEA kaj la t.n. "neŭtralaj" esperantistoj. Sed la klaskonscia laboristaro inter la mondmilitoj fariĝis adeptoj de tiu aŭ alia formo de socialismo, kies konata devizo estis "Laboristoj de la mondo unuiĝu!". Tre multaj el ili – komunistoj, socialdemokratoj, anarkiistoj k.a. – tiris el tio konsekvencan konkludon: kiel la diverslandaj laboristoj povu efike kunlabori sen komuna lingvo? Ili do trovis Esperanton, kaj kreis sian propran internacian organizaĵon, kiu eduku kaj klerigu laboristojn pere de la internacia lingvo. Tiu movado floris, kaj post nur kelkaj jaroj jam havis pli da anoj ol la neŭtrala movado.
Al ĝia frua prosperado multe kontribuis la postrevolucia sinteno de la sovetaj bolŝevikoj. Dum kelkaj jaroj la sovetia registaro vigle kuraĝigis la esperantistojn, konforme al sia tiama linio. Sed ĉirkaŭ 1930, rezulte de la disvolviĝo de stalinismo, tiu linio (fido je baldaŭa mondrevolucio) estis forlasita. Esperanto estis malpermesita, kaj silentiĝis la sovetiaj esperantistoj dum kvarona jarcento, kaj – post la Dua Mondmilito – en la plimultaj socialismaj landoj okazis same. Nur post la morto de Stalin kaj la oficiala distanciĝo de liaj krimoj fare de la sovetia registaro Esperanto iom post iom estis permesata: estis miraklo, ke post tiu jardekojn longa tempo aperis denove esperantistoj en Sovetunio.
Sovetunio ne estis la sola lando, en kiu Esperanto estis malpermesata. Ankaŭ aliaj diktatoraj registaroj – nazia Germanio, frankisma Hispanio, makartisma Usono k.a. – proskribis ĝin, ĉar ĝi estis por ili "lingvo juda", aŭ "lingvo komunista", aŭ "lingvo kosmopolita": sed fakte pro tio, ke ĝi ne nur malfermas fenestron al eksteraj influoj, sed ankaŭ implicas ideojn pri interhoma frateco, paco k.s. El tiu fakto, kiel sobre demonstris Lins [19], la esperantistoj ricevis – ne la unuan fojon, cetere – siajn martirojn.
Tiu ekfloro de Esperanto inter la laboristaro tamen vidis la formuladon de fenomeno vere unika: komplete nova politika filozofio, kiu estus nepensebla se Esperanto ne ekzistus. Ĝi nomiĝas sennaciismo. Ĝian unikecon pruvas la fakto, ke en aliaj lingvoj – verŝajne ĉiuj? – ne ekzistas, aŭ almenaŭ ne ekzistis pli frue, ekvivalenta termino.
La sennaciismo efektive radikiĝis en la sama 19-jarcenta humo kiel aliaj filozofioj bazitaj sur konceptoj pri socihistoria evoluo. Ĝi antaŭsupozas, ke la nacioj estas nur provizora ŝtupo survoje al tuthomara socio, kaj la sennaciistoj estas la avangardo de realigo de tiu koncepto. Ili konsekvence malakceptas ĉion naciecan: landlimojn (ili substituis horzonojn), naciajn lingvojn (ili substituis Esperanton kaj laŭeble insistis uzi ĝin en la ĉiutaga vivo); sed ili insistis ankaŭ pri la klasbatalo, ĉar laŭ la kriterioj de la epoko la socialisma movado estis la portonto de la sennacia mondo.
Evidente, la sennaciistoj neniam estis tre multaj. La laborista organizaĵo nomiĝas Sennacieca Asocio Tutmonda (kaj tio estas trafa nomo, ĉar la Asocio ne estas, kiel UEA, federacio de naciaj asocioj, sed kuniĝo de individuoj), kaj ties organo estas Sennaciulo; sed la subtileco de la lingvo Esperanto klare diferencas inter sennaciulo kaj sennaciisto. Oni ne antaŭvidas, almenaŭ en la nunaj cirkonstancoj, furoran sukceson por la sennaciismo; sed iasence ĝi estas konsekvenca konkludo el unu faceto de la idealisma Esperanto.
Samepoke la neŭtrala movado trairis serion de organizaj krizoj, kiu kulminis en 1937 per splitiĝo en la asocio kaj la fondiĝo de la Internacia Esperanto-Ligo, al kiu aliĝis la plimultaj kaj certe pli aktivaj landaj asocioj. Tamen post la Dua Mondmilito oni atingis unuecon pro la energia organizkapablo de Ivo Lapenna – kiu samtempe iniciatis kampanjon kontraŭ tro multaj verdaj steloj (simbolo de Esperanto) kaj similaj "strangaĵoj": la esperantistoj liberigu sin el aspekto de "stranga sekto eta" (laŭ esprimo de la poeto Ka-locsay), kaj eniru la normalan mondon. Lapenna insistis, ke la esperantistoj aliĝu al la reala mondo, kaj uzu la rimedojn de tiu mondo por atingi siajn celojn. Li multon faris por krei senton de direkto en la Esperanto-movado kaj provizi ĝin per adekvata, moderna strategio.
Estas klare, ke la kampanjo de Lapenna sukcesis. La movado estas hodiaŭ ĝenerale pli modera en siaj entuziasmoj kaj pli normalaspekta en sia publika prezentiĝo. Ĉu eble pro tio perdiĝis io, precipe io grava, ne estas tiel klare.
La 20a jarcento vidis la naskiĝon de nova politika fenomeno, rezulto de la traŭmo de la terurega Unua Mondmilito: la klopodo krei supernacian organizaĵon, kies rolo estu certigi la pacon per kunlaboro de la unuopaj registaroj en la kadro de konsilio. Post la Unua Mondmilito, tiu organizaĵo estis la Ligo de Nacioj, kaj post la Dua Mondmilito (ĝis hodiaŭ) la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. Evidente tiuj organizaĵoj spertas la kostojn kaj malfacilaĵojn de la lingvaj diferencoj. Kiel ili sintenis al la internacia lingvo?
La Ligo de Nacioj efektive okupiĝis pri Esperanto. Jam en ĝia unua kunveno 11 delegitoj starigis proponon favoran al la instruado de tiu lingvo en la lernejoj de la membroj-ŝtatoj. Komisiono de la Ligo faris seriozan esploron de la atingoj de Esperanto, kaj Raporto publikiĝis, [20] kiu estis ne nur honesta, sed ankaŭ tre favora al la adopto de Esperanto kiel oficiala lingvo. Ekzemple, pri Esperanta konferenco:
"Ĝis tridek du parolantoj aŭdiĝis en la sama kunveno, kaj dum tri tagoj plenumiĝis kvanto da laboro, kiu eble postulas dek tagojn por plenumiĝi en ordinara konferenco, kiu uzas plurajn oficialajn lingvojn."
Tiu Raporto havis grandan sukceson, kaj multaj delegitoj pretis voĉdoni por lerneja instruado de Esperanto. Sed al ĉio simila senkompromise oponis la registaro franca: ĝi timis konkurencon inter Esperanto kaj la franca lingvo, kiu estis tiam la prestiĝa lingvo. Multaj el la aliaj nacioj timis ofendi la francojn, kaj tial submetiĝis malgraŭ propra opinio al ties deziro malsukcesigi la proponojn. La franca prezidanto de la koncerna komisiono argumentis nekredeble analfabete (kvankam private li konfesis sian embarason pri la trudita tasko):
"La celo de la Ligo estas proksimigi la popolojn, sed ne meĥanike per faciligo de la komunikiloj. Ne pli ol fervojo aŭ telegrafio povos Esperanto alproksimigi la animojn. Tion sukcesas nur la lerno de fremda lingvo, kun ĝia literaturo kaj kulturo. Kontraŭe, la disvastiĝo de artefarita mondlingvo igos la lernon de fremdaj lingvoj nenecesa. Tiam oni ne plu lernos ilin kaj oni perdos tiun alproksimigilon de animoj trans la limoj. Tial nia rolo estas instigi lernon de fremdaj lingvoj kaj ne de artefarita."
La franca ministro Berard ne kontentiĝis per tiu rezigno. Li deziris uzi la rifuzon de la komisiono kiel kontraŭpropagandilon, kaj por tio bezonis, ke la Ligo de Nacioj konfirmu ĝin. En tio li ne sukcesis.
Kiam kunsidis la kvara ĝenerala kunveno de la Ligo en septembro 1923, la franca registaro aparte donis instrukciojn al la delegito Jacques Bardoux por utiligi la rezolucion de la intelekta komisiono por definitive elpuŝi Esperanton. Li do prezentis ĝin en la kvina komisiono sub formo de liga rezolucio rekomendanta la studon de fremdaj lingvoj prefere al lerno de artefarita. Sed alinaciaj delegitoj tuj vigle protestis. Pluraj klarigis al li, ke ili ne volis insisti pri la Esperanto-afero por ne malplaĉi al la franca registaro, sed ke ili tute ne povus akcepti ian rezolucion, kiu ŝajnus iel ajn kontraŭ Esperanto, ĉar tiu movado havas tro multajn amikojn en ilia lando. Eĉ la britaj delegitoj avertis lin, ke ili kontraŭbatalus la rezolucion. Tiam Bardoux retiris ĝin, kaj tiel la opinio de la intelekta komisiono estis nek konfirmita nek akceptita de la Ligo mem, kiu restis ĉe la raporto adoptita en 1922 konstatanta per faktoj la valoron de Esperanto kaj ĝian vivan rolon.
Kiel konsolan premion la Ligo tamen akceptis rezolucion, kiu estis la unua interŝtata agnosko de Esperanto kiel uzata lingvo kun oficiala difino pri ĝia rolo en homaj rilatoj:
"La ĝenerala kunveno de Ligo de Nacioj rekomendas, ke la ŝtatoj-membroj de l' Ligo konsentu al Esperanto la traktadon kaj tarifojn de lingvo 'klara' en telegrafaj kaj radiotelegrafaj interrilatoj, kiel praktika helpa lingvo de la internaciaj interkomunikoj flanke de la naciaj lingvoj uzataj, kaj atentigas je tiu celo la organizon pri komunikado kaj transito".
Tamen la tuta historio de Esperanto kaj la Ligo bele ekzemplas la signifoplenan fakton, ke unu potenca malamiko de Esperanto sur la ĝusta loko kapablas nuligi eĉ plej favorajn kondiĉojn por la sukcesigo de la afero.
Post la Dua Mondmilito la nova interŝtata mondorganizaĵo estis kaj restas Unuiĝintaj Nacioj, al kiu sin turnis UEA en 1950 per jena peticio:
Mi opinias, ke la solvo de la problemo de internacia lingvo havas grandan praktikan gravecon kaj ke Unuiĝintaj Nacioj devus preni ĝin en seriozan konsideron.
Mi opinias, ke monda helpa lingvo, kiu ne forigos la lingvojn naciajn, sed servos al ili kiel helpa lingvo, estas necesa por faciligi la rilatojn inter la popoloj de la tuta mondo kaj por rapidigi la socian progreson. Pro la bona akcepto de Esperanto en ĉiuj partoj de la mondo – la sola helpa lingvo, kiu havis rimarkindan sukceson – mi esperas, ke Unuiĝintaj Nacioj helpos, per ĉiuj rimedoj disponeblaj, la vastigon de la uzo de tiu ĉi lingvo, ekzemple kuraĝigante ĝian instruadon en la lernejoj, kiu disponas pri kompetentaj instruistoj, kaj evoluigante ĝian uzon en turismo, internacia komerco kaj korespondado.
Vere rimarkinda estis la popola subteno de tiu peticio. Subskribis ĝin 895 432 individuoj, kaj 492 organizoj (kun sume 15 454 730 membroj), el 76 landoj.
La peticio estis transdonita al UN, kiu siavice transdonis ĝin al la Sekretariato de Unesko (la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj). Tiu transdono estis en si mem provo flankenŝovi en neglekton la tutan aferon, sed insistado de la esperantistoj gvidataj de d-ro Ivo Lapenna sukcesis enigi en provizoran projekton de Programo por 1953 kaj 1954 ian ĝeneralan rezolucion, kiu tenis la aferon vivanta. Unesko tamen, kiel kutime en la kazo de Esperanto, utiligis ĉiujn procedurajn eblecojn por malhelpi ĝian pluan evoluon, tamen en la fino de 1952 la svisa delegacio prezentis al la Ĝenerala Konferenco rezolucion, kiu estis akceptita, eĉ se en radike ŝanĝita formo, de la Pleno: kio signifis, ke finfine Unesko estis devigita pritrakti la aferon.
La Oka Sesio de la Ĝenerala Konferenco en Montevideo devis okupiĝi pri du demandoj rilate al Esperanto. Unuflanke UEA petis t.n. konsultajn aranĝojn kun Unesko (kion ĝi cetere ricevis, tamen ne sen batalado), kaj aliflanke Unesko devis pritrakti la peticion, en tiu aŭ alia formo.
La okazaĵoj en Montevideo multrilate havas la ecojn de romano. D-ro Lapenna kaj lokaj esperantistoj mobilizis la publikan opinion, starigis imponan Esperanto-ekspozicion (kiu tre favore impresis multajn delegitojn), kaj persone kontaktiĝis kun gravaj personoj. Rezulte, la meksikia delegacio decidis prezenti rezolucion al la Programkomisiono.
La Komisiono pritraktis la rezolucion malfrue en sabata posttagmezo, kiam ĉeestis nur 45 el 72 delegacioj – kaj eĉ la ĉeestantaj tre ofte ne estis reprezentitaj de siaj ĉefoj, sed de neinformitaj subuloj. La prezidanto de la Komisiono intence lezis la proceduron: anstataŭ doni la parolon al la proponinto de la rezolucio, kiel estus normale, li transdonis ĝin al kontraŭulo de la rezolucio, prof. Blinkenberg el Danlando. Tiu lasta atakis Esperanton, kaj malseriozigis la etoson per diversaj "spritaĵoj".
Post tiu malrespondeca parolado, d-ro Lapenna, kiel observanto de UEA, ricevis permeson paroli dum tri minutoj! Kompreneble, la rezolucio estis rifuzita de granda plimulto de la voĉoj.
Feliĉe, d-ro Lapenna ne estis homo, kiu facile lasis sin venki. Per lerta informado al la gazetaro kaj radio, kaj per multaj personaj kontaktiĝoj, la esperantistoj atingis, ke la meksikia delegacio, apogita de Urugvajo kaj kelkaj aliaj, postulis rekonsideron de la projekto de rezolucio en la Pleno, kie ĝi estis akceptita per 30 voĉoj kontraŭ 5, kun 17 sindetenoj. Vera triumfo en nekredeble malfavoraj cirkonstancoj.
La akceptita rezolucio tekstas jene:
La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto;
Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;
Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;
Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;
Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn.
En 1965 UEA denove turnis sin al UN, kun propono, ke "Unuiĝintaj Nacioj solvu la lingvan problemon per efektiva kaj efika helpo al disvastigo de la neŭtrala Internacia Lingvo Esperanto, rekomendante ankaŭ al la Ŝtatoj-Membroj progresigi ĝian instruadon kaj stimuli ĝian uzon en la internaciaj rilatoj de la popoloj". La proponon ĉi-foje subskribis 930 025 individuoj, kaj 3 851 organizaĵoj kun sume ĉ. 73 milionoj da membroj! La propono estis transdonita al la Sekretariato de UN en 1966, kaj la Sekretariato efike malaperigis ĝin.
Se la historio instruas al ni ion ajn, ĝi instruas jenon: en tiu ĉi mondo Esperanto tre malofte ricevis eĉ minimumon da normala justa traktado. Tamen, tio ne daŭros senfine. Kuraĝiga estis la rezolucio, adoptita unuanime de Unesko en sia 23a sesio, la 8an de novembro 1985 en Sofio, laŭ kiu la Ĝenerala Konferenco,
Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV. 1.4.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj rekonis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,
Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,
Rekonante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,
Notante la tre gravan kontribuon de !a Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,
Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,
Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno;
Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj;
Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado;
Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.