La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
OKUPACIOAŭtoro: Erni Krusten |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Veninte hejmen la patro estis morna, kaj la patrino, kies tuta vivo estis nura pacienca atendado, tute ne kuraĝis demandi, kiel sukcesis lia vojaĝo al la urbo. La patro kondukis la ĉevalon sur la kampon kaj ligis ĝin tie per longa ŝnurego al fosto, tiris la veturilon en la draŝejon, poste grimpis ial en la subtegmenton, restis tie kelkan tempon ion fosserĉante kaj reveninte malsupren estis ankoraŭ pli malbonhumora. Ĉion ĉi la patrino observis silente, ripetante de tempo al tempo la saman demandon: "Ĉu vi, maljunulo, deziras ankaŭ manĝi?"
Kiam ŝi fine povis surtabligi la manĝon por la patro, ŝi mem eksidis sur sia malgranda benketo apud la kamentubo. Kun la manoj en la sino ŝi rigardis per duonfermitaj okuloj sian edzon, kiu hodiaŭ ŝajne tute ne havis apetiton. Jen li altiris la supujon pli proksimen, jen forpuŝis ĝin, enpensiĝis kaj forgesis la maĉadon. Tiel li tre similis la mortintan Kalle. Oni diris ja tuj post la naskiĝo de la infano, ke la knabo similas la patron. Certe oni ne senkaŭze diris tion. Kaj la maljunulino ekbalancis sin tien kaj reen, kvazaŭ ŝin atendus longa vivo kaj kvazaŭ ŝi povus orfiĝi dum tiu longa tempo.
Fine la patro malfermis la buŝon.
"Stranga besto, ne forgesas," li diris. "Mi ne malhelpis ĝin, lasis ĝin iri, kien ĝi volas. Mi volis nome vidi, kion ĝi faros. Kaj mirinde - ĝi turniĝis al la kolombejo kaj eniris tra la pordego. Kiel ĉiam, kiel ĉiufoje."
Post tio li resilentiĝis.
Verŝajne li atendis, ke la patrino ion diros. Sed la patrino ĉesis sin balanci kaj nur rigardis flanken.
"Mi jam intencis vipofrapi ĝin," daŭrigis la patro kaj resilentis.
"Malsaĝa maljunulo," diris nun la patrino. "La kompatindan beston!"
"Nu jes, kiel la besto povas scii, kion la homoj faras," daŭrigis la patro kun sento de faciliĝo. "Tion eĉ la homoj ne komprenas, des malpli la bestoj. Vi diras: malsaĝa maljunulo. Jes, malsaĝa. Mi ja estus povinta en la korto tuj returni la ĉevalon, sed ne - mi gapis la fenestrojn de Kalle. Sed ili ja ne estas plu liaj fenestroj... Tie estis neniu. Eĉ ombro ne estis tie. La ĉevalo kun la veturilo staris sub la acero. Mi tute ne intencis ĝin tie manĝigi. Akvon mi eble estus al ĝi doninta, sed mi ankoraŭ ne sukcesis ekserĉi sitelon, kiam la mastro elsaltis el la domo kun levitaj manoj: "Ĉi tie ne ŝutu fojnon sur la teron. Vi ne rajtas, ne rajtas. Kaj kion vi ĉi tie entute serĉas? Kion vi volas? Kvazaŭ vi nenion scias. Kvazaŭ eĉ ne aŭdis."
Neniel mi supozis, ke la malgranda kvieta maljunuleto, kiu ĉiam estis afabla kaj komplezema, povas esti tia. Mi levis respektplene la ĉapon kaj pensis: bona vorto venkas malamikecon. Mi do alproksimiĝis kaj diris ĝentile: "Mi ja scias, kompreneble scias. Kaj ankaŭ mi aŭdis. Nur mi ankoraŭ ne legis."
"Kion vi ne legis?" li demandis kaj rondirigis la okulojn. Ankaŭ mi ĉirkaŭrigardis kaj laŭ lia ekzemplo malaltigis la voĉon. "La gazeton, kie tiu afero onidire estas skribita." - "Ho jes," li diris post mallonga pripensado. "Jes, estis. Sed jam kelka tempo pasis post tio," - "Ĉu ankaŭ vi legis?" - "Jes." - "Ho, kara sinjoro, eble vi ankoraŭ havas ĝin," mi diris tiam. "Kaj se vi bonvolus doni ĝin al ni, mi kaj mia edzino estus al vi tre dankemaj."
"Ĉu vi nomis ankaŭ min?" demandis la patrino.
"Mi nomis. Mi kaj mia edzino. Tio elbuŝiĝis kvazaŭ hazarde, per si mem. Kaj tio ne estas malvero, ĉar ĉu ni tie ĉi duope malmulte parolis pri tio, ke estus bone, se ni ricevus tiun gazeton, se ni povus ĝin almenaŭ vidi."
"Kaj ĉu li havis ĝin?"
"Ne, li ne havis ĝin. Li legis, sed ne havis ĝin. Se li diris al mi veron."
"Vi devis diri, ke ni ne volas ja senpage."
"Mi ja diris, sed li vere ne havis. Li respondis, ke tio estis fremda gazeto, ke li ricevis ĝin de la baneja hejtisto. Li legis kaj redonis."
"De la baneja hejtisto," ripetis la patrino.
"Komence mi opiniis, ke li mensogas," daŭrigis la patro. "Tom stranga parolo - el la buŝo de domposedanto. Sed tamen, kiam mi demandis, kie la hejtisto loĝas, li tuj fervore klarigis tion."
"Ĉu vi estis tie kaj demandis?"
"Jes, mi estis. Mi tuj iris, sed li ne estis hejme. La edzino diris, ke li iris al kamparo. Kaj la ĉambro estis plena de infanoj. Certe nia rekompencaĵo estus tie tre bonvena, sed tamen mi ne volis tie paroli pri mia zorgo. Ŝi estas ja virino - kiu scias, ĉu ŝi entute komprenos, eble ŝi eĉ ekpensos, ke mi estas spiono, ĉar la banhejtistoj laŭ mia opinio ne estas la plej firmaj apogoj de la ŝtato. Kaj kiu diros, ĉu la edzo eĉ havis ankoraŭ tiun gazeton."
La patrino rektigis sin, apogis la nukon al la kamentubo kaj diris:
"Sed vi, maljunulo, volis ja antaŭ ĉio iri al Kiviselja. Hejme vi iun alian planon tute ne havis."
"Ne havis. Kaj ankaŭ tiun viziton mi ja faris. Vere, mi tre dubis, ĉu la subkuracisto estas hejme. Kion mi tiam faru? Sed jen, tamen li estis hejme, kvazaŭ je mia bonŝanco. Li estis veninta el la apoteko. Li eĉ ne diris, ke li ne havas tempon. Tuj, kiam mi eniris: "Ho, jen paĉjo Paggi! Ankaŭ vi estas en la urbo. Kiel vi ambaŭ fartas? Kaj kiel vi venis: ĉu per ĉevalo, piede aŭ kuŝante surventre sur ŝarĝo de traboj?"
Li proponis al mi seĝon kaj regalis ankaŭ per cigaredo. Nu, kaj tiam mi rakontis mian aferon. Kaj kiam mi ankoraŭ diris al li, ke mi kunhavas proksimume kilogramon da butero kaj pecegon da lardo, li alrigardis min kaj fariĝis iom stranga. Subite li forturnis la vizaĝon kaj ekmarŝis en la ĉambro tien kaj reen. Li iradis kiel frenezulo, preskaŭ kuris. Marŝinte jam sufiĉe longan tempon, li fine demandis: "Do tiamaniere, paĉjo Paggi? Se mi povus doni al vi tiun gazeton, ĉu mi tiam ricevus tiun lardopecon kaj la kilogramon da butero?"
"Jes, tiel estas planite," mi respondis.
"Kaj vi ne bedaŭrus?" li demandis.
"Kun ĝojo mi donus."
"Kun ĝojo?" li ripetis. "Pro kio? Pro iu mizera gazeto! Pro tio, ke vi povu legi informon pri la ekzekuto de via filo!"
Li parolis eĉ pli multe. Mi sentis fine naŭzon. Kaj mi diris: "Sed tie tamen enestas lia nomo!"
"Ho jes, nomo!" li kvazaŭ elpremis tra la dentoj. "Nomo, aĝo, nacieco kaj tio, ke li perfidis la ŝtaton. Kial vi tion legos? Tiun sangavidan mensogon. La patrino ploros tiom, ke ŝi difektos siajn okulojn."
Mi ne volis klarigi al li, ke ni eĉ ne havas plu larmojn. Mi silentis longan tempon kaj fine diris: "Jes, tiel ja estas, sed kion fari, se ni nenion alian havas plu pri li!"
"Jen kiel!" li diris. "Jen kiel." Li iris ankoraŭ kelkajn fojojn tra la ĉambro kaj poste peze faligis sin sur sian liton, tiom granda kaj longa, kia li estis. Kaj tiam mi vidis, kiel li, kuŝante sur la ventro kaj kovrinte per la manoj la vizaĝon, ektremis per la tuta korpo. Li ploris! Mi scipovis diri nenion. Cigared-skatolo estis sur la tablo. Ne atendinte, ke li proponos, mi prenis el ĝi komence unu cigaredon, finfumis ĝin, kaj poste ankoraŭ alian kaj pensis: nu, ploru, ploru, se tio faciligas vian koron.
Fine li ekregis sin.
"Kredu min," li diris. "Mi ne havas tiun gazeton. Mi havis kaj certe estus konservinta ĝin, ĉar Kalle estis mia amiko kaj nenio ridinda estas en tio, sed mi donis tiun numeron al iu."
Nu jes, kaj tiam mi aŭdis, ke Kalle havis en la urbo ankaŭ amatinon aŭ fianĉinon. Kiam mi vintre vidis lin la lastan fojon, ankaŭ li mem menciis, ke li iros al iu por manĝi kuniklorostaĵon. La subkuracisto sciis, ke tio estis Ruth. La domo de ŝia patro, ŝarĝveturigisto, troviĝis en la avelujaro malantaŭ la rompejo de kalkŝtono. Ankaŭ mi memoras ankoraŭ, kiel la maljuna Sasilong veturadis per sia plata veturilo en la urbo, lia hundo trotis ĉiam antaŭ la nazo de la ĉevalo aŭ apude.
Ruth estis forportinta la gazeton de Kiviselja. Ŝi promesis reporti ĝin kaj certe estus farinta tion, se ŝi mem baldaŭ post tio ne estus arestita.
"Pro kiu kulpo do ŝi estis arestita?" mi demandis de Kiviselja.
"Por tio estas necesa nenia kulpo."
"Nu, tamen. Ĉiuokaze laŭ mia kompreno."
"Ŝi bredis kuniklojn."
"Tio ne estas malpermesita."
"Estis bone, eĉ tre bone, ke Ruth ilin bredis," li opiniis. "Por malliberigi iun troviĝas ĉiam kialo. Vi elpensas ion kaj krimulo estas preta. Alia afero estas kun kunikloj kaj porkoj. Ciganoj bredis porkojn - la porkojn oni dividis inter si kaj la ciganojn oni malliberigis; Ruth bredis kuniklojn - la kuniklojn oni dividis inter si kaj Ruth oni malliberigis.
Li rakontis, ke Ruth iradas nun kun ciganoj al kamplaboro, fusilistoj antaŭe kaj malantaŭe. Li vidis tion per propraj okuloj. Poste li ankoraŭ diris: "Vi, maljunulo, certe memoras jam el la bibliaj rakontoj, kiel romaj soldatoj sub la kruco dividis inter si la vestojn de Kristo."
"Vi estus povinta demandi de Kiviselja, kion li opinias, ĉu nia Kalle vere estis tiom granda krimulo, ke li devis esti mortigita?"
"Apenaŭ ankaŭ li tre bone scias tion."
"Tamen vi estus povinta demandi."
"Mi eĉ ne bezonis demandi - li mem ekparolis. Li diris, ke li tion ne kredas, eĉ se oni diŝakus lin. Li konsilis malpli multe paroli kaj pensi pri tiu afero. Tute egale ĝi ne plu klariĝos.
Ho jes!
Kiam mi estis forironta de Kiviselja, li diris:
"Vi povus iri al Irma, eble ŝi scias ion rakonti al vi. Eble ŝi havas eĉ ion por doni al vi. Iam ŝi kvazaŭ diris tion."
Mi diris, ke al Irma mi ne iros. Ne iros, faru kion ajn.
"Kial vi ne iros?" li demandis. "Kion vi havas kontraŭ ŝi?"
"Absolute nenion," mi respondis. "Sed Irma - kiu scias, kion ŝi pensos pri mi. Se la filo estis malbona, la patro ne estas pli bona. Kaj kion mi diru al ŝi enirante. Povas okazi, ke ankaŭ tiu alia estas hejme."
"Agu, kiel vi volas," kvazaŭ ekkoleris la subkuracisto.
"Sed eble ŝi estas tiu, kiu fosis por Kalle la kavon," mi diris kaj demandis, ĉu mi rajtas preni ankoraŭ unu cigaredon.
Li permesis. Kaj aŭdu, kion li nun diris al mi: Irma amas ankoraŭ nun nian Kalle."
"Mankas senco ami mortinton," diris la patrino. Tamen ŝajnis, ke ŝia koro plifaciliĝis.
"Mi ne scias, de kie li tion prenas, sed tion li asertis," daŭrigis la patro. "Eble Irma mem diris al li. Ankaŭ al mi ŝi estis tre afabla. Kiam ŝi min ekvidis, ŝiaj okuloj tuj malsekiĝis. Kaj ĉiam kiel antaŭe: "Patro! Kara patro! Kiel bonege, ke mi revidas vin." Vole-nevole oni devas preskaŭ ekkredi la certigon de la subkuracisto, ke se ne estus tiu diabla milito, ili feliĉe finus siajn vivotagojn unu apud la alia. Mi diris: "Kio bonega en tio estas, kio bonega en tio ankoraŭ estas, se... Nun ni devos esti fremdaj unu al la alia."
"Mi tion ne volus," ŝi respondis. "Kvankam mi vin ambaŭ ne vidos, tamen mi ne forgesos vin. Eble alia afero, se mi estus tre kontenta pri mia nuna vivo."
"Ĉu vi do ne estas?"
Mi demandis tion kvazaŭ de infano, kiu puŝis sian piedfingron kontraŭ ŝtonon, kvazaŭ de propra infano. Sed ŝi eĉ unu vorton ne respondis al mi je tio. Subite ŝi ekhontis, ŝanĝis la temon kaj demandis: "Patro, ĉu vi deziras eble kafon? Mi kuiros."
"Se vi nur rajtas," mi respondis.
Ŝi ŝajnigis, kvazaŭ ŝi tute ne aŭdis. Kuris en la kuirejon kaj diris nur post kiam ŝi revenis de tie:
"Valter veturis matene al kamparo, li eĉ ne estas en la urbo. Sed eĉ se okazus, ke li nun neatendite eniros, vi povos ja diri al li, ke vi venis pro plandledo aŭ lubrikaĵo." Ŝi silentis iom da tempo kaj poste subite demandis, kvazaŭ mordita de serpento: "Au eble vi eĉ venis pro lubrikaĵo?"
Tiam mi rakontis al ŝi pri mia zorgo.
"Ne," ŝi diris, "tiun gazeton mi plu ne havas. Mi havis ĝin, konservis ĝin kvazaŭ sepultan kantfolion. Sed verŝajne Valter fine komprenis, ke ĝi estas kara al mia koro, kaj bruligis ĝin. Do nun vi ĉion scias, patro. Plu ne demandu kaj ne postulu."
Nu, kion mi ankoraŭ demandu - ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj. Mi foriris, la kafo restis sur la fajro. Ŝi eĉ ne provis min reteni. Sed poste ŝi tamen alkuris al la veturilo, dirante:
"Prenu, patro, ĉi tie estas kelkaj paperoj de Kalle - al mi estas malfacile ilin konservi.""
"Kie vi ilin havas?" demandis la patrino.
"Ili estas verŝajne en la brustpoŝo de la jako," respondis la patro. "Sed ne hastu pro ili, mi ankoraŭ ne finis mian rakonton. Kiam mi foriris de Irma kaj akurate fermis la pordegon de la grenkomercisto, mi unue ja pensis, ke nu, nun mi veturos rekte hejmen. Sed tiam feliĉe mi ekhavis la ideon, ke mi povus viziti ankaŭ sinjoron Kottlapper. Tempon mi havis, kaj mi veturis tien. Strange, ke la homo neniam scipovas komenci en la ĝusta loko! Mi ne komprenas, kial Kalle iufoje kvazaŭ priridis lin, dirante, ke li ne estas vera viro. Mi tion ne povas diri - ĉiam, kiam mi lin renkontis, li estis komplezema kaj afabla. Lia sano estas jam mizera, sed tamen li estas ĉiam preta konsili kaj helpi. Mi tute ne zorgu, li diris, li havas en la oficejo de la gazeto nevinon, tiu jam antaŭe helpis homojn, kiuj tion bezonis. Jes, se mi tuj matene estus sufiĉe saĝa por iri al paĉjo Kottlapper, mi eble jam hodiaŭ ricevus tiun gazeton."
"Estos tre bone, se ni ĝin fine ricevos," opiniis la patrino. "Kiam vi devas iri por ricevi ĝin?"
"Li promesis sendi."
"Sendi?"
"Jes, per poŝto."
"Jen kiel!"
"Jes, kaj li petis saluti vin. Kaj tute prave li diris, ke la viroj ne gravas, sed la patrina koro estas ja konata: ĝi estas fidela kaj firma."
La patrino premfleksis la fingrojn, rigardis flanken kaj diris:
"La viandpecon kaj buteron vi do eble estus devinta doni al li."
"Jes, jen, ilin mi preskaŭ forgesis," respondis la patro. "Kaj certe mi estus forgesinta, se li mem ne estus aludinta pri ili."
"Kiel do vi povis esti tiom nekomprenema," miris la patrino.
La patro stariĝis.
"Nu, jen mi estis," li respondis raŭkvoĉe. Post tio li iris frotante la sakron, duonkurbe al la jako, pendanta sur faden-bobeno, najlita al la muro. Dum li eltiris el la brustpoŝo la paperpakaĵeton, ankaŭ la patrino leviĝis de la benketo.
Ili iris al la fenestro, kie estis ankoraŭ sufiĉe lume por foliumi la postrestintajn paperojn de la filo. Bedaŭrinde la skribo estis por maljunaj okuloj tro densa kaj malklara por esti legata. Kun devota sento ili formetis ilin kaj eĉ ne eksciis - almenaŭ en tiu vespero -, ke tio estis la manuskripto de la provprediko de ilia filo.
Nur sur unu paĝo troviĝis ankaŭ pli granda kaj pli klara skribo. Ĝin la gemaljunuloj eklegis fervore. Sed tie estis strangaj vortoj kaj frazoj:
"KASTORO
KASTORO KASTORO
Unu akvositelo kaj du tamburkaldronoj.
KASTORO BASTONO BASTONANTO
KASTORO estas eta aminda besteto.
Viando manĝata, felo vendata. Dio pardonu kaj kompatu tiujn, kiuj estas manĝataj, kaj ankaŭ tiujn, kiuj
manĝas.
MAGEN
BASTON'
MAGEN
Auf dem Magen[10]
AMEN!"
Kiam ankaŭ tiu folio estis same devote formetita, la patrino leviĝis kaj reiris al sia benketo apud la kamentubo. La patro restis ĉe la fenestro.
Kiam venos aŭtuno, ne restos mi tie ĉi sur la hejma tero, pensis la patro. Atendu, ĝis komenciĝos la arbarlaboroj! Tiam ĉiun frumatenon jam en mallumo mi direktos min al la arbaro. Rekte tra la kampoj. Tie estas bone svingi la hakilon. Mi bruligos ŝelaĵon, krustojn, splitojn. Kia granda krakado kaj fumo! Tien li ne venos, apenaŭ venos, ĉiam li malŝate krispigis la nazon... Li ne venos, egale. Li ne venu, des pli bone. Sed vespere? Tiam, jes, li kompreneble atendos ĉe la pordo, salute levante la manon: "Donu arbaran panon!"
Sed la kompatinda patrino! Ŝin li ĉi tie konstante sekvos, la tutan longan tagon. Ĉu ŝi iros al la bovinejo aŭ al la puto aŭ por alporti kion ajn, ĉiam li sekvos ŝin, eĉ unu paŝon li ne postrestos.
La krepusko estingiĝis malrapide. En la ĉambro estis silente. Kaj la ŝultroj de la patro pli kaj pli malleviĝis, kvazaŭ iu metadus sur lin nevideblan ŝarĝon. Ĉiam kaj ĉiam ankoraŭ.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.