La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


OKUPACIO

Aŭtoro: Erni Krusten

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Pri la aŭtoro
1 2 3 4 5
Notoj

PRI LA AŬTORO

Erni Krusten, merita verkisto de la Estona SSR, estas unu el la plej elstaraj majstroj de la estona prozo. Li naskiĝis la 30-an de aprilo 1900 apud Tallinn en ĝardenista familio kaj ankaŭ mem laboris kiel ĝardenisto. En 1920 li komencis provi literaturan verkadon. Lia unua libro aperis en 1927. De tiam li verkis multe kaj estas ankoraŭ nun, en respektinda aĝo, produktiva majstro de la vorto, okupiĝante ĉefe pri mallongaj prozaĵoj.

E. Krusten aperigis jenajn kolektojn de miniaturoj, rakontoj kaj noveloj: "Eriko" (1927), "Blinda amo" (1941), "Turnpunktoj" (1946), "En la nonio de la paco" (1951), "Enterigo de la vipo" (1957), "Malfeliĉa amo" (1957), "Serĉante printempon" (1960), "Maljuna fripono" (1966), "Tre malbona takso" (1967), "Kvin historietoj" (1968), kaj la rakonton "Okupacio" (1969).

Aperonta estas nova libro, "Soifanto de ĝojo". Krom la nomitaj aperis kolekto de prozaj miniaturoj kaj poeziaĵoj "Manihoto" (1963) kaj pluraj romanoj: "Serĉante la pasintecon" (1928), "La amo de Org Magedi" (1939), "Libro pri Peks'oj" (1946), "La koroj de gejunuloj" I—II (1954—1956) kaj "Kiel guteto en maro" (1962). Li verkis ankaŭ la teatraĵojn "Mi vivas" (1956) kaj "La amerikanoj venis" (1959) kaj librojn por infanoj.

La verkoj de Krusten estas trasorbitaj de humanismo. Lin karakterizas bonhumoro, ofte eĉ inkliniĝo al satiro. Li estas konsiderata kiel kulturanto de mallongaj prozaĵoj, miniaturoj kaj fragmentaĵoj en la estona soveta literaturo. Pro liaj lirikismo kaj rakontmaniero oni iam kaj tiam komparas lian talenton kurt tiu de I. Turgenev.

La romaneto "Okupacio", kiu ricevis jaran premion de la Estona SSR por 1969, apartenas al liaj plej bonaj lastatempaj verkoj. Ĝia agado okazas dum la germana okupacio de Estonio en 1941—1944. Sub lia majstra plumo viviĝas la pezeco de l' okupacio, ĝia senlima nehumaneco, la subpremado de vere homaj sentoj kaj idealoj, pereigo de homeco. La aŭtoro konvinkas, ke eĉ en tiaj cirkonstancoj ne malaperas homaj sentoj kaj pensado, ke precipe en peze premanta atmosfero manifestiĝas la virtoj kaj malvirtoj de la homo eksterordinare klare.

Multaj verkoj de Erni Krusten estas tradukitaj en la rusan lingvon kaj aliajn lingvojn de Sovet-Unio, same en la finnan, hungaran, bulgaran k. a. lingvojn.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.