La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
OKUPACIOAŭtoro: Erni Krusten |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Preskaŭ tuj, post kiam subkuracisto Kiviselja venante de la malliberejo estis trairinta la mornan strateton, li renkontis en unu el la plej plaĉaj ĉefstratoj de la urbeto sinjorinon Inna. Dekon da jaroj li estis salutinta tiun sinjorinon kun pli alta respekto ol aliajn. Kaj dekon da jaroj Inna apenaŭ respondis al la salutoj de la kunlerninto; kelkfoje estis vere malfacile kompreni, ĉu ŝi entute rimarkis la salutanton. Ĉi-foje la renkonto fariĝis escepta: apenaŭ la subkuracisto ekprenis la ĉapelon de la kapo, kiam Inna haltis sur la alia flanko de la strato.
La mano kun la ĉapelo en la aero, la simplanimulo rigidiĝis pro tiu neatendita okazo kvazaŭ statuo. Ĵus paŝinte el la malliberejo en la helan martan sunlumon, Kiviselja medite miris, ke printempo venas ankaŭ en tiu ĉi jaro, malgraŭ la milito kaj ĝiaj teruraĵoj. Ne malpli granda miraklo ŝajnis al li la nuna renkonto: sinjorino Inna havis sufiĉe da afableco eĉ por rideti. Eĉ pli. Kiam la subkuracisto, granda kaj malgracia fraŭlo, preskaŭ kurante rapidis trans la straton, Inna diris:
"Mi urĝe bezonas paroli kun vi pri afero. Au nun aŭ iun alian fojon, kiam vi havos tempon."
"Tempon - por vi ĉiam."
Nun Inna etendis al li la manon, bone flegitan kaj ne tre grandan, ĝuste tian, kia laŭ la opinio de Kiviselja devis esti ideala virina mano. Li volonte kisus tiun manon, sed ne sciis, ĉu li rajtas - al tia sinjorino. Kaj surstrate. Krome liaspeca ulo, kiu ĉiam strikte memoris sian malriĉan devenon. Ankaŭ nun li pensis pri tio, ke li devis baldaŭ post Kompleza Ruth forlasi la gimnazion. Kaj tute ne pro mallaŭdinda konduto aŭ sentalenteco.
"Akompanu min," diris Inna.
"Vi opinias, ke ni promenu?"
"Kompreneble."
Kiviselja ĉirkaŭrigardis.
"Sed se oni vidos nin," li murmuris. "La famo povos atingi vian edzon. La urbo estas malgranda, ĉi tie oni ekscios ĉion."
Al Inna prezentiĝis okazo por montri sian favoron.
"Ho, tio ne gravas," ŝi opiniis. "Mia edzo konas kaj estimas vin. Kaj mi ĉiam laŭde parolis al li, kia bona knabo vi estis en la lernejo."
La subkuracisto rigardis embarasite en la direkto de la malliberejo kaj respondis:
"Elirinte de tie mi sentis per mia tuta naturo, ke mi devus promeni al la parko. Mi vidis, ke de la arbopintoj jam falas prujno. Tion kaŭzas birdoj aŭ la suno."
"Do ni iru."
"Jes?"
"Kial vi miras?"
Kiviselja silentis kelkan tempon. Ili estis promenintaj jam longetan vojon, kiam li respondis, kompreneble ne tute serioze:
"Ho, se mi havus tian feliĉon jam en la lerneja tempo!"
Multaj renkontatoj salutis.
La silentado estis ĝena.
"Supozeble vi estas ankoraŭ fraŭlo?" demandis Inna.
"Ĉiam fidela al mia kasto," respondis la subkuracisto. "Ĉiam fidela."
La akcentado de fideleco kvazaŭ celis malkaŝi sekretan amon.
"Ĉu ne estas jam tempo?"
"Eble, vere jam estas, sed..."
"Sed?"
"Nu, mi ne scias, kiel tion klarigi. Tio estas longa historio."
"Provu tamen."
"Antaŭ ĉio kompreneble la milito. Kaj en ĉiu rilato, se oni konsideras la kreon de familio. Se oni estas sola, oni kontentiĝas per malmulto. Kiujn mastrumilojn, ekzemple, ni nuntempe povus aĉeti? Mi kelkfoje ĉirkaŭrigardis: eĉ ne noktan vazon. Pardonu, sinjorino. Jes, vidu, kiajn vortojn mi ekuzis. En konversacio kun sinjorino. Mi neniam estus kredinta tion pri mia persono, sed nu, kion fari - la vivo. Ĉio, kion oni devas vidi kaj aŭdi."
"Ho, ne gravas, ne gravas," diris Inna trankvilige.
Pli ol ŝiaj vortoj tamen trankviligis ŝia rido, tia senzorga kaj senkulpe ŝercanta. Tiu rido eĉ kuraĝigis. Apenaŭ Kiviselja, laŭnature tiom hontema, sen tiu rido daŭrigus jene:
"Kaj, sinjorino, koncerne la kreon de familio mi volus rimarkigi ankoraŭ tion: virinoj kaŭzas zorgojn."
"Jen! Kiel oni tion komprenu?"
"La ofertoj superas la aĉetemon. Nun vi kompreneble malaprobos min, sed kiom mi observis, la valoro malaltiĝis."
Inna ne malaprobis. Tamen ŝi tuj fariĝis pli serioza, eble eĉ malmilda. Ŝi diris:
"Mi timas, ke vi forgesas la plej grandan zorgon de familiestro - la infanojn."
"Jes, tio estas vera, kompreneble nur tiom, kiom tiuj etuloj ankoraŭ apartenas al edzeco kaj familio."
"Ni sendis niajn infanojn en la kamparon," daŭrigis Inna. "Tuj vintre, kiam ĉi tie komenciĝis la teruraj bombadoj. Nun pasis jam preskaŭ tri monatoj kaj - imagu - ili havas tie favon. Dum pluraj noktoj mi preskaŭ ne povis dormi."
Ĉar ili estis alvenintaj en la parko, Inna parolis tion ne mallaŭtigante la voĉon. Nun, kiam mankis renkontantoj, ŝi ekpaŝis multe pli malrapide.
"Ho, sinjorino, vi prenas tiun favon tro tragike," respondis la subkuracisto.
"Favon kaj pustulojn! Kiel oni prenu ilin, laŭ via opinio, se ne tragike ? Ĉu mi ĝoju aŭ danku iun pro tio, ke miaj infanoj en la kamparo faviĝis?"
Pro la akra tono, per kiu tio estis dirita, Kiviselja sentis sin malagrable.
"Ne, ne tion," li respondis timigite. "Mi nur volis vin trankviligi kaj akcentas ankoraŭfoje, ke favo estas nuntempe tre disvastiĝinta fenomeno."
"De kie ĝi devenas?"
"Oni opinias, ke de sukermanko."
"Miaj infanoj ricevas dolĉaĵojn."
Al Kiviselja ŝajnis, ke li ree stumblis antaŭ sia kunulino.
"Mi kredas tion, sed la manko de dolĉaĵoj estas nur unu kaŭzo. Favo estas cetere ankaŭ kontaĝa malsano."
Sekvis nova kontraŭbato; Inna diris pli kaj pli ekscitite:
"Mia onklo kaj lia edzino, al kiuj ni sendis niajn infanojn, estas tre puraj homoj. Ili estas ankaŭ pli kleraj kaj pli riĉaj ol niaj ordinaraj kamparanoj."
Ŝia patro havis dum kelka tempo vendejon por kamparanoj, pensis la subkuracisto sen ia ironio.
"Iam mi pridiskutis tiun problemon kun amiko," li diris. "Tio estis en la pasinta somero. Ni unuanime konkludis, ke nuntempe la tuta mondo estas plena de putrigaj mikroboj. Fine mia amiko opiniis - ĉu pro incitemo aŭ pro mistiko, lin subite ekposedinta: "La mortintoj volas, ke ankaŭ ni putru." Tio estas liaopinie kvazaŭ venĝo de ĉiuj murditoj kaj pendigitoj al la vivantoj."
"Sed kion diras la kuracistoj?"
"Ĉu vi parolis kun ili?"
"Mi ne volis kaj ne volas pro tiu favo iri al kuracisto. Ili kulpigas en ĉio malpurecon. Kaj entute, mi ne scias kial, sed jam de la infaneco la haŭtmalsanoj estas por mi io hontinda."
"Nu, nu, sinjorino! Kiamaniere akno ekstera povas esti pli hontinda ol absceso, kreskanta interne?"
"Ĉu al vi ne ŝajnas tiel?"
"Nun ne plu. Nun jam delonge ne plu."
"Ŝajne vi estas entute tre trankvila homo."
"Tion oni opinias. Kaj ĝenerale mi ne povas plendi. Kelkfoje en mia laboro, kie ja ĉio okazas, mi meditas, ke mi vere havas ŝtalajn nervojn. Sed poste dum kelkaj noktoj la dormo mankas. Pensoj turmentas, la koro doloras, mi volas plori, volas krii. Mi iradas en la ĉambro, mi estas kvazaŭ freneza."
"Kion vi diras!" ekkriis Inna timigite.
"Kredu min, sinjorino."
"Interese, kio do maltrankviligas tian fortikulon, kia vi estas?"
"Mi eĉ mem ne scias, kiel tio iufoje komenciĝas. Subite mi trovas min pensanta pri aferoj, kiuj min kvazaŭ ne devus koncerni, Plejparte ili estas sentimentalaj penseroj. Memoriĝas iu historieto el la infaneco, iu amiko, lia vivo, kiel io aŭ alia okazis. Subite antaŭ la okuloj estas homo kun ĉiuj siaj agoj, bonaj kaj malbonaj. Kiel antaŭ nelonge Kalle Paggi. Ankaŭ vi lin ja konas. En la lernejo li estis malbona knabo, al la knabinoj, mi opinias. Li ĉikanis ilin, ne lasis ilin trankvile vivi. Cetere li estis talenta, havis bonan kapon, kiel oni diras, - miaj kapabloj multe malsuperis la liajn. La gepatroj volis, ke li fariĝu oficiro. Oficiro aŭ pastro."
"Sed li ja fariĝis oficiro," rimarkigis Inna.
"Jes, la militlernejon li vere finis. Kiel subleŭtenanto. Ho dio, kiom feliĉaj estis tiam liaj gepatroj! Ne, mi ne ridas pri ili. Pri tia feliĉo oni eĉ ne povas moki. Ili ja amis lin. Ilia filo, ilia sola filo. La lernigado ja ankaŭ ne estis facila. Sed tiun ilian solan filon militista kariero ne interesis. Kial, tion mi ne scias. Eble en la armeo io okazis al li. Vi ja aŭdis, ke konstruante dum ferio telefonliniojn li perlaboris al si poŝmonon. Tie li iun tagon falis de fosto, estis forte kontuzita kaj rezulte de tio lia buŝo kurbiĝis."
"Ĉu nur la buŝo?" demandis Inna. "Ĉu ne estis deformita la tuta dekstra flanko de lia vizaĝo? Siatempe mi ne povis lin rigardi, kiam li ridis."
"Jes, ĉu ne, lia rido havis ĉeguston de ploro. La okulo kaj vangmuskoloj... Ho, tio estis lia tro sentema loko. Mi scias, ni estis amikoj. Kaj krome preskaŭ el la sama vilaĝo. En la pasinta somero li estis senlabora, ĉiuokaze certan okupon li ne havis, kiel mi komprenis. Tiam mi petis lin, ke li helpu al mi prepari hejtlignon. Mi ja segas ankaŭ sola, kiam la segilo havas arkon, sed... Sen longa klarigado li tuj konsentis. Mi havis mian ferion en majo, en tia delikata tempo, kiam la arboj ĵus foliiĝis kaj la arbaro bonodoras. Nenio estas jam eluzita kaj maljuniĝinta; en ĉio estas ankoraŭ la freŝeco de la fontoj, en ĉiu voĉo de la naturo kaj en ĉiu herbotrunketo.
Ĉio ĉi rememoriĝis antaŭ nelonge, iun nokton. Estis verŝajne la dua horo, kiam mi vekiĝis. Ekstere estis terura neĝblovado. La ĉambro estis tre agrable varma, mi sentis en la koro etan dankemon kaj pensis pri la betulŝtipoj. De tio ĉio komenciĝis. Jes, de la betulŝtipoj.
En tiu tempo, kiam Kalle venis kun mi en la arbaron, Irma jam estis forkurinta de li. Li mem esprimis tion alimaniere, li diris, ke li forpelis Irma. Diablo scias, ĉu tiaj aferoj tiel simple fariĝas. Sed ĉiu ja havas memrespekton. Ĉiu viro havas sian honoron, kiun li alte taksas. Mi faras iom ankaŭ botistan laboron kaj mi kelkfoje pensis, ke la honoro de la homo similas botoŝtipon, sur kiu formiĝas ĉiuj veroj, ĉiuj mensogoj kaj opinioj. Egale, estu kiel ajn. Kalle ĉiuokaze estis denove libera homo kaj povis plenrajte interesiĝi pri la kampara junularo. Dum la laborado en la arbaro li ankaŭ ekhavis kelkajn konatulinojn, sed mi timas, sen menciinda sukceso. Nu, por seriozaj venkoj ne sufiĉis tiam ankaŭ tempo. Almenaŭ mi en mia mallerteco pensis tiel. Sed li ŝajne ne scipovis aŭ ne volis konsoli sin per nesuflĉo de tempo. Mi vidis, ke li suferas, kaj terure, Mi ne volis demandi, estis ĝene. Kaj tiam iun tagon li mem ekkonfesis.
Li kunhavis en la arbaro botelon kun trinkakvo. Kiam ĝi malpleniĝis, li plenigis ĝin el fonto. Entute li trinkis ofte. Mi ne scipovis atribui al tiu kutimo ian signifon, nur tiom mi rimarkis, ke estis terure vidi: rezulte de la kontuzo la kurba buŝo restis je unu angulo malfermita kaj parto de la akvo elfluis. Mi rigardis ĉiam intence flanken kaj agis tiel kompreneble ankaŭ tiun tagon, kiam li komencis elŝuti sian zorgon, dirante jenon:
"Vi certe malŝate rigardas mian trinkadon rekte el botelo, sed por mi tio estas grava, tio ne estas ordinara vulgareco aŭ kaprico. Ho jes, kiam oni kisas knabinon per duona buŝo, tio estas tragedio. Irma jam kutimiĝis al tio, kaj mi ne kredas, ke nia vivo pro tio fuŝiĝis. Verdire, lastatempe ni jam delonge ne interkisadis. Sed provu komenci amoradon sen kisado. Antaŭ ĉio ili ĝuste tion ja volas. Sed se la buŝo estas kurba kaj la kiso nur duona, tio ridigas ilin, en la plej bona okazo. Au igas ilin malŝate rilati al mi, same kiel vi nun faras."
Mi ankoraŭ ne komprenis, kio komuna estas inter tio kaj tiu trinkado rekte el botelo, ĝis li ĉion klarigis al mi: per tio li trejnas la paralizitan duonon de la buŝo, por ke ĝi finfine lernu obei. La afero, li diris, jam konsiderinde pliboniĝis.
Mi vidas, ke vi fariĝas malpacienca, verŝajne vi volas esprimi vian miron, ke tia bagatelo kaŭzas sendormajn noktojn al tiom granda viro. Kompreneble ne tio. Tiu trinkado rekte el botelo kaj la tuta zorgado pro la duonaj kisoj estas finfine eble nur tragikomikaj kaj nenio pli. Sed se vi ĵus vidis tiun saman vizaĝon disbatita ĝis nerekonebleco kaj scias, ke ĝi estos ankoraŭ batata, sed ne scias, per kio tiu batado kaj esplor-demandado iam finiĝos, tiam... Jes, tiam kaptas vin nigra doloro, inundas ĉion kaj subite ŝajnas, ke el nenies buŝo vi aŭdis similan malesperan rakonton. Mi opinias tiujn duonajn kisojn kaj la trinkadon rekte el botelkolo.
"La mortintoj volas, ke ankaŭ ni putru..." Jen vortoj de Kalle dum la arbarlaboro, kie ni pridiskutis la problemon. Se oni kredu tiun mistikan teorion kaj konjektu la plej malbonan, kio lin povas atendi?!... Ne, nu jes..."
Se subkuracisto Kiviselja ne ekmemorus ĝustatempe, ke la tuta rakonto komenciĝis de la favaj infanoj de Inna, li daŭrigus sian rezonadon. Nun timigis lin subite la ekkompreno, ke daŭrigante li povos ofendi aŭ aflikti sian kunulinon. Rapida rigardo flanken al Inna ne lasis dubon, ke tio jam okazis.
"Pardonu," li diris simplanime, "mi nur parolas kaj parolas, eĉ ne sciante, ĉu vi aŭdis ion pri la sorto de Kalle."
"Nur tiom, ke li estas arestita pro iu kulpo."
"Sekve vi scias ankoraŭ nenion. Iu kulpo! Kiom facile tio falas el nia buŝo. Ho dio - tio estas ja mortpeko; li estas kulpigata pri agado por la malamiko. De kie ili do prenis tiun teruran akuzon? Li eĉ ne estis tiaspeca homo. Tio postulas konvinkitecon kaj nervojn."
"Sed murdo - ĉu tio ne postulas nervojn?" demandis Inna akre.
"Murdo? Kiun li murdis?"
"Li planis tion kune kun sia amatino. Oni rakontas, mi ne scias. Mia edzo diris, ke en la urbo cirkulas tia famo. Tio estis antaŭ kelka tempo."
La granda kaj ekstreme bonvola vizaĝo de la subkuracisto deformiĝis je malplaĉa grimaco. Li kvazaŭ ne volis tuŝi tiun demandon, sed li tuj superis sin kaj diris:
"Antaŭ nelonge mi parolis kun Kompleza Ruth. Se mi ne eraras, vi opinias, ke ŝi estas la amatino de Kalle?"
"Ĝuste ŝi."
"Jes, lastatempe ili vere iomete amindumis."
"Iomete?" demandis Inna ironie.
"Ne, eble eĉ serioze," cedis la subkuracisto tuj. "Sed Ruth mem opinias, ke ili nur iomete amindumis. Tiel ja estas: kiel al kiu ŝajnis. Nu, ankaŭ ŝi estis esplordemandata kaj retenata, unu tutan nokton aŭ eĉ pli longe. Tio estas kurioza historio, valorus ĝin aŭdi el la buŝo de Ruth persone.
"Bonvolu diri, fraŭlino Kompleza Ruth, kiun vi intencis en proksima tempo ekspedi en la alian mondon?" Tiel ŝi komencis la rakonton kaj komencus, se oni ŝin denove petus rakonti. Mi opiniis, ke tiu demando malfortigis ŝiajn genuojn, sed Ruth respondis: "Ĝi mutigis min." Longan tempon ŝi nenion komprenis. Fine oni tondre kriis, ke ŝi malkonfesas. Oni avertis ŝin. Sekvis tuta ne tre sincera parolo pri sincera konfeso, kiu faciligos la kulpon. "Estu do prudenta kaj ne simulu stultecon. Ne valoras ludi kun ni blindludon." Sed kiel oni povas konfesi aŭ malkonfesi tion, kio entute ne ekzistas. Nur post kiam la juĝesploristo ripetis sian demandon kaj volis konsterni la kompatindan esploratinon per tio, ke li jam sen tio ĉion scias, Ruth ekkomprenis ion. Tiu nova demando estis jena: "Eble vi diros, kiu estis la legiano[4], kiun vi kaj via "kavaliro" intencis mortigi? Kvankam sinjoro Paggi jam ĉion konfesis, ni volus tion aŭdi ankaŭ el via buŝo."
Tiajn demandojn oni prezentas kompreneble kun tre afabla mieno. Kaj tiam Ruth ekridis. Mi opinias, ke tiu rido povis esti terura - en tia serioza momento. Kaj en tia loko. Vi ja memoras ŝin: alta, svelta, bruneta, kun sovaĝaj okuloj. La hirta kapo kvazaŭ arbusto. Nu jes, kaj tiam, pro tiu rido la juĝesploristo diris, ke li bone scias, ke Ruth estas en la tuta urbo konata prostituitino, kaj krom tio ŝi estas verŝajne ankaŭ ciganino.
Kiam oni diris al Ruth, ke ŝi estas ciganino, ŝi sentis, ke ŝi estas akuzata pri multe pli danĝera krimo ol murdo."
"Al mi tiu homo neniam plaĉis," rimarkigis Inna.
"Ĉu pro la konduto?"
"Ne nur tio. Ŝi estas simple antipatia. Jam de la infaneco mi ne toleris ŝin."
"Kie vi kontaktis kun Ruth en la infaneco?"
"Ni ne precize kontaktis, sed mi vidis ŝin ofte. Ŝia patro estis ŝarĝveturigisto, kaj veturigis ankaŭ al ni el la stacio varojn. Ruth en siaj ĉifonaj vestoj ĉiam sekvis lin. Foje, kiam mi iris tra la korto, ŝi montris al mi la langon."
"En tia okazo kompreneble," konsentis subkuracisto Kiviselja tute serioze. "Sed tute egale, ciganino ŝi tamen ne estas. Ke ŝi ŝatas virojn kaj ke ŝi havas multegon da ili, tio estas vero. Kaj tion ŝi ja ne neas. Ho ne. Entute hipokritecon ŝi ne konas. Same prudecon. Jen pro tio mi kredas, ke ŝi estas diletantino, sed ne profesiulino, kiel multaj opinias.
En la pasinta jaro, aŭtune, en aŭgusto aŭ proksimume en tiu tempo, ŝi havis onidire novan adoranton, iun legianon. Du semajnoj da varmega amo kaj jam ĉio estis finita - la knabo devis veturi al fronto.
Mi ne memoras la Unuan mondmiliton, tamen pliaĝuloj rakontis, ke tiam oni bredis kuniklojn. Nun estas la Dua mondmilito kaj ree kuniklo estas alte taksata.
Kompleza Ruth komencis bredi kuniklojn jam en la unua jaro de la milito. Jes. Kaj kiam Albert, ŝia legiano, antaŭ la forveturo al la fronto estis ĉe sia amatino, Ruth diris al li:
"Kion vi opinias, se mi unu el miaj kunikloj, la plej belan kaj grandan, nomos Legiano? Je via memoro."
La knabo havis nenion kontraŭ tio. Kaj poste Ruth ankoraŭ diris:
"Mi karesos kaj kisos ĝin kiel vian anstataŭanton." "Vi eĉ estos fidela al mi?" miris la knabo.
"Jes, eĉ fidela," moke ripetis Ruth. "Kaj eĉ al vi. Kaj malgraŭ tio, ke vi ne kredas tion kaj estas samspeca fripono kiel ĉiuj aliaj. Krome mi nutros vianoman kuniklon pli bone ol miajn aliajn kuniklojn. Nu, jubilu nun kaj ĉirkaŭbraku min."
La knabo ankaŭ faris tion.
"Kaj se vi iam revenos," daŭrigis Ruth, "vin atendos luksa rostaĵo."
"Sed se mi en tiu infero forbrulos?"
"Tiam ankaŭ ĝiaj vivtagoj estos kalkulitaj."
"Vi buĉos ĝin je mia memoro."
"Ĝuste."
"Kaj vi sidos sola, manĝos sola la rostaĵon kaj verŝos larmojn?"
"La vivantoj ne kredas, ke oni estas fidela al ili, sed la mortintoj volas tion tutanime," respondis Ruth je tio. "Ne, stultuleto, tion ne esperu. Certe mi havos iun, kun kiu mi dividos la rostaĵon, liton kaj mian funebron."
Tiel ili la vesperon antaŭ la disiĝo ridis kaj ŝercis. Albert iris kaj malaperis. Lian lokon okupis Kalle, kvankam ne tuj, sed post kelka tempo. Tamen Ruth ne hastis buĉi sian favoratan kuniklon.
Ŝi faris tion antaŭ nelonge, pli ĝuste, kelkajn tagojn antaŭ la aresto de Kalle. En iu nokta horo, kiam Kalle estis forironta de Rnth, ili priparolis, kiun buĉi.
"Ĉu ni buĉu Legianon aŭ Gapokulon?" demandis Ruth adiaŭante Kalle. Estis neĝblovado, kaj Ruth vokis sian demandon al Kalle tra akre blovanta vento.
"Legianon," respondis la viro.
Kaj nun Ruth ne komprenas, kiel gestapo[5] tion eksciis. Estis ja nokto, la plej proksimaj najbaroj je distanco de kelkaj kilometroj, ĝis la plej proksima vojo ne malpli ol sep-okcent metroj. Kaj en neniu alia loko ŝi parolis pri tio. Al neniu, eĉ ne unu vorton. Tio signifas, ke en la ŝtorma nokto estis ies orelo, ie malantaŭ domangulo, en kavoj de la ŝtonrompejo, en arbustaro, neĝblovado kaj vento.
Ruth rikanis pri ili. Kuraĝa knabino. Vere mirige, ke post tio oni lasis ŝin foriri."
"Se ŝi estis senkulpa," diris Inna. "Se ĉio efektive estis tiel, kiel Ruth rakontis al vi."
"Senkulpa, jes, sed tio ja ne gravas. Jam pro tia monstra rido oni povus iun mortigi. Ĉu vi opinias, ke Kalle estas kulpa; faru kion ajn, mi ne kapablas kredi tiun agadon por la malamiko. Kiel eraris orelo, tiel ankaŭ okulo povas erari. Kaj la lango, ankaŭ ĝi - dio mia! - ne estas senerara.
Ankaŭ mi estis invitita al esplordemandado, oni demandis pri diversaj aferoj. Oni volis scii, kiuj estas liaj amikoj.Ĉu mi mem estas? Mi respondis, ke mi estas, kompreneble mi estas."
"Ĉu ankaŭ nun ankoraŭ?" demandis la juĝesploristo.
"Jes, alimaniere ja ne povas esti," mi respondis.
Post tio li gapis min kelkan tempon per larĝe malfermitaj okuloj, kvazaŭ li ne fidus siajn orelojn. Stranga sento ekkaptis min, kontraŭvole la dentoj en la buŝo kunpremiĝis.
"Jen kiel!" li fine diris trene. "Jen kiel!" Kaj subite el lia voĉo eksonis io fremda, malvarma, minaca. Kiel eĉ la rigardo de la homaj okuloj povas abrupte ŝanĝiĝi!
Kvankam mi ne estas precize el la plej timemaj kaj kvankam mi estas salutkonatulo de tiu juĝesploristo, mi devas konfesi, ke por momento eĉ mi sentis froston sub la koro.
Li apogis sin al la dorsapogilo de la seĝo kaj demandis duonferminte la okulojn:
"Vi verŝajne estis devigita iun tagon rekonsciigi tiun kanajlon kaj vi verŝajne penikis per jodo lian aĉan vizaĝon?"
"Mi," mi respondis tra la dentoj.
"Nu, kaj kion vi opinias, ĉu li estis prilaborata pro lojaleco?"
"Mi ne scias," mi respondis. "Tamen por la malamiko li vere ne laboris."
"Kial?" li demandis kun ironia afableco. "Eble vi opinias, ke sinjoro Paggi povus fariĝi eĉ bona nacisocialisto?"
Mi levetis la ŝultrojn.
Li ridis.
Mi sentis en mi kreskantan koleron.
"Ĉu vi scias," mi diris, "ni parolu kiel viro kun viro. Jes, vidu, kion mi diros al vi: se la akuzo kontraŭ Kalle..."
Li ekrikanis.
"Kompreneble Kalle," mi diris obstine kaj eksilentis.
"Daŭrigu," li tiam ordonis.
Nu, kaj mi daŭrigis. Mi diris, ke se la akuzo kontraŭ Kalle vere estus bazita, en tiu okazo niaj malamikoj devus sekve esti liaj amikoj.
"Nu, kaj ĉu ili ne estas?"
"Ne," mi respondis emfaze. "Li estas tute seniluziiĝinta homo. Cinikulo, por kiu en la mondo ekzistas nek kredo, nek ideoj, nek aliaj sanktaĵoj - nihilisto, se vi volas. Iam, mi memoras, li diris: "Ni ne havas amikojn, ni ĉiam havis nur malamikojn, kiuj reklamas sin kiel amikoj."
"Kion vi mem opinias pri tio?" li demandis.
"Ne povas ekzisti pli lojala vidpunkto," mi diris tute serioze, sed tuj komprenis, ke li prenis tion ial por moko. Ho jes, tio efikis malbone, pli fatale ol estis eble antaŭvidi. Dum kelka tempo ni rigardis unu al la alia rekte en la okulojn. Lia vizaĝo esprimis sinceran admiron. Kaj tiam li diris:
"Via loko estas en malliberejo."
Mi respondis, ke tie mi jam estas.
"Ne kiel subkuracisto, diablo prenu," li ekinsultis, disŝiris la komencitan protokolon kaj ĵetis ĝin en la paperkorbon. Nu, iun alian eblecon li ne havis, li ja ne povis fiksi sur papero, ke ili lasis sin erarigi per falsa denunco.
Tiam, ĉe la juĝesploristo, mi estis tute konvinkita, ke la tuta akuzo kontraŭ Kalle estas nur idiota stultaĵo. Sed poste, parolinte kun Ruth, ankaŭ mi ekdubis. Vidu, la afero estas tia, ke Ruth ne povis diveni, kie Kalle estis en tiu plenhma nokto, kiam okazis la bombado, tio signifas, en la nokto antaŭ la aresto. Li estis promesinta iri al Ruth, tio estis interkonsentita inter ili, kaj Ruth atendis lin duonon de la nokto kun la kuniklaĵo, kun la sama malbonfama rostaĵo de Legiano.
Kie Kalle restis? Kial li ne venis? Kion li faris en tiu fatala nokto? Ke li ne estis hejme, tion certigas la domposedanto. Se li estus pasiginta tiun nokton kiel justulo en ĝusta loko, li ne kaŝus tion, li ne silentus kvazaŭ tombo nek lasus sin turmenti. La juĝesploristo, la sama juĝesploristo renkontis min iun tagon kaj diris:
"Ĉu vi scias, tiu via lojala fiulo kondutas kiel la plej fanatika martiro.""
Por kaŝi sian turmentitan mienon, Inna forturnis la vizaĝon.
Ŝi zorgas pro tiu favo, pensis subkuracisto Kiviselja kaj diris:
"Ĉu vi scias, kara sinjorino, se vin vere ĝenas konsulti kuraciston, lasu min prizorgi la tutan aferon. Vi povas esti tute certa, ke la olda Kiviselja ordigos ĉion."
"Ho, mi kore dankus vin," respondis Inna.
"Jes, jes," respondis Kiviselja konfuzite: en la okuloj de la sinjorino brilis larmoj.
"Sed nur, mi petas..."
"Kompreneble, kompreneble. Ĉio estos farita senbrue, por ke via honoro ne suferu. Tute memkompreneble, dio gardu. Mi konas iun farmaciiston, mi ricevos de li tiun skatoleton kun la necesa ŝmiraĵo sen recepto."
Eble subkuracisto Kiviselja estus ankoraŭ certiginta ŝin pri sia komplezemo, se Inna subite ne estus hastinta foriri.
"En la plej proksima tempo, estu tute senzorga," li tamen postvokis al ŝi.
Poste li metis sian grandan manon al la malglata trunko de maljuna parkarbo kaj sentis, ke la suno estis ĝin jam karese varmiginta.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.