La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
OKUPACIOAŭtoro: Erni Krusten |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Oni kondolencas min. Konatuloj venas renkonte kaj premas mian manon. "Jen, kiel oni nun sendas homojn en la alian mondon!" flustras unu. Alia grincigas la dentojn: "Ni vivas kvazaŭ en buĉejo." Tria montras pugnon en la poŝo kaj minacas: "Tion oni certe venĝos al ili!"
En tiuj okazoj mi faras mian voĉon plorema, tusetas kaj komencas anheli. Mi scipovas tion. Plej ofte mi bone sukcesas. Ho, tio estas komprenebla - spertoj de la tuta vivo.
"Jes!" mi respondas. "Kion li faris al tiuj satanidoj? Eble nur tion, ke iufoje li babilis. Sed pro lango oni ja ne bezonas preni la tutan kapon."
Se la kondolencanto estas iu sinjorineto, mi tiajn vulgarajn vortojn ne uzas. Vortoj estas teruraĵoj. Se vi ne estas singarda, ili povas vin facile perfidi. Mi jam scias, kiel konduti antaŭ tiu aŭ alia persono. Se la sinjorineto estas tre molkora, mi tremigas la manojn kaj prenas el la poŝo tukon. Mi povas ĝin senĝene ankaŭ faligi, ĉar post la murdo de mia bofilo mia poŝtuko estas ĉiam senmakule pura kaj faldita.
Kompato estas laŭdinda afero. Ho, kiel varmiĝas la koro, kiam alia homo vin kompateme rigardas. "Bedaŭrinda avo! Bedaŭrinda paĉjo! Kion via koro devis senti, kiam oni sciigis al vi tiun teruraĵon!"
"Jes," mi diras. "Li estis al mi pli kara ol propra filo. Mi neniam havis propran filon, mi ne scias. Sed tiel oni parolas. Fakte li tamen tute ne estis kara al mi. Komence li eble estis. Komence certe. Tiam, kiam li nur komencis amindumi kun Irma. Vere, lia makzelo ja estis kurba, sed li lernis en la kadeta lernejo, portis uniformon kaj estis fariĝonta oficiro. Generalo! "Saluton, generalo," mi kutimis diri al li en tiu tempo. Li sentis sin flatita. Mi memoras, kiel unu duono de lia vizaĝo tiam konvulsie ridis, sed la alia kvazaŭ ploris.
Kia diabla generalo el tia homo fariĝos, mi pensis jam tiam, sed ne eldiris tion.
Mi ne scias, kiel mi tiam sukcesis bridi mian buŝon. Eble pro la mielo, kiun li alportis el kamparo, kaj pro la hejme farita vino. Propra abelejo, propra berĝardeno. Mi respektas privatan posedaĵon. Kaj ankaŭ tion mi pensis: flatu kiom ajn, fraŭlo, Irma vin tamen ne akceptos. Ŝi simple ludas, parolu al ŝi kion ajn. Foje mi hazarde aŭdis - senintence, sen ia spionado -, kiel li diris al Irma: "La venkinto de la batalo en Trafalgar havis nur unu okulon."
Kiam la sekvintan tagon mi parolis pri tio kun Irma, ŝi nur ridis. Ridis kaj forkuris, dirinte absolute nenion. Tiu rido trankviligis min. Kompreneble, mi pensis, tia sin estimanta knabino kiel Irma eĉ ne povas serioze preni tiun junan kadetaĉon. Se eĉ la policestro ne taŭgis por ŝi, kvankam li estis vere modela viro. Homo, en kiu solida konduto kaj potenco estis kunigitaj kvazaŭ en unu tutaĵo. Korpulenta, sed ne dika. Kaj ankaŭ ne maljuna. Laŭ mia opinio la diferenco inter iliaj jaroj estis tute ĝusta. Edzo povas ja dek - dek kvin jarojn esti pli aĝa ol edzino. Ĉiam. Oni ja diras, ke pli bone sub la barbo de maljunulo ol sub la vipo de junulo. Mi opinias, ke tio estas pura vero, sed provu diri tion al gejunuloj.
Verdire tio estis la unua fojo, ke Irma malobeis min. Ŝi estis ĉiam obeema, kaj subite - kvazaŭ pika junipero! Kvazaŭ ŝanĝita. Tio ĉagrenis kaj kolerigis min. Mi miras, ke mi tiufoje ne draŝis ŝian haŭton. Mi estus devinta hejti ŝian postaĵon. Kion mi tiam faris al ŝi? Mi nur diris, ke ŝi kudru al la policestro galifeon. Sed ŝi: "Ĉu vi, adopta patro, freneziĝis? Kion vi ekpensis?" Kolero kaj larmoj intermikse. Jen-jen ŝi atakos per pugnoj.
Se oni volas, ke kokino ne restu tro longe kovema, oni enfermu ĝin kune kun koko en unu ejo. Ŝi videble tion sciis, ĉar aliokaze ŝi ne estus povinta diri al mi: "Kun kokbredista saĝo vi la celon ne atingos."
Kaj mi ne atingis.
Sed per kio do tiu Kalle ensorĉis la knabinon? Mi ne kapablas tion kompreni. Kaj jen iun tagon:
"Patro, mi edziniĝos."
La surprizo min komence mutigis. Kion oni scipovas respondi al stultulino! Ĉu tio estas vero aŭ malvero?
"Kun Nelson?" mi fine demandis.
"Ne, kun Kalle. Kun Kalle Paggi. Mi amas lin."
Jen, ŝi amas! Vilaĝan junulon! Tiun porkulaĉon kun kurba buŝo. Mi terure koleriĝis. Jes, mi estus devinta tiam kriegi. Mi estus devinta ektondri. Mi estus devinta ĵeti min teren kaj krii, ke mi mortos. Mi estus devinta minaci, ke mi pendigos min; ke mi metos ŝnuron ĉirkaŭ la kolon, se vi estas tia. Mi estus devinta disŝiri ŝian robon. Mi estus devinta fari ĉion, kion mi faris kun Hermine, mia edzino. Kompreneble mi estus devinta. Sed anstataŭ tio mi nur turnis al ŝi la dorson kaj diris trans la ŝultron kvazaŭ granda sinjoro: "Li mem venu paroli kun mi."
Nu, li venis. Mi sidis en mia balancoseĝo, turnadis unu polekson ĉirkaŭ la alia kaj eĉ ne donis al li manon. Mi estis kvazaŭ erinaco, strabis el sub la brovoj: kion vi, knabaĉo, volas? Tio lin nur amuzis. Lia teko estis plenplena de boteloj. Li vicigis ilin sur la tablo, ridante ĉirkaŭrigardis kaj demandis, ĉu mi povus doni al li korktirilon. Li forgesis ĝin hejme. Mi respondis, ke li serĉu mem, kaj daŭrigis la balanciĝadon. Li vokis al Irma. Kaj kiam Irma venis, la sentaŭgulo diris al ŝi:
"Trovu, alportu tuj korktirilon - paĉjo volas trinki."
Mi demandis: "Ĉu vi alportis ĉion aŭ ĉu ankaŭ hejme restis kelkaj boteloj?" - "Ho, ne zorgu," li respondis, "mi havas tutajn barelojn da brando, sufiĉas por nupto kaj por bapto." - "Ĉu eble ne por bapto kaj por nupto?" - "Povos okazi eĉ tiel, se paĉjo rifuzos doni sian benon."
Aha! Povos okazi! Mi rigardis al Irma malaprobe kaj insiste. Ŝi ruĝiĝis, ne eltenis mian rigardon. Ŝi hontis. Tiam ŝi estis ankoraŭ mia bona infano, mia obeema Irma; tiu aroganta kurbmakzelulo ankoraŭ ne estis difektinta ŝin.
"Kaj kie vi intencas loĝigi vian edzinon?" mi demandis tiun porkulon.
"Nu, en la kazernon mi ŝin ne kondukos," li respondis.
"Kien do?" mi insistis. Tio malserenigis lian vizaĝon. Mi esperis, ke, nu, nun ni akre malpaciĝos - des pli bone. Sed Irma intervenis.
"Ĉu vi scias, avo," ŝi ekĉirpis, kvazaŭ anoncante al mi grandan ĝojmesaĝon: "Komence mi restos ĉe vi. Nur poste, kiam Kalle fariĝos oficiro..."
Tiam la vino jam efikis je mi. Mi sentis, ke mia lango liberiĝis. Mi estas elokventa parolanto. Kelkiuj opinias, ke paĉjo Kottlapper havas tro glatan langon. Al tiuj uloj mi ĉiam diras, ke tio ne estas vero, ili ne komprenas min: mi estas afabla kaj bonvola homo, kompreneble nur al fremduloj, kiuj min ne konas kaj kredas ĉiun mian vorton. Nu, ja ankaŭ Kalle, antaŭ ol li fariĝis mia bofilo, estis por mi ankoraŭ fremda.
La geedziĝa festo estis vere pompa. Dio mia, kiom da brando! Mia okupo ĉe la nuptotablo estis la verŝado de brando, mi devis prizorgi, ke neniu havu mankon de ĝi.
Brandon kaj vinon oni ricevadis ankaŭ poste, kiam la kadeto venis hejmen por mallonga vizito. Bedaŭrinde tio ne daŭris longe. Nur kelkajn monatojn. Ĝis nun mi ne scias, kio okazis al li en la militlernejo. Neniu parolis al mi pri tio. Sendube oni lin elĵetis. Li malobeis. Eble vidigis ankaŭ sian ruĝecon.
Por Irma tio estis malbona. Certe ŝi sekrete eĉ ploris. Siajn larmojn ŝi ne montris, sed mi tamen komprenis. Tion povis konjekti eĉ infano, ĉar ĝuste tiutempe mi komencis brue fermadi la pordojn. Ilia ĉambro estis apud la kuirejo. Mi leviĝadis frue, komencis tuj ĵetadi la ringojn de la kuirforno, eniris kun brakpleno da hejtligno kaj brue ĵetis la ŝtipojn en la keston. Rekte starante, kiel estas normale por la homo. Ĉu mi kliniĝu - en mia propra domo! Antaŭ mia propra lignokesto. Mia propra karboprenilo - ĝi ja povas iufoje ankaŭ fali.
Certe ili ĉion aŭdis kaj verŝajne kolere grincigis la dentojn. Kiam Irma ekparolis kun mi aŭ ion demandis de mi, mi respondis nur: "Mh!" Ion alian ŝi tiutempe el mia buŝo ne aŭdis. Nun mi opinias, ke eĉ tio estis tro multa - mi estus devinta responde al ŝi furzi.
La kurb-buŝulo estis iufoje dum tutaj tagoj nek aŭdebla nek videbla. Li evitadis min. Ne deziris volonte montri sin. Nu, kia plezuro estis por li aperi antaŭ mi post la perdo de la paradaj plumoj! Kelkiam li preteriris la fenestron. Mi vidis tiam, ke lia buŝo estis nun ankoraŭ pli kurba.
Egale, ĉu venos invalido aŭ kriplulo, ĉefe, ke li estas vir-seksulo. Tiuj vortoj estis la tutan tempon sur mia lango.
Manĝaĵojn ili tamen havis. De mi ili petis nek paneron nek moneron. Kelkiam ili eĉ diboĉis, kompreneble laŭ mia kompreno - fritis, bakis kaj kuiris. Kompreneble li alportis ĉion el kamparo. Foje, kiam li ree estis irinta al la patra hejmo, mi diris al Irma:
"Panpeceton vi ŝajne ankoraŭ havas, sed - vestoj! Baldaŭ vi estos sen vestoj kaj nudaj."
Tiun fojon mi parolis per plenda voĉo. Irma verŝajne tiel ankaŭ komprenis, ke mia koro doloras pro ili, kaj komencis min trankviligi kiel bona infano. Mi aŭskultis ŝin silente dum kelka tempo. Ĉio estis prudente dirita. Kaj mi ne kontraŭparolis al ŝi. Kiam ŝi finis, mi nur diris:
"Nu jes, tiel ja estas. Mi ja igis vin lerni la kudristinan metion. Se laboro troviĝos kaj vi emos labori, tre eble, ke vi kapablos nutri ankaŭ la edzon."
Ŝi rigardis min per okuloj grandaj kaj nekomprenantaj, kiajn havas cervido aŭ alia senkulpa besto, kiu subite trovas sin inter homoj. Mi daŭrigis ankoraŭ pli plendeme:
"Tio estas jam antaŭe vidita, ke edzino laboras kaj edzo dormas hejme, farante absolute nenion. Kaj se li kontentiĝus almenaŭ per tio: li riproĉas ankoraŭ, se li en la salajra tago ne ricevas botelon."
"Tio ne estas vero, adopta patro!"
"Nu, nu!"
"Kalle ne estas tia," ŝi diris.
"Kiel vi tion scias?" mi rektigis min, jam tute ne kadukece.
La kapreolineto ektimis. Ŝi retiriĝis al sia pordo kaj diris: "Kalle baldaŭ eklaboros. Li ricevos bonan oficon. Kaj tiam eklernos."
"Eklaboros? Kie?" mi demandis.
"En muelejo."
"Jen do via generalo!" mi diris, ŝajnigis, kvazaŭ mi kraĉus, kaj foriris.
Laŭ ilia aserto li estis librotenisto aŭ pesisto. Sed poste evidentiĝis - ordinara laboristo. Griza mueleja servisto, plena de farunpolvo. Kaj pro tiu sama mueleja rato! Ha, diablo. ĉiufoje, kiam mi pensis pri tio, mia maljuna koro eksangis. Difektis tiu sentaŭgulo mian bonan Irma, mian obeeman infanon! Mi memorigis al ŝi kelkfoje pri la policestro. Kial ŝi ne edziniĝis je li! Sed ŝi eĉ per duona vorto ne aludis, ke ŝi bedaŭras. Ho, se ŝi almenaŭ ĝemetus!
Iufoje, kiam la mueleja servisto kaj lia sinjorino ne estis hejme, mi puŝmalfermis ilian pordon: ĉu ree sur la tablo estas vivantaj floroj? Vere, estis preskaŭ ĉiam. Tio ekscitis min, la tuta korpo kvazaŭ ektremis. Kaj tion mi ĝusfe volis, tiun eksciton. Kiam mi sentis, ke mia korpo ektremas, mi kvazaŭ reviviĝis.
Ho, kian feliĉon la homo sentas pro malamo kaj envio!
Kiam mia pacienco finiĝis, mi diris al Irma: "Tiu Kalle estas por vi ĉio, mi estas plu nenio."
Nun denove aperis la kapreolineto. "Kial vi tion opinias, adopta patro?" - "Kiam vi al mi alportis florojn, he?" - "Sed floroj ja ne interesas vin, adopta patro!" - "Adopta patro kaj adopta patro! Ne interesas! Kiel vi tion scias?"
Post tio ŝi komencis porti florojn ankaŭ al mi. Ŝi portis al Kalle kaj ne forgesis ankaŭ min. Al mi malpli bonajn. Nu, ankaŭ mi havas ja okulojn. Kaj kiamaniere ŝi ilin alportis! Ŝi venis en la ĉambron, metis la florojn sur la tablon kaj eliris ne dirinte eĉ unu vorton. Se ŝi estus almenaŭ iomete ordiginta ilin en la vazo! La propraj estis aranĝataj, rigardataj kaj ree aranĝataj. Sed al mi ili estis donataj kiel betulfasko al ŝafo.
Antaŭe ŝi estis tute alia. En ĉiu rilato. Mi estas maljuna homo kaj uzas lanajn ŝtrumpetojn. Kiam Irma estis ankoraŭ fraŭlino, kiam tiu abomena mueleja rato ne estis ankoraŭ ŝin difektinta, mi ĵetadis miajn ŝvitodorajn ŝtrumpetaĉojn kien ajn. Kie ajn ili kuŝaĉis, sur la kovrilo de la lignokesto, sur seĝoj aŭ sur la planko, mia bona filino kolektis ilin de ĉie. Au kiu ajn alia aĵo - pantalono aŭ ĉemizo: mi ne havis eĉ la plej malgrandan zorgon - trovis ilin iun tagon en la komodo, ĉio bele lavita, riparita, gladita kaj kunfaldita!
Kaj subite ŝi estas kvazaŭ blinda! Kvazaŭ tute ne havus okulojn! Ĉiu povas ja kompreni, kiom tio ĉagrenis min, maljunan homon. Ankaŭ kolerigis. Kiom longe oni povas toleri tian ofendon kaj humiligon! Kaj iun edifan dimanĉmatenon, kiam tiu mueleja rato venis en la kuirejon, mia fingro leviĝis kiel la fingro de la antikva Jehova.
"Vi!" mi kriis. "Vi, diabla ranaĉo, difektis mian bonan filinon."- "Interese, kiel?" - "Viaj lanternoj estas verŝajne plenaj de farunpolvo, ĉar vi ne vidas," kriis mi plu. Miaj okuloj fulmis kaj mia fingro dancis.
"Rigardu, kio estas tie en la angulo." - "Verŝajne viaj malnovaj ŝtrumpetoj." - "Jes, sed diru al mi, kial ili estas tie? Jam plurajn tagojn. Kial Irma ilin ne lavis kaj ŝtopis?" - "Diru al ŝi, petu ŝin, sed ne ĵetu ilin antaŭ la kuirfornon."
Jen, kion la sentaŭgulo diris. Al mi! En mia propra domo! Mi daŭrigis la kriadon. Ankaŭ Irma elvenis el sia ĉambro. Mi tuj vidis, ke ĉi-foje ŝi ne estas plu timema kapreolineto. Ŝi rigardis min kvazaŭ falko kaj diris: "Kial vi krias? Kalle pravas."
Nu, mi pensis, se la afero estas tia, bone. Kaj ree leviĝis mia fingro. Mi celis la angulon kaj tondris: "Lavu kaj flikŝtopu ilin! Ĉu vi ne konas vian devon?" - "Mi lavos kaj ŝtopos ĉion, adopta patro, se vi nur ĝentile parolos." - "Eble vi volas, ke mi vin petu?"
Ŝi movis la buŝon kaj levetis la ŝultrojn.
"Do tio estas danko pro tio, ke mi edukis orfinon," mi kriis.
"Ho; se mi estus eĉ iomete antaŭvidinta tion. Vi, hundo! Vi, hundino! Ĉu vi opinias, ke mi ne vidis, kiel vi per ŝupinto puŝis la ŝtrumpetojn de via adopta patro en angulon. Mi vidas ĉion, mi scias ĉion, mi legas ankaŭ viajn pensojn. Mi ankoraŭ instruos vin. Malbenita estu la tago, kiam mi vin adoptis kaj venigis ĉi tien."
Mi esperis, ke ŝi ektimos aŭ ekploros, sed ŝi respondis al mi tute trankvile: "Ankaŭ mi malbenis tiun tagon. Kaj ne unu fojon, sed multajn fojojn. Ĉu vi opinias," ŝi demandis post tio, "ke por mi estas facile, kiam vi nomas min orfo? Mi scias ja,. ke vi postulas de mi pro la adopto eternan sklavan dankemon." - "Kaj ĉu mi ne havas rajton por tio?" - "Neniu vera patro kaj neniu vera edukanto faras tion. Postulu amon, postulu bonecon, postulu ĉion alian, sed neniam eternan sklavan dankemon."
Mi ekflamis. Miaj manoj ektremis per si mem, tio signifas pro granda kolero. Mi ŝovis ilin sub ŝian nazon, por ke ŝi vidu, kion ŝi faras al mi, kaj diris:
"Ne incitu min per tiuj veraj patroj. Proprajn infanojn oni ricevas, fremdajn oni prenas."
"Kiel hundidojn kaj porkidojn," ŝi respondis.
Mi ne kredis, ke ŝi povas tiom arogante konduti, kaj blekegis: "Mi senheredigos vin." Nun, hundino, mi mem pensis, vi havas maŝon ĉirkaŭ la kolo! Sed ŝi? Ŝi ridetis nur: "Agu, avo, kiel vi volas."
Mia domo ja ne estas tre granda. Iuj diras - kabano. Egale, sed tamen rifuĝon ĝi donas. Kaj kelkajn luantojn mi povas ĉi tie havi. Ankaŭ dum paco. En milita tempo kaj okaze de plago kompreneble pli multajn. Krome ankoraŭ la parcelo kun puto kaj lignejo.
Senheredigo kaj orfo! Mi estis tute certa, ke per ili mi tenos ŝin sub mia polekso. Vi, serpento, vi, aĉa reptilio! Do vin tute ne interesas, al kiu mi restigos mian domon. "Agu, avo, kiel vi "volas!" Al vi estas egale. Vi fajfas je tio. Jes, kion faris tiuj kanajloj, kiam mi estis elmetinta mian atuton? Ili ekridis kaj eliris el la kuirejo. Ili henis kvazaŭ diabloj.
Mi neniam estus tion kredinta.
Tiu ridaĉo min tute prirabis, faris el mi almozulon kaj senhavulon. La reto, kiun mi estis por Irma, por la orfo saĝe kaj pripensite plektinta kaj kiun mi opiniis firma en ĉiu fadeno, estis subite kvazaŭ disŝirita.
Mi iris tiam insultante kaj malbenante en mian ĉambron, falis peze en la liton kaj distiris la ĉemizon ĉe la brusto. Mi ĝemegis, mi veis kaj kriis, ke oni helpu min. Mi esperis, ke ili alkuros kaj staros antaŭ mia lito. Fakte mi tute ne bezonis ilian penton kaj kompaton. Jes, kaj se tamen, do nur por krii al ili: "For el mia domo!"
Ili senigis min eĉ je tiu plezuro. Jam la sekvantan matenon la mueleja servisto kun sia "sinjorino" transloĝiĝis. Mi akompanis ilin ĝis la barilpordo kaj de tie postvokis al ili:
"Kiel do finiĝis tiu marbatalo - ĉu vi venkis, he?"
Mi raŭke ridaĉis, sed ili ne rerigardis, nur iris. Eĉ vorteton ili ne diris. Ili estas koleraj, mi pensis, nun ili ne plu repaciĝos kun mi. Eble ili eĉ ne plu salutos min. Sed ne - renkontante min ili tamen diris "saluton", kvankam ŝajne kvazaŭ kontraŭvole. Okaze de naskiĝtago ili sendis telegramon - gratulis.
Dum grandaj festoj alvenis poŝtkartoj. Mi iliajn salutojn kaj kartojn ja ne bezonis. Tute ne! Por kio? Tuj post ilia foriro mi akceptis por la malpleniĝinta ĉambro loĝanton, iun maljunulinon.
Tian homon, kia estis ŝi, mi neniam antaŭe vidis. Terure, se grandkreska homo estas malriĉa. Granda korpo volas ja multe manĝi. Sed de kie malriĉulino tion prenu? Se ŝi havus almenaŭ prudenton! Dio kreas en la mondon diversajn homojn. Se dependus de mi, mi aŭ aldonus al la maljunulino iom da prudento aŭ forprenus de ŝi eĉ tiun malmulton. Homo estu aŭ stulta aŭ saĝa, sed ne ie inter tio. Oni ja eĉ ne scipovas paroli kun tia homo.
Irma kaj Kalle verŝajne opiniis, ke mi vizitis ilin pro ilia "saluton"! Nu, al mi estas egale, kion ili pensis. Kaj certe ili baldaŭ komprenis, ke mi bezonis priridi kaj priklaĉi tiun maljunan Paŭla.
Ili ridetis memfide: vi tedis jam ĉiujn viajn najbarojn, nun vi venas al ni por insulti alian homon. Sed ĉu mi estas kulpa, se la alia homo mem donas pretekston por tio. Tio ja ne taŭgas: sepdekjarulino senĉese babilaĉas pri feliĉo. Se vi kiel deksepjara ne havis feliĉon, de kie ĝi nun ankoraŭ venos al vi? Au ĉu tio estis feliĉo, kiam la patrino vin batadis, post kiam vi ricevis bebon, kiam en la aĝo de tri monatoj la vivo ĝin forlasis kaj vi kun la mortinta infano forkuris el la azilo por suĉinfanoj? Feliĉo kaj feliĉo! Ĉu tio estas feliĉo? La infano estis jam malvarma, sed vi tenis ĝin en la sino, lulis kaj karesis ĝin, ĉar se oni scius, ke vi veturas kun mortinta infano...
Fine la homino kaptis iun ĉifonulon. Dek jaroj da reciproka interbatado kaj - ĉiam feliĉo! Kaj ĉiam ankoraŭ ŝi atendas feliĉon. Nun ŝi plukas berojn, kolektas fungojn, vendas sur la bazaro medicinajn herbaĵojn. Nun eble sufiĉus. Sed ne! Ĉiun vesperon ŝi sidas ĉe la tablo antaŭ spegulo kaj oleŝmiras la vizaĝon. Jen - sulkoj! Kaj poste ŝi dismetas ludkartojn. Kion ili parolas pri feliĉo? Ĉu ili promesas edziniĝon? Nu jes: kredo, espero kaj amo.
Stulta, tute stulta!
Iun tagon ŝi venis hejmen kun granda hufofero, enhavanta tri najlojn. Kie ŝi ricevis ĝin? Trovis sur landvojo. Tio estas ŝia feliĉo - hufofero. Nu, kion oni diru - denove feliĉo.
Mi diris al Irma kaj Kalle, ke mi eble tedas ilin per mia babilado. Sed ĉu mi mem ne estas tedita de ĉio ĉi, kion mi devas vidi kaj aŭdi. Plej multe, mi diris, kolerigas min, ke ŝi najlis tiun grandan ferpecegon al la muro. Trovis ĝin sur landvojo, portis ĝin pli ol dudek kilometrojn kaj adoras ĝin nun kvazaŭ idolon.
Mi rakontis al ili ankoraŭ kelkion. Sed ili - kvazaŭ mutuloj! Fine Irma diris, ke Kalle lernas. Kion li denove lernas? Por fariĝi pastro. Jen kiel, ne malpli ol pastro! Kurbmakzela servisto de dio! Nu, egale, ankaŭ tiajn oni bezonas. Ĉu do dio devas proklami siajn vortojn ĉiam nur tra rekta buŝo. Kaj ĉu la vortoj mem estas ĉiam tute rektaj?
Mi foriris de tie kaj ridis: li kaj lernado! Jen novaĵo! Mi ja ne estus kredinta tion kaj ne kredus ankaŭ nun, se la vikario mem poste ne estus konfirminta tion. Tiam mi komencis pli ofte viziti ilin, ĉar - kiu scias...
Jes, kiu scias. Ĉar jen ĝuste tiam, kiam la kurbmakzela mueleja servisto ŝvitis ĉe sia provprediko, venis la ruĝuloj kaj komenciĝis la milito. La muelejo estis bruligita. Kaj mia kara bofilo aŭ pli ĝuste duonbofilo, ĉar mi estas tamen nur adopta patro de Irma, denove fariĝis senokupa. Dum longa tempo li post tio ne estis videbla. Mi pensis kaj verdire iom eĉ esperis, ke eble li estas ie kaj iel de iu por ĉiam silentigita. Sed ne - li reaperis!
Kaj tiam mi vidis lin sur la bazaro. Komence li kvazaŭ venis renkonte al mi, sed rimarkis min kaj flankeniĝis. Evitis min. Mi havis jam eĉ pretajn vortojn: "Mi timis, ke ies buŝo estas plena de tero, sed jen, li ĉirkaŭiras en plena tago kun tute nova lada sitelo." Mi volis demandi, ĉu ĝi estas aĉetebla. Kaj de kie li ĝin ricevis? Dio helpu - el zinka lado!
Nur poste mi eksciis koncerne la ladon kaj per kia negoco li okupiĝis. Interese, kiel li trafis en la forlasitan kastorfarmon de la maljuna sinjorino Tiesenhaŭsen ? Kiel liaj piedoj kondukis lin al tiu fonto? Ĉiuokaze en la arbaro sin kaŝante li elflaris ĝin. Kaj poste, iom post iom kaj singarde, li portis la lado-tabulojn hejmen. Kun la ladisto ĉio estis interkonsentita. Kaj la siteloj estis senŝese interŝanĝataj - kontraŭ lardo, kontraŭ butero, kontraŭ ovoj, kontraŭ blutfaruno.
Verŝajne li ankaŭ tiun tagon estis iranta al sia ladminejo. Mi eĉ ne rimarkis lin antaŭ ol li marŝis apude. Mi havis en la mano hufoferon. Li tuj rimarkis ĝin kaj tuj demandis: "Kien vi ĝin portas?" Mi pensis, ke tio vin ne koncernas, sed diris: "Nu, ankaŭ mi trovis."
"Ne mensogu, ĝi estas la feliĉiga hufofero de Paŭla."
Mi fariĝis kolera. Mi alrigardis lin kaj ial ektimis.
"Kiel vi tion tiel certe scias?" mi demandis.
"En ĝi estas tri najloj," respondis tiu kurb-buŝa arogantulo..
Mi esperis, ke li baldaŭ postrestos. Sed li la tutan tempon ŝovis sin pli proksimen al mi kvazaŭ malĉasta fiknabino.
La forĝejo situis apud la ŝoseo. Kaj tiu traherbeja vojo, kie ni renkontiĝis, kondukis rekte ĝuste tien.
"Aha!" li subite diris. "Ĉio estas klara. Mi scias, scias - por iu mizera marko." - "Nenion vi scias," mi respondis kaj deturniĝis de la vojo. Mi kredis, ke nun li fine postrestos. Sed ne - li kunvenis. Mi estus volonte frapinta tiun aĉulon per tiu fero inter la okulparon. Kial vi, diablo, gapas! Viaj okuloj strabas la tutan tempon nur tiun ĉi ferpecegon. Vi rigardas ĝin kvazaŭ porko pecon da sapo.
Mi ekhastis, ankaŭ li.
"Mi volas faligi la pantalonon, mi havas malbonan neceson," mi fine kriis.
"Donu la feron dume al mi," li respondis. Kaj ridis ĉe tio, la hundo. Poste li diris minace: "Ĝi ne portos al vi feliĉon." - "Kaj al vi ĝi portos?" - "Al Paŭla ĝi portos. Ŝi almenaŭ kredas tion. Kaj ŝi trovis ĝin."
Mi ne plu kontestis, ke tio estas la feliĉiga hufofero de Paŭla. Mi ridis. Mi montris al li la dentojn; la fonto estis jam tute proksime - mi estis tute certa, ke li ne plu povos forpreni de mi la feron.
"Vendu la feron al mi," li diris. "Mi pagos al vi tiom, kiom la forĝisto."
"Jes, sed per kio? Tia mizerulo! Au se vi eble lutos mian malnovan noktan vazon."
"Mi povos donaci al vi tute novan," li promesis.
Mi nomis lin fanfaronulo.
Kaj jen ni jam staris sur la bordo de la fonto. Ĝi estas ĉirkaŭ du metrojn profunda, se ne pli. Li ĉiam ankoraŭ ne komprenis, kion mi intencas. Tio amuzis min kaj mi diris al li gaje: "Jen, vidu, kien la feliĉiga hufofero de Paŭla nun flugos."
Jes, la falplaŭdo estis por li neatendita. Li gapis min kiel kolera virbovo kaj fine elpremis tra la dentoj: "Aĉulo!"
Li diris al mi "aĉulo"! Al mi - sinjoro Kottlapper. Laŭ via opinio mi estas aĉulo! Atendu nur. Tion mi ne pardonos al vi, knabo.
Domaĝe, ke mi tiam ankoraŭ nenion sciis pri lia negocado per lado. Oni rigardu iom liajn farunsakojn. Oni levetu la kovrilon de lia viandotino. Raportu, de kie vi ĉion ĉi ricevis! Oni lin monpunos kaj sendos en koncentrejon. Tio estos rekompenco al vi por la "aĉulo". Kiam mi poste en la koncerna loko parolis pri tio, oni promesis esplori, sed estis verŝajne jam tro malfrue. Malpacience mi atendis, sed vane - la viro vivis kiel antaŭe.
Nu, sed por tiu "aĉulo" li nun tamen estas rekompencita. Kvazaŭ dio mem gvidis min, ĉar tio povis esti nur lia voĉo, kiu en la malvarma kaj klara vintra vespero igis min iri en la preĝodomon. Kaj poste, kiam mi eliris el la preĝodomo, iu tuj kvazaŭ flustris en mian orelon: "Iru trans Tuulemae."
Se mi estus irinta alian vojon, mi ne estus vidinta la fenestrojn de la kurbmakzelulo. Ne, vorto de honoro: en la unua momento mi vere pensis, ke jen, kion faras tie la fiaskinta generalo. Li konspiras kun la malamiko, signalas al li per lumo en siaj fenestroj. Kaj tuj en la sama momento mi subite ekmemoris: li nomis min aĉulo.
Pro la "aĉulo" li fariĝos nutraĵo de vermoj!
Kelkfoje la koro vere kvazaŭ ekdoloras: ĉu tio eble ne estis troa ? Kaj ĉu mi volis ĝuste tion ? Sed mi senceremonie forpelas tiajn dubojn al diablo. Kiam mi pensas pri la afableco de la sinjoroj, tuj iĝas pli facile. Oni ja dankis min tie. Kiel bonfaranton. Kaj mi ja revenis de tie kun la beata sento, ke mi portis al soifanto freŝan akvon.
Se nun ankaŭ Irma revenus, petus pardonon pro ĉiuj siaj malbonfaroj kaj refariĝus mia bona, ĉiurilate obeema filino, mi neniam plu pensus pri tiuj fenestroj, brilantaj en la lumo de plenluno.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.