La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
OKUPACIOAŭtoro: Erni Krusten |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Kiam la maljuna Ott Kiviselja estis en la urbo, li petis la filon, ke li havigu al li karbidon, hufnajlojn kaj sapkaŭstikon. Por ke la afero estu pli certa, li kunportis diversan "valuton": buteron, ovojn, lardon kaj eĉ hejme faritan brandon, kiu laŭ sia bongusto kaj klareco estis senkompara en la tuta distrikto.
La filo promesis aranĝi la aferon. Promesis fari tion tuj. Sed nun pasis jam tuta semajno kaj ankoraŭ nenio estis entreprenita. La patro, suspektema, kiaj la solidaj kaj ordemaj kamparanoj ĝenerale estas, timis, ke la filo forgesis. Tio ne okazis. Male: la zorgo de la patro turmentis lin ĉiutage. Hufnajlojn! Ili estis al la subkuracisto kvazaŭ ie enbatitaj. Ankoraŭ pli malagrable estis koncerne la karbidon: la devkonscia fila koro kvazaŭ brulis en ĝi. Kaj tamen la komisio estus facile plenumebla, se subkuracisto Kiviselja ne volus eviti renkontiĝon kun Irma.
La varojn, kiujn la patro urĝe bezonis, oni povis ricevi nur de la juna Lont. Li ja estis procentegisto, sed kion fari - kiu volas ricevi, tiu pagu. Ho jes, kun la maljuna grenkomercisto estus pli bone havi aferojn. Li estis ankoraŭ homo, scipovis premi la manon, scipovis ridi kaj eĉ sincere alrigardi la aĉetanton.
La subkuracisto mem sentis bezonon ĉiam rekte rigardi en la okulojn de la kunparolanto, sincere-malkaŝe kaj longe. Tio ne estis kutimo nek rezulto de bona eduko. Homo tiel ne kondutanta estis laŭ lia opinio malsincera aŭ almenaŭ nefidinda. Kaj nun li jam antaŭsciis, ke renkontante Irma ankaŭ li devos rigardi aŭ flanken aŭ teren. Kial? Ĉu li sentis sin ial kulpa antaŭ Irma? Ho ne, nenio simila. Li estis amiko de la familio Paggi, kvankam nur iomgrade, sed tamen amiko. Ĝuste en la limoj, kiuj ne ebligas estiĝon de klaĉo. Kaj ja tion li ĉiam penadis eviti per rigora honesteco.
Kiam la geedzoj disiĝis, li ne kondamnis Irma, kiel agis multaj aliaj. "Kiu el ni estas anĝelo?" li tiam pensis. Kaj eĉ diris. Kaj la unuan fojon subkuracisto Kiviselja spertis, ke ekzistas situacioj, en kiuj eĉ homo kun pura konscienco devas mallevi la okulojn. Oni ja ne scias, kion la alia sentas. Oni volus kondolenci, volus diri ion konsolan. Se tio estus ebla, ne estus malfacile rigardi eĉ rekte en la okulojn. Sed se subite kunsento estos superflua? Fine povos okazi eĉ tiel, ke Irma ankoraŭ ne scias pri la ekzekuto de Kalle. Se ŝi ekscius tion pere de kondolencesprimo, estus pli ol terurege.
Kiam subkuracisto Kiviselja fine tamen estis survoje al la juna Lont, li decidis ŝajnigi sin surda kaj blinda. Nur hufnajlojn kaj karbidon. Nenion plu, nek sentojn, nek memorojn, nek pri la iamaj rilatoj. Malvarme, aferece kaj singarde, kiel devas esti ĉe vera negocafero.
Bedaŭrinde ĉio okazis jam dekomence en alia maniero. Valter Lont, la genio de la interŝanĝkomerco en la urbeto, ekkrietis, rapide alkuris, simulis surprizon aŭ estis vere surprizita, ekkaptis la brakon de Kiviselja, preskaŭ ĉirkaŭprenis lin, post tio proponis tre afable seĝon kaj tuj petis pardonon, ke li devas por momento restigi la gaston sola.
"Mia afero ne estas tre grava," ekparolis Kiviselja. "Mi nur venis por demandi, ĉu vi havas..."
Li ne sukcesis fini la frazon.
"Jes, mi havas, mi havas, nepre havas," respondis la spekulisto rapide kaj ridis. "Ĉion kontraŭ ĉio, nenion por mono."
"Jes, mi scias."
"Kompreneble vi scias. Aktuala devizo - ĉu ne? Se ili permesus, mi publikigus en la gazeto, gluigus anoncojn sur la stratanguloj. Sed nun estu bona knabo, atendu nur momenton." Samtempe li turnis sin kaj vokis: "Irma, Irma, kie vi estas? Irma, venu ĉi tien, tuj!"
Irma venis el la korto.
Hufnajlojn kaj karbidon, pensis Kiviselja. Sapkaŭstikon. Mi ŝajnigos min surda kaj blinda. Sed surda li ne povis fariĝi kaj blinda li ne bezonis sin ŝajnigi, ĉar la sekvinta dialogo okazis en la antaŭĉambro:
Valter: "Audu, diru, ĉu tiu maljunulo jam foriris, tiu via onklo aŭ adopta patro?"
Irma: "Ne, li estas ankoraŭ ĉi tie."
Valter: "Dio helpu!"
Irma: "Jes!"
Valter: "Jam de la dua horo!"
Irma: "Vane vi miras - li ja scias, ke hodiaŭ estas via naskiĝtago."
Valter: "Ĉu li, diablo, finfine ne ekenuas?"
Irma: "Li! Ho ne. Neniam - se li havas iun, kun kiu li povas paroli."
Valter: "Pri kio li parolu kun mia patro? Mi miras: li scias ja nenion pri la antaŭmilitaj grenprezoj."
Irma: "Patro aŭskultas kaj li rakontas. Ĵus, kiam mi ilin preteriris, li parolis pri tio, kiom lia kunloĝantino manĝas."
Valter: "Sekve li ne enuas, kiam li povas klaĉi pri iu."
Irma: "Li nepre devas pririkani iun. Kaj ĉiuj estas malpli bonaj ol li. Ho, kiel mi ne povas lin toleri, kiam li diras: "Mia patrino igis min paroli veron, kaj mi neniam mensogis.""
Valter: "Ĉu vi scias, provu iel liberiĝi de li. Ĝis la alveno de la gastoj li estu foririnta!"
Irma: "Li atendas, ke vi regalos lin per konjako."
Valter: "Mi ne havas plu tempon por okupiĝi pri li. Verŝu ĝin mem al li."
Irma: "Kiom?"
Valter: "Nu, unu fortan buŝplenon, kiel diras paĉjo Kottlapper. Au du, ĉefe, ke li ĝustatempe malaperu."
Dum la tuta dialogo Kiviselja estis staranta, preta por foriri. Kiam Valter revenis, la subkuracisto tuj gratulis kaj pardonpetis.
"Ĉu vi scias," diris la naskiĝtagulo, "mi pli ŝatas gastojn neinvititajn ol invititajn. Hundojn oni invitas. Kaj ĉu vi opinias, ke tiuj, kiujn mi invitis, estas miaj amikoj? Miaspeca homo eĉ ne havas amikojn, se vi tion volas scii, miaspeca homo priatentas nur profiton."
"Des pli malbone por mi."
"Kial do?"
"Kian profiton vi esperas de mi?"
"Ne diru tion. Iun tagon..."
"Ĉu vi aŭdis iam pri komunio al leporo?"
"Kaj sekve?"
"Se vi iun tagon troviĝus malantaŭ seruro kaj riglilo, mia helpo al vi estus same nesufiĉa."
"Kiam oni elartikigus membrojn, vi ĉiuokaze relokigus ilin - espereble malpli dolorige."
"Irma supozeble ne aŭdas?"
"Ne, ŝi estas verŝajne en la kuirejo. Diru, pri kio temas."
"Al Kalle mi penikis per jodo la vizaĝon, kiam ĝi estis disbatita. Ne estis plaĉa tasko."
"Verŝajne ne! Al Irma pri tio kompreneble ne parolu, eĉ ne vorteton. Kaj ankaŭ ne al tiu maljunulo, la adopta patro de Irma. Li estas tiel konsternita de la sorto de sia vera bofilo, ke jen-jen li tuj eklarmos."
"Tion ĉi aŭdi estas kortuŝe."
"Kompreneble."
"Ĉu vi scias, permesu, ke mi forvaporiĝos kune kun li."
"Ŝ-ŝ-ŝ!"
"Ne forgesu: mi aŭdis vian dialogon kun Irma."
La filo de la grenkomercisto ekridis, ekbruligante cigaredon serioziĝis kaj diris:
"Tio ne gravas. Vi restos ĉi tie, ĉiuokaze. Vi estas mia kunlerninto, unu el la malmultaj, kiuj ankoraŭ cirkulas sur la horizonto. Estus alia afero, se miaj gastoj estus fremdaj al vi. Kaj se estus multe da ili. Au se ili estus iaj ĉifonuloj."
"Kiuj ili estas ?"
"Tuj mi diros. La estro de nia urbeto aŭ burgermeister[6], kiel oni nuntempe diras; gazetredaktoro Part kaj plue sinjoro Siilinder, viro, pri kies agado oni malmulte parolas. Supozeble vi konas ankaŭ lin."
"Jes, mi konas," respondis Kiviselja morne.
"Ĉu vi timas ilin?"
"Ho ne."
"Bonege. Kompreneble ili venos kun sinjorinoj. Krome Irma havas kelkajn amikinojn. Mi ne scias, ĉu ili venos; mi ilin ne invitis kaj al Irma mi aludis..."
"Ke ili ne venu?"
"Sciu, ili estas teruraj klaĉulinoj."
En la sama momento paĉjo Kottlapper preterpasis la fenestron. Li ricevis sian porcion kaj foriris nun lekante la lipharojn.
"Mi venos alian fojon, en proksima tempo," diris Kiviselja.
"Inna!" vokis la juna Lont. ,Jrma, venu akcepti - la unua gasto."
Kiviselja ekŝiretis la ĉemizkolumon, kvazaŭ ĝi lin subite ekpremis. La naskiĝtagulo ridetis aprobe. Irma eniris kaj haltis, rigardante Ia gaston kvazaŭ fantomon. Kompreneble, pensis Kiviselja, se oni plu ne havas la malnovan familion, oni ne bezonas ankaŭ la malnovajn amikojn.
"Glasojn, glasojn!" diris la mastro. "Pri botelo mi mem zorgos."
La veraj gastoj malfruiĝis. Ĝis kiam la unuaj el ili alvenis, la neinvitita gasto sukcesis jam ebriiĝi. Li ne rimarkis, ke ekvidinte lin la urbestro rigidiĝis kaj samtempe penis tion kaŝi. Li ankaŭ ne vidis, ke la vizaĝo de sinjorino Inna ruĝiĝis. Kaj eĉ se li estus ĉion ĉi rimarkinta, tio kredeble tre amuzus lin. Subite li estis kapabla paroli eĉ pri favo. Feliĉe ĝuste tiam, kiam li estis preta tion fari, venis kelkaj sinjorinoj.
La naskiĝtagulo rigardadis ĉiam pli ofte la horloĝon.
"Ni altabliĝu," li opiniis fine. "Pri tiuj sinjoroj, kiuj ankoraŭ ne venis, oni neniam povas esti certa. Pri Part oni ja parolas..."
"Sed la maljuna sinjoro?" vokis la urbestro.
"Li ne venos."
"Kial? Ĉu li malsanas?"
"Ho ne. Li ne havas humoron. Al li ne plaĉas lignogasgeneratoroj."
Iu eniris la antaŭĉambron kaj Irma elkuris, dum la societo restis ridanta. Oni serioziĝis nur tiam, kiam Siilinder aperis en la pordo.
"Hoho, ĉi tie oni faras altan politikon," li diris salute levante la manon.
"Vi havas akrajn orelojn," konstatis la urbestro.
"Pri kio temas?"
"Iu maljunulo onidire kraĉis sur la teron," respondis Valter Lont.
"Haha!" ekkriis Siilinder. "Pro tio, ke lignogasgeneratoroj ne plaĉas al li. Kial ? Pro tio, ke aŭtoj kun gasgeneratoroj transportas lignomaterialon al niaj liberigintoj."
"Tre sprite," ne rifuzis la urbestro sian aprobon al Siilinder.
Tiel la konversacio dum longa tempo balanciĝis inter vero kaj ŝerco. Kaj kvankam eĉ la simplanima kaj ĉiam verema subkuracisto tion tuj komprenis, la alkoholo lin plu ne ebriigis. Domaĝa afero! La sinjorinoj, inter kiujn oni lin ĉe la tablo sidigis, estis verŝajne amikinoj de Irma. Ili estis ne plu tre junaj, sed des pli gajaj. La subkuracisto fervore kunfrapadis kun ili la glasojn, volonte li forgesus ion kaj almenaŭ foje prenus ion pli facile, sed li iĝis des pli serioza, ju pli li trinkis.
Kiam la telefono en najbara ĉambro sonoris, li estis preskaŭ sobra.
La interparolo estis mallonga. Apenaŭ Siilinder sukcesis ekstreĉi la orelojn, kiam la naskiĝtagulo revenis al la tablo kaj diris:
"La redaktoro ne havas tempon."
"Li ne venos?" demandis Siilinder.
"Ne."
"Ĉu li scias, ke mi estas ĉi tie?"
"Mi ne faris el tio militsekreton."
"En tiu okazo estas kompreneble," diris Siilinder. "Tiu hundo min evitas."
"Ĉu vi ne trogravigas vin?" demandis la spekulisto.
"Atendu, aŭskultu do," respondis Siilinder. "Tio estis en la pasinta printempo, kiam mi tretis sur lian voston. Iun tagon, kiam mi hazarde havis liberan momenton, mi disfaldis gazeton kaj komencis ĝin rigardi. La legado de gazetoj ne apartenas al miaj devoj. Mi ĵetis supraĵan rigardon al la surskriboj, por tempopasigo interalie iom ekinteresiĝis ankaŭ pri la aŭtoroj: jen plena nomo, jen nur inicialoj, iuj estas konataj, aliaj ne.
Mi neniam okupis min pri feltanado. Por mi tute fremda profesio. Kaj tamen mi eklegis fuŝaĵon de iu komencanto pri la ledofabriko. Ĝis la hodiaŭa tago mi ne komprenas, kio igis min fari tion. Subite mi kvazaŭ ekflaris ion. Mi legis kaj jam ekprenis krajonon; haha: "en la moderna tempo oni tanas felojn science".
Stop! Sufiĉas!
Mi rigardis, kiu subskribis tiun bakaĵon. Kompreneble pseŭdonimo. Mi telefonis al la redakcio, demandis, kiu estas ĉe vi tiu K. Lee. Komencanto. Mi komprenas, sed kiu li tamen estas - lia nomo! Evidentiĝis, ke Kalle, Kalle Paggi."
"Ĉu li do laboris ankaŭ kiel ĵurnalisto?" demandis la urbestro, per la buŝo de Siilinder, per la okuloj de Irma.
"Jes, vi vidas, almenaŭ li komencis enpenetri en tiun sferon. Kaj li estus progresinta, se mi ne estus interveninta. Mi avertis la redaktoron, kiu komence volis nenion kompreni, kaj mi diris, ke li estu pli singarda kun tiaj parioj. Li tralegu ĉiam akurate la kunlaboraĵojn, havu la okulojn malfermitaj. Li ne dormu: malamikoj ekzistas ne nur sur la fronto.
Kiu ĉi tie opiniis, ke mi trogravigas min? Vi, Valter. Nu, kaj kion vi nun diros ? Vi ne evitos min, ĉu ne? Vi ne timas, ĉu ne? Au ne ekzistas kaŭzo por tio, ĉu? Iam poste li iuloke titolis min, Siilinder, instruita feltanisto. Diabla vulgarulo! Mi volus demandi lin pri tio."
"Nu, nu, li ja ne estas ĉi tie," atentigisla urbestro trankvilige.
"Tre domaĝe, tre domaĝe," respondis Siilinder. "Vi vidus. kiel mi premus lin - je sentema loko. Instruita feltanisto!
Neniu esperu, ke io restos por ni kaŝita. Ĉion ni ekscios. Pri tiu Paggi, pri tiu grimacbuŝulo ni posedis informojn jam antaŭ ol li komencis spritadi sur la paĝoj de la gazetaro.
Dum iu familia drinkfesteno li prezentis sin kiel nobelo. Auskultu. Li entute ne estas Paggi, sed Baggo, von Baggo aŭ Baggofut, liaj praavoj kvazaŭ posedis teron, bienojn kaj fabrikojn. Pri tiu temo li faris tutan paroladon. Kun vera barona akcento. Li bedaŭris, ke tiuj tempoj pasis, kaj esprimis la esperon, ke ili nun revenos - servuto, bastonadbenkoj, la rajto de la unua nokto kaj tiel plu. Vi, sinjorino Irma, ja ankaŭ estis tie - ĉu mi mensogas?"
"Ne, vi ne mensogas," diris Irma.
"Kaj oni ridis - ĉu mi mensogas?"
"Jes, ridis, ĉiuj ridis, nur unu homo, kiel mi memoras, estis tre serioza."
"Tiu unu homo estis nia homo," respondis Siilinder. "Kaj ĉar ankaŭ vi ne ridis, vi plaĉis al li."
"Tio vere mankis, ke ankaŭ mi ridu - male, mi riproĉis lin. Kun li estis malfacile: ĉiam, kiam li trinkis guteton, li komencis babilaĉi."
"Babilaĉi? Laŭ via opinio tio estis do nur babilaĉo? Senkulpa babilaĉo?"
"Mi ne scias, li ne opiniis tion serioze," respondis Irma.
"Des pli malbone por li," diris Siilinder.
"Kompreneble," replikis la urbestro. "Se li estus tion serioze pensinta, li estus vera nobelo."
"Nia homo," aldonis subkuracisto Kiviselja neatendite eĉ por si mem, kvankam li dume estis ankoraŭ pli sobriĝinta.
Oni silente preterlasis tiun venenguton. Oni kvazaŭ ne aŭdis ĝin.
"Bone, ni diru, ke tio vere estis babilaĉo," daŭrigis Siilinder. "Sed kiel oni nomu ĉion tion, kion ni aŭdis el lia buŝo, kiam ni jam havis lin en nia pugno, tenis lin per tenajlo, so zu sagen.[7] Tiam evidentiĝis, ke li scipovis manifesti ankaŭ alimaniere ol kiel ebriulo dum iu familia drinkfesteno. Iun aŭtunan matenon oni trovis sur la ĉefstrato gluitan al fosto eltranĉaĵon el malnova gazeto. Unuavide ĝi ŝajnis esti tute senkulpa anonco. Kio mirinda estas en tio, ke iu ofertas pumpilojn? Sed kiu ofertas? Kiu anoncas? Eĉ al mi estas tre maloportune, eĉ nun ankoraŭ, kiam mi tion diras: reprezentanto de germana firmao de pumpiloj Hjalmar Mae[8]. Plie, "firmao de" estisĉe tio trastrekita. Restis nur la pumpiloj kaj ilia agento - nia Führer[9].
Ĉu vi, sinjorino Irma, ion scias pri tio? Ekzemple, de kie li prenis tiun malnovan gazeton?"
"Vi diris, la pasintan aŭtunon?"'
"Ĝuste."
"Mi estis tiam jam foririnta de li."
"Tre bone, ke vi ĝustatempe forlasis tiun fiulon."
"Sed kial vi ekpensis, ke li tion faris?" demandis unu el la amikinoj de Irma.
"Kial vi ne miras, ke mi jam pli frue ne ekpensis tion? Kial ni estis tiaj grandaj stultuloj? Ni lasis la kanajlon senĝene spritadi, jen tie, jen ĉi tie, ne konsiderante analogion."
"Kaj ĉu li konfesis sian kulpon?" demandis la sama sinjorino.
"Li eĉ ne provis ĝin kaŝi. Kial vi mokridetas? Vi ne kredas? Pro dio, eĉ ne per vorteto. Verŝajne vi opinias, ke ni prilaboras la homojn nur fizike. Tuj kiam mi memorigis al li tiujn pumpilojn, li ekridis, kaj raportis, ke iun aŭtunan vesperon malfrue li vizitis la redaktejon kaj tie - kia aroganteco! - provizis sin per gluo. Ĉu sola ? Jes, sola, sed ne tute sobra. Mi proponis al li cigaredon. Tiufoje li ĝin akceptis kaj komencis avide gluti la fumon. Lia vizaĝo fariĝis ree abomena grimaco. Kvankam mi volonte volis lin bati, mi tamen prenis spegulon kaj metis ĝin sub lian nazon, plene regante min mem.
Mi ne hastis, mi havis tempon.
Li rigardis sin, ruĝiĝis kiel frago, tiam alrigardis min kaj demandis stulte: "Nu?" Mi diris: "Se mortintoj povns ridi,. laŭ mia opinio ili farus tion same kiel vi."
Li fieraĉe forĵetis la cigaredon.
"Eble ili efektive ridas," li diris.
"Pri kio?" mi rapide demandis.
"Pri multo."
"Nome?"
"Ekzemple pri la heroaĵoj, kiujn ili plenumis vivante."
Mi klinis min malantaŭen kaj rigardis lin per duone fermitaj okuloj.
"Nome pri siaj heroaĵoj," li ripetis provoke.
"Kaj pri kio ankoraŭ?"
"Sendube ankaŭ pri la kavalirkrucoj, pendigitaj sur iliajn brustojn."
"Al mi ne plaĉas hodiaŭ seriozaj temoj," mi ridis je tio. "Prefere ni parolu ankoraŭ pri rido: rido estas bonega afero - ankaŭ por vivantoj. Bedaŭrinde nur, ke ekzistas tiom malmultaj homoj scipovantaj ridi."
Li strabis min malfideme, sed kapjesis tamen, vere, apenaŭ rimarkeble.
"Por ridi oni iufoje bezonas ankaŭ kuraĝon," li diris.
"Ankaŭ mi opinias tion."
Li kapjesis kiel antaŭe.
"Nur estas malfacile ridi sola, la tute veran ridon," mi rimarkigis nun laŭeble milde. "Mi persone estas revinta pri amiko, kun kiu mi povus ridi en tempo de pesto."
Mi vidis, kiel li subite fariĝis atenta.
"Vi eble estis pli bonŝanca rilate amikojn?" mi plu demandis. "Vi havas tempon, penu rememori."
Li rigardis min dum iom da tempo silente kaj poste respondis: "Mankas kaŭzo por pripensi: vi ja mem ĵus pruvis aŭ penis pruvi, ke ĉiuj miaj amikoj ridas kiel mi."
"Ĉu ankaŭ Tann?" mi demandis. "Leŭtenanto Tann?"
"Jes, ankaŭ li," li respondis. "Ne streĉu vin, vi ne surprizas min per via informiteco."
Leŭtenanto Tann estis unu el liaj amikoj, unu el la malmultaj aŭ eĉ la sola el la tagoj en la militlernejo. Nu, ankaŭ iu kontuzkapulo. Lian historion vi verŝajne konas: li ĝisfunde ebriigis sin, freneze ekfuriozis en la kazino kaj malplenigis sian pistolon al la portreto de Hitler. Ĉe la aresto oni trovis ĉe tiu "heroo" interalie ankaŭ leteron de Paggi. Ĝi estis ricevita ĵus la antaŭan tagon kaj en ĝi estis esprimata bedaŭro, ke la amiko estis tia granda idioto, ke li libervole aliĝis al la germana armeo. Kvankam li, Paggi, siatempe kredis, ke Tann estas viro, por kiu ne ekzistas sanktaĵoj, ke li nome estas ĝuste tia viro, kiu scipovas plaĉe rikani kaj kun kiu estus bone ridi eĉ en tempo de pesto.
Li tuj komprenis miajn aludojn. Tiel devis ja esti. Sed mi esperis, ke li reagos alimaniere. Diablo prenu, min kolerigis lia trankvileco, lia indiferenteco - la maniero, en kiu li akceptis kaj rekonis eĉ la plej senkompatajn faktojn. Oni senmaskigas lin kaj kredas, ke tiu fiulo ektimos, penos nei, ektremos, provos klarigi la faktojn en alia lumo, aplikos mensogon aŭ faros ion alian, kiel oni en tia okazo agas. Ne, tiu bruto eĉ ne palpebrumis: ni mortpafos vin - pafu, ni pendigos vin - pendigu."
"Sed kiel estis la afero pri tiu murdo?" demandis la spekulisto plenigante la glasojn.
"Jes," subtenis la urbestro. "Pri tio oni parolis."
"Tio estas mensogo," diris nun Irma, kiu la tutan tempon silentis. "Vi parolu pri li kion ajn, nomu lin dekfoje fiulo, centfoje bruto, sed ke li iun murdis aŭ intencis murdi, tion mi ne kredas! Ne kredas!!"
"ŝ-ŝ, ŝ-ŝ, sinjorino," admonis la urbestro.
La spekulisto ekridis.
"Mi verŝajne devas ĵaluzi pro mortinto," li diris. "Ĉu vi volas tion, sinjorino?"
Irma ne respondis.
"Mi rimarkis, ke la mustardujo staras la tutan tempon antaŭ la mastrino," diris la subkuracisto. "Bonvolu transdoni ĝin foje ankaŭ ĉi tien."
"Ĉu mi diris, ke ni kredis?" demandis Siilinder. "Ne, via sinjorina moŝto, ankaŭ ni ne kredis. Sed ni ricevis informojn kaj devis ilin kontroli. Vi eble volus krii: kalumnio kaj falsaj denuncoj; gestapo nur pri tio okupiĝas. Ne estas tiel! Se iufoje eĉ okazas kelkaj malgrandaj eraroj aŭ misagoj, ili estas elklarigataj, ĉiam kaj senindulge. Same ankaŭ ĉi-okaze. Post kiam kelkaj personoj estis esplordemanditaj, evidentiĝis, ke vere temas pri miskompreno. Jes, diablo prenu, en tiun aferon estis miksita ankaŭ iu Hilda aŭ Ruth."
"Kompleza Ruth," atentigis la subkuracisto.
"Kompleza? Jen kiel. Nu, kaj ĉu ŝi estas kompleza?"
"Mi ne scias."
"Ĉu vi ne okupas vin pri prostituitinoj?"
"Same malmulte kiom pri politiko."
"Je-es: same malmulte kiom pri politiko! Iufoje la homoj senvualigas sin hazarde aŭ pro stulteco, nevole. Kiel tiu putinaĉo. Komence ŝi ridis kvazaŭ freneza, poste ŝi ekploraĉis, kompreneble pro granda kolero, kaj demandis: "Kiel mi aŭ Paggi povis intenci murdon de tiu legiano, se vi jam estis murdintaj lin?"
Ĉu vi aŭdas!
Homo falas sur la fronto kaj poste venas iu malĉastulino kaj diras, ke mortigis ni. Ni! Kaj se vi scius, kion ŝi ankoraŭ diris. Ŝi demandis: "Kial vi tiel ege deziras esti homoj? Tio ne sukcesos al vi, kvankam vi ne pikas viajn viktimojn sur rostostangojn kaj enterigas la multekostan viandon!"
Sed ĉar ŝi samtempe laŭ publikulina maniero proksimiĝis al mi, mi puŝis ŝin. Tute ne forte, sed ŝi volis ŝajnigi, ke oni ŝin brutale traktas. Kiel ŝi ekŝanceliĝis! Ŝi falis dorsantaŭe en angulon kaj siblis kiel serpento: "Kion vi opinius pri mi, se mi miajn kuniklojn traktus sammaniere?"
Aĉa porkino!
Nu, vi vidas, kiom malmulte da rajto ni havas nomi tiajn malgrandajn miskomprenojn falsdenuncoj. Ĉu ni senmaskigis malamikon? Jes, ni senmaskigis. Kaj kial do vi parolas pri falsa denunco? Cetere, kio koncernas sinjoron Paggi - mi ne rajtas plu nomi lin fiulo! -, lia sorto estis decidita jam sen tiu miskompreno. Ĉu li murdis aŭ ne, ĉu li intencis murdi aŭ ne intencis, tio estis egala - sian punon li jam sen tio meritis, lia krimo estis jam sen tio mortpuninda. Au eble sinjorino Irma havas ankaŭ pri tio alian opinion?"
"Kiom valoras ĉi tie mia opinio," respondis Irma.
"Nu, tamen?"
"Eble mi eĉ ne penos krei tiun opinion."
"Tio ne estas bela."
"Ne estas bela, sed utila. Nur unu demandon mi havas al vi, se vi permesas."
"Mi petas."
"Ĉu li konfesis sian kulpon?"
"Nerekte li konfesis."
"Ho dio, la tutan tempon la sama temo," diris nun Inna turmentite. "La tutan vesperon! Ĉu ne troviĝas io alia por priparoli?"
"Vi, sinjorino, verŝajne ne konsideras min honestulo?" demandis Siilinder.
"Ne, ne tio."
"Vi eble volas diri, ke mi ludas sur viaj nervoj. Se vi nur scius, kiel maljuste vi rilatas al mi. Ĉu vi aŭdas: maljuste. Kaj vi! Ĝuste vi, kies honoron mi defendis!"
"Mi ne komprenas, kion ĉi tio signifas?" demandis la urbestro, kiu aŭdis, kiel Inna flustris, ke ili iru hejmen.
"Vi komprenos, kiam mi parolos," respondis Siilinder. "Almenaŭ tion, ke rni estas honestulo. Vi deprenos la ĉapon antaŭ mi kaj danke regalos min."
Li ĵus malplenigis la glason kaj rapidis ĝin replenigi.
"Parolu do."
"Certe mi parolos. Nur la sinjorino ne ektimu. Nu, kaj vidu, tiu sinjoro Paggi, so zu sagen, ne konfesis sian kulpon. Li eĉ ne estis tiam hejme. Bone, diablo prenu, temas pri lia vivo aŭ inorto, do li diru almenaŭ, kie li estis dum la nokto de la bombado. Li nomu atestantojn, kompreneble fidindajn, kaj ni tuj liberigos lin. Sed ne - tiu kurbmakzelulo silentas kvazaŭ spitante la morton. Sed subite iun tagon - mi ne scias, kio okazis al li - li komencis histerie krii:
"Mi dormis kun la unua sinjorino de nia urbo. Jes, kun sinjorino Inna, en ŝia propra domo, se vi tiel ege volas ekscii tion."
Subkuracisto Kiviselja estis la sola, kiu vidis, kiel Inna per unu sola gluto malplenigis sian glason. Irma silente detabliĝis. En la kuireja pordo ŝi turnis sin kaj diris:
"Li freneziĝis en la manoj de siaj turmentantoj."
Por momento ekestis silento. Poste la urbestro demandis:
"Ĉu v ibatadis lin?"
"Ne mi," respondis Siilinder. "Mi traktis lin relative milde. Sed post tio mi ordonis puni lin pro la ofendo de la sinjorino. Tiam oni bonege tanis lian pelton. Kion vi nun diros, amikoj? Ĉu mi ne kondutis kiel honestulo?" Kaj per la manplato frapante la dorson de la urbestro: "Nu, ĉu vi regalos min?"
Kiviselja provis pensi: hufnajloj, sapkaŭstiko kaj karbido. Sed li neniel sukcesis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.