La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


OKUPACIO

Aŭtoro: Erni Krusten

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Pri la aŭtoro
1 2 3 4 5
Notoj

1

La ŝultroj de la patro pli kaj pli malleviĝis, kvazaŭ iu metadus sur lin nevideblan ŝarĝon. Tio rimarkiĝis sur la fono de la fenestro, ĉe kiu la maljunulo sidis kun la manoj en la sino, similante al granda homsimio. Jam longan tempon li silentis kaj tenis la estingiĝintan pipon en la mano.

La filo kuŝis surdorse sur la lito kaj fikse rigardis al la plafono. Ne la unuan fojon li vidis sian patron tiel sidanta. Tiu estis maljuna arbarlaboristo kaj torftranĉisto, kiu tie morne rigardis antaŭ sin. Maljuna kamparano, iam revinta, ke lia filo fariĝos oficiro aŭ pastro.

"Diablo prenu vin kaj viajn virinaĉojn," diris subite la patro. "Vi ne estas ja plu bebo. Pro mi vivu kiel vi volas. Sed la patrino! Kion mi diros, kiam mi iros hejmen. Prefere venu kaj parolu mem... Kial vi disiĝis?"

"Miajn virinaĉojn ne tuŝu, se vi volas, ke mi entute parolu kun vi."

"Ne timu, mi ne delogos ilin de vi."

La filo ĵetis al la patro rapidan rigardon, plenan de malŝato.

"Bone, mi diros, sed nur pro la patrino," li diris fermante la okulojn. "Ĉu vi memoras tiun botelon da hejme farita brando, kiun vi havigis al mi printempe, kiam mi kun Irma estis en la kamparo?"

"Kompreneble mi ĝin memoras."

"De ĝi la tuta abomena supo komenciĝis. Irma bezonis ŝtrumpojn. Ni kunprenis la brandon kaj iris al Dikulo. Vi certe lin konas: mia kunlerninto."

"Atendu iomete."

"Nu, la juna sinjoro Lont. La sama, kiu fininte mezlernejon ĉirkaŭvagis en kamparo kaj rolis kiel diversfaka agento, vendis kudromaŝinojn "Singer", akceptis fotografaĵojn por pligrandigo kaj feliĉigis knabinojn per gonoreo. La filo de la farun-komercisto."

"Nu, nu, mi scias. Sed la maljuna Lont estis sobra viro."

"Ankaŭ la filo ne estas ia drinkaĉulo. Kiam li trinkas, tiam nur ekstrajn markojn. Francan konjakon. Li negocas pli grandskale ol lia paĉjo. Li estas "Geschaftsmann".[1] Lia paĉjo havis aferojn kun simplaj kamparanoj, sed tra la pordo de la filo en- kaj eliradas ĉiam hitleraj kantinistoj. Butero, ovoj kaj lardo - jen la valuto de Dikulo. Monon li ne agnoskas, neniam. Sed, vidu, per hejme farita brando oni jam povas kelkion aĉeti: karbidon, petrolon, plandoledon... Irma ricevis tiufoje ŝtrumpojn. Sed perdis sian negrandan prudenton - pro tio, kion ŝi tie vidis. Hejme ni tuj malpaciĝis. Antaŭe ŝi ĉiam aprobis miajn vidpunktojn, sed nun ne plu. Ŝi ekribelis. Kaj kun tia ardo, kun tia kolero, kvazaŭ ŝi jam delonge tediĝis de mi. Fine, la unuan fojon dum nia kunvivo, mi brutale insultis ŝin. Mi mem estis malfeliĉa kaj insultis ŝin."

La filo eksilentis, ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ serĉante lokon, kien kraĉi, kaj aldonis:

"Kompreneble mi estis en tio plene maljusta al ŝi."

La patro tusetis iom nedecideme. Kaj poste li diris:

"Ankaŭ ni, kampuloj, ne ĉiam dorlotas unu la alian, sed vi min vere timigas. Vi estas ja homo klera, aŭ devus almenaŭ esti, mi opinias."

La filo-klerulo cinike ekridis.

"Dio helpu - pro unu paro da ŝtrumpoj," daŭrigis la patro. "Kion malbonan Irma per tio faris? Oni ja devas havi la piedojn vestitaj. Krome, ŝi estas juna virino. Ĉu vi opinias, ke nia panjo..."

La filo ne ĉesis ridi.

"Kia diablaĵo do okazis inter vi?" flamiĝis la patro.

"Mi ne plu elportis - eĉ nun estas abomene pensi, kiel ŝi subite komencis laŭdegi tiun fiulon. Ŝi malkaŝis sian stultan entuziasmon. Subite ŝi estis trovinta homon, kiun ŝi montris al mi kiel modelon. Post kiam mi ŝin insultis, ŝi fariĝis pli modesta. Kaj pli kaŝema. Sed mi estas viro, kiu ne lasas sin trompi. Diablo prenu, ĉu mi devis do kredi, ke ŝi vizitis amikinojn? Krome, tiuj parfumoj, kremaĵoj kaj lipkrajonoj... Iam mi demandis ŝin, de kie ŝi ĉion ĉi prenas - ja ne Parizon ŝi konkeris. Kaj imagu, tiu kokino ofendiĝis: kiel mi arogas ŝin suspekti."

"Kokino!" moke ripetis la patro. "Nun ŝi estas kokino, sed antaŭ nelonge vi ŝin laŭdis."

"Se ŝi foriris, do diablo ŝin prenu," respondis la filo kaj turnis la vizaĝon al la muro.

Kelkan tempon la patro premis kaj repremis sian pipon inter la fingroj.

"Vi estus devinta ŝin iel reteni," li fine opiniis.

"Mi provis," respondis la filo. "Mi diris, ke tiu ŝia adorato jam en la mezlernejo havis veneran malsanon. Tio ne helpis. Nun mi kelkfoje pensas, ke tio igis la aferon por ŝi ankoraŭ pli interesa."

"Via stato estas sekve sufiĉe aĉa, se vi tiel pensas. Vere, malfeliĉa hometo vi estas. Fierecon kaj obstinecon - jes, tion vi havas. Kaj salivon por ĉion prikraĉi. Ĉiuj estas fiuloj kaj porkoj, nur vi sola estas la vera homo."

"Vi eraras, maljunulo."

"Nu?"

"Kia nu?! Ĉiu estas en sia maniero bruto. Ankaŭ mi. Se vi estus vidinta, kian bonan knabon mi rolis, kiam estis necese instrui moralon al Irma."

"Kiu do povas kompreni, kiu el vi estas kulpa," diris la patro. "Sed nia patrino ĉiam opinias, ke..."

Antaŭ ol la patro sukcesis fini, la filo ekridis. Tio estis terure abomena rido kaj timigis la maljunan kamparanon. Kiel homo povas tiel ŝanĝi sin kaj malindiĝi? Au ĉu vere lia menso tordiĝis, kiam li falis de la telefonfosto ? Lia buŝo ankoraŭ longe post la akcidento kurbiĝadis...

La filo starigis sin kaj ridis kvazaŭ freneza; li iris en la ĉambro tien kaj reen kaj ĉiam ankoraŭ ridegaĉis.

"Kulpa!" li fine diris, haltinte antaŭ la patro. "Kiaj strangaj homoj vi estas tie en la kamparo: preskaŭ la tuta mondo brulas, popoloj strangolas unu la alian, ĉio estas profanita, sed vi cerbumas, kiu estas kulpa, se iu edzino ŝanĝis sian edzon kontraŭ ŝtrumpoj kaj iu edzo pro ĵaluzo freneziĝis."

"Ŝajnas, ke vi konservis ankoraŭ iom da honorsento," opiniis la patro. "Nu, se estas tiel, vi eble estos indulgita."

"Indulgita?"

"Vi eble ankoraŭ povos bredi abelojn. Tio restis al vi ja nefinita. Laboriloj kaj ĉio atendas."

"Nefinita estas multo."

"Kio el vi tiamaniere fariĝos," ekzorgis la patro.

"Tion ni vidos, kiam la murdado kaj restado sub fremda kalkano iam ĉesos."

"Kiu scias, ĉu ni tion iam vidos," elpremis la patro tra la dentoj. "Sekve vi vere ne venos?"

"Diru al patrino, ke mi venos post kelkaj tagoj. Eble jam morgaŭ."

La patro leviĝis kaj silente komencis surtiri la ŝafofelan pelton.

"Kaj kial vi ne povas veni hodiaŭ, nun tuj?" li demandis. "Ĉiam, kiam vesperiĝas, panjo rigardas tra la fenestro en la direkto de la urbo kaj oni aŭdas ĉiam nur ĝemadon: "Dio, dio, kie estas nia Kalle?" La sama afero estas nokte, kiam ŝi vekiĝas.. Kaj se ankoraŭ okazas, ke bruas aeroplano! Se vi loĝus almenaŭ en alia loko, pli malproksime de iliaj panfornoj... Ne, ne ridetu. Ankaŭ patrino scias; vi ja mem rakontis, kiajn aĉajn najbarojn vi havas."

"Ankaŭ hodiaŭ estos klara nokto," opiniis la filo rigardante el la fenestro.

"Sufiĉe multaj en la vilaĝo opinias, ke vi estas ruĝa," daŭrigis la patro. "Eble vi eĉ kliniĝas al tiu flanko, sed pro tio tamen ne valoras rapidi sub iliajn bombojn. La bomboj estas por la malamikoj, vi tenu vin flanke."

"Ne zorgu, al mi okazos nenio," diris la filo.

"Mi ne komprenas, kiu sankta afero vin retenas ĉi tie, kiam ĉio estas profanita."

"Kelkio, kvankam malmulto restis eĉ por mi ankoraŭ sankta. Ekzemple kuniklorostaĵo. Jen la kaŭzo, kial mi hodiaŭ ne venos kun vi. Nenio pli aŭ malpli."

"Sed eble ankaŭ bone sternita lito havas valoron?" demandis la patro.

"Nu, tiun kuniklaĵon mi mem ja ne rostos."

"Kiu ŝi estas?"

"Unu el miaj iamaj kunlernantinoj. Vi ŝin ne konas kaj via bofilino ŝi ne fariĝos - tro granda malĉastulino."

"Ne konvenas ĉiujn virinojn bapti per tia vorto."

"Al vi estas facile prediki moralon. Vi vivas ja en bona societo: ŝafinoj naskas ŝafidojn, porkinoj porkidojn kaj bovinoj bovidojn."

La patro volis ion respondi ankaŭ al tio, sed la filo prenis la vorton el lia buŝo.

"Bone, bone, paĉjo. Sufiĉas por tiu ĉi fojo. Mi venos hejmen, tiam daŭrigu la admonadon. Jam tro longe vi restis en la urbo. La ĉevalo frostas kaj patrino atendas. Kaj baldaŭ komenciĝos la mizera fuĝado el la urbo."

"Kaj kie oni vin atendas?"

"Malantaŭ la ŝtonrompejo. Tie oni ne bezonas timi bombojn."

Kiam la patro estis forlasinta la ĉambron, la filo iris al la fenestro kaj elrigardis. Lia obstina cinikeco cedis, kiam li vidis la malnovan per dorsapogilo provizitan glitveturilon, kiu vekis tiom da rememoroj, kaj la prujnkovritan ĉevalon, kiu estis ŝovinta la koljungaĵon sur la kapon. Timante, ke liaj sentoj malleviĝos ĝis la etika nivelo de lerneja bubo, li foriris de la fenestro antaŭ ol la patro elveturis el la korto. Eble la maljunulo rigardis ankoraŭ supren al la fenestroj, tio povis esti, sed Kalle ne deziris vidi tion. Krome estis jam tempo por iri al Kompleza Ruth.

Dum tiaj klaraj februaraj plenlunvesperoj la tago noktiĝas nerimarkeble. La koloroj, kiuj dum la vesperiĝo senĉese alternante ornamas la ĉielon, paliĝas kaj estingiĝas rapide. Subite oni konstatas, ke sur la tero estas ombroj kaj ke la lunlumo lokigis ilin en kontraŭa direkto al la tagaj. Kiam Kalle eliris sur la straton, la unuaj noktaj ombroj estis ĝuste formiĝantaj. Kiai ili memorigis al li en tiu ĉi vespero jen araneojn, jen vespertojn ?

Estis la horo, kiam la loĝantoj de tiu apudfronta urbeto por nokto forlasadis siajn hejmojn. Malantaŭ la rempareca altaĵo la ĉielo, estinta dum kelka tempo violkolora, konstante malheliĝis. Baldaŭ oni ne plu ekbruligis cigaredojn sur la strato. Kaptite de paniko en ĉiu vespero travivata, ĉiumomente povis ekmoviĝi la pezaj ŝarĝaŭtomobiloj. Ĉiujn devis save akcepti la apudurba picearo.

Kalle rigardis la homojn fuĝantajn el la urbo kaj ĝojis pro sia avantaĝo. Kial do li ne estu feliĉa: la aliaj devas marŝi en forta frosto ekstere, sed lin atendas varma ĉambro kaj rostaĵo.

Ruth promesis buĉi Legianon, sian plej grasan angoran kuniklon, kiun Kalle iam aŭtune nutris per tigoj de karoto.

Sed eble en tio estas io nemorala, ke li iras al Kompleza Ruth?

La viro prezentis tiun demandon al si intence - por ridigi sin. Antaŭ dek jaroj, kiam Ruth pro frivola konduto estis eksigita el la mezlernejo, interrilato kun tia ulino estus iĝinta skandalo. Tiam eĉ kelkaj samlernejanoj diris: "Kion do oni postulu de filino de veturigisto."

La tempo ŝanĝiĝis, sed Ruth restis la sama Ruth.

Sekve eraris ankaŭ la antikvaj romanoj kaj iliaj sentencoj kune kun ili. Bedaŭrinde ne ekzistas plu amikoj, kun kiuj oni povus ridi - cinike, ĉion neante. Leŭtenanto Tann estis unu el ili. Ĉu ili lin mortpafis, pendigis aŭ bruligis ? Kiu scias.

La patro diris: "Fierecon kaj obstinecon -jes, tion vi havas. Kaj salivon por ĉion prikraĉi."

Nun Kalle sentis, ke li havas nur salivon. Se la kato sur la barilo estus prokrastinta la desalton, se ĝi eĉ momenton estus haltinta por rigardi Kalle...

La luno, kiu leviĝinte naĝis kvazaŭ ovoflavo en violkolora buljono, estis jam pli alte kaj fariĝis konstante pli hela.

La vespertoj disflugis.

Kalle preskaŭ preteriris la domon de la urbestro, nerimarkinte la personon, starantan en la pordo. Sed tiam li haltis kaj vokis: "Ho, jen sinjorino Inna. Bonan vesperon. Kaj al mi ŝajnis, ke tie estas ombro."

Inna estis fininta la mezlernejon cum laude[2] Unu el la malmultaj. Por filinoj de veturigistoj kaj por kampardevenaj simpluloj, kia estis Kalle, ŝi - kvankam kunlernantino - estis tute nealirebla. Bonstata, sinestima, bonkonduta. Poste ŝi edziniĝis kaj post tio ankaŭ patriniĝis. Ne inverse, sed kiel decas. Nun ŝi staris kiel statuo sur la ŝtuparo de sia domo kaj respondis digne:

"Saluton. Mi atendas ĉi tie jam sufiĉe longan tempon."

"Kiun? Ĉu eble min?"

"Du knabinoj promesis veni. Ni volis iri kune."

"Aha! Jes. Kompreneble por ĝui lunlumon!"

"En la nuna tempo oni ne ŝercu."

"Mi ja ne ŝercas. Sed kial vi en ĉi tiu serioza tempo restis sola? Mi opinias, kie estas via sinjoro kaj estro?"

La respondo, kiun li devis longe atendi, sonis fine tre digne:

"Li veturis al grava konsiliĝo."

"Al Tallinn?"

"Jes."

"Por levi la manon?"

Al sia lasta demando Kalle eĉ ne atendis respondon. Li intencis tuj iri plu, sed en la sama momento la junulinoj aperis de post la angulo de la krucanta strato. Ili haltis nur por momento, flustris ion kaj kuris for kvazaŭ petolemaj ĉevalidoj.

Tia evoluo de l' afero estis por Inna neatendita. Ŝi preskaŭ flugis de la ŝtuparo kaj ekkriis spiregante:

"Anne! Anne! Urve! Knabinoj, kien vi rapidas? Kial vi ne atendas min?"

La junulinoj eĉ ne haltis.

"Sinjorino jam havas akompananton," vokis unu el ili, dum ŝia verŝajne pli juna amikino sensukcese penis reteni ridon.

Subite Inna plu ne memoris, ĉu ŝi elirante ŝlosis la dom-pordon aŭ ne. Konfuzite ŝi suprenkuris la ŝtuparon. La pordo tamen estis ŝlosita. Reveninte ŝi kolere diris al Kalle, ankoraŭ staranta sur la strato:

"Tio estas via kulpo. Nun mi devas iri sola."

Sed apenaŭ ŝi alvenis al la krucanta strato, kiam komenciĝis aeralarmo. La sireno ekhurlis, blekante tire kaj plende kvazaŭ kolosa bruto. Kaj subite ĉio ŝanĝiĝis: la lunlumo ne estis plu tia kiel antaŭe; la ĉielo estis nun tute alia; la ĵus diritaj vortoj akiris alian signifon, kiun ili antaŭe ne havis. Super ĉio etendiĝis maltrankvilo kaj timo. Nur la ombroj efikis iel trankvilige.

Inna rekuris al la domo.

"Tio estas via kulpo!" ŝi vokis ankoraŭfoje.

"Mi ja povas kompensi mian kulpon," opiniis Kalle kaj iris rapide al Inna. Kiam li de proksime vidis la okulojn de la virino, kiuj timeme kaj samtempe kolere elrigardis el inter la felaĵo, lin ridigis cinika asociiĝo: li ekmemoris la kuniklorostaĵon.

La stratoj estis senhomaj, la sireno hurlis ĉiam ankoraŭ kaj ilin ŝirmis nur la antaŭdoma ombro.

"Kiamaniere?" demandis la virino, iĝante singarda.

"Mi povas vin akompani."

"Tio ankoraŭ mankis!"

"Neniu vidas nin; mi akompanos vin al la malnova vinkelo. Ĝi estas malalta, kun volba plafono. Vi ja scias, sur la paŝtejo, post la fonto."

"Vi estas freneza."

"Dume ankoraŭ ne. Mi proponas min al vi nur por akompano. Se vi ne volas veni kun mi en la vinkelon, se vi timas, ni povas iri al la fonto. Ĝi estas fabela fonto."

"Mi ne estas infano."

"Kompreneble ne. Sed la fonto tamen estas interesa. Ĝi ne glaciiĝas kaj en ĝi estas misteraj trezoroj. Se vi volas, mi povos el ĝi hoktiri ion ankaŭ por vi. Ekzemple hufoferon, kiu alportas feliĉon. Mi scias eĉ tion, ke tiu sorĉa feraĵo havas tri najlojn."

"Ĝin vi povos donaci al via edzino."

"Al mia edzino!"

"Jes, al Irma."

"Vi estas tre venena. Interese, ĉu via kiso estus mortiga? Kvazaŭ serpenta mordo."

"Tion vi neniam ekscios."

"Kial do? Eble vi timas duonajn kisojn? Sciu, tiu timo ne estas plu aktuala - mia kurba buŝo estas nun denove en ordo. Ĉu vi volas, ni provu?"

"Iru for! Forprenu ciajn manaĉojn!"

"Eĉ tio estas bona, ke kunlernintino ree cias."

"Pardonu."

Inna retiris sin pli malproksimen de Kalle. Sed ĝuste tiam tra la plenda hurlado de la sireno eksonis peza muĝado de bombaviadiloj. Se temus nur pri du sonoj, la lasta efikus trankvilige, se ne eĉ endormige.

"Kiam bomboj ekfalas, estas utile kuŝiĝi," diris Kalle. "Vi eble ne scias. Do tiel, por mi estas tempo ekiri!"

Inna respondis nenion; al ŝi ŝajnis, ke Kalle ridas pri ŝia timemo kaj samtempe volas ŝin ankoraŭ pli timigi.

La hurlado de la sireno interrompiĝis ie en granda alteco. La avertanto fuĝis aŭ ĉesis ekzisti. Sur la horizonto malantaŭ la altaĵo Tuulemae kvazaŭ palpebrumis ies verda okulo. Ĉu tio estis la estingiĝanta vesperruĝo? Kaj la bombaviadiloj proksimiĝadis.

"Nu, adiaŭ do," diris Kalle.

Kiam li etendis la manon al Inna, kiu ĉiam ankoraŭ silentis, super la urbo eklumis "kristnaskarbo" [3].

Inna ekprenis la manon de la viro.

"Ne foriru! Mi petas vin, ne foriru."

"Ho, diablo, kiel mi nun dezirus fumi," diris la viro responde.

"Ho, dio, ni eniru."

Ili suprenkuris la ŝtuparon.

"Ĉu tie ĉi oni povas?" demandis Kalle en la vestiblo.

"Jes," respondis la virino spiregante.

Kvankam ili estis en senfenestra ejo, ekbruligante cigaredon Kalle tenis la alumeton tamen inter siaj manplatoj, tase kunmetitaj. Post kelkaj fumtiroj li proponis la cigaredon al Inna: "Cu ankaŭ vi deziras?"

"Donu."

La vivo subite eltiriĝis longa kaj maldika kvazaŭ sonfadeno, ĉiumomente ŝiriĝonta. Tiam falis unu post la alia kelkaj bomboj. Kaj subite Kalle rimarkis, ke li tenas la tremantan virinon inter siaj brakoj.

"Ne timu," li diris kuraĝige. "La bomboj tute ne falis sur la urbon."

"Kien do?"

"Ien sur la randon de la urbo. Verŝajne en la regionon de la buĉejo."

"Ha, sed tiu ĉi terura nokto estas ankoraŭ antaŭ ni. Ĉio nur komenciĝas. Jam la duan semajnon la noktoj estas klaraj... ĉiutage mi preĝas, ke la vetero nubiĝu. Kial ankaŭ nun ne povus esti tia neĝblovado, ke neniu aeroplano montras sin."

"Kial ni ne estas ursoj ? Ni dormus en arbaro vintran dormon sub amaso da branĉaĵo."

"Kalle, mi petas, estu do pli serioza. Mi ĉiam ekscitiĝas, kiam oni ĉion ridindigas. Mi kredas, ke morti estas multe pli facile, se oni en la lasta minuto povas surgenuiĝi, krucigi la manojn kaj preĝi."

Kalle respondis ridante:

"Vi ja ĝuste nun ne mortos."

"Tute egale, sed mi timas, mi simple timas, kiam vi ridas. Via rido kvazaŭ altiras malfeliĉon."

"Bone, mi plu ne ridos. Mi estas via gasto, mi obeos vin; mi faros, kion ajn vi ordonos. Mi povos ankaŭ preĝi, apud vi kaj antaŭ viaj piedoj. Kia feliĉo - esti duope, nur ni. Vi kaj mi. Ho, mia kara knabino. Jes, al mi plaĉas nomi vin knabino."

"Kion vi arogas pensi. pri vi kaj pri mi?" diris Inna, kiam Kalle provis ŝin kisi.

"Pri nenio mi pensas," daŭrigis Kalle. "Ne pensas kaj eĉ ne volas pensi. Mi estas nur feliĉa kaj povas freneziĝi - pro via odoro, via proksimeco. Tiu ĉi nokto apartenas al ni, nur al ni."

Inna suspiris.

"Estus necese rigardi eksteren," ŝi opiniis.

Kalle malfermis la pordon. La malbonaŭgura kristnaskarbo estis feliĉe jam forbrulinta kaj la solecan februaran nokton lumigis la intertempe ankoraŭ pli heliĝinta plenluno. En la unua momento post la malfermo de la pordo ŝajnis regi plena silento. Poste ekaŭdiĝis bruo de radveturiloj. De la fronto proksimiĝis senĉesa knarado kaj krakado de centoj da radoj. Fine aperis la unua veturilo de la karavano. Akompanate de fantomaj ombroj aperis unu post la alia veturiloj, al kiuj estis jungitaj po du ĉevaloj. La grandaj lacaj ĉevaloj paŝis malrapide kiel bovoj. La neĝo grincis, la viroj silentis. Kun vipo inter la genuoj, la manoj kruce en la mantelmanikoj, la soldatoj de Hitler sidis sur la veturilbenkoj, kuntiriĝinte pro malvarmo.

Inna suspiris ree.

Kalle estis promesinta ne ridi. Ankoraŭ la fino de la veturilaro ne atingis la domon, kiam la sireno rekomencis sian plendadon. Kaj nur nun la fantoma karavano ekvoĉis hom-lingve. Verdire tio estis unu sola vorto, kiu kvazaŭ laŭ klavaro migris de la unua veturilo ĝis la lasta: "Halt! Halt! Halt!"

La ĉevaloj ekhaltis, la viroj descendis de la veturilbenkoj.

Kiam komenciĝis ĝenerala urinado, Inna fermis la pordon.

"Ĉu al vi estas malvarme?" demandis Kalle. "Vi tremas je la tuta korpo."

Inna ne respondis. Ŝi silente malŝlosis la pordon de la loĝejo kaj apenaŭ transirinte ]a sojlon histerie ekploris.

"Kio estas? Kio estas, mia kara?" demandis Kalle, jam anticipe konvinkita, ke li ne ricevos respondon. Verdire li ĝin ne bezonis. Por li en la nuna momento estis plej grave, ke li ne estis repuŝata de tiuj granda animdoloro kaj larmoj, ke li povis helpi al la malesperanta virino formeti la supervestojn, ke li rajtis konduki ŝin al la kanapo, ke li estis tolerata ankaŭ tiam, kiam li superŝutis per kisoj unue la kolon kaj poste ankaŭ la larmkovritan vizaĝon de la malfeliĉa virino.

Li konsolis ŝin kaj proksimiĝis al ŝi pli ol li estis esperinta. Li esperis, ke li povos veni ankoraŭ pli proksimen, kaj rekomencis flustri vortojn, tiom karakterizajn por egoista deloganto.

Inna, kiu tremis ne nur pro la tuŝoj de la viro, havis unu solan peton: "Ne fermu miajn orelojn." Ŝi streĉis sin por aŭdi eĉ la plej malgrandan sonon. Sed por percepti tion, kio okazis, ne estis necese streĉi la aŭdon. La aman flustron de Kalle: "Mia bona, mia dolĉa," interrompis tondrosimila bruego. La unuan ektondron tuj sekvis dua, la duan tria. De la strato aŭdiĝis tintado de vitro. Ĉi-foje la bomboj falis en la urbon.

"Dio mia, kio nun okazos?" ŝi malesperis. "Kalle, Kalle!"

Vere, tiuj vortoj estis plenaj de mortotimo. Kaj kvankam Kalle tre bone sciis, ke en aliaj cirkonstancoj Inna neniam flustrus lian nomon, li tamen akceptis tion kiel puran esprimon de kareso.

"Inna, mia Inna, mia dolĉa knabino, ĉio ĉi nin ne koncernas,"' li respondis.

La virino penis sidiĝi.

"Frenezulo! Vi estas freneza! Jes, nun vi estas freneza!" ŝi flustris fine jam preskaŭ senforte.

Kalle ne prenis Innan serioze. Nu, li kredis, ke li konas la virinojn: hipokrito, nura hipokrito estas ilia virteco.

Li konsideris sin kiel viron, kiu povas preni ĉiujn, kiujn ajn li deziras. Tio komenciĝis frue, jam en la mezlernejo, kiam li dum someraj ferioj kiel telefonlinia laboristo migris de unu loko al alia. Siajn unuajn venkojn li triumfis kun kamparaj servistinoj en la libera naturo. Poste la komencanta virinĉasisto kuraĝis grimpi en subtegmentojn de fojnejoj. Sekvis provizejoj kun filinoj de bienuloj kaj dormoĉambroj kun junaj vidvinoj. Jen tiam li komencis fari enskribojn en la taglibro.

Se li havus je sia dispono fundamentajn informojn pri tiuj, en kies retojn li falis aŭ kiujn li (ofte erare) laŭ sia opinio delogis, la paĝoj de la taglibro similus enketfoliojn. Pri la aĝo kaj familia stato ne estis ĝentile demandi. Eble nur pri la nomo. Sed okazis ankaŭ tio, ke en la rubriko eĉ la nomo ne estis notita, des pli tio, ĉu la praavinoj uzis mamzonojn aŭ ne.

Bedaŭrinde li neniigis tiun "Taglibron de venkoj" antaŭ sia edziĝo. Tio estis statistiko netaŭga por fanfaroni almenaŭ ĉe sia edzino. Au ĉu ĝi eĉ estis fanfaronaĵo? Pli ĝuste, ĝi estis ŝatata okupo, kiel ĉiu alia hobby de juna viro, al kiu li poste rilatis kun pardona rideto. Tamen li pensis nun, kuŝante apud Inna, kun kia jubila ĝojo de viro li povus matene surpaperigi: edzino, kun mezlerneja klero, blondulino, 30-jara, patrino de tri infanoj, pli temperamenta ol la 18-jara kampara servistino, la unua, kiun li prenis kiel telefonlinia laboristo.

Cetere li esperis, ke la temperamento lin surprizinta ankoraŭfoje ekflamos, bruligos kaj igos ĉion forgesi. Kiam la virino vekiĝos. Estis ja nur noktomezo aŭ iom post noktomezo. Ĝis la mateno estis sufiĉe da tempo kaj certe ili ankoraŭ sukcesos.

Sed kiam Inna vekiĝis, ŝia unua zorgo estis rigardi el la fenestro. Ŝi levetis singarde la mallumigan rulkurtenon kaj vidis, ke la ĉielo kovriĝis per nuboj. Eĉ neĝis. En la domoj oni verŝajne dormis; kaj supozeble la fuĝintoj de la lunlumo jam revenis en la urbon.

Inna malsuprenigis la kurtenon kaj ĝemetis. Nun, kiam la danĝero estis pasinta, ŝajnis nekredebla, kio al ŝi okazis.

"Kalle, leviĝu kaj tuj foriru," ŝi diris devige.

"Venu, mi ankoraŭ varmigos vin," respondis la viro, pensanta pri sia librotenado.

"Tuj foriru," ripetis Inna.

"Estas ja nur la tria horo."

"Ne prokrastu plu."

Streĉe sin etendante la viro diris:

"Kiel vi povas - disiĝi tiel malvarme. Mi ankoraŭ volus teni vin en mia ĉirkaŭpreno."

"Ho dio, dio..."

Ne, tio tamen ne estis malsincera kontraŭstaro. Fine Kalle komprenis tion. Li leviĝis seniluziiĝinte, stumblis je seĝo kaj ekinsultis.

Inna etendis al li la pantalonon.

"Al vi ja ne estas grave," ŝi diris ĉe tio. "Vi estas sola. Vi ne povas kompari vin kun mi. Mi havas familion. Kiam ni dormis, bombo povus trafi la domon. Jes, kaj se oni poste, dum la elfosado, trovus nin unu apud la alia, kiel ni estis..."

Kalle, okupita de sinvestado, aŭdigis mallongan fajfon. Ĝi sukcesis bone, sed dum kelkaj jaroj post la falo al li estis malfacile fajfi.

"Kia hontaĵo!" daŭrigis Inna. "Kia malhonoro!"

"Mortintoj ne ruĝiĝas."

"Jes, sed vivantoj! Kion ili dirus? La infanoj venos el la kamparo - ilia patrino! Ho dio! Kaj mia edzo! Miaj gepatroj, parencoj, amikoj, konatuloj. Ĉiuj, ĉiuj. Senhonorigita antaŭ ĉiuj. Kiam mi ekpensas pri tio, mi ekŝvitas. Vi ne respondas, vi silentas, sed - nu jes! Kion scias tia kiel vi pri familia vivo."

"Tamen, mi ĝin ja spertis," respondis Kalle sarkasme.

Li ne finis la frazon. Mankis senco kaj neceso por tio.

Inna ne lasis sin kisi ĉe la disiĝo. Anstataŭ tio ŝi levis la kolumon de la viro. Ĝi estis alta kaj kaŝis preskaŭ la tutan vizaĝon.

"Tiel. Kaj nun iru," ŝi diris. "Kaj estu singarda, por ke neniu vidu vin foriranta de ĉi tie. Estus terure!"

"Ne zorgu, nun estas neniu, kiu povus vidi. Malbone nur, ke vi tiel frue min elpelas. Nun mi devas iri al Ruth."

"Senhontulo."

"Ĉu mi transdonu al ŝi vian saluton?'"

"Ĉu vi volas min pereigi?"

"Ruth parolos pri tio al neniu."

"Vi volas detrui mian feliĉon, mian familian feliĉon.'"

"De Ruth vi povus timi nur tiom, ke vin renkontante ŝi moke ridetus: ankaŭ vi.'"

"Kalle, Kalle, mi petas vin - en la nomo de la infanoj," malesperis Inna.

Al Kalle ŝajnis, ke la ĉambro estas plena de petege tordiĝantaj brakoj.

"Mi petas!" ripetis la virino.

"Ne estas necese," respondis la viro. "Mi silentos kiel tombo. Mi devus esti granda kanajlo, se..."

"Vi estas bona."

"Iom pli bona ol venante ĉi tien. Se la kato hieraŭ vespere estus pli longe min rigardinta..."

Li eliris ne fininte la frazon. Okazis tio, kio okazis sufiĉe ofte antaŭe: koreco estis ie denove fariĝonta sarkasmo. Rilate la viziton al Ruth - li serioze intencis iri tien. Ruth eble estos ofendita, sed malfruiĝo estas ĉiam dece klarigebla per iu lerta mensogo. Tiu junulino havas bonan koron kaj certe ankaŭ sufiĉe da ligno por revarmigi la kuniklaĵon.

Sed pensante ĝuste pri la rostaĵo li ekflaris brulodoron. Ĝin portis la vento el la urboparto, kie li mem loĝis, kaj ju pli proksimen li venis, des pli akra ĝi fariĝis, memorigante haladzon de arbara incendio. Kiam la tero brulis, kiam la torfejo ekvaporis kaj ie sub radikoj bruletis eĉ dum la unua duono de vintro. Malseketa kaj malvarma fumo!

Kalle ekrapidis pli pro scivolemo ol pro timo pri sia hejmo. Ho jes, la penso pri sia propra hejmo lin preskaŭ ne maltrankviligis, ĉar kio tie povis okazi? Se bomboj ĝin trafis, nu, egale. Li estis, kiel oni diras, "nudulo-senulo", de kiu, post kiam Irma, tiu fiulino, foriris, eĉ fajro havis nenion por rabi krom uzitaj vestoj kaj lito.

La kolombejo, kiel la patro nomis tiun brikan alkonstruaĵon. estis sendifekta. Kalle iris trans la straton por rigardi, en kia stato estas la fenestroj kaj la verandopordo kun la grandaj vitroj. Ankaŭ ili estis en bona ordo.

La obusoj estis falintaj malantaŭ Tuulemae. Kio tie bruletis kaj fumis, ĉu la armeaj deponejoj aŭ la bakfornoj konstruitaj en la montodeklivo, pri tio Kalle malmulte interesiĝis. Verdire li volis pensi nun pri nenio, eĉ ne pri sia neatendita venko ĉe sinjorino Inna. Tio ne urĝas. Eble li jam hodiaŭ iros al la kamparo. Tie estas longaj vesperoj kaj longaj noktoj. Tie estas trabmuroj kun musko en la fendoj... Efektive, pli volonte li enlitiĝus apud tia trabmuro.

Tamen, konfidinte sin al la duonpatrina sino de sia malnova kanapo kun disiĝintaj risortoj, li ankaŭ tie ekdormis tuj post la varmiĝo.

La profunda dormo daŭris ĝis la tagiĝo. Kiam li fine vekiĝis, li sentis sin tute ripozinta. Estis nur necese ankoraŭ sin streĉ-etendi, eĉ tre longe kaj forte. Tion estis sekvonta ĝuplena kuŝado kun refoja travivado de ĉio agrabla. Kaj subite iu vokis malantaŭ la pordo:

"Malfermu, sinjoro Paggi. Oni volas paroli kun vi."

Tio estis la voĉo de la domposedanto, senkolora kaj senpasia kiel ĉiam.

Kalle ne estis aŭdinta paŝojn. Sekve ili venis supren, kiam la ripoj de la mizera kanapo knaris. Au ili venis intence kaŝpaŝe, por ke li ne aŭdu. Eble ili eĉ aŭskultis malantaŭ la pordo. Li ankoraŭ ne sukcesis respondi, kiam oni frapis.

Kalle volis responde voki ion tre malĝentilan. Sed insulto estus eble troa. Kaj li vokis kun retenata kolero:

"Mi aŭdis, jam mi aŭdis."

"Malfermu do fine!" diris nun tute alia voĉo.

"Tuj, kiam mi surmetis la pantalonon," respondis Kalle.

La frapado ŝanĝiĝis je unuopaj batoj.

"Hoho, diablo!" malbenis Kalle kun kreskanta obstinemo..

Fine li iel sin vestis kaj povis malfermi la pordon.

"Ĉu mi povas nun foriri?" demandis la domposedanto la fremdulon, viron en civila vesto kaj kun altaj botoj. La maljunulo volonte forirus, tio estis videbla, sed li devis resti. Kaj la hundeca obeemo de la maljunulo komprenigis al Kalle sufiĉe, kun kiu li havas aferon.

"Per kio mi meritis la atenton de la sinjoroj?" li demandis kaj sentis, ke lia buŝo kurbiĝas.

Ho, diablo prenu, ĉu tiu malnova difekto, sekvo de la kontuzo, ankoraŭ sin sentigas?

La fremdulo ne bonvolis respondi. Li eniris rapideme, ĉirkaŭrigardis en la ĉambro kaj preskaŭ kuris en la alian. Tie li ekrigardis la fenestrojn kaj la verandopordon kun la grandaj vitroj. Dank' al la malfrua ellitiĝo de Kalle ili ĉiuj estis ankoraŭ kovritaj.

"Lumigu," diris la gasto kun la altaj botoj. Kiel agronomo aŭ veterinaro li estus eble eĉ simpatia. Kalle bezonis nur tiri la ŝnuron kaj la papera kurteno obeeme ruliĝis supren. Farante tion li eĉ iom koketis. Li rigardis la fremdulon, sed tiu ekparolis kun la domposedanto.

"Ĉu la samaj fenestroj?" li demandis.

La maljunulo respondis malrapide, pesante ĉiun vorton:

"Jes, se oni vidis tion de supre - mi opinias de la monto -, tiam ili devas esti la samaj. Sed ĉi tie estas ankaŭ aliaj domoj."

"Oni parolas pri ĉi tiu domo."

Kalle ripetis sian demandon. Li faris tion malpli sarkasme, sed malgraŭ tio la buŝo denove kurbiĝis, kvankam eble malpli rimarkeble.

"Vi dormis longe?" demandis la fremdulo anstataŭ respondi. "Vi nokte maldormis?"

"Jes."

"Kion vi faris?"

"Tio estas mia persona afero," respondis Kalle.

"Vi ne volas paroli pri tio?"

"Kompreneble ne."

"Al vi estas maloportune?"

Kalle levetis la ŝultrojn.

"Au eble vi timas?" demandis la fremdulo.

"Mi bezonas pro nenio timi."

"Interese! Vi komplotas kun la malamiko kaj - "Mi bezonas timi pro nenio". Laŭ via signalo ja falis la bomboj sur la armean deponejon. La pasintan nokton. Tion faris vi, fiulo."

En Kalle ekbolis kolero. Li estis ja senkulpa, li faris nenion, absolute nenion. Por sendifekte eliri el "tiu supo", kiel li nomis la germanan okupacion, li estis ĝuste kiel cinikulo decidinta resti lojala. Ne koncernas lin koalicioj kaj partioj aŭ ruĝuloj kaj blankuloj, iliaj emblemoj. Pense li sendis ilin ĉiujn al diablo. Li estas homo kaj volas vivi sian vivon, sian mallongan vivon. Kaj nun venas tiu ĉi junulaĉo: fiulo, komploto kun la malamiko...

Li preskaŭ kriis:

"Tio estas absurdaĵo. Vi eĉ mem ne scias, kion vi eligas el la buŝo. Tio estas eraro... Vi prenas min por iu alia. Tio estas miskompreno, tio devas esti miskompreno."

"Ne ekscitiĝu. En viaj fenestroj oni vidis hieraŭ nokte lumon. Tion konfirraas vidintoj."

"Tio estas mensogo! Tio estas kalumnio! Tiuj viaj vidintoj estas profesiaj denuncistoj, homoj kun malsana psiko. Ha, eĉ pli! - ili estas idiotoj. Hieraŭ nokte estis plenluno kaj la fenestroj reflektis lunlumon. Kompreneble, kompreneble. Mi mem vidis tion per propraj okuloj. En plenlunaj noktoj. Sed viaj vidintoj, tiuj viaj idiotoj opiniis, ke tio estas signalado."

"Vi venos kun mi," diris la civilulo kun la altaj botoj, kiun tiu parolo ŝajne impresis same malmulte, kiel akvo ĵetita sur anseron. "En la koncerna loko vi rakontos pri viaj krimoj pli detale."

La rigardo de Kalle haltis sur la neordigita lito, ĝi prezentis ne tre agrablan vidon. Ĉu vere ĝi restos neordigita?

"Mi protestas," li diris kaj aŭdis la unuan fojon dum la humiliga vizito, ke lia voĉo perfidas zorgon kaj internan necertecon.

"Hoho!"

La domposedanto staris ĉe la fenestro, en la sama loko, kie la antaŭan vesperon sidis la patro kun la manoj en la sino. Kalle venis sufiĉe proksimen al la kompreno, ke okazas io fatala, io tia, kio ne estas ŝanĝebla, malgraŭ tio, ke li estas tute senkulpa. Kaj tiam konvulsio kaptis la tutan duonon de lia vizaĝo. La dekstra okulo eklarmis, kvankam li ne ploris. Verdire ploro estis de li tre malproksime. Ne estiĝis eĉ la kutima aflikto, kiu ordinare akompanis tiajn konvulsiojn. Kaj li forturnis la vizaĝon kaj diris per ŝanĝiĝinta voĉo:

"Mi ne kraĉis sur la katon. Mi nur pensis: "Ĉu mi kraĉu?" Sed pro tio almenaŭ vi ne povas min kondamni."

La fremdulo rikanis malestime.

Kalle prenis de la tablo botelon kaj trinkis. Iom da akvo fiuis sur la bruston, sed la konvulsio pasis. Li denove trankviliĝis.

"Kial mi vane diskutu kun vi, tio estas ja sensencaĵo," li vokis preskaŭ gaje. "Kiel mi povis signali el miaj fenestroj, kiam mi ne estis eĉ hejme. Mem pensu: mi revenis frumatene longan tempon post la bombado."

"Kaj kie vi estis?"

Kalle mallevis la okulojn: jes, kie li estis? Li direktis la rigardon flanken: eĉ se li dirus, tio ne utilus. Inna... Ŝi havas sian honoron, kiun ŝi per ĉiuj rimedoj gardos. Sed kial ŝi ekploris, tiel malespere, ĝuste tiam, kiam tiuj soldatoj de la veturilaro komencis eligi sian akvon antaŭ ŝia fenestro? Tio estis abomena demando. Kaj tiam subite li sentis, ke li estas mortkondamnita: li ne havas alibion.

En la ĉambron venis ankoraŭ du viroj. La altbotulo estis malferminta la baskojn de sia mantelo: liaj gamboj estis vestitaj per larĝa galifeo. Altaj botoj, galifeo kaj - civilulo!

Kalle sentis kvazaŭ naŭzon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.