La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PIZULO KAJ SIMPLULO

Aŭtoro: Aleksandro Ŝarov

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro sesa: La reveno al la Instruisto kaj la adiaŭo

LA PLIIGILO

Al la afero! – zumis Aĥumdus.

Kune kun ĝi ni streĉigis – unu… du… samtempe, unu… du, – starigis la tablojdon de la pliigilo sur la eĝon kaj rulis al la rando de la tablo.

La tablojdo falis kaj disrompiĝis multfragmente.

Aĥumdus portis min sur la plankon, kaj mem forflugis en sian dometon.

Mi komencis nemaĉante gluti pecetojn da la pliigilo, kuŝantajn ĉirkaŭe.

Kaj tuj grandiĝis dekoble, dudekoble, centoble.

Kaj sentis min grandegulo, kvankam estis ankoraŭ malpli alta ol la seĝo. Mi glutadis la pecetojn da la pliigilo kaj ĉiam kreskis kaj kreskis. Ŝajnis, ke mi kreskis ĝis la ĉielo, kaj se mi eliros en la straton, mi devos klini la kapon por ne forbati la sunon. Sed vere mi kiel ne estis antaŭ ĉiuj ĉi eventoj altkreska, tiel restis. Eĉ fariĝis ses centimetrojn malpli alta, ĉar kelkaj eretoj da la pliigilo forruliĝis kaj oni ne sukcesis ilin eltrovi.

Mi ne afliktiĝis pro tio, ke mi fariĝis malpli alta, ĉar mi donis al mi la vorton ĝis fino de la vivo ne rigardi al iuj princinoj, eĉ se en la mondo ekzistus aliaj princinoj.

Kaj se vi estas sola – kia diferenco, ĉu vi estas altkreska aŭ ne. Neniun tio tuŝas.

– Tempas, – zumis Aĥumdus, sed mi ne povis tiel facile adiaŭi kun ĝi, tiom da fojoj savinta mian vivon. Mi petis ĝin atendi dum minuto kaj malsuprenkuris laŭ la ŝtuparo en la bufedon. Post la verŝotablo dormis dika bufedisto. Pene mi puŝvekis lin. Sed li nur grumblis:

Atendu ĝis la mateno,” kaj denove ekronkis. Tiam mi ekruzis; la simplulo do povas ankaŭ ion ellerni.

Mi denove puŝvekis la dikulon kaj diris al li:

– Vi simple ne havas konfitaĵon kaj neniam havis, tio, kio ekzistis, acidiĝis kaj estis formanĝita de musoj. Kaj vi estas ordinara fanfaronulo.

Li ĝuste senspiriĝis pro indigno.

– Ĉe ni do, en nia fama bufedo ne ekzistas konfitaĵo?

Post minuto antaŭ mi aperis pleto, kie staris teleretoj kun ĉiuj specoj da konfitaĵo, kiuj ekzistas en la mondo.

Aĥumdus grumblis: ”Kial tio ĉi?” sed mi bonege vidis, kiel ĝi ekĝojis.

Kia festeno ĉe ni okazis!

Poste mi portis Aĥumdus en Oficejon por varbado de kurmuŝoj.

– Ĉu vi havas plendojn? – demandis la oficejestro. Mi respondis, kiel mi pensis, ke Aĥumdus estas la plej bela, brava kaj saĝa muŝo en la mondo.

– Adiaŭ, mia knabo, – zumis Aĥumdus.

– Adiaŭ, fratinjo! – respondis mi.

LA INSTRUISTO

Mi eliris sur la straton kaj moviĝis tien, kien montris la ventoflago. La neĝo fordegelis, varmigis la suno. En la magazeno, kie pendis la plakato ”Pro neatendita alveno de vintro malmultekosta disvendo de aŭtunaj kaj someraj artikloj”, oni pendigis alian afiŝon:

Ĉar la somero revenis, oni malmultekoste vendas vintrajn aĵojn.

La strato kondukis min al stacidomo. Ĉe fenestreto de la biletejo mi komprenis, ke mi ne scias, ĝis kiu stacio mi devas veturi. Sed el la fenestreto rigardis nia Kolombo, kiun mi tuj rekonis, kvankam mi ne montris tion.

La biletisto-Kolombo donis al mi bileton, iris el sia ejo kaj kondukis min al la trajno.

En malplena kupeo mi kuŝiĝis kaj tuj ekdormis. Post la pasinta nokto mi dormis tiel firme, ke la kondukanto pene puŝvekis min. Sur perono min atendis la Korvo.

Ĉifoje li ne devis porti min en la beko: mi iomete ellernis rajd- kaj flugarton, kiam mi flugadis kun Aĥumdus.

Meze de la kampo kun bluaj kampanuloj montriĝis nia kara, malnova traba domo, surkreskita de griza musko.

La Instruisto staris sur la sojlo; li ekridetis kaj svingadis la manon, kaj mi saltis de la Korvo kaj rapidege ĵetis min al li. Aĥ, kiom mi sopiris pri la kara metr Ganzelius, kvankam mi ja ne vidis lin nur dum unu tagnokto.

Mi komencis rakonti al la Instruisto pri ĉio, kio okazis, penante nenion preterlasi, sed baldaŭ komprenis, ke li jam ĉion scias.

Kiam mi parolis pri Aĥumdus, la Instruisto ridetis:

– Ĉu ĝi moknomis vin simplulo, mia knabo?! Ĉu vi ne estis ofendita de ĝi?

– Ne, – respondis mi. Do ekzistas verŝajne multe pli ofendaj alinomoj. Mi nur ne memoras, kiuj.

– Timulo, – pensinte diris la Instruisto. – Tio estas la plej ofenda alinomo.

– Do kaj mi ne estas kuraĝulo, – konfesis mi.

– Timulo ne estas tiu, kiu timas kaj venkas timon, sed tiu, kiu pro timo fariĝas mensogulo kaj perfidulo.

Malheliĝis, denove alpaŝis nokto, kaj en la ĉielo lumiĝis la mirinde brila kaj grandega luno.

– Tempas adiaŭi, knaboj, – diris la Instruisto per malforta voĉo, alparolante la Korvon, Kolombon kaj min.

Nur nun mi vidis, kiom li maljuniĝis dum ni ne estis hejme. – Kiam Silvero estis ŝtona, dum tiu ĉi centoj jaroj, – daŭrigis la Instruisto, – mian koron ankaŭ premis ŝtono. Kaj hodiaŭ tiel leĝeras. Kaj mi havas iun, al kiu lasi la domon. Mia tempo alvenis, knaboj.

Mi ne sukcesis ion diri, eĉ ne komprenis, kio okazas.

La Instruisto leviĝis, etendiĝis je tuta staturo kaj saltis mezen sur lunan radion. Dum kelkaj sekundoj mi vidis lumantajn verdajn punktojn, poste ili proksimiĝis al la fenestro kaj malaperis.

Dum tuta nokto ni atendis, sed la Instruisto ne revenis.

Antaŭ tagiĝo mi eliris en la korton kaj demandis la Krucbekulon, kiu, kiel ĉiam, pendis sur la abio kaj rigardis en la ĉielon:

– Ĉu vi ne vidas la Instruiston – tie, en la luno? Li estas facile rekonata laŭ la verdaj lumantaj ŝuoj.

– Ne, respondis la Krucbekulo grincvoĉe. – Kvankam mi estas terure akrevida, sed ĉu de la tero oni rigardos la ŝuojn, eĉ se ili lumas?

– Kion mi faru? – en despero demandis mi.

– Vi scias kion, – post longa silento diris la Krucbekulo.

– En la luno ekzistas 244 517 lunaj hometoj. Se vi ilin kalkulos kaj estos 244 518, sekve, la Instruisto estas tie. Sed tio estas tre malfacila – kalkuli ĉiujn lunajn hometojn.

– Bonvolu, kara Krucbekulo, kalkuli. Ja nur vi povas tion fari.

– Tio veras, – grincis la Krucbekulo. – Oni diras, ke doktaj homoj havas teleskopojn, sed nur ni, la krucbekuloj, vidas la lunajn hometojn.

Li komencis kalkuli en la sama nokto. Kaj ĝis mateno kalkulis cent dudek lunaj hometojn. Kaj dum la sekvinta nokto – mil kvindek! Poste li miskalkulis, kaj devis komenci de komenco. Ĉifoje li kalkulis ĝis dek mil tricent kaj denove miskalkulis. Kaj poste ĉio iris bone, li kalkulis ĝis cent mil kaj jen rememoris, ke plu kalkuli li ne scipovas; iam scipovis, sed forgesis.

Tiel ni restis solaj – la Korvo, Kolombo kaj mi. Tre angore estas en mia koro sen la Instruisto.

Mi scias, ke longe ripozi mi ne sukcesos. Hieraŭ en la fumtubo ekhojlis glacia vento kaj hojladis dum tuta nokto.

Turroputo estas proksima! Sekve nova renkontiĝo kun la Sorĉisto ne estas eskapebla.

Mi ne timos. Mi ne havas rajton por timi… Al mi ŝajnas, ke la Instruisto ne kondukas de mi siajn akrevidajn okulojn.

Donn-donn-donn”, – batas la horloĝo.

Mi aŭdas ĝian sonoron kaj kredas al ĝia kanto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.