|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() PIZULO KAJ SIMPLULOAŭtoro: Aleksandro Ŝarov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Aleksandro Ŝarov forpasis du monatojn antaŭ sia 75-jariĝo. Kaj li komencis publikiĝi jam fine de la dudekaj jaroj, kiam li studis en la Moskva universitato. Tio signifas, ke lia laboro en literaturo daŭris pli ol duonjarcenton.
Nun, kiam finiĝis la viva kaj literatura vojo de la verkisto, oni povas fari la unuajn resumojn de tiu ĉi granda, tre bela kaj nobla vivo.
Aleksandro Ŝarov naskiĝis la 25-an de aprilo 1909 en Kievo en familio de profesiaj revoluciistoj. En la infanaĝo li vivis malfacile kaj feliĉe. Malfacile, ĉar li multajn malfacilaĵojn spertis en la jaroj de la civita milito, de malsato kaj detruo; feliĉe, ĉar li sukcesis lerni en rimarkebla lernejo-internulejo, fondita de olda bolŝeviko, amiko de V. I. Lenin – Pantelejmon Nikolaeviĉ Lepeŝinskij.
En tiu lernejo laboris miraklaj pedagogoj, kiuj por la tuta vivo sugestis al la estonta verkisto grandegan respekton al instruista laboro, amon kaj atenton al tiu granda afero. En sia biografio Aleksandro Ŝarov diris, ke tiuj jaroj estis por li la ĉefaj, difinintaj lian tutan estontan vivon.
Sed tion ni scias kaj sen la konfeso de la verkisto, sufiĉe trarigardi ĉion verkitan de li por kompreni: en la infanaj jaroj de Ŝarov ekzistas preskaŭ ĉio, kio poste speguliĝis en la libroj, kiujn li verkis.
Aleksandro Ŝarov studis en la biologia fakultato, sed malgraŭ sia amo al scienco li ne fariĝis sciencisto – li fariĝis ĵurnalisto kaj verkisto. Li laboris en la ĵurnaloj ”Izvestija” kaj ”Pravda”, ĉirkaŭveturis la tutan landon kiel ĵurnalisto, flugis en Arktikon, verkis eseojn pri esploristoj, sciencistoj, kuracistoj. Kaj la jarojn de la milito, de la komenco ĝis la fino, li pasigis sur la fronto. Liaj unuaj libroj komencis aperi dum la Granda Patria Milito. Sed nur post ĝia finiĝo komenciĝas la granda literatura debuto de la aŭtoro de la libro ”Sorĉistoj venas al homoj”.
Li laboris en multaj literaturaj ĝenroj. Li verkis romanojn, rakontojn, publikaĵojn, fantastikon, fabelojn…
Li havis legantojn de ĉiuj aĝoj: de etuloj, por kiuj li verkis rimarkindajn fabelojn, ĝis tiuj plenkreskuloj, kiuj estis absorbitaj de serĉadoj, dramoj kaj atingoj de la nuntempa scienco. Aleksandro Ŝarov ŝatis verki pri homoj, kies profesio mem entenas aspiron al vero, amon kaj kompaton, – pri scienculoj, kuracistoj kaj pedagogoj.
Unu el liaj unuaj grandaj libroj, ”Vivo venkas”, estas dediĉita al virecaj kuracistoj, kiuj kun risko por propra vivo serĉis kaj trovis rimedojn kontraŭ la timinda malsano – pesto. Kaj en la libro ”La unua batalo” li rakontis pri drama batalo de sovetaj esploristoj kaj kuracistoj kun la plej malfacilaj virusaj malsanoj, pri tiuj, danke al kiuj milionoj de infanoj estis savitaj de la poliomielito.
Aleksandro Ŝarov estis homo de kristala skrupulo, de granda estimo al vorto, de fideleco al verkista destino kaj al la granda ideo de sia verkado. Sen ia trograndigo oni povas diri, ke tiu gvidanta ideo ĉiam estis protekto de infaneco, senlima amo al infanoj.
Unu el la plej ĉefaj libroj de Ŝarov titoliĝas ”Lando de infaneco”. Verŝajne li donis la titolon al tiu ĉi libro, rememorinte la vortoj de Saint-Exupéry: ”Mi venis el infaneco kiel el lando.” Aleksandro Ŝarov en tiu ĉi lando loĝis konstante, neniam el ĝi forirante – pri kio ajn li verkadis.
Ĉiuj liaj pensoj, ĉiuj voloj kaj esperoj – ĉio estis ligita kun tiu ĉi lando. Preskaŭ en ĉiuj libroj la verkisto malrapide enrigardas infanecon. En sian kaj en tiun de siaj samaĝuloj. Li konstante pensas pri tiuj, kiuj nun loĝas en tiu ĉi lando, kaj tiuj, kiuj loĝos en ĝi. Ĉar tiu ĉi lando estas la plej granda, sed ankaŭ la plej tenera, la plej senmorta, kaj la plej vundebla. Infaneco – tio estas aĝo, kiam la homo sorbas en sin ĉiujn pensojn, farbojn, sentojn de la ĉirkaŭanta mondo. Nenio pasas senspure preter la infano. Tio restigas ”spuron de io mirinda, al neniu komprenebla, glitinta en animon de homo, en ĝustan fundamenton de ĝi por kuŝi tie, en la animo, ĝis tempolimo, kaj poste ĝermi neniu scias per kio: verso, amo, scienca eltrovo aŭ simple bona fama ago. Ĝermi per estonteco.”
Aleksandro Ŝarov kune kun tiaj grandaj pedagogoj de la nuntempo, kiaj estis Vasilij Aleksandroviĉ Suĥomlinskij, kaj en Pollando Janus Korczak, juĝis kiel profunde nepravan la opinion pri tio, ke infanoj nenion produktas, ke ili dume estas – nur manĝuloj. Li skribis: ”Infanoj ankaŭ kreadas tion, sen kio ne estas pensebla la mondo, – sin mem, civitanojn de estonteco, mem tiu ĉi estonteco.”
La mondo estas aranĝita tiel, ke en ĝi ekzistas malbono kaj bono, belego kaj hido. Estas bezonate, ke vivante en tiu ĉi mondo la infano ne estus sola, ke ĝi estus antaŭ ĉio ĉirkaŭata de bono, belo, feliĉo. Ŝarov bone sciis tion laŭ sia infaneco. Do kiom da timindaĵoj vidis la verkisto dum la unuaj jaroj de sia infaneco: militon, malsaton, morton de la proksimaj, malicon de la fortaj, humiligon de la feblaj. Kaj kiom do li vidis dum tiuj jaroj da belego: bonkoron, kompaton, memoferon.
Por Ŝarov estas nedisigeblaj la mondo de infaneco kaj la mondo de la plenkreskuloj. Do nur plenkreskuloj povas krei por la infanoj tiu vere feliĉan infanecon, sen kiu ne povas plenkreski vera, harmonia, bona homo. Ĉe ĉiu infano ĉirkaŭe devas esti homoj, kiuj donas al la infanoj tiun ĉi feliĉon. Verŝajne tial Ŝarov kun tia amo, kun tia tenereco skribas pri sia avino. Ŝi estis por li tia homo.
Ŝarov skribis pri ŝi, ke ŝi vidis ”en infera tenebro, kie la okuloj estas senutilaj, sed la koro – la ceteraj, ĝis teruro raraj koroj ĉion vidas… Kiel lernejano aŭ studento mi legis ĉe Tolstoj, ke la plej belega amo estas amo abnegacianta. Kaj komprenis, ke la avino estis pli belega ol ĉiuj en la mondo… En la maljuneco ŝi vivis kiel maro, kiu tage ĝissate nutriĝas de varmo, kaj vespere prodigas ĝin.”
Kiam oni legas la librojn de Ŝarov, oni konsterniĝas pri tio, kiel tiu homo tra la penigan vivon, tra la tragikajn jarojn de la milito, ne disverŝinte, ĝisportis konfidon al la homo kaj homeco. En la libro ”Rakonto pri la dek eraroj”, verkita pri liaj kunuloj en la komuno-internulejo, Ŝarov ne provas kaŝi, ke tiuj knaboj kaj knabinoj, seniĝintaj je la gepatroj, ofte sovaĝiĝintaj en mondo de la malzorgataj, tute ne memorigas pri anĝeloj, ke ekzistas inter ili iuj maliciĝintaj, kruelaj, neveremaj… Sed li montras, kiel sub la influo de saĝaj kaj bonkoraj plenkreskuloj, sub la influo de kunlutata infana kolektivo, falas de tiuj infanoj la ŝelo de malico, nevereco, ne kiel timo pri puno, sed tio, kio nomiĝas konscienco, komencas direkti iliajn agojn.
Pli ol ĉio en la mondo Ŝarov malamis ĉion senvizaĝitan, unukoloran, grizan. Li skribis: ”Ju pli da farboj, des pli bone. Plej timinda estas la potenco de sola griza koloro… Nur se oni akumulas sufiĉe da plej helaj koloroj en la infaneco, la provizo sufiĉos ĝis maljuneco.”
En la naturo, en homa vivo, Ŝarov ŝatis ĉion belegan. Li ŝatis pentradon kaj povis enamiĝinte verki pri pentristoj, kaj la pentraĵoj amitaj de li spiritpleniĝis: ekvivis la homoj, arboj, floroj, sur ili prezentitaj. Ŝarov amis la teatron, mem verkis por la teatro kaj revis, ke infanoj ne nur legu liajn librojn, sed ankaŭ rigardu spektaklojn laŭ liaj teatraĵoj. La ideoj de Ŝarov pri tio, kion bezonas la infanoj por kreskiĝi bonaj homoj, pli ol ĉio speguliĝas en lia rilato al fabelo. Tute ne hazarde por eldono de lia unua postmorta libro estas elektita tiu, kiun li plej ŝatis, laboron pri kiu li daŭrigis kaj post tio, kiam aperis ĝiaj du eldonoj. Liaj ĉefaj opinioj estas esprimitaj en la libro, kiun li titolis ”Sorĉistoj venas al homoj”.
Tiu libro estas nek esploro, nek kolekto de biografioj.
Tio estas rakonto de la verkisto pri la loko de fabelo en la vivo de la homo kaj homaro. Ĝuste de la homo kaj homaro, ne nur de infano, ne nur de infanoj.
Fabelon homoj bezonas konstante. Kornej Ivanoviĉ Ĉukovskij skribis, ke ”La celo de la fabelistoj estas… eduki en la homo homecon – tiun ĉi mirindan kapablecon de la homo emociiĝi pri fremdaj malfeliĉoj, ĝoji pri ĝojoj de aliulo, sperti fremdan sorton samkiel la propran.”
Homo edukas sin ĉiam, dum la tuta vivo. Sed la ĉefa tempo por li estas tiu, kiam li unuafoje renkontiĝas kun fabelo. Ŝarov pri tio skribas: ”Post la dorso de la okjara infano estas la plej signifa evento en ĝia vivo – ĝi estiĝis homo.”
Tamen la infano estiĝas homo ne per si mem, sed nur komunikante kun plenkreskaj homoj, prenante de ili ne nur la kapablon iri, paroli, priservi sin, sed ankaŭ etikajn normojn.
La plej grandan feliĉon, grandegan bezonon kras en la infano la renkonto en la infaneco kun fabelo kaj fabelisto.
Ĝuste tial, ke fabelo por ĉiu normala infano estas la plej bezonata spirita manĝo, ĝi aperis antaŭ ĉiuj verkoj de buŝa kaj skriba literaturo kaj ekzistas ĉe ĉiuj popoloj de nememoritaj tempoj. La literaturo spertis – kiel ĉio en la historio – tre grandajn ŝanĝojn. Mortis iuj ĝenroj kaj aperis aliaj; eĉ la lingvo ŝanĝiĝis tiom, ke nur sciencistoj kapablas kompreni tiun lingvon, kiun parolis kaj skribis homoj en tiu sama lando antaŭ mil jaroj. Sed kiel antaŭe vivas la fabelo kaj kiel antaŭe ekzistas fabelistoj.
Kial tiun libron Ŝarov titolis ”Sorĉistoj venas al homoj”?
Ĉar laŭ lia profunda konvinko fabelistoj estas sorĉistoj: ili kreas magion de bono, helpas la malgrandan homon adopti kredon al vero, amo, justeco, espero. Tio ĝuste estas ”la mistero de fabelo” – tiel la verkisto nomis siajn meditojn pri la valoro de fabelo.
Kaj fabelistojn por la libro Ŝarov elektis tute diferencajn: kaj tiajn gigantojn kiel Puŝkin kaj Cervantes; kaj Janus Korczak, kies rimarkinda vivo kaj heroa morto pasis antaŭ la okuloj de la Ŝarova generacio; kaj la aŭtoron de ”Fabelo pri perdita tempo” Eŭgenon Schwarz. Inter la verkistoj, al kiuj Ŝarov dediĉis paĝojn de sia libro, estas ankaŭ tiuj, kiuj famas en la literaturo kiel aŭtoroj de unu sola fabelo – tio estis P. P. Jerŝov, la aŭtoro de ”Ĉevaleto-ĝibuleto”. Sed ĉiu el ili restis por infanoj sorĉisto de bono kaj beleco, kiuj estas tre bezonataj en la vivo. ”Juĝistoj en la mondo sufiĉas, sed sorĉistoj estas malmultaj, kaj ili baldaŭ pereas de la mano de ekzekutisto aŭ frue mortas sinmortige,” – amare skribas Ŝarov.
Tamen fabelo ne fariĝas pli malforta pro tio, ke sorĉistoj-fabelistoj en la mondo ne tiel multas. Ĉiu fabelo posedas tian forton de vero kaj amo, ke kun ĝi nenion povas fari tiuj, kiuj mortigis la fabeliston. En la libro de Ŝarov sekvas unu la alian grandaj miraklofarintoj, kiuj por ĉiam restis en la koroj de la homoj. Estis mortigita la genia Puŝkin; en la aera batalo kun faŝistoj heroe pereis Antoine de Saint-Exupéry; la faŝistoj pafmortigis la ĉeĥan fabeliston Vladislav Vanĉura; rifuzis lasi la infanojn kaj iris kun ili en la gasumejon Janus Korczak.
Sed tio kreita de ili estas pli forta ol la morto. Neniu memoras kaj konas la nomojn de la murdistoj de la fabelistoj, ili ĉiuj similas unu al la alia. Sed neniu fabelisto similas la alian. Kaj pri tio ankaŭ skribas Ŝarov: ”Oni ne povas pensi alie, ke se fabelistoj en la mondo tiel belege diversas, jen ’ne fabelistoj’ – kaj tio devas esti aparta homa speco – terure egalas.”
Kiam Ŝarov skribas, ke ekzistas ”aparta homa speco”, li subkomprenas la portantojn de kvalitoj, kiujn li opinias kontraŭnaturaj por la homo kaj homaro. Trompo, perfido, krueleco, apatio, mensogo – en ĉiu fabelo, ĉiu fabelisto kondukas kontraŭ ili rigoran militon. Efektive batalo de vero kontraŭ mensogo, de bono kontraŭ malbono konsistigas la enhavon de ĉiu vera fabelo. Rakontante pri vivo kaj verkado de la fabelistoj, la aŭtoro de la libro ”Sorĉistoj venas al homoj” konvinkas siajn legantojn, ke amo kaj bono estas pli fortaj, ili kapablas venki malbonon kaj malveron.
Inter teorioj, plej malamataj de Ŝarov, verŝajne plej grandan indignon ĉe li elvokas la opinio de kelkaj homoj (eĉ tiuj, kiuj juĝas sin sciencistoj), ke la krueleco de homo estas origina, ke al la homo, laŭ lia tuta esenco, estas imanenta krueleco al la proksimuloj, malamikeco al la homoj kaj naturo. Li skribas: ”Tiu hipotezo estas spekulativa kaj mensogema, estas kovarda elpensaĉaĵo de falsracio.” Ŝarov citas en la libro ”Lando de infaneco” vortoj de maljuna instruisto: ”Ĉe la plejparto de malicaj homoj, mutilantaj la mondon, en la infanaĝo estas kontuzita la animo – la animo povas kontuziĝi same kiel la pulmo. Krueleco naskas kruelecon – nenion alian. Kaj tiun ĉi ĉenon oni devas ĉesigadi, kie nur eblas.”
Kiam oni legas la libron ”Sorĉistoj venas al homoj”, oni nevole kaptiĝas de la penso, ke tiun ĉi rakonton pri realaj homoj, enirintaj la historion de la mondliteraturo, oni legas kiel fabelon. Tio, kion la aŭtoro juĝas la ĉefaj ecoj de fabelo, penetras ĉiun paĝon de la libro. Sed tio okazas, ĉar la verkinto de tiu ĉi libro mem estas fabelisto.
En biografioj de la verkistoj-fabelistoj, pri kiuj estas rakontate en tiu libro, ekzistas ia specialeco: ili komencis verki fabelojn ne en la komenco de sia literatura vivo, sed multajn jarojn poste. Andersen estis aktoro, verkis versojn kaj romanojn, kaj nur poste komencis verki siajn famajn fabelojn, kaj Aksakov verkis sian solan fabelon ”La skarlata floreto” jam estante fama verkisto kaj maljuna homo; travivis vivon de piloto kaj de verkisto Saint-Exupéry. Signife fabelo ne estas tiel facile verkebla. Por fariĝi fabelisto estas bezonataj ne nur strebo al bono, literatura talento, sed ankaŭ nemalgranda, iufoje tre malfacila vivosperto. Kiel ni scias el la biografio de Ŝarov, el liaj ”libroj de rememoroj”, li havis tute sufiĉe da tio.
La fabeloj de Ŝarov ”Kukolido, princo el nia korto”, ”Volodja kaj onklo Aljoŝa”, ”Pizulo kaj Simplulo” kaj multaj aliaj estas plenaj da bono al homoj, amo al la naturo, senfina ĝoja miro pri beleco kaj laŭceleco de la mondostrukturo, da firma kredo al la kapablo de la homo vivi saĝe, bele kaj homece. Tiuj ĉi ecoj de la fabelisto ne nur kuŝas en la naturo mem de verkisto, ili respegulas ankaŭ lian propran vivan sperton. Fabelo ne devas esti simple elpensaĵo, ĝi devas nepre apogi sin al reala vivo. La vivo, pri kiu la fabelisto eksciis ne laŭ onidiroj, sed kiun li vidis mem, per propraj okuloj. En unu el siaj verkoj Ŝarov ĝuste tiel skribis: ”Fabelisto samkiel esploristo priskribas nur la observitan de li persone.” Eĉ pli:
”Fabelistoj bezonas provi ideojn de bono kaj justo per reala kreado de justo.” Ne eblas imagi, ke homo, kiu en la vivo estus kruela, nejusta kaj starus surflanke de neprava afero, povus verki fabelojn, en kiuj oni sugestas al la infanoj ideojn de bono kaj justo!
Aleksandro Ŝarov estas konvinkita, ke bono estas la granda, ĉiovenka forto. En la antaŭvorto al sia lasta libro, aperinta dum li vivis, la libro de fabeloj ”Kukolido, princo el nia korto”, li skribis: ”Malico iufoje estas forta, sed eĉ tiam oni povas venki ĝin per kuraĝo, amikeco, racio kaj ankaŭ per bona forto de sorĉo kaj sorĉa potenco de bono.” Li havas malgrandan fabelon ”Maljunulo Marmoro kaj Avo Lanugo”. En ĝi certaj senprudentaj homoj ridas pri Avo Lanugo, kiu faras malfirmajn, rapide malaperantajn aĵojn, kiel polenon, kiu flugas printempe en arbaro, aŭ nubojn, verŝiĝantajn per pluvo…
Sed en la realo, en la vivo ili evidentiĝas la plej firmaj kaj eternaj, ĉar nenio estas pli eterna ol printempo!
Por rakonti al infanoj pri sorĉo, Ŝarov ne turnas sin al io neordinara, supernatura. Por li estas magia ĉio ĉirkaŭ la homo: Rivereto, Sciuro, Fringo, Urso. Magias kaj bonas la arbaro, magias la rivero, kaj Avinjo Testudo instruas sian plej amatan Knabon Leontodon esti sorĉisto.
Kaj tio ne tiel malfacilas: oni bezonas turni sin al homoj, al ĉio vivanta per la plej bona, kion havas ĉiu homo. Ĉiuj mirakloj en la fabeloj de Ŝarov okazas ne post tridek naŭ landoj, en nekonata reĝa regno, sed nuntempe, inter ni kaj vi. La ”Fabelo pri la tri speguloj” komenciĝas per tio, ke en ordinara domo ricevas ordinaran unuĉambran loĝejon Dimov, plej ordinara ulo 23-jara. Certe plue evidentiĝas, ke la Domadministranto, doninta al li la ŝlosilon de la apartamento, estas gnomo, kaj la speguloj en la loĝejo posedas nekredeblajn ecojn, sed fabelo do estas fabelo…
En siaj fabeloj la verkisto sugestas al la infanoj, ke en la mondo, en la naturo oni devas vidi ne nur arbaron kaj ne nur herbejon, sed ankaŭ ĉiun arbon, ĉiun herbeton, scipovi distingi en ili la tutan komplikecon kaj ĉarmon de la vivanta kaj sola.
En la fabelo ”Volodja kaj onklo Aljoŝa” la plenkreska saĝa kaj bona homo diras al la knabo:
– Do oni nomas vin ne simple knabo.
– Ne, oni nomas min Volodja…
– Kaj arbon oni devas nomi laŭ la nomo: saliko, poplo, tremolo, betulo.
Respondante al tiuj, kiuj kun antaŭtimo pensis, ke fabelo povas distri infanon de la reala vivo, Aleksandro Ŝarov admonis ilin, ke por infanoj fabelo estas ludo, ke ili ĝuas fabelon kiel ludo, en kiu realiĝas iliaj revoj, iliaj voloj, ilia neretenebla fantazio. Ĝuste tial ĉiu infano estas belega pentristo, elpensulo, genia filologo. Ŝarov diras, ke ĉiu infano havas sian, laŭ la esprimo de Puŝkin, ”magian kristalon”. Ĉe plenkreskuloj ĝi akireblas por unu el milionoj, sed en la infaneco ĝin gardas ĉiu infano.
La batalo de Aleksandro Ŝarov por loko de fabelo en la vivo de homo, por tio, ke infano konceptu la mondon en interesa absorba ludo, ne estas disigebla de lia grandega atento al la vivo de lernejo. En la libro ”Lando de infaneco” li rememoris la laboran lernejon de la dudekaj jaroj, rememoris rimarkindajn sovetajn pedagogojn, kreintajn ĝin, rememoris grandajn instruistojn de nia tempo, aspirintaj fari la infanojn feliĉaj.
”Feliĉa infaneco”… Iam tiu ĉi nocio signifis nur satan senmalĝojan infanecon, ĝi, tiu ĉi nocio estis pli sociala kaj rilatis al tiuj, kiuj povis materie asekuri al siaj infanoj ”feliĉan infanecon”. Niatempe ni aspiras kaj faras ĉion eblan, por ke feliĉan infanecon havu ĉiuj infanoj kaj la nocio ”feliĉo” estus multe pri larĝa ol la elementa zorgo pri nutraĵoj kaj vestaĵoj… La feliĉo de infanoj estas interesa, saturata de beleco kaj spiriteco vivo, ĉirkaŭata de bona atento kaj saĝa zorgo de plenkreskuloj.
Sen tiu infaneco ne povas plenkreski harmonia, anime kaj korpe sana homo de la venonta 21-a jarcento. Ŝarov skribis: ”Al multaj homoj de la moderna mondo feliĉo ne sufiĉas por tuta vivo… Sed feliĉo por tuta vivo akumuliĝas en la infaneco, devas plenakumuliĝi.” Fabelo ĝuste estas bezona elemento de vera feliĉa infaneco.
La fabelojn de Aleksandro Ŝarov estas legataj kun ĝuo de homoj de ĉiuj aĝoj. Rakontante pri Antonio Pogoreljskij, aŭtoro de la fama fabelo ”Nigra kokino”, Ŝarov skribas:
”La pensoj, sugestitaj per fabelo, kreskas kun la homo, sed ĝia esenco restas antaŭa. Fabeloj memoriĝas ĝis morto aŭ ĝis kiam homo perfidos sin mem – tio do ankaŭ estas morto.”
La aŭtoro de tiu ĉi libro, Aleksandro Ŝarov, travivis sian vivon, neniam perfidinte sin mem…
Lev Razgon[2]
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.