La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


PIZULO KAJ SIMPLULO

Aŭtoro: Aleksandro Ŝarov

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro kvara: La urbo de egalaj hometoj

GLACIA PRIZONO

Ni flugis super la placo, de la turo al la urbodomo.

Sub la flugilo de Aĥumdus montriĝis stranga urbo. Kiel ĝi aperis en la dezerta ŝtona placo, tie, kie ĵus ne estis eĉ unu konstruaĵo? En griza malvarma lumo etendiĝis rektaj stratoj. Laŭ ili, inter kvadrataj domoj, marŝis, ne fleksante la genuojn, la egalaj hometoj en grizaj uniformoj, kun tamburoj kaj lancoj.

Tra bruego de la tamburoj aŭdiĝis ŝakala hojlado:

Al pensoj plataj estu ema,
Pens’ plata estas praktikema!

Jen kie li, nia malamiko Turroputo!

Aĥumdus komencis krute malsupreniĝi, preta surterii, sed ne tuŝis la teron, kaj vibrigante la flugilojn, senmove pendis en la aero.

– Kio okazis al vi? – demandis mi.

– Mi ne povas! – per tremanta voĉo devokiĝis Aĥumdus.

– Tie estas ”Morto al la muŝoj”!

Al ĝi ŝajnis, ke la stratoj estas pavimitaj de la glua papero.

Mi provis discertigi ĝin pri tio, sed ĝi nur neante skuadis la kapon.

– Faru, kion vi volas, mi saltos mem, – elŝiriĝis ĉe mi.

Mi saltis, ankoraŭ en la aero bedaŭrante tiun mian frenezaĵon.

Mi falis sur ŝtonan pavimon, pene leviĝis kaj, lametante, iris laŭ unu el la stratoj.

De ĉie aŭdiĝis la komandoj: ”Unu-du!”, ”Eg-galu!

Mi renkontiĝis kun du egalaj hometoj.

– Kiel nomiĝas via urbo? – mi demandis.

Respondante, ili parolis laŭvice per egalaj voĉoj:

– Tio estas la fama ”Urbo de egalaj hometoj!

– La de ĉiuj konata!

– Ĉe ni ĉio egalas – kaj la homoj, kaj la domoj.

– Kaj tio bonegas. Se do ĉio ne egalus, aperus diferencoj.

– Kaj diversaj hometoj bezonus diversajn uniformojn.

– Kaj diverskoloraj domoj – diversajn farbojn.

– Kaj diversaj pensoj – diversajn kapojn.

Denove alportiĝis hojlado de Turroputo:

Rigardu nur sonĝojn rekomenditajn,
Boligitajn kaj enpakitajn.
La sonĝoj, per si mem naskitaj,
Por rigardo estas prohibitaj!

Mi kuris al la voĉo de la Sorĉisto, sed baldaŭ komprenis, ke mi perdis la direkton kaj rondiras en la sama loko.

De post angulo venis ankoraŭ du egalaj hometoj: ili ĉiuj iris ĉi tie po du aŭ kolumne kaj ial kun fermitaj okuloj.

– Bonvolu diri, kiel mi vidu la sorĉiston Turroputo?

– Oni ne povas vidi, kion volas vidi, se vidas tion, kio ekzistas! – diris la unua hometo.

– Fermu la okulojn, tiam vi vidos, kion vi volas vidi, sed ne kio ekzistas, – diris la dua per la sama voĉo.

– Kiam la okuloj estas malfermitaj, vi vidas tion, kio ekzistas, ranojn, ekzemple, kaj mi terure malamas ranojn.

– Aŭ rozojn, sed mi ne toleras florojn.

– Se vi fermas la okulojn, vi tuj vidas tion, kion vi bezonas.

– Aŭ nenion vidas, kaj tio estas ankoraŭ pli bona.

– Aŭ vi vidas sonĝojn, kaj tio estas agrabla.

– Aŭ ne vidas sonĝojn, kaj sen sonĝoj estas pli trankvile.

Disaŭdiĝis bruego de pezaj paŝoj. Laŭ la longa strato kuris Turroputo. Li estis ankoraŭ malproksime, sed rimarkis min kaj haltis, sufokata de rido:

– Ha-ha-ha! Jen kie vi estas, malgranda kanajlo! Vi bezonas la ŝlosilon de la horloĝo, kiu fine komencis iri kiel decas – al la pasintaj gloraj, glaciaj, sangaj tempoj.

– Turroputo batetis la poŝon de la pantalono, de kie montriĝis la virkoka kapo de la ŝlosilo. – Nun mi prenos vin per tri fingroj, premos ĝis kiam vi hojlos, kaj sidigos en la poŝon. Tie estas darkete kaj sufoke, sed tio ne gravas, post kvardek jaroj vi kutimiĝos, se vi ne kadavrios antaŭ tio. Kaj la malsaĝan karbeton, kiu ne estingias, mi ĵetos en la plej profundan puton – ĝi lumu al la bonaj oniskoj kaj bonkondutaj akvopuloj. Kaj la laĉon, kiu ne ŝiriĝas, mi bruligos. Se ĝi ne ekzistus, ŝtona Silvero transformiĝus en amason da gruzo – enamiĝinta gruzo, hi-hi, kaj la oldulaĉo Ganzelius pro malĝojo vojaĝus al la alia mondo. Jam longe tempas! Hej, egalaj fiuloj!

Grizaj kanajloj! Ĉirkaŭigu! Kaptu! Alkonduku! Unudu!

Kure ek!

Ĵus la placo ŝajnis esti dezerta, kaj jen de ĉie – el defilejoj, el domoj, eĉ el la tero – komencis aperi la egalaj hometoj.

Ili viciĝis kolumne kaj kun levitaj lancoj kuris al mi.

La fino… Nur Aĥumdus povus savi min”, – sen ia espero pensis mi kaj levis la kapon, por rigardi en la stelan ĉielon la lastan fojon.

Kaj vidis Aĥumdus!

En la hela luna lumo ĝi glitis laŭ kruta ĝiro, kaj poste, kuniginte la flugilojn, sentime ekplonĝis. Kaj ankoraŭ – kion mi tute ne atendis – por helpo hastis la Magistro. Li proksimiĝadis gigantsalte, tenante en la minace levita mano polmaĵon da steloj.

Bedaŭrinde Turroputo ankaŭ rimarkis miajn amikojn.

– Tĵarĉ… Tĵarĉ… – kriis li, forte svinginte la manojn.

Ĉio amanta, kantanta, ridetanta,
Pensanta, vivanta kaj kreskanta,
En glacion estas transformanta!
Transformanta!!
Transformanta!!!

Komenciĝis terura glacia tempesto. La aeron plenigis multaj akraj glacieretoj. Ĉiusekunde densiĝadis la malhelo.

Malaperadis steloj. Baldaŭ ankaŭ la luno dronis en inka obskuro.

Per frostitaj fingroj mi eligis la panjan karbeton kaj ĉirkaŭrigardis. Super la urbo pendis glacia volbo sen sola breĉo.

En glacion estas transformanta! Transformanta!! Transformanta!!!” Do glaciiĝis kaj mia kara Instruisto, kaj la Magistro, sed kiu pensis pli ol ili? Glaciiĝis la Princino, kaj glaciiĝis la ĵus revivinta Silvero, tiel timinde pagante pro la eterna amo? Do la tuta mondo transformiĝis en glacion? Aŭ aliflanke de la malbenita glacia kloŝo la homoj vivas laŭmalnove? Kaj tie atendas min, ne perdante esperon, Aĥumdus kaj la Magistro?!

Mi staris, premita de la vento al ŝtona muro de domo.

Malicaj aroj da glacieroj surflugadis, sed la ardo de la karbeto forigadis ĝin. Ĉie ĉirkaŭe ferocis tempesto. La domoj staris duonkovritaj de glacio. La tuta strato estis semita de glaciaj montetoj. Kelkaj el ili moviĝis, kaj mi komprenis, ke tio estas la egalaj hometoj, kurintaj por kapti min, kaj surŝutitaj de la tempesto.

Super la strato kaj la domoj altiĝis la grandega figuro de Turroputo, ankaŭ ĝiszone enigita en la glacian monton.

Oni bezonis uzi la minutojn, kiam la uragano tenas miajn malamikojn en la kaptilo. La vento ĵetis min surteren, kaj mi moviĝis rampante, glitante inter la hometoj.

– Eksteren!

Turroputo eksvingis la manon, kaj la vento tuj kuŝiĝis.

– Hej, egalaj fiuloj! Lanternojn! – kriis Turroputo. – 

Fosilojn, rompilojn! Unua, sepa kaj dektria trupoj – elfosu min! La sesa kaj deka – kaptu la malgrandan kanajlon!

La urbo viviĝis. De ĉie kuris la hometoj. Feliĉe en la malhelo ili nenion vidis, la karbeto lumis nur al mi.

Kiel taŭgis dum tiu nokto la lecionoj pri saltoj kaj krosoj, kiam la kara Instruisto kun sia milda insisto devigis min kuri ĉiutage, kaj kiujn, ŝajnis, tute ne bezonas fabelisto.

Nur dank’ al ili mi ne pereis!

Mi traiĝadis sub la piedoj de la hometoj, dekliniĝadis, kure saltadis super ĉenoj de la malamikoj.

– Pli vigle, grizaj laborevituloj! – kriis Turroputo. – Kaptu la kanajlon, aŭ mi ellasos egalajn ratojn, kaj ili voros vin.

Antaŭe preskaŭ vertikale supreniĝis deklivo de la glacia monto, en kies centro staris la Sorĉisto. Mi grimpis laŭ tiu baŭminta glitejo, kroĉante per la manoj dornajn glacierojn kun haŭto deŝirita ĝis sango, sed nove kaj denove ruliĝis malsupren. La espero preskaŭ lasis min, kiam mi memoris, ke en la magia kunligaĵo ekzistas tranĉilo. Mi eligis ĝin kaj svinge pikis en glacion.

Ĵ-ĵ-ĵ”, – formiĝis ŝtupo. Plia bato de tranĉilo – nova ŝtupo.

Mi rampis laŭ la glacia ŝtuparo kaj, ĉirkaŭrigardante, vidis, kiel la hometoj kun fosiloj kaj rompiloj ĉirkaŭigas la monton. Pala lumo de lanternoj je mia teruro leviĝis ĉiam pli alte. Sed la supraĵo estis proksima.

Jen jam apudas la dika ventraĉo de Turroputo.

Kolektinte la lastajn fortojn mi saltis, kaptis la zonon de la Sorĉisto kaj iris trans bordo de pantalona poŝo de Turroputo kaj laŭ la ŝlosilo, kiel laŭ arbartrunko, glitis en malhelon.

LA MAGIA ŜLOSILETO

Ĉio estis ankoraŭ pli malfacila, ol mi estis supozanta.

La ŝlosilo de la horloĝo estis fiksita al ŝtala ĉeneto per ringo, fermita de seruro. Mi ekploris pro senforto.

Estis aŭdeblaj la oftaj batoj de rompiloj kontraŭ la glacion. Iomete plu, kaj la hometoj liberigos Turroputon el la glacia kapto. Tiam la eskapo estos neebla. Preminte la orelojn per la polmoj, mi diris al mi: ”Pensu dum ne estas malfrue! Kion farus anstataŭ vi Aĥumdus kaj la Magistro? Kiel agus metr Ganzelius?

Subite mi ne memoris, sed kvazaŭ aŭdis la voĉon de la Instruisto:

Kiam via panjo rigardis kaj rigardis al la ŝlosilo, ĝis kiam fermiĝis por ĉiam ŝiaj okuloj, kaj en si preĝis nur pri unu sola volo: en la plej malfacila minuto tiu ĉi ŝlosilo savu ŝian filon, tiam la ŝlosilo fariĝis magia…

La magia ŝlosileto! Kiel mi povis forgesi pri ĝi! Balanciante sur la glita ĉeneto, mi atingis la seruron. Mi tiel emociis, ke eĉ ne povis tuj enmeti la ŝlosileton en la ŝlosilingon.

Poste la ringo malfermiĝis, la ĉeneto glitiĝis el sub la piedoj, kaj mi preskaŭ falis en abismon.

Pri tio, kio estis plu, oni povas ne rememori. Ne okazis io neordinara. Mirindis nur tio, kiel mi en ĉio sukcesis dum tiu nokto: mi do estas homo malfeliĉa.

Mi volvis la laĉeton ĉirkaŭ la zono kaj ligis al unu ĝia ekstremaĵo la ŝlosilon de la horloĝo, kaj al la alia la karbeton.

Turroputo estis tuta surpendigita de insignoj, medaloj, ĉirkaŭzonita de ordenaj kordonoj. Kaj sorĉista vanteco tre taŭgis. Saltante de medalo al medalon, mi sen embaraso atingis la ŝultron de Turroputo, kaj de tie surgrimpis lian ĉapelon.

La supro de la glacia kupolo de mia prizono estis tute proksima. Aranĝinte min pli oportune, mi komencis tutforte disrondigi la laĉeton kun la karbeto. La karbeto, mi pensis, kiel fajra tranĉilo tratranĉos la glacion, malfermos pordegon al libero, kaj tiam…

Tiam mi do trovos manieron forkuri!

Jen mia bona karbeto tuŝis la glacian kupolon kaj precize, kiel cirkelo, desegnis cirklon. Kun ĉiu sekundo ĝi pli profunde eniris la glacian blendon. Degelante kaj krevante, la glacio kvazaŭ ĝemis. ”La sorĉisto povas aŭdi la strangajn sonojn, kaj fino al ĉio!” – ektimis mi. Sed ne vane la Instruisto diris: ”Malicaj sorĉistoj tiel laŭte krias, ke ili aŭdas nur sin mem.

Ekbrilis strieto de la nigra nokta ĉielo kaj sur ĝi – helhela steleto. Andante fleksiĝante, la strieto de la ĉielo longiĝis kaj longiĝis. La grinco de la glacio fariĝis tiel akresona, ke Turroputo silentis duonvorte. En la alto malfermiĝis cirklo de stelplena ĉielo, kaj samtempe mi sentis timindan baton, pro kiu misvenis.

Mi rekonsciiĝis de leĝera venteto, ĉirkaŭblovinta la vizaĝon. La kapo min tre doloris. Mi pene malfermis la okulojn kaj vidis Aĥumdus. Ĝi svingis la flugiletojn, kiel ventumilo.

– Kie ni estas? – mi demandis.

– Finfine! – Aĥumdus ekridetis kaj faris profundan elspiron. – Kvietiĝu. Vi estas en libero. Mi rimarkis la karbeton, ni kun la Magistro kaptis la laĉeton kaj ektrenis – komence aperis vi, kaj post vi la ŝlosilo.

Mi kuŝis sur la malserene ekbrilanta glacio. Estis horore pro tio, ke tiel proksima estis la urbo de la Egalaj Hometoj, kiu preskaŭ fariĝis por mi eterna prizono.

Dekstre nigris cirkla breĉo; tra ĝi oni eltiris min eksteren.

Ĉirkaŭrigardinte, mi ekvidis la turon, la aleon de maljunaj kaŝtanarboj kaj la urbodomon. Kaj vidis la Magistron: alte eksaltante, li hastis al la horloĝo.

– Kiel ni emociis dum vi estis tie, – zumis Aĥumdus.

– Kiom da fojoj mi diris, ke vi ne povas resti sola, ĉar vi estas tiel juna kaj ankoraŭ ne klerigis vian racion. Sed kio estas por ni konsiloj de amiko, se la naturo gratifikis nin per la spitema kaj malhumila karaktero…

Ŝajne, Aĥumdus tute forgesis, kial mi restis sola. Estu tiel. ”Forgesita ofendo – sako, ĵetita de la ŝultroj, ofendo, kiun vi ne pardonas al la amiko, – ĝibo,” – kutimis ripeti la Instruisto.

– Sed kie estas Turroputo?! – demandis mi.

– Ĉu vi sopiras pri li? – subridis Aĥumdus. Feliĉe, la glaciero vin nur tuŝis, sed lin tiel batis kontraŭ la kapo, ke li ne baldaŭ rekonsciiĝos… La Magistro petis nin plej baldaŭ trovi Silveron kaj la Princinon, – post minuto zumis Aĥumdus. – Li tre maltrankviliĝas pro ilia sorto.

Ni leviĝis aeren. Mi turniĝis. Ne estis glacia kupolo, nek Urbo de la Egalaj Hometoj. Ili malaperis same strange kaj subite, kiel ili aperis. Ĉu eble ili iĝis nevideblaj nur por ni, ordinaraj homoj?!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.