|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() PIZULO KAJ SIMPLULOAŭtoro: Aleksandro Ŝarov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ĉesu ploraĉi, – alportiĝis de ie malsupre. – Pf-pf, ĵus mi naĝis el unu larmo, kaj jen min kovris la dua.
Mi tenis la larmojn.
– Pf, tiel do estas pli bone…
Mi ne povis bone vidi la gnomon en la herbo kaj, mi konfesas, ekstreme malĝentile mi vokis lin: – Hej, kie vi tie?
– Prefere ne nomu min ”hej, kie vi”, sed metr Ganzelius, kiel tio kutimas jam de unu milo da jaroj, inter ĉiuj feinoj, homoj kaj sorĉistoj, kun kiuj mi havas konatecon.
– Pardonu min, metr Ganzelius, – kun pento mi diris.
– Malfermu la polmon, – ordonis metr Ganzelius, nepacience aŭskultinte la pardonojn. – Ne, tenu ĝin direkte.
La herbo moviĝis, kaj sur la polmon saltis malgranda gnomo kun malhelaj okuloj kaj griza barbeto.
Sur la ŝultroj li havis bluan kapoton. Sur leda zono pendis spado. En la maldekstra mano li tenis ruĝan kalpakon kun kvasteto. Akraj ŝuoj kun fleksitaj pintoj lumis per verda lumo.
Li ofte, tutbruste inhalis aeron kaj pro tio pligrandiĝis kaj pligrandiĝis, sed tiel, ke neniu trajto de la vizaĝo ŝanĝiĝis. Salute kliniĝinte, Ganzelius svingis la kapoton kaj saltis al bazo de kverko. La lumantaj ŝuoj, kiel lampiroj, desegnis la spuron en la malhelo.
– Do… ĉu tio signifas, vi estas malplena? – perplekse mi demandis.
– Mi estas aera homo, – respondis la gnomo. – En la juneco, kiam mi estis forĝisto kaj pezis dek pudojn kaj kvar funtojn plie, mi ankaŭ iufoje estis prenanta tiel rare renkonteblajn aerajn homojn por malplenaj, kiuj konsistigas la plimulton.
Li rigardis al mi de malsupre supren kvazaŭ kun bedaŭro.
Nun mi komprenis, ke mi sentis tiun ĉi severan demandantan rigardon jam pli frue, kiam metr Ganzelius preterflugis sur sia kolombo. Rigardo de homo, kiu altpreze pagis por tio, kion instruis al li la vivo.
Patro iras kun filo kaj pensas, kiel gardi lin dum la longa vojo. Li kuŝigas en la manon de la infano monujon kun oro, aŭ arĝento, aŭ kupro. Oro, arĝento kaj kupro do per tio distingiĝas de saĝeco, ke ĝin oni povas fordoni al filo kaj amiko.
Ĝi distingiĝas de saĝeco kaj amo, kiuj estas nek oraj, nek arĝentaj, nek kupraj, sed nur veraj aŭ la falsaj.
Ĉi tiun instruon de metr Ganzelius, kiel ankaŭ aliajn instruojn de li, mi aŭdis kaj skribis en la kajeron ne en tiu nokto, sed multe pli poste…
– Mi konis vian kompatindan panjon, kiam ŝi ankoraŭ estis knabino, kaj certe ne povis permesi al sorĉisto Turroputo persekuti vin.
– Turroputo?! Mi ne vidis Turroputon…
– Ne, vi vidis lin! Li transformiĝis jen en la maljunulinon, kun kiu vi renkontiĝis en la arbaro, jen en Tajloran Maestron, jen en la Majstron. Li estas malica kaj forta sorĉisto. Sola mi ne venkus lin kaj mi petis la Princinon helpi min. Okcentjara konateco permesas disponi je malgrandajn komplezojn.
– Ĉu la princino estas okcentjara? – ekkriis mi mirinde kaj aflikte.
– Ni interkonatiĝis kun la Princino antaŭ okcent jaroj, kiam ŝi festis sian ducentan naskiĝtagon, – respondis metr Ganzelius. – Turroputo invadis la palacon, forportis la Princinon en kampon, rondirigis en glacia ŝtormo, kaj se ŝi ne ekvidus la fenestrojn de la forĝistejo – feliĉe la laboro absorbis min ĝis nokto, – kiu scias, kio okazus kun ŝi… Ni varmigis la Princinon ĉe la forĝejforno, nur la koro de la kompatinda knabino restis duone frostita.
Eble ĝi ankaŭ degelos?! Dum la homo vivas, oni ne povas perdi esperon. Kaj la Princino estas ankoraŭ nur milcentjara.
Rigardinte al la okuloj kaj diveninte miajn pensojn,
Ganzelius triste parolis:
– Amatino, filĉjo, estas nek ora, nek arĝenta, nek kupra, nek bela aŭ malbela, nek juna aŭ maljuna, sed nur amata.
Ni iris laŭ pado en la herbejo, metr Ganzelius antaŭe, kaj mi, lia disĉiplo – de tiu ĉi nokto mi do fariĝis lia disĉiplo, – post li.
Mi demandis al metr Ganzelius:
– Kial do tiu fama kaj potenca sorĉisto malamas ordinaran knabon?
– Turroputo malamas ĉiujn, – respondis metr Ganzelius.
– Kaj li ĵuris forpreni de vi la panjan heredon.
– Ĉu la kunligaĵo estas vere magia?
La instruisto silentis.
Poste, post multaj tagoj, li diktis al mi, kaj mi skribis en la kajeron liajn vortojn:
Kiel ĝi aperis en la mondo – ”la magia”? Kiam via panjo estis mortanta, sur ŝian kusenon falis kiel karbeto la lasta stelo falinta en tiu aŭtuno. Kaj via panjo blovekscitis ĝin, dum en la brusto restis spiro, por ke ĝi lumu al la filo.
Tiel ĝi fariĝis magia, la karbeto, kiu ne estingiĝas.
Kaj kiam via panjo rigardis kaj rigardis al la ŝlosilo, ĝis kiam fermiĝis por ĉiam ŝiaj okuloj, kaj en si preĝis nur pri unu sola volo: en la plej malfacila minuto tiu ĉi ŝlosilo savu ŝian filon, tiam la ŝlosilo fariĝis magia.
Nur tiel aperas en la mondo tio, kion la homoj nomas magia.
La luno leviĝis alte super la horizonto, estis silento.
Metr Ganzelius ĉiam malgrandiĝis kaj ree fariĝis tiel malgranda, ke mi pene povis vidi lin inter la herbetoj.
Alarmitaj de la paŝoj, aeren startis la dormemaj kokcineloj; mi ektimis, ke iu faligos la Instruiston teren aŭ kaptos lin kaj forportos nesciate kien.
La voĉo de metr Ganzelius interrompiĝis. Tutforte streĉante la aŭdon, mi aŭdis nur lian malfortan lacan spiron. Poste li ree parolis:
– En la juneco, kiam mi estis forĝisto kaj ankoraŭ ne transformiĝis en aeran homon, estis tiel, ke mi amasigis sur unu ŝultro dek pudojn da fero, sur la alia sidigis mian ĉarman edzinjon Ester, kiu ne estas plu en la mondo, kaj sur la dorso ĉiujn niajn dek knabojn… Nun por mi estas peza eĉ aero…
La arĝenta luno brilis en la ĉielo. Subite mi vidis tre proksime domon el malnovaj traboj, tute muskaj.
Kvadrata fenestro ekbrilis malalte super herbo. La pordo nigris, apogita de forkbastono. Antaŭ la domo kreskis abio, sur ĝi, kroĉiĝinte strobilon, kiel tio kutimas ĉe tiuj birdoj, pendis Krucbekulo.
Sur la firsto de la tegola tegmento aksumis metala ventoflago kun krudfera forĝita drako. Sur la ventoflago, pufiginte la plumojn, sidis granda nigra Korvo kaj la Kolombo, kiun mi tuj rekonis. La Korvo eksvingis la flugilojn, per la beko fortrenis la forkbastonon kaj malfermis la pordon.
Irinte en la domon, mi tre ĝojis, vidinte metr Ganzelius, kiun mi ĵus lasis el la vido.
La Instruisto staris sur la tabula planko, en la fosto de la luna lumo, kie sin ĵetadis, dancis, freneziĝadis miloj de polveroj.
En la domo la luno, ŝajne, lumis ankoraŭ pli brile ol en la herbejo. Ĝia cirkla vizaĝo, ĉu ploranta, ĉu ridetanta, rigardis tra la fenestro.
Antaŭ mi altiĝis la forĝejforno kun la malfermita fajrujo, kie arĝentis cindro. Sur la planko kuŝis disĵetite falĉiloj, glavoj, kirasoj, rustaj hufferoj de ĉevaloj-gigantoj, kiujn en nia tempo oni ne plu vidas.
Metr Ganzelius fariĝis jam malpli granda ol fazeolo.
Malgraŭ tio mi serene povis vidi lian vizaĝon, kies ĉiu trajto estis lumita de la luno.
– Bonvenon, filĉjo! Aranĝu vin, – diris metr Ganzelius.
Mi vidis lignan liton, kie facile enspaciĝos ne nur unu, sed kelkaj grandeguloj. Apud ĝi staris kverka stumpo de du brakumoj, sur ĝi sitela kruĉo kaj kandelingo kun fandita kandelo konvena al ĝi.
– Tie dormis mi kun mia edzinjo kaj niaj filoj, – diris metr Ganzelius. – Nun la infanoj estas disvagintaj tra la mondo. Ester mortis pro veo, kiam nia plej juna, la kompatinda Silvero ŝtoniĝis… . Silvero… arĝenta. Ni kun Ester ĉiam revis, kiel mirakla estos lia vivo, sed okazis . . . Estu al vi bone ĉi tie, filĉjo…
Mi iris tiuflanken, de kie el duonobskuro alportiĝis la malforta voĉo de la Instruisto. Ĉe la traba muro lokiĝis panergranda dometo.
– Sidiĝu pli proksime, – invitis metr Ganzelius.
Li estis en vatita ĥalato el ruĝa atlaso kaj noktaj pantofloj, kiuj brilegis per verdaj fajretoj, kaj staris, apogante sin kontraŭ dorso de apogseĝo. Sur tableto brulis kandelo; ĝi verŝis tre brilan lumon, kvankam estis malpli dika ol lanugero de leontodo. Lito el glanduono estis kuspita: el sub deĵetita litkovrilo montriĝis kuseno en neĝoblanka koverto.
– Antaŭe oni nomis min ”Ganzelius-Monto”, poste – ”Metr Ganzelius-Aera Homo”, nun oni nomas min ”Pizulo”. Kaj oni nomos ”Papavero”?! Kaj poste… Kio poste? – malĝoje demandis metr Ganzelius, apenaŭ rimarkeble ridetante. – Strange: vi fariĝas malpli granda, sed vidas pli malproksimen.
La kandelo-lanugero lumis mirinde forte: eble, kaj tra la trabaj muroj, kaj eĉ ĝis la mondorando?…
– Kion vi tie vidas? – demandis metr Ganzelius, montrante al la luna radio.
– Polverojn, – demandis mi.
– Kaj nenion plian? – La voĉo de metr Ganzelius esprimis miron kaj ion plian: verŝajne kompaton?
Mi silentis. La okuloj de metr Ganzelius ekbrilegis. Li saltis sur la seĝon, deĵetis la ĥalaton kaj restis en arĝentaspekta triko.
– O-la-la! – li kriis, svinginte la manojn, kvazaŭ flugilojn, kaj komencis malgrandiĝi.
Li degelis kiel neĝo sub la suno. Tiel rapide, ke mi ektimis; mi do jam estis amanta la Instruiston.
Nun mi lin tute ne vidis. Nur du verdaj punktoj brulis sur la ruĝa veluro de la seĝo.
– O-la-la! – aŭdeblis la voĉo de la Instruisto. – Rigardu!
La verdaj fajreroj glitis de la seĝo al la luna radio kaj strebis rondiri en opala fosto de la lumo. Kaj apud ĝi mi subite ekvidis multajn panergrandajn vivaĵojn. Ili estis fulmetantaj en tia kapturne ĝoja danco, ke la piedoj mem komencis fari dancpaŝojn.
– Brave! – kriis metr Ganzelius. Min ĝojis, ke li observas min: sekve, li ankaŭ ne estas al mi tute indifirenta.
– Kaj do, en la luna radio estas nur polveroj? – reveninte, demandis la Instruisto.
– Certe ne! – ekkriiis mi.
Metr Ganzelius ridetis al mia varmegeco.
Jam kuŝante en la lito, li pensoplene parolis:
– Kien ĝi malaperas – la vivantaj en la luna radio?
Kiom da fojojn mi provis vidsekvi ĝian alvenpunkton, sed meznokte dormiĝis… La luna radio estas simila al ŝtuparo kun miliono da ŝtupoj. . . Sekve tial ili ĉiam hastas? Oni ja devas ĝis tagiĝo reveni al la luno. Kaj la luna radio ankaŭ similas al puto. Oni povas disrompiĝi, falante en tian profundan puton.
Kvankam la sciencistoj skribas, ke la luno estas kovrita de mola luna polvo. Kaj elfoj, kaj gnomoj, kaj lunaj hometoj ankaŭ rakontas, ke ĝi estas simila al lanuga kuseno.
– ”Tie oni bondormas,” – diras ili.… Kiom da ili estas – elfoj, gnomoj kaj lunaj hometoj? De la tero tio malbone videblas, sed ĉe plena luno, en serena vetero, la Krucbekulo, kiu havas tiel bonan vidkapablon, kalkulis, ke nur la lunaj hometoj estas ducent kvardek mil kvincent sepdek…
– Bonan nokton! – post ioma silento diris metr Ganzelius, kaj mi ne komprenis, kiun li alparolis, li ja rigardis tra la fenestro al la luno, kiu premiĝis al la vitro per sia cirkla vizaĝo. – Bonan nokton, filĉjo! – ripetis la Instruisto.
Mi vekiĝis pro tio, ke iu fikse rigardis al mi. Malferminte la okulojn, mi ekvidis la Korvon, sed ne ektimis, ĉar la rigardo de la giganta birdo esprimis nur bonkorecon.
Min, sciante jam, ke ne ĉiuj en la mondo bonkoras unu al la alia, tre kortuŝis la maniero de la Korvo singarde tuŝi per piedoj la litkovrilon, forte svingante la flugilojn, por tiel sori en la aero super mi.
Komenciĝis la frua mateno. Tra la malfermita pordo videblis rando de la suno, levanta de post la herbejo, kie brilis per rosgutoj herboj kaj floroj.
Se ne estus la kariljonado de la floroj, estus tute silente.
Aŭdeblis la dorma spiro de la Instruisto.
Vidinte, ke mi vekiĝis, la Korvo klinis la kapon, kvazaŭ salutis, kaj elflugis. Baldaŭ li revenis, portante en la beko siteleton kun akvo.
Dum mi lavis min, la Korvo prenis de la muro korbeton, ien flugis kaj kuŝigis sur la tablon panon, cirklon da vilaĝa kolbaso kaj kruĉon kun degelita lakto.
Mirinde estis tio, ke kiam mi staris sur la sojlo kaj ĉirkaŭrigardis, ĉirkaŭe, kiel povis vidi la okuloj, estis ne nur neniu butiko, sed ĝenerale neniu konstruaĵo.
En la ĉambreto de la Instruisto, ĉe lia lito estis balancianta kampanulo, per kulmo fiksita en planka fendo.
La Kolombo portadis per la piedoj herbetojn kun grandaj rosgutoj kaj deskuis la gutojn en la korolon de la floro.
Metr Ganzelius, iomete retiriĝinte, ekkuris kaj per la kapo enakviĝis. Ne, neniam mi decidus tiel salti en malvarman akvon.
”Ĉu nepras simila decidemo en mia venonta metio de fabelisto?” – kun angoro mi pensis kaj tuj donis al mi la vorton: – ”Se tiu eco estas nepra, pro iu ajn prezo eduki ĝin en si!”
La Instruisto venis el la akvo, seke frotis sin per vila bantuko kaj vestis sin.
Ni iris el la domo.
– Rigardu la rosguton, – diris la Instruisto, haltante antaŭ alta kampanulo. – Kion vi vidas?
– Min, – diris mi necerte, divenante ial, ke la respondo afliktos la Instruiston.
– Ĉu nur vin?! – severe redemandis la Instruisto. –
Kaj tiu ”vi” tie, en la rosguto, estas certe belega, potenca kaj saĝa?
– Certe ne! – ”Li”, tio estas ”mi”, – malgranda magra ĉifonulo kun timigita vizaĝo.
– Tio estas jam pli bona! – ekkriiis la Instruisto. – Rigardu atente, filĉjo!
Mi klinis min super la floro. La guto kreskis cent-, eĉ milfoje. En ĝia profundo verdis la herbejo, ĉirkaŭkovrita de matena nebulo. El la nebulo paŝis la Princino, sed mi malbone vidis ŝin, ĉar, eble, larmoj de tristo aŭ ĝojo blindigis la okulojn.
– Tie… estas la Princino, – balbutante mi diris.
La Princinon ĉirkaŭis elfoj kun diafanaj flugiletoj kaj feinoj. Pli malproksime staris kaj sidis gnomoj; iufoje ili klinis la kapojn unu al la alia kaj interflustris.
– Rigardu aliajn gutojn!
Mi denove vidis min, sed ne klare. Kaj vidis multajn elfojn, feinojn kaj gnomojn.
– Ĉu princinojn vi ankaŭ vidas? – demandis la Instruisto.
– N-ne, – respondis mi, tutforte streĉante la okulojn.
– Tie ili ne ekzistas… Verŝajne, ŝi estas ununura?
– Jes, ŝi estas ununura, – konfirmis la Instruisto. Li svingis la manon, kaj la elfoj, feinoj kaj gnomoj malaperis.
Sed eble ili malaperis, ĉar la suno leviĝis pli alte, kaj la roso vaporiĝis.
Mi ektimis pri la Princino kaj demandis:
– Kie ŝi estas?
– Ŝi estas, kie ŝi devas esti. Kaj ŝi devas esti tie, kie ŝi ne povas ne esti, – respondis la Instruisto.
Mi sentis, ke mi tre lacas, kaj sidiĝis sur la herbon.
Metr Ganzelius saltis sur mian polmon.
– Kiam al vi ŝajnis, ke vi vidas nur vin, mi rememoris la historion de reĝo Buf’ la Naŭa, – diris li kaj post paŭzo daŭrigis: – Tiu reĝo regis transe trioble naŭ landoj kaj trioble dek maroj de tiu ĉi loko. La unuaj ok reĝoj Bufoj titoliĝis laŭorde – Buf’ la Unua, Buf’ la Dua…
Buf’ la Oka, kaj poste, kiom ajn ili estis – cent, kaj, eble, ducent – nomiĝis ”Buf’ la Naŭa”, ĉar ili povis kalkuli nur ĝis naŭ. Tiu Buf’ la Naŭa estis malica, kun malbelega vizaĝo kaj kurboflanka. Kvankam la vorton ”kurboflanka” li malpermesis elparoli, anstataŭigis ĝin per la vorto ”enelfleksita”.
Buf’ la Naŭa havis regatojn kaj korteganojn, kiel ĉiu reĝo. Ankaŭ loĝis en la regno la sorĉisto Turroputo, konata de mi kaj vi. Buf’ la Naŭa havis malbonan memoron, tial ĉiujn korteganojn li ordonis nomi per unu nomo ”Alfonsio”. Ĉe lia kortego servis ekzekutisto – Alfonsio Kompleza kaj ĉefministro – Alfonsio Antaŭvidema.
La korteganoj pensis nur, kiel flati al la reĝo, kaj komprenis la potenculon duonvorte; tuj kiam la reĝo diris al Alfonsio Kompleza: ”Estu kompleza!” – tiu jam sciis, kion fari.
La reĝo ne ŝatis multe paroli, ĉar kial paroli, se oni komprenas vin sen tio, kaj ankaŭ ĉar li singultis.
Dum festaj tagoj li eliris sur balkonon al la popolo kaj legis poemon, kiun li mem versis.
Mi regas vin saĝe!
Hik,Kaj belegas vizaĝe!
Hik.
Foje, vokinte ĉiujn kuracistojn kaj apotekistojn de la regno, li ordonis al ili konsistigi kuracilon saniganta singultadon.
– Tia kuracilo en la mondo ne ekzistas, – ili respondis.
– Estu kompleza… – flustris la reĝo al Alfonsio Kompleza. Kiam la gardantaro estis forkondukanta la kuracistojn kaj apotekistojn, Buf’ la Naŭa diris post ili:
– Kiu do, hik, bezonas kuracistojn kaj apotekistojn, kiuj sanigas mortmalsanajn malriĉulojn, sed ne povas helpi sian bonan reĝon, suferanta de singulto.
Post iom da tempo la reĝo vokis saĝulojn, loĝantajn en la regno, kaj ordonis al ili eldiri la plej saĝan el tio, kion ili scias.
La unua saĝulo diris, ke li ermitis en malhela kaverno, kie nenio malhelpis lin pensi, kaj, estante tie dum dudek jaroj, komprenis, ke naŭ plus unu estas dek.
– Tute ĝuste, – konfirmis la dua saĝulo; li lokiĝis en malhela kaverno ne dum dudek, sed dum kvardek jaroj.
– Krome mi konceptis, ke naŭoble dek nepre estas cent.
Sed la tria saĝulo, kiu lokiĝis en malhela kaverno dum sesdek jaroj, nenion sukcesis diri, ĉar apenaŭ li malfermis la buŝon, la reĝo kolere kriis al Alfonsio Kompleza:
– Estu kompleza! Por kio mi bezonas la regatojn, sciantajn tion, kio ne estas konata eĉ de mi, ilia bona ordonulo, – diris Buf’ la Naŭa, kiam la gardantaro estis forkondukanta la saĝulojn.
Ankoraŭ post iom da tempo la reĝo vokis al la kortego rapsodojn, – tiel en la malnovaj tempoj nomiĝis la poetoj.
Ĵus la unua rapsodo, griza maljunulo, sukcesis legi la unuan el siaj cent kantoj, verkitaj de li dum longa vivo honore al la popolo kaj la reĝo, kiam Buf’ la Naŭa interrompis lin:
– Ĉu vi konas mian poemon: ”Mi regas vin saĝe… Hik… Kaj belegas vizaĝe… Hik!” Sed se vi konas mian poemon, vi do devas konscii… hik… ke ĝi estas la plej perfekta, ĝusta kaj bela el ĉiuj poemoj, iam verkitaj en mia regno aŭ eblaj esti verkitaj.
La rapsodo volis ion kontraŭdiri, sed kaŝe rigardis al Alfonsio Kompleza, kiu, ridetante, ĝoje, simile al malgranda infano, ludis per akuta hakilo, kaj silente klinis sian grizan kapon.
– Se vi tion konscias, – kun jubilo ekkriiis Buf’ la Naŭa, – vi devas kompreni, ke ia senco estas nek en . . . hik… via ekzisto, rapsodo, nek en la ekzisto de aliaj rapsodoj. Estu kompleza! – finis Buf’ la Naŭa, kiun tre lacigis lia parolado.
Post ankoraŭ iom da tempo la reĝo ordonis al la ĉefministro inviti al la kortego forĝistojn, arbohakistojn kaj aliajn metiajn homojn.
Sed la forĝistoj, arbohakistoj kaj aliaj metiuloj anstataŭ plenumi la ordonon de Buf’ la Naŭa, konstruis floson, kargiĝis sur ĝin kune kun la edzinoj kaj infanoj kaj nokte navigis de la bordoj de la regno.
En la lasta sekundo sur la floson saltis la ĉefministro Alfonsio Antaŭvidema, aginta tiel kaŭze de sia antaŭvidemo.
Matene Alfonsio Kompleza raportis al la ordonulo, ke en la regno restis neniu viva animo, krom Lia Moŝto Buf’ la Naŭa Enelfleksita, lia humila servisto Alfonsio Kompleza, kaj ankaŭ la sorĉisto Turroputo.
– Estu kompleza! – kutime murmuris Buf’ la Naŭa, neniu restis por ekzekuti, kaj Alfonsio Kompleza dehakis sian propran kapon.
Ne sciante, kiel sin aranĝi sen regatoj, Buf’ la Naŭa apelaciis al la sorĉisto Turroputo.
Memorfiksinte liajn konsilojn, li iris dum rosa mateno en herbejon kaj ekvidis sian enelfleksitan respegulon en nekalkuleblaj rosgutoj.
Li diris magiajn vortojn, kaj el ĉiuj rosgutoj iris liaj, de Buf’ la Naŭa, nekalkuleblaj duuloj.
Ili estis tiel similaj unu al la alia, ke la reĝo perdiĝis inter la novaj regatoj. Ĝis nun ili vagadas en la herbejo kaj renkontiĝante demandas unu la alian:
– Ĉu vi estas Via Moŝto Buf’ la Naŭa Enelfleksita? Aŭ mi estas Nia Moŝto Buf’ la Naŭa Enelfleksita? Aŭ li estas Lia Moŝto Buf’ la Naŭa Enelfleksita?
Ili faras nenion alian, kaj la regno malpleniĝis.
– Gardu vin de egalaj hometoj! – per tiuj vortoj metr Ganzelius finis sian rakonton.
Kvankam mi ne tre bone komprenis – pro kio do oni timu tiujn egalajn hometojn, se ili vagadas ie transe trioble naŭ landoj laŭ nekonata regno kaj nur tedas unu al la alia per sensencaj demandoj? – sed, certe, mi skribis la instruon en la kajeron kaj studis parkere. Kaj baldaŭ tio tre konvenis.
Flanke de nia domo flareblis miraklaj aromoj de fritita viando kaj terpomoj.
Kiam ni malfermis la pordon, la Korvo kaj Kolombo estis aranĝantaj tagmanĝon – al mi sur granda tabula tablo, kaj al metr Ganzelius en lia ĉambro sur la tableto el fragfolio kun piedeto – erinaca dorno.
Pasis unu jaro de tiu feliĉa nokto, kiam mi renkontiĝis kun metr Ganzelius, ekloĝis ĉe li kaj fariĝis disĉiplo de la fabelisto.
De mateno ĝis vespero ni okupiĝis pri lingvoj de birdoj, bestoj kaj koleopteroj, saltoj, naĝado, bazoj de fluga majstreco kaj aliaj fakoj, necesaj en la fabelista metio.
Precipe malfacilis al mi la lingvoj de birdoj – mi ĝenerale havas malbonajn kapablojn por lingvoj, – sed, denove kaj denove ripetante la lecionojn kaj uzante senfinan paciencon de la Instruisto, mi tie ankaŭ atingis iajn sukcesojn, tiel ke mi povis matene demandi la Hirundon:
”Kia estos la vetero?” kaj la Krucbekulon: ”Kiaj novaĵoj sur la Luno?”
En tiu tago, antaŭ vespermanĝo metr Ganzelius diktis:
Oni ne miru, kiam oni vidas la mirindan, sed mirinde estas, se ĉirkaŭrigardinte vi vidos nenion mirindan.
Kaj plu:
Kelkaj rapsodoj kaj fabelistoj ankaŭ metas sian animon en vortojn, kiel skulptisto en marmoron, kaj forĝisto – en verajn ventoflagojn kaj hufferojn (nur tial la veraj ventoflagoj montras vojon al feliĉo, kaj la hufferojn antaŭdiras ĝian aperon).
Aliaj majstroj, pli singardaj, entenas la animon en kalkanoj, opiniante, ke nur tie, en malhelo kaj varmo (precipe se oni surmetas dikajn lanajn dome trikitajn duonŝtrumpojn), ĝi estas en sekuro.
Kio estas pli ĝusta, ĉiu decidas mem por si, kaj neniu povas decidi tion anstataŭ alia.
La leciono finiĝis.
– Pri kio vi pensas, filĉjo? – demandis metr Ganzelius.
Mi kuraĝis diri al la Instruisto, ke certe uzi lian gastamon – estas nemeritita feliĉo. Sed ĝuste nemerito de la feliĉo angoras min, kaj mi volus en la afero kontroli miajn fortojn – ĉu mi taŭgas por io?
En mi mem mi ekpensis: ”Eble survoje, en aliaj urboj, mi feliĉos almenaŭ el malproksimo vidi la Princinon?!”
Metr Ganzelius longe rigardis al miajn okuloj kaj, diveninte miajn pensojn, mallaŭte diris:
– Vi vidos ŝin! La lastan fojon, mia knabo. Mi mem volis peti vin vojaĝi. Eble la Princino helpos vin. La kompatinda knabino perdis la paciencon, atendante kvitiĝon kun la Sorĉisto. Sed, kiu scias… Kiu komprenos ŝian ensorĉitan koron…
La Instruisto en profunda pensado balancadis la kapon:
– Mi estas tre maljuna, kaj Turroputo estas certa, ke nun lin neniu malhelpos. Sed vi do ellernis multe. Kaj vi ne timos?! Matene vojen, filĉjo!
Mi dormis sentrankvile kaj tra la dormon aŭdis la leĝerajn paŝojn de la Instruisto. Li iradis de unu angulo al la alia en sia malgranda ĉambro, pensante pri io: eble pri mia sorto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.