|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() PIZULO KAJ SIMPLULOAŭtoro: Aleksandro Ŝarov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ni ellitiĝis longe antaŭ tagiĝo kaj silente tagmanĝis.
La Korvo kaj Kolombo, jam selitaj, atendis ĉe la sojlo. Metr Ganzelius lerte saltis sur la Kolombon, sed mi malrapidis, spertante damnan malkuraĝon. La Korvo, kaptinte min per beko je la zono, svingis la flugilojn kaj krute startis en la ankoraŭ nokte malhelan ĉielon.
La senceremonieco, tute ne simila al la kutima konduto de la Korvo, ofendis min. Al tio aldoniĝis timo; kial ne ektimi, kiam oni pendas super malpleno en beko de birdo.
Ni malleviĝis sur arbarkampeton, inter altaj pinoj. La pado, simila al diskuŝigita blueta lino kaj al amaso da nebulo, altiĝis super la tero brustnivele.
La Korvo kun Kolombo malaperis.
Grimpinte al mian ŝultron, kaj de tie al la dekstra orelo, la Instruisto haste flustris:
– Gardu vin de egalaj hometoj, sed ne retiriĝu de ili.
Observu Turroputon, ne perdu lin el vido! Vi vidos, kion orgojlaj homoj nomas infanaj fabeletoj, ĉar tie, en fabeloj, ĉio ŝajnas al ili nekomprenebla; kvazaŭ en iliaj vivoj multo kompreneblas. Kaj tial, ke tie estas feinoj kaj gnomoj; kvazaŭ inter homoj rare renkontiĝas feinoj kaj kvazaŭ ne ĉiuj homoj naskiĝas gnomoj kaj nur poste turnias en plenkreskajn homojn!… Vi vidos fabelon. Ĝi teksiĝas el plej gracila silko dum miloj da jaroj. La silka fadeno estas facile ŝirebla, distranĉebla de tondilo. Timu la tondilon, filĉjo!
Metr Ganzelius parolis ne kiel kutime, sed pelmele; ne ĉio kompreneblis en liaj vortoj.
Mi penis memorfiksi ankaŭ la nekompreneblan. Malproksime montriĝis sledo: antaŭe estis jungitaj musoj, post ili – katoj, post katoj – hundoj.
La sledo jen malaperis inter la pinoj, jen denove aperis.
Tio, kion mi prenis por diskuŝigita lino aŭ nebulo, evidentiĝis veturita neĝa vojo.
La vojo tiriĝis aere, sed ne tere, ĉar tere estis somero, kaj somere neĝo ne ekzistas. ”Ĉio estas facile eksplikebla, se oni bonete pripensas”, – ŝatis ripeti la Instruisto.
La sledo rapidis kiel sago.
– La musoj timas la katojn, kaj la katoj la hundojn, tial do ili kuras tiel rapide, – diris la Instruisto.
– Sekve timo estas pli forta ol ĉio? – demandis mi.
– Ne, filĉjo. Baldaŭ vi mem scios, ke feliĉe tio ne estas vera. Ne ĉiam vera…
La jungitaro estis jam proksime.
– Tio estas la sledo de Turroputo, – diris la Instruisto, lerte desaltante teren. – Ensaltu ĝin! Kiam vi vidos disforkiĝon, ordonu en musa lingvo: ”Dekstren!” Turroputo atendas ĉe la maldekstra vojo, ni trompos la sorĉiston.
Certe timis, sed mi ekkriiis, kiel la Instruisto: ”O-lala!” kaj aperis en la sledo.
La Korvo flugis iomete antaŭ la veturilo, kaj pro tio mi ne sentis solecon, kiun mi timas plej forte en la mondo.
Mi ne atentus la disforkiĝon kaj trafus en la manegojn de Turroputo, sed la Korvo laŭte grakis, la unuan kaj lastan fojon dum la longa nia konateco, kaj mi sukcesis krii: ”Dekstren!”
Nun mi rememoris, ke mi veturas tien, kie mi vidos la Princinon.
Ĵus mi pensis pri tio, la sledo startis aeren, devancis la jungitaron kaj tiris ĝin post si. La musoj blekis, la katoj miaŭis, la hundoj bojis, kaj al mi estis ĝoje.
”Sekve la Instruisto pravas, kaj amo estas pli forta ol timo”, – pensis mi.
La sledo denove malleviĝis sur la neĝan vojon. Sub la grinco de la patenoj min estis kaptanta duondormo.
Mi vekiĝis ial ne en la sledo, sed en malplena vagono de trajno. Vespero proksimiĝis. La radoj frapadis, lantigante la kuron. En la fenestro estis aperanta nekonata urbo kun belaj akropintaj turoj. La pordo deruliĝis senbrue, kaj en la kupeon eniris kondukisto. Laŭ la kvieta aspekto de liaj okuloj kaj laŭ lia maniero stari, fajne klininte la etan kapeton, mi certe tuj rekonis nian Kolombon, sed ne montros al ĝi, ke la maskarado estas divenita.
– Via haltejo! – per agrabla voĉo rukulis la Kolombokondukisto.
En la urbo, kie mi aperis, jam estis brulantaj vesperaj fajroj. Arĝentaj kaj oraj ventoflagoj aksumis, plenigante aeron per metala grinco. Tra tiu ĉi akresona grincado mi aŭdis monotonan intersonoron de sonoriletoj:
Donn-donn-donn –
Tiu kanto pri tio, ke
Se vi amas, la rev’ plenumiĝos!
Kaj amara malĝoj’ forgesiĝos.
Donn-donn-donn.
Mi do sciis, ke ĉe mi nenio ”plenumiĝos”. Kaj neniam mi aŭdis de saĝaj homoj aŭ legis en libroj, ke knabino ekamis homon, se ŝi estas sepdek sesoble pli maljuna ol li!
Kaj pri kio ni parolus kun la Princino, se en la lernejo mi ricevis en lecionoj de historio nur ”tri”, sed ŝi mem vidis la tutan plej novan kaj novan historion kaj eĉ la mezepokon?! ”Donn-donn-donn,” – sonoris la sonoriletoj.
Nigra ventoflago el forĝita krudfero, ne atentante la bizaraĵojn de vento, dancanta, rondiranta, multfoje ŝanĝanta direkton, estis turnita ĉiam al la sama flanko.
La vento frapadis ĝin, kovrante ĝin per nubegoj, sed ĝi tratranĉadis la nubegojn. Rememorinte la lecionojn de la Instruisto, mi komprenis, ke tio ĝuste estas la vera ventoflago, kaj iris tien, kien ĝi montris.
La strato leviĝis krute monten. Senhoma, ĝi fariĝis pli mallarĝa kun ĉiu paŝo. Antaŭ mi aperis griza muro de unuetaĝa domo sub la tegola tegmento.
La muron kovris makuloj de humideco aŭ ombroj.
Io okazis kun tiuj ĉi bizaraj ombroj, kaj mi ekvidis ne plu senformajn makulojn, sed tri figurojn, ampleksantaj la tutan spacon de la muro de la tero ĝis la tegmento.
Ia mistero ŝajnis esti en ili.
La unua figuro prezentis kakeksian virinon kun grandegaj okulvitroj, tra kiuj fiksite rigardis dornaj okuletoj de ŝtala koloro; de sub griza robo – nefleksebla, devas esti metala, – rigardis kruroj en akrapintaj ŝtalaj ŝuetoj.
Ĉio en la figuro estis akra, minaca kaj povis timigi, precipe en tiu malfrua horo kaj en la nekonata urbo, en la malplena defilejo, homon nekuraĝan.
Subite mi komprenis, ke tio tute ne estas virino, malica maljuna virgulino, sed la Tondilo: kia ĝi povas esti, se ne fera?!
Apud la Tondilo duondormis knabino kun cirkla, dorme ridetanta vizaĝo. Ŝi lumiĝis pli kaj pli forte.
Estis klare, ke kvankam ŝi dormas, ĉion ŝi vidas. Kaj kvankam ŝi estas knabino, tiel ŝi dormas kaj ĉion vidas dum milionoj da jaroj, ĉiam.
Per unu vorto, tio estis la Luno.
Iomete flanke neoportune aranĝis sin malgranda hometo – griza, en nigra jako, kun blanka antaŭtuko, surkudrita de steloj – ruĝaj, flavaj kaj bluaj. La steloj sur la antaŭtuko estis multaj, sed ne ĉiuj lokiĝis tie, kaj el dika libro, kiun li tenis aksele, de tempo al tempo elglitis steloj kaj prenis sian kutiman lokon ĉiele.
”Se ekzistas falantaj steloj, do kial miri pri steloj levantaj?” – mi pensis. La hometo en la nigra vesto gardas inter folioj de la libro stelojn, kiel mi gardis frue en dikaj libroj florojn kaj foliojn.
Li havis ankoraŭ unu strangecon: ne decelante la okulojn, li rigardis la kakeksian feran virinon. Ŝajnis, ke li vidas ne tion, kio estis pentrita, tio estas ne malican maljunan virgulinon, kaj certe ne la Tondilon, sed neordinaran belulinon – verŝajne reĝinon?! Mi kompatis lin.
Mi tuj sentis, ke tio estas sciplena, eĉ la plej sciplena homo – Magistro eble; kaj ke li – subite tio venis en mian kapon – estas delonga amiko de metr Ganzelius.
Ĉiuj sciplenaj kaj noblaj homoj devas do amiki unu kun la alia?!
”La Magistro, Tondilo kaj Luno”, – mi ekpensis kaj, verŝajne, eldiris tion voĉe. Almenaŭ en la sama momento la figuroj sur la muro kunverŝiĝis en senformajn makulojn, malfermiĝis pordo, kiun mi ĝis nun ne rimarkis, kaj sur la sojlo aperis la Magistro – ne pentrita, sed tute vera.
– La Magistro, Tondilo kaj Luno! – eldiris li per akra voĉo, kiu, tamen, ne timigis eĉ iomete. – Kaj kio sekvas el tio? Ĉu signifas, ke estas permesite maltrankviligi la okupatajn homojn nokte?! Precipe tute fremdajn kaj ne havantajn la honoron esti konataj kun via Moŝto kaj ne strebantaj al tiu honoro! Aĥ, vi bezonas tuj ĉirkaŭrigardi la urbon?! Aĥ, vi ne povas atendi eĉ dum unu minuto, ĉar, ne donu Dio, okazos eventoj, kiuj… Do kiel min tuŝas la eventoj, kiuj… ne donu Dio, okazos?
La Magistro diris rapide, kvazaŭ grumblante respondante ies demandojn; sed mi demandis pri nenio. Li svingis la libron, kaj el ĝi glitis la Granda Ursino.
La konstelacio trankvile leviĝis ĉielen, sed unu el la steloj restis en la grizaj haroj de la Magistro, kaj la ĉerpo de la Granda Ursino ricevis truon en la fundo. Mi atentigis la Magistron pri tiu cirkonstanco. Li duonvoĉe diris, ke li ”ne povas toleri impertinentajn knabaĉojn, nepetitajn konsilulojn, kiuj ŝovas sian nazon en fremdan vazon”, sed kondukis laŭ la kapo per kombilo, kaj la stelo naĝis ĉielen.
Poste li svinge frapis per la pordo kaj kuris en la defilejon.
La Magistro kuris tiel rapide, ke estis malfacile sekvi lin. Li vice starigis la malgrandajn kruretojn, kaj poste, forte puŝante sin de la tero, saltis lerte kaj malproksime, kiel lokusto. Iufoje li senmove pendis en la aero – verŝajne enpensiĝe, sed veke, bonorde malleviĝis teren.
Apud li flugis la Luno; ĝi frosteme vindis sin per nubo, kiel per lanuga tuko.
Kure la Magistro diris sub sia nazo:
– La maljunulo Ganzelius ne kvietiĝis. Certe, se oni nomas la filon Silvero – arĝenta – kaj pensas, ke lia sorto ankaŭ estos arĝenta, sed li fariĝos ŝtona, tio oni tre malfacile toleras, oĥ, malfacile! Sed Turroputo! Tempas kompreni, Ganzelius, ke kun Turroputo vi ne sukcesos.
Longe tempas, maljunulo!
Mi tre ĝojis, aŭdinte la nomon de la Instruisto, kaj, ne reteninte min, diris al la Magistro, ke feliĉas esti disĉiplo de metr Ganzelius.
– Kial mi bezonas scii, kies disĉiplo vi ”feliĉas” esti?! – ne turnante sin, kriis la Magistro. – Kaj kiu estas tiu forĝisto Ganzelius, pri kiu mi denaske aŭdis nenion? Kiel do, diablo prenu vin, min tuŝas liaj ŝtonaj, arĝentaj, estu ili eĉ stanaj, filoj?!
Homoj diras, ke mi estas pli simpla ol saĝa. Tamen al mi sufiĉis komprenemo por kompreni, ke se la Magistro nomis la Instruiston ”forĝisto”, kvankam mi ne prononcis tiun vorton, sekve li sendube konis Ganzelius tre longe.
Sed la Magistro interalie kuris pli kaj pli rapide. Iufoje li elkriis kelkajn vortojn per sia akra voĉo.
– Memorfiksu, knabo! Tio estas oficejo, kie pro akirebla prezo oni povas varbi fidindajn kurmuŝojn! En tiu apoteko, la plej malnova en la mondo, oni vendas tablojdojn de superba malpliigilo, facile kaj sendolore malpliiganta korpalton kvincent kvindekoble!
La Luno rigardis el nubo kaj ebligis vidi ĉiun domon.
Vento furiozis. La grincado de ventoflagoj fariĝis netolereba, sed tra ĝi ĝoje sonoris sonoriletoj: ”Donn-donn-donn!”
El streta defilejo ni kuris sur grandegan placon kaj mi tuj ekvidis la sorĉiston Turroputo.
Li facile rekoneblis laŭ la nazo, brulanta, kiel arda karbo, per bluruĝa fajro. La sorĉisto rondiris laŭ la placo kaj murmuris sub sia nazo:
Turroputo…
Puto… Turro…
Por mi ĉio malfermiĝas,
La tuta mondo estas klara.
Bona – stulta! Fia – riĉa!
Svingante bluruĝan mantelon, li levigis centojn da nordaj ventoj, pro kiuj vee ĝemis la ventoflagoj.
La malbenita sorĉisto do sukcesis ĝustatempe, malgraŭ tio, ke ni forpelis lian jungitaron.
Rimarkinte nin, Turroputo afektis alilandanon, neniofare promenanta en la urbo.
La norda vento, ĉiuj nordaj ventoj samtempe obtuzis.
Kaj la grinco de la ventoflagoj ĉesis.
Bedaŭrinde la Magistro, sinkinta en siajn pensojn, ne rigardis Turroputon, kaj mi ne kuraĝis tedi lin.
Tie, kie la defilejo eliris en la placon, al la ĉielo leviĝis la plej alta turo en la urbo, ĉirkaŭvolvita de hedero de la subo ĝis la pinto; kontraŭe videblis malnova trietaĝa domo; ĉe la bordo de la tegmento staris ŝtona figuro de Junulo kun krispaj haroj, laŭ malnova modo falantaj sur la ŝultrojn, brile iluminita de la luno.
La Junulo estis altkreska, de proda kompleksio, ŝajnis esti homo bona, kuraĝa kaj fidinda. Li sendube estus belulo, se ne angora kaj moka grimaco, distordus lian vizaĝon. La malhela preĝanta rigardo de la Junulo estis senmove celita al la sola fenestro de la turo, oscilanta en la luna lumo en vertiĝa alto.
– Kompatinda Silvero, – softe, al si mem parolis la Magistro, rigardante al la Ŝtona Junulo, kaj balancante la kapon. – Ĉi vi ankoraŭ kredas, ke la Princino denove vin amos?
Mi komprenis Silveron. Kaj certe mi amis lin; kiel mi ne amus la filon de la Instruisto. Sed kiel nebone estas aranĝita la homa animo, ĉiuokaze mia animo – mi do ĝojis pro tio, ke la Princino ne plu amas la Junulon.
La Magistro jen kuris, ofte interstarigante la kruretojn, jen saltis kiel lokusto, sur la ŝtonigita placo; senmove li pendis en la aero kaj denove saltis ankoraŭ pli rapide.
Mi apenaŭ sukcesis sekvi lin.
Malantaŭe kaŝe moviĝis Turroputo.
Ni preterpasis aleon de kaŝtanarboj kaj aperis antaŭ la urbodomo, tre malnova konstruaĵo, sur kiu tegoloj nigriĝis de la tempo. Sekve, jen de kie alportiĝas la nesilenta ”donn-donn-donn”: la horloĝo sur la turo de la urbodomo kun la blua ciferplato kaj la signoj de la zodiako elsonoris sekundojn.
La Magistro rigardis al mi kaj kaŝe prenis de sia brusto pezan arĝentan ŝlosilon, grandan kiel karboŝovilo.
Tio estas, al li ŝajnis, ke li faras tion kaŝe, sed mi bone vidis la ŝlosilon kun la incizita kapeto, figuranta kantantan kokon.
Kaj Turroputo, kiu ankoraŭ ĝis nun afektis la alilandanon, laŭte eksklamaĉante, kvazaŭ pro ekstazo antaŭ la olda beleco de la urbo, certe ankaŭ vidis ĉion, kion li bezonis.
Kion fari, iufoje okazas, ke saĝa, la plej saĝa homo, eĉ la Magistro, eraras, kiam li renkontas plenan kanajlon.
”La alto timas la malalton, kaj la saĝo timas la kovardon, kiel la elefanto timas la muson,” – ofte memorigis la kara Instruisto.
La magistro suprenkuris laŭ ŝtuparo, ĉirkaŭvolvanta la turon de la urbodomo, al ties pinto, kaj kuraĝe saltis sur la stelon, kiu pendis ĝuste antaŭ la ciferplato de la horloĝo. Aranĝinte sin sur la stelo, kiel sur eskalo, li eltiris la ŝlosilon kaj komencis streĉi la horloĝon.
Dum tio li balbutis al si sub la nazo, sed sufiĉe laŭte tiel, ke povis aŭdi lin kaj mi kaj la sorĉisto.
– Dudek turnoj de maldekstre dekstren, kiel iras la horloĝo, kiel fluas la tempo de nokto al mateno. Sed se oni turnas la ŝlosilon dekfoje de dekstre maldekstren, kiel iras vivo en morton, tago en nokton, o, tiam… Li ne finparolis.
Donn-donn-donn –
Tiu kanto pri tio, ke
Se vi amas, la rev’ plenumiĝos!
Kaj nigra malĝoj’ forgesiĝos.
Donn-donn-donn.
La horloĝo sonorigis la facilan, sed ĉarman kanteton.
”Se ne ĉe mi pleniĝos, jen ĉe alia, ĉe Silvero, la Ŝtona Junulo, kiu dum okcent jaroj atendas sian fianĉinon,” – mi pensis kaj firme decidis helpi lin, se mi nur povos, se eĉ min minacos timindaj danĝeroj; pli bone ne tre timindaj, alie povas ne sufiĉi decidemo…
La Magistro estis rekurinta de la urboturo al tiu alta turo. Kurante li neatente ĵetis al mi:
– Estu sana, knabo!
En la sama sekundo nigraj nubegoj kovris la lunon kaj stelojn. Enregiĝis mallumego. En tiu mallumego mi ekvidis, kiel la ruĝaj lumantaj ŝuoj de la Magistro glitis de la tero al la pinto de la turo.
En la fenestro de la turo bruliĝis lumo.
Kiam la luno denove elrigardis, Turroputo, ne kaŝante sin plu, komencis danci ĉirkaŭ mi sovaĝan dancon, svingante la mantelon, de kio denove leviĝis nordaj ventoj kaj la urbaj ventoflagoj, – ĉiuj escepte de unu, – ekhojlis kaj grincis, kantis milvoĉe.
– Denove kun la nazo! Kun la nazo!! Kun la nazo!!! – dancante, elkriadis Turroputo. – La stultulo Ganzelius tute freneziĝis, se li prenis tian helpiston, kiel tiu stulta knabaĉo. La fileto Silvero restos ŝtona, ĉar tiel decidis mi, la plej granda kaj malica el ĉiuj plej grandaj kaj malicaj sorĉistoj!
Turroputo kaptis la hederon, ĉirkaŭvolvantan la turon, kaj komencis rapide grimpi laŭ la vertikala muro.
Mi fermis la okulojn kaj, malgraŭ tio, ke mi sentis senesperan kapturniĝon kaj la ke la koro fadadis, ankaŭ mi grimpis supren laŭ la muro. La hedero ŝiriĝis, kaj mi falis kiel sako, dolorege frapiĝinte sur la pavimo.
– Kalkulu, kiom da ripoj, brakoj kaj kruroj vi rompis, stultulo, – kriis la Sorĉisto. – Dum ne malfruas, reiru al la oldulaĉo Ganzelius.
Turroputo fariĝis plata kiel ludkarto, kaj glitis en fendon de la fenestro.
”Certe, malfacile estas esti disĉiplo de fabelisto. Sed mi neniam, neniam lasos vin, kara Instruisto, se mi eĉ estas juĝita por vivi nelonge kaj neniu havas de mi ian utilon”, – pensis mi, pene leviĝante de la tero.
Mi ĉirkaŭiris la turon, esperante trovi eniron, sed pordo ne ekzistis.
”Kion fari?” – angore mi demandis min mem. – Se Turroputo estas en la turo, mi nepre devas esti tie: la Instruisto ordonis eĉ por sekundo ne lasi la sorĉiston el la vido.
Subite mi rememoris, kiel ni kun la Magistro iris laŭ la defilejo. Mi rememoris la apotekon, kie oni vendas la malpliigilon, malpliiganta korpalton kvincent kvindekoble, kaj Oficejon por varbado de kurmuŝoj. Mi ankoraŭ ekpensis, aŭdante la Magistron: ”Por kio do oni bezonu kurmuŝon.”
– Ni rekontiĝos kun vi, kovarda Turroputo! Gardu vin! – mi flustris, kvankam mi komprenis, ke mi devas gardi min, ne la sorĉisto.
Donn-donn-donn, – elsonoradis la horloĝo.
Donn-donn-donn –
Se vi revas, la rev’ plenumiĝos,
Se ne timas, la rev’ plenumiĝos,
Kaj nigra malĝoj’ forgesiĝos!
Donn-donn-donn.
Mi sukcesis ne perdi la vojon en stretaj defilejoj de la Malnova urbo, sed, iufoje rigardante al la ventoflago, eliris ĝuste al la Apoteko. Maljunulo-provizoro, bonulo, tuj donis al mi la tablojdon de malpliigo.
– Ordinare ni vendas, khe, khe, tiun ĉi rimedon nur laŭ recepto, sed laŭ via vizaĝo oni vidas, ke vi, knabo, estas facila animo, kaj ne elpensos, kiel uzi ĝin por malbono.
Jen kiam taŭgis la panja kupra groŝo. Ĝuste sur la butiktablo ĝi transformiĝis en oran moneron, kaj la provizoro donis al mi krom la malpliigilo ankoraŭ kvin arĝentajn monerojn de la restaĵo.
Mi estis sur la sojlo, kiam li vokis min.
– Ĉu vi ne rezervos, juna homo, khe, khe, pliigilon?
Povas enuigi ĉiam esti kvincent kvindekoble malpli alta ol la ordinaraj homoj.
Kio okazus kun mi, se ne estus la provizoro! Certe, la Instruisto estas Pizulo. Sed kiom da saĝo li havas! Sed kiel esti pizergranda, se vi scias ne pli multe ol la pizero en verda guŝo.
En Oficejo por varbado de kurmuŝoj mi antaŭpagis difinitan pagon por diurno kaj ricevis metalan skatolon, simila al dometo. Sur la pordeto estis albatita la tabelo:
”Aĥumdus Aĥum. Sen afero ne tedu.”
Mi ridetis al la severa averto kaj kaporompe rapidis al la gastejo.
Malforta, sed tre komprenebla kaj altrudiĝema zumado haltigis min. La Instruisto instruis al mi dialektojn de majaj skaraboj kaj burdoj, tial mi de la unuaj minutoj bone komprenis Aĥumdus Aĥum, ankaŭ rilatantan al la ”zumantoj”.
– Hej, amiĉjo, vi ne estas dekjara por salti dum irado, kiel pulo, kaj balanciĝi kiel kamelo. Sciu, ke al bonrasa estaĵo skuo malutilas.
Mi ĝuste enfostiĝis. Estu mi homo ne fiera, kaj pro kio mi povas fieri, sed kiam ordinara muŝo nomas vin pulo kaj kamelo, tio al multaj ne plaĉos.
Oni bezonis, oni tuj bezonis starigi Aĥumdus Aĥum sur ĝian placon, sed mi ne elpensis kiel, ĉar mi pensas malrapide.
En la gasteja ĉambro mi kuŝigis sur la tablon la dometon kun Aĥumdus, la bluajn tablojdon de la malpliigilo kaj tiu de la pliigilo.
”Jen nun mi fariĝos kiel fazeolero,” – mi pensis, ektremante kvazaŭ de malvarmo.
Bildo de la Instruisto, emerĝinta en la memoro, helpis min venki la heziton.
”Estu, kio estos,” – mi diris al mi mem kaj jam portis bluan tablojdon al la buŝo, kiam denove aŭdiĝis la unusona zumado de Aĥumdus; ĝi lerte malfermis la pordeton de sia dometo kaj staris sur la sojlo:
– Atendu, amiĉjo! Antaŭ ĉio, laŭ la kondiĉoj de la varbo, vi devas nutri min.
Mi prenis el la poŝo pinĉaĵon da paneroj, sekaj pro longa kuŝado kaj ĵetis ĝin al Aĥumdus, sed tiu malestime balancetis per la kapo:
– Ne, karulo! Forigu tion, mi ne toleras malpuron…
Jen tiel… Kaj nun akiru guton da sukera siropo, maldensigita, certe, en varmeta akvo; leĝera manĝo utilos al delikata bonrasa estaĵo.
Mi havas cedeman karakteron, sed nun en mi ĉio bolis. Mi devis kuri malsupren, en restoracion, por akiri varmegan akvon kaj pisti sukeron.
Aĥumdus vespermanĝis netolereble malrapide; post ĉiu gluto aŭdeblis ĝia unusona zumado:
– Verkistoj laŭdegas la birdojn kaj nigrigas nin, escepte de la inspirita bildo de Muĥa-Cokotuĥa[3]. Sed fakte, – kaj vi pri tio baldaŭ konsentos, – ne ekzistas io pli raba kaj danĝera ol birdo. En la mondo ĉio relativas, amiĉjo.
Mi duonsidis sur la tablorando, tenante en la dekstra
mano la malpliigilon, kaj en la maldekstra glason da akvo por posttrinki la tablojdon.
– Bone, – zumis Aĥumdus, lavante la piedojn. Mi pretas kaj atendas. Antaŭ ol vi glutos la malpliigilon, penu adopti la jenan…
– Gardu ĉe vi la muŝan saĝaĉon, – interrompis mi.
Mi ne povis plu toleri kaj eksplodis, al kio kontribuis la angoraj pensoj pri antaŭstarantaj malfacilaĵoj.
– Kiel vi volas, kiel vi volas, – respondis Aĥumdus, premante la flugiletojn kaj turnante sin al mi per la dorso.
Mi glutis la tablojdon, sentis netolereblan kapturnon kaj por kelkaj sekundoj perdis konscion. Kiam mi rekonsciiis, sub mi ampleksis profundegaĵo sen fundo.
Baldaŭ, tamen, mi komprenis, ke mi kiel antaŭe sidas sur la tablorando, sed malpliiĝis tiel, ke la distanco ĝis la planko – malpli ol unu metro – kreskis por mi ĝis alto de centkvindeka domo!
– ”Falu, kaj eĉ la humida loko ne restos,” – en teruro mi pensis, leviĝante sur la piedojn kaj kankre moviante de la tablorando. ”Ne gravas, ne gravas. Tio estas por nelonge. La ĉarma olduleto provizoro zorgis pri vi, kaj vi en iu ajn sekundo povas estiĝi tia, kia vi estis”, – mi murmuris, turnante min kaj serĉante per la okuloj la ruĝan tablojdon de la pliigilo.
Kaj nun min afekciis la terura penso.
Mi kuris al la ruĝa tablojdo, kun grandega peno, ŝvitante, turnigis ĝin sur la randon. Ĝi atingis mian ŝultron.
Larmoj senesperaj, ne moligantaj la malĝojon, fluis el la okuloj.
– Kvietiĝu, – zumis en tiu malĝojega sekundo Aĥumdus.
– Certe, se vi antaŭvideme dispistus la tablojdon de la pliigilo, – tion do mi volis konsili, kiam vi tiel krude min silentigis… Sed, je via feliĉo, Aĥumdus ankoraŭ ekzistas; deĵetu la pereigantan neobeon… kaj mi do elpensos ion.
Mi komencis varmege aserti al Aĥumdus, ke mi tute fidas ĝian saĝecon.
– Bone, bone! – grumblante interrompis ĝi. – Do sidiĝu sur min, kaj ni flugos. Vi ne estas en infanĝardeno, tempas labori…
Mi surseliĝis, per ambaŭ manoj kaptinte la selkapon.
Aĥumdus krute startis supren, kaj tra malfermita vazistaso ni elflugis en la urbon.
Dum la unuaj minutoj de la flugo min naŭzis, kaj mi povis pensi pri nenio, nur penis ne rigardi malsupren, kie brulis fajroj de la nokta urbo kaj kvazaŭ grizaj arboj sen branĉoj leviĝis turoj al la ĉielo.
Poste mi ĉirkaŭrigardis.
Ni flugis ne al la placo, sed al tute alia flanko. Mi nekurae demandis, kial ĝi estas elektinta tiun ĉirkaŭvojon.
Aĥumdus respondis per severa edifo.
– Vi scias, amiĉjo, muŝoj simile al homoj ne naskiĝas tiaj kleraj, kia mi estis dum nia renkontiĝo. Verŝajne, en la juneco mi estis ne pli saĝa ol vi. Sed mi uzas ĉiun okazon, por per vojaĝoj kaj rigardado de la ĉirkaŭaĵo klerigi la racion.
Post longa flugado ni flugis en fenestron de kuirejo, kie malgraŭ la malfrua horo hejtiĝis bakforno kaj bolis kuvo kun ĉeriza konfitaĵo.
– La bonulino Katrin ne pardonus, se mi rifuzus gustumi ŝian kuiraĵon. Oni devas ĝojigi la proksimajn, – zumis Aĥumdus.
Katrin, malgranda, dika maljunulino, iom bizare demonstris la ĝojon. Ŝi kaptis longan viŝilon kaj, turnante ĝin en aero, kriis:
– Kŝ, malbenita, eĉ nokte ne ekzistas ripozo.
Ni kun Aĥumdus feliĉe eskapis la danĝeron. Aranĝinte sin sur la plafono kaj rigardante al la folioj de bruna glua papero ”morto al la muŝoj”, kuŝigitajn sur tablo kaj fenestrobreto, Aĥumdus diris:
– Diabla inventaĵo. Mi pensas, ke se sur la tero laŭ justo reĝus la muŝoj kaj mi estus la Ĉefa Muŝo, mi neniam permesus fari tiajn kaptilojn por homoj. Kvankam, kiu scias, – pensoplene zumis ĝi post minuto, – la malkreskuloj ploras, kiam ilin ofendas la kreskuloj, sed estiĝante kreskuloj, mem ofendas la malkreskulojn. Ĉio relativas; vi, simplulo, tion ne komprenos.
Aĥumdus akiris antipatian manieron nomi min simplulo kaj eĉ – stultuleto. Sed kion oni faros, se mia estonteco dependis de ĝi? Kaj ekzistas alinomoj pli malbonaj.
Tuj mi ne povas rememori, sed certe multaj alinomoj estas multe pli ofendaj.
Do ne gustuminte ĉerizan konfitaĵon, ni flugis el la kuirejo.
Kiam ni estis super la placo, Aĥumdus decidis viziti la urbodomon.
– Vi konatiĝos kun artaĵoj, atentindaj kaj ne por tiu simplulo!
En duonmalhelo de la urbodomo mi vidis, etendinta laŭ la muro laŭ ĝia tuta longo, pentraĵon. En ĝi estis bildita Bufo la Naŭa Enelfleksita, kiun mi tuj ekkonis, rememorinte la rakonton de la Instruisto, apud li Alfonsio Kompleza kun francisko – verŝajne, filo de tiu Alfonsio Kompleza, kiu mem sin ekzekutis, Alfonsio Antaŭvidema kaj plu longa vico de figuroj. Malantaŭ ĉiu staris la morto kun falĉilo.
Ni flugis laŭlonge de la pentraĵo; subite en stela lumo mi vidis la Princinon. Al ŝi el la profundo de la pentraĵo kaŝe proksimiĝis la morto. Tio afekciis min tiel, ke mi ekkriis. Ke mortemaj estas ĉiuj tiuj Bufoj kaj Alfonsioj – tio tre bonas. Kaj mi estas mortema; do kio, nenio fari.
Sed la Princino! Ŝi vivu eterne! Ie malproksime, sed ŝi tamen vivu.
Mi enpensiĝis kaj preskaŭ ne rimarkis, ke ni flugis el la urbodomo, transis la placon kaj tra la malfermita fenestro penetris la turon.
Komenciĝis la ĉefaĵo.
La Magistro sidis ĉe la tablo, movita al la volba fenestro.
Antaŭ li kuŝis malnova leda monujo kaj areto de moneroj. La Tondilo apogis sin al la muro. Metinte la monerojn en la monujon, la Magistro levis la okulojn, plenaj de tia amo, ke ĝi povus degeligi eĉ feran koron.
– Kiom vi kalkulis? – klakvoĉe demandis la Tondilo.
– Tri orajn, naŭ arĝentajn kaj kvardek sep kuprajn, – kulpe respondis la Magistro.
– Tiom do vi akumulis dum la longa vivo?!
– Sed mi ankoraŭ havas vin, bela Tondilo, do vi ne kostas ĉiujn riĉaĵojn de la mondo?! – diris la Magistro.
– Enamiĝintaj muŝoj almenaŭ ne blindiĝas kaj ĉiam diferencigos muŝfungon de ĵaro da konfitaĵo, – juste rimarkis Aĥumdus. Ĝi aranĝis sin sur la plafono, kaj mi pendis kapmalsupren: kun tiaj neoportunaĵoj oni devas humili, se oni uzas muŝon kiel kurbeston.
– Absurde! – klakis la Tondilo. – Ĝis vi ne akumulos milon da oraj, ne arogu eĉ rigardi miaflanken. O, mi nefeliĉa.
Aliaj, veraj majstroj, faras verajn aĵojn el vera metalo – franciskojn, hakilojn, lancojn. Kaj vendas por vera oro. Sed vi… Ĉiuj figuretoj, kiujn vi nokte modlas el la luna lumo, viviĝas kaj forflugas.
– Ili revenos, – malkuraĝe kontraŭdiris la Magistro.
– Antaŭ la sunsubiro, kiam la nokto proksimiĝas, tiuj kreitaj de mi al mi revenas.
– Foriru en vian kameron. Mi ne volas vin vidi! – ordonis la Tondilo.
Kiam la Magistro eliris, la Tondilo tuj iris al la fenestro kaj, kondukante la pupilojn sub la suprajn palpebrojn – tio estas mode ĉe la versplektuloj, – klakis:
Junuloj – batalanto, matroso, poeto!
Aŭskultu la vortojn de mia dekreto:
Nur fero amendas,
Kun fero la sort’ dividendas.
Eternan malvarmon havanta,
Torenton de l’ viv’ haltiganta,
Estas ĝi.
”Malagrablegaj versaĉoj”, – ekpensis mi. – ”Br-r!”
Dume Turroputo eliris el la fendo, kie li kaŝiĝis, etendis la mantelon, kiel pavo etendas la voston, leviĝis sur la piedpintoj, kaj kiam la Tondilo eksilentis, tuj hojlis, kvazaŭ ŝakalo al la luno.
– O plej bela, saĝa kaj mirakla! Donacu minuton da atento al fremdlandano, kiu survoje al vi venkis miloj da ŝtormoj kaj batalis kontraŭ legioj da monstroj. Mi ĉirkaŭveturis la tutan mondon, kaj ĉie, en landoj, multeloigitaj kaj senhomaj, popoloj, donacitaj de la genio de versarto kaj senvoĉaj pro sia sovaĝeco, loĝantoj de duoninsuloj, insuloj kaj arĥipelagoj kantis himnojn honore al vi, o Tondilo!
Kia senhontema absurdaĵo! Sed se vi nur vidus, kio fariĝis kun la Tondilo dum Turroputo hojlis. La brusto de ĝi pasie leviĝadis, sur la vangoj ruĝkolore elpaŝis freŝa rusto, la pikantaj okuletoj briladis.
– Aĥ, kion vi diras, – afekte ĝi klakis. – Certe mi scias, kiel iuj ŝatas min. Min do ne tuŝas la Magistro, almoza oldulaĉo, eĉ tiu Junulo – la ŝtona kaj, mi arogas diri, el bona familio, ne kondukas de mi la rigardon…
Sed tamen, kvankam mi estas dorlotita pro atento, tio, kion vi diras pri la insuloj, duoninsuloj kaj arĥipelagoj, – se tio estas vera, mi do ne toleras flaton…
– Nur milono de la vero, o nekomparenebla! Milionon da buŝaj onidiroj disportiĝis tra la mondo, ke vi, de beleco plia ol Afrodita, kaj de saĝeco de Zeŭso, ankoraŭ pli alta ol ĉiuj en la subluna mondo leviĝis en la dia arto de tranĉado el papero. Prenu, nekomparenebla, tiun ĉi folion kaj blindigu fremdlandanon per via arto.
– Papero estas magia… La Magistro ne permesas tuŝi ĝin, – jam koncedante kontraŭdiris la Tondilo.
– La placo de magio estas en la magiaj fingretoj. Mi arogos konsili faldi la paperon duoble. Plu! Plu!! Plu!!!
Nun tranĉu.
Kelkaj dekoj da paperaj figuretoj glitis el la manoj de la Tondilo kaj, falinte sur la plankon, viviĝis.
– La egalaj hometoj! – softe aĥis Aĥumdus. Ĝi tute tremis. La unuan fojon mi vidis Aĥumdus timigita. Verŝajne ĝi jam puŝiĝis kun la egalaj hometoj. Mi ankaŭ sentis angoron, mi ja memoris la rakonton de la Instruisto pri la Regno de Buf’ la Naŭa, kaj la vortoj de li: ”Timu la egalajn hometojn!”
La Tondilo ŝatis la laboron; la figuretoj deke kaj cente faladis sur la plankon. Viviĝinte, ili viciĝadis kolumne kaj komencadis marŝi.
– Unu… Du… Unu… Du, – ekdancante kaj ridaĉante, komandis Turroputo.
De ie ĉe la hometoj aperis pikoj kaj tamburoj.
– Mi ne povas, – diris Aĥumdus, flugante en magistran kameron.
La Magistro, kiel li estis vestita, dormis sur la streta fera lito.
Apud li sur tabureto kuŝis la monujo. Laŭ la muroj rampis oniskoj, striete fluis akvo; la kamereto similis al kamero de prizono.
Sed ĉi tie ne ekzistis la egalaj hometoj kaj malica Tondilo, kaj ĉi tie oni spiris pli facile…
– Ni ripozu, – zumis Aĥumdus, aranĝante sin sur la plafono kaj fermante la okulojn.
Tra la pordon enkuris Turroputo. Ŝtele ĉirkaŭrigardinte, li klinis sin super la Magistro, tuj rektiĝis kaj malaperis.
Mi pensis, ke Turroputo ŝtelis ĉe la Magistro liaj veaj groŝoj, sed la monujo kiel antaŭe kuŝis sur la tabureto, kaj mi kvietiĝis.
– Ne, ne, – angore zumis Aĥumdus. – Ion fian li faris.
La Magistro en dormo spiris egalmezure kaj kviete. Ni denove flugis en la unuan ĉambron. Turroputo staris sur la fenestrobreto. Svinginte la mantelon, li diris:
– Mi foriras, dia, por verki en silento honore al vi genian poemon, dum la frido de via amo plenigas mian koron. En la Glacia Mondo estos feliĉaj nur ni ambaŭ – vi, Tondilo, kaj mi!
Jen, signife, kiel malproksime iris la afero! Kaj kia ”Glacia Mondo”?! Turroputo komencis rapide malsupreniri, elklariĝis, ke sub la hedero en muro de la turo ekzistas fera ŝtuparo.
– Ni flugu, – en afekcio zumis Aĥumdus.
En la pordo aperis la Magistro. Li iris, duonferminte la okulojn kaj etendinte antaŭen la manojn, kvazaŭ en sonĝo. Lia vizaĝo estis tre pala.
Ĉiuj kandeloj samtempe estingiĝis, kvazaŭ de blovego, sed mi ne sentis venton.
En la ĉambron penetris la fosto de neordinare brila lumo de la luno!
Aŭdeblis intersonoro de la urba horloĝo:
Donn-donn-donn –
Tiu kanto pri tio, ke:
Ne poltronu, kaj rev’ plenumiĝos!
Se vi amos, la rev’ plenumiĝos!
Kaj nigra malĝoj’ forgesiĝos.
La Magistro kondukis per la manoj laŭ la luna radio, kvazaŭ ion modlis el ĝi. En la radio aperis – mi ne scias, kiel diri alimaniere – la Princino. Neniam ŝi estis tiel bela, kiel en tiu momento.
Aĥumdus softete aĥis, kaj ĉe mi la okuloj pleniĝis de larmoj.
– Bonan tagon, patro! – diris la Princino.
– Bonan tagon, knabino! – karese respondis la Magistro.
La steloj diras, ke en ĉi tiu nokto finiĝos la ekzorcizo, per kiu Turroputo envultis vin. Estu tiel! Estu via koro denove amema kaj kompatema. Ĉu ĝi reviviĝos, via kompatinda koro?
La Princino silentis. Nur malĝoja rideto eklumis en ŝiaj bluaj okuloj.
– Vi devas renkontiĝi kun Silvero, – daŭrigis la Magistro.
– Hodiaŭ ĉio decidiĝos!
– Se vi ordonas, patro, mi iros.
Ŝi malaperis malantaŭ la fenestro. La Ŝtona Junulo – tio estas, verŝajne, en tiu momento li estis ne tute ŝtona – nepacience paŝis al la bordo de la tegmento.
”Li do nenion vidas kaj aŭdas. Nun li falos kaj disrompios”, – mi pensis kaj, rememorinte pri mia magia laĉo, plenforte dissvingis ĝin kaj ĵetis ĝin trans la strato.
La Junulo, liginte la laĉon al la gargojlo, malleviĝis sur la placon.
La laĉo volviĝis globe, retraflugis al mi kaj, kvazaŭ nenio okazus, eniĝis en la kunligaĵon.
Starante ĉe fenestro de la turo, la Magistro akompanis per rigardo la Princinon kaj Junulon, forantaj sur la placo iluminita de la luna lumo.
Aŭdeblis malica klako de la Tondilo, pri kiu mi preskaŭ tute forgesis:
– La kanajlo rigardis ŝin, sed ne min, tiu junulaĉo, nur afektinta ŝtona. ”La bela Princino…” La mondo freneziis de beleco. Se mi povus, mi eltranĉus la emon al beleco jam en bebeco, kiel oni forigas la adenoidojn.
Tiam regnus mi, Tondilo, kaj la malsaĝaj Princinoj havus nenion por fari en la mondo… Negrave, min amas la riĉa kaj nobla fremdlandano. Kaj se… Finfine taŭgos la oldulaĉo Magistro…
La Tondilo parolis softe, preskaŭ flustre. Tamen por ni kun Aĥumdus ĉio do estis aŭdebla! Kial do la kompatinda Magistro nenion aŭdis?
– La enamiĝintaj muŝoj almenaŭ ne surdas, – enpensante zumis Aĥumdus.
– Ŝajnas al mi, ke tio estos timinda, sed, verŝajne, la plej feliĉa nokto, – diris la Magistro.
Ni flugis el la turo.
– Je Turroputo! – entuziasme zumis Aĥumdus.
Ni atingu la Sorĉiston kaj forigu lin, alie li ekzistigos tian…
– Kiel ni lin forigos? – malkuraĝe demandis mi.
– Mi jam elpensos, Simplulo! Kredu al Aĥumdus!
En la hela nokto blovetis malvarmego. Nigra ombro kuŝiĝis sur la placon. ”Don”, – la lastan fojon sonoris la horloĝo, kaj aŭdiĝis tute aliaj sonoj, kvazaŭ iu per tranĉilo skrapus laŭ vitro. ”Tĵarĉ-tĵarĉ-tĵarĉ”, – raŭkis la horloĝo.
Inverse al fremda kaj surda jarcent’…
La blinda, la muta.
Al lando de nokto, malvarmo kaj vent’.
Al ver’ krucimita, reganta malver’;
Al leĝoj sangitaj, skribitaj de fer’;
Al kant’, kiun pelas kronita punist’.
. . . La blinda, la muta jarcent’.
Tĵarĉ… Tĵarĉ… Tĵarĉ…
La horloĝo ripetadis kaj ripetadis la timindajn liniojn.
– Kion tio signifas? – timigite demandis Aĥumdus.
– Mi ne scias… Eble al la horloĝo ŝajnas, kvazaŭ revenas la mezepoko?! – respondis mi.
– La mez-epoko?! Hm! – zumis Aĥumdus en sia kutima instrua tono. – Ne plu tiel malbone. La ”meza”, certe, estas malpli bona ol la ”bona”, sed pli bona ol la ”malbona”. Oni ne bezonas esti muŝo por elpensi tion.
– Ne… Ne! – diris mi, penante rememori ĉion, kion mi lernis en la lernejo pri la terura mezepoko. –
Tiam estis tiaj ekzekutistoj – inkvizistoj. Ili bruligadis sciencistojn, ĉar ili rigardis al la steloj. Ili bruligadis knabinojn, ĉar ili estis belaj kaj ĝojaj, pli amis danci ol aŭskulti homiliojn. Kaj ili bruligadis bonajn homojn, kiuj skribis librojn, mokantajn kaj damnantajn la ekzekutistojn.
– Strangaj estaĵoj estas homoj, – zumis Aĥumdus. –
Ne, muŝoj ne bruligas muŝojn…
En la fenestro aperis la Magistro.
– Katastrofo! – li ekkriiis. La ŝlosilo estas ŝtelita! La horloĝo ekiris inverse. Ĉu denove Turroputo?!
Aŭdinte la vortojn de la Magistro, Aĥumdus krute ĝiris, kaj ni denove flugis al la turo.
– Kiu estis ĉi tie, dum mi dormis? Mi petegas vin,
Tondilo, diru la veron! – demandis la Magistro, paŝinte internen de la ĉambro.
– Neniu, Magistroĉjo! – per klakanta mensoga voĉo respondis la Tondilo. – Mi ne foriris de vi eĉ unu paŝon, ĉiam depelis tedantajn kaj malsaĝajn muŝojn.
– La kovarda Tondilo! – indigninte zumis Aĥumdus.
– Sed mi ankoraŭ kvitos kun vi.
Post paŭzo la Magistro laŭte diris:
– Mi kredas al vi. Oni ne povas perfidi homon, se li tiom vin amas…
Kompatinda Magistro, mi ankaŭ kredas al homoj. Sed kio mi estas? ”Simplulo”, – kiel esprimas sin Aĥumdus.
Sed la plej sciplena homo devus scii, al kiu kredi kaj al kiu ne. Alie por kio taŭgas tuta lia dokteco?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.