|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() PIZULO KAJ SIMPLULOAŭtoro: Aleksandro Ŝarov |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En tiu jaro la 25-an de junio mi aĝis dek tri. Onjo Elza vekis min matene kaj diris:
– Vi ne plu malgrandas, nun vi devas mem perlabori vian panon.
Mi ektimis. Mi preskaŭ ekploris, sed teniĝis. Onjo Elza ja ne estas malica, sed nur tre malriĉa. Kaj el ŝiaj infanoj unu estas malpli granda ol la alia.
Mi ellitiĝis kaj la lastan fojon rigardis al miaj gekuzetoj.
Onjo Elza rostis por adiaŭo plenan paton da terpomoj kaj, dum mi manĝis, preparis aĵojn por vojo:
– Jen pura ĉemizo, jen pano kaj lardo. Kaj jen estas la panja heredo: neŝirebla laĉo, neestingebla karbeto, ŝlosilo, tranĉilo kaj kupra groŝo.
Ŝi kondukis min ĝis la arbara vojeto kaj ŝovis en la manojn la kunligaĵon kun la aĵoj.
– Iru al ĉiuj kvar flankoj. Kvankam vi ne altkreskas, kaj per kompreno vin Dio preterumis, eble vi trovos vian feliĉon.
Nur gardu vin – al neniu donu la kunligaĵon!
Mi rigardis al la malnova traba domo sub la pajla tegmento, kie mi loĝis dum dek jaroj ekde la panja morto, kaj iris laŭ la arbara vojeto.
Mi iras kaj pensas: ne tiel povra mi estas. Mi havas puran ĉemizon, panon kaj lardon. Mi havas neŝireblan laĉon, neestingeblan karbeton, ŝlosilon, tranĉilon kaj kupran groŝon. Kial panjo lasis al mi la ŝlosilon? Domon mi ja ne havas.
Ĉiam pli densa kaj malhela estiĝis la abiaro. Grizaj likenoj pendis de la maljunaj abioj, la pinglaj branĉoj interplektiĝis tiel, ke oni ilin ne trairos. Mi laciĝis, tute perdis la vojon, kiam mi aŭdis: iu iras tra la arbaro – la branĉetaĵo knaras, kaj laŭte kantas:
Turroputo.
Puto… Turro…
Por mi ĉio malfermiĝas,
La tuta mondo estas klara.
Bona – stulta! Fia – riĉa!
Turroputo.
Puto… Turro…
Al mi ĉio subordiĝas.
Grizaj lupoj,
Neĝblizardoj.
Mensogemaj vagfajretoj,
Kiuj montras la vojeton,
Ne havantan la komencon.
En la fin’ – senfunda marĉo
Kaj kaban’ sur kokpiedoj.
Kiel mi ĝojis pri la homa voĉo! Mi eĉ ne atentis, ke la kanteto estas stranga kaj timinda, kaj plenforte kriis:
– Uhu!… Uhu!!
En la sama sekundo de post la arboj venis maljunulino kun hokbastono, en blanka tuko. La nazo estis ruĝa, la okuloj cirklaj kiel tiuj de strigo. Pri tio mi ne atentu.
Kia oni naskiĝis, tia oni estu.
La maljunulino ridetis, metis fingron al la buŝo kaj flustris:
– Ts!… Ĉu vi ne aŭdas, ke ne malproksime vagadas la sorĉisto Turroputo? Feliĉe vi renkontiĝis kun mi, tia mirinde kaj surprize kaj terure bona oldineto. Mi elkondukos vin al la vojeto, ne havanta komencon, en la fin’
– senfunda marĉo kaj kaban’ sur kok’… Ba, mi, maljuna, misbabilis… Mi kondukos vin el la arbaro al varmeta dometo, nutros vin per bongusta vespermanĝo, enlitigos vin sur molan kusenegeton. Donu al mi la kunligaĵon – vi ja estas laca, mi vidas, kaj ni eliĝu pli rapide la arbaron, alie estiĝos malhele…
Mi memoris la adiaŭajn vortojn de onjo Elza kaj volis kaŝi la kunligaĵon post la dorso, sed ne sukcesis. La maljunulino kaptis la kunligaĵon, sed tuj deĵetis la manon, kriis, blekis, saltis pli alte ol la plej alta pino, turbis tiel, ke leviĝis vento, kiu arkigis la arboj kaj ĵetis min teren, ululis ”u-u-u” kaj malaperis.
Mi leviĝis de la tero kaj pensis: ĉu vere mia karbeto estas tia arda?
Mi tuŝis la kunligaĵon, sed ĝi estis tute malvarma, nur iomete lumis. Kaj tio tre konvenis – jam venis nokto, malvarma, venta, neniu steleto en la ĉielo.
Mi demandus nian lernejan instruistinon aŭ onjon Elza pri la kunligaĵo – kia miraklo ĝi estas? Ili ja multon scias! Sed neniun mi havas nun por demandi.
La lumo ĉiam fortiĝis. Ŝajnis, ke tute apude iu preteriras, ekodoris kvazaŭ je varmo, kaj blubluaj okuloj rigardis al mi kaj ridetis.
Kio nur ne miraĝos en la malhela abiaro!
Ŝajnis, ke mallaŭta arĝenta voĉo flustras: ”La panja testamenta karbeto lumas nur al bonaj homoj. Al malbona homo lumas nur fenestroj de magiulina kabano.”
Mi ĉirkaŭrigardis kaj vidis la vojeton. Mi iris kaj iradis laŭ ĝi ĝis kiam mi eliĝis en arbarrandon, kampon. Mi manĝis iom da pano kun lardo, fosiĝis en pajlan stakon, metis sub la kapo la kunligaĵon kaj ekdormis.
Kaj matene mi vidis – proksime, post la kampo estas urbo.
La unuan fojon en la vivo mi trafis urbon. Kiom da magazenoj kaj metiejoj ĉi tie, kiom da glaciaĵistoj, kiuj rulas la ĉaretojn, tutvoĉe laŭdante sian varon, kiom da festvestitaj pasantoj; eĉ la kapo rondiris.
Kiel do ĉi tie oni ne trovos feliĉon!
Sed kiun ajn mi demandis pri laboro, ĉiuj forpelis min – kaj glaciaĵisto, kaj botisto, kaj kuiristo. Eĉ la ĉerkisto prikrietis min:
– Iru, iru, malgrandulo. Alie vi ŝtelos ion.
Ĉu ĉerkon mi ŝtelos?!
Mi haltis ĉe tajlorejo kaj pensis: ”Nenio fareblas, se oni naskiĝis malfeliĉa.”
Subite la Tajlora Majstro mem malfermis la pordon kaj geste logis min. Li havas gravan vizaĝon, la nazo estas ruĝa, preskaŭ brulanta, la okuloj estas rondaj kaj flavaj, kiel tiuj de strigo.
– Kunkudru, – li diris, – ĉi tiujn du pecojn da ŝtofo – la bluan kaj flavan, dudek kudrerojn per la blankaj fadenoj kaj la dudek per la nigraj. Se vi sukcesos, vi estos tajlora submajstro. Donu la kunligaĵon, por ke ĝi ne malhelpu, kaj ek al la afero.
Sed mi, certe, la kunligaĵon ne fordonis.
Kiel bone estas sidi sur alta tablo ĉe hela vitrino kaj ilumi per akuta kudrilo, iufoje rigardante al preterpasantoj.
Mi tre penis, sed apenaŭ mi sukcesis fari dudek perfektajn kudrerojn per blankaj fadenoj kaj sep per la nigraj, kiam laŭ la strato preterpasis – aŭ preterflugis? – ŝajnas, ke ŝi ne tuŝis per ŝuetoj la pavimon – Princino.
Kun ora harligo kaj blubluaj okuloj.
Mi tuj rekonis la Princinon, ĉar mi vidis ŝin multfoje en la libro kun koloraj bildoj, kiun antaŭ longe legis al mi panjo.
La Princino estis ankoraŭ pli belega ol tiu en la libro.
”Tial ŝi estas tiel mirakle bela, – mi divenis, – ĉar ŝi estas viva, sed ne pentrita.”
La Princino turnis al mi la kapon kaj ridetis.
Aŭ ĉu ŝi elŝovis la langon? Miaj manoj malleviĝis, kaj la ŝtofo falis planken.
Mi rekonsciiĝis pro la kolera voĉo de la Majstro:
– Vi nur kornikojn kalkulu!
Mi bone memorfiksis ĉi tiujn vortojn, ĉar en la sama sekundo preter la tajlorejo flugis blanka Kolombo.
– Ĉu vi vidis la Kolombon? – mi demandis Tajloran Majstron. – Ĉu vi vidis la Princinon?
– Ĥa-ĥa! Mi ja diris, ke vi nur kornikojn kalkulu, – kriis la Majstro. – Foriĝu! Sed la kunligaĵon mi prenos pro tio, ke vi damaĝis la laboron.
Li kaptis min, sed mi elturnis min kaj forkuris.
Mi iris, kien la okuloj rigardas, ĝis kiam mi aŭdis dolĉan voĉeton:
– Ĉu vi serĉas laboron, knabo?
Sur la sojlo de rozkolora dometo kun la blua tegolo staris ruĝnaza dikulo kun rozkoloraj vangoj kaj flavaj okuloj.
Li malfermis la pordon, kaj mi ekvidis bluan fortepianon kun levita flugilo.
– Se vi sukcesos en ekzameno, vi fariĝos disĉiplo de mirinde kaj surprize Granda Maestro, tio estas mia disĉiplo, – li diris, kiam mi sidiĝis sur rozkoloran seĝon ĉe la blua fortepiano. – Por atingi ĉi tiun grandegan feliĉon, vi devas fortepiani la bonstilegan pastoralon, komponitan de mi. Vi devas dudekfoje karesege, pianissimo, tuŝi la blankajn klavojn, kaj poste dekfoje forte, kresĉendo, bati la klavojn nigrajn. Komencu!
Mi tuŝis la blankajn klavojn, kaj la Maestro, klininte la kapon, flustris:
– Dolĉe! Dolĉete! Dolĉege! Plej dolĉe! Delikate! Delikatete!
Delikatege! Kortuŝe! Kortuŝege! Superkortuŝege!
Iufoje li murmuris sub la nazo:
Turroputo.
Puto… Turro…
Por mi ĉio malfermiĝas,
L’ tuta mondo estas klara.
Bona – stulta! Fia – riĉa!
Kie mi aŭdis ĉi kanteton? La Maestro apenaŭ batis per ora kamertono la flugilon de la fortepiano.
– Tiel… tiel… Ankoraŭ unu peno, kaj vi fariĝos la ŝatateta disĉiplo de mirinde kaj surprize Granda Maestro.
Tiel…
En tiu tempo preter la fenestro preteriris – aŭ preterflugis – la Princino. Anstataŭ dudekfoje pianissimo tuŝi la blankajn klavojn, mi rapide – vivo, eĉ vivissimo – saltis el la rozkolora dometo de la Maestro.
– Kien vi? – li kriis.
Sed kial mi okupiĝu pri la rozkolora Maestro, ĉiuj maestroj en la mondo: pli gravis ja la Princino.
Super ŝia ora kapo flugis la sama Kolombo.
– Bonvolu, bonvolu ne malaperi, alie mi mortos, – diris mi post la knabino.
Ĝuste tiam ŝi ekridetis.
Sed, eble, ŝi elŝovis la langon, aŭ montris la nazon, aŭ faris grimacon, fariĝinte ankoraŭ pli bela.
Rigardinte al mi, ŝi diris:
– Kiam leviĝos la luno, venu al la granda kverko sur la arbarkampeto, mia knabo! Turnu vin per la dorso al la luno, fermu la okulojn kaj mezuru dudek paŝojn de la kverko al la kampeto, kaj poste dek paŝojn de la kampeto al la kverko.
Ŝi malaperis.
Venis la nokto, leviĝis la luno. Mi faris, kion postulis la Princino, sed ne ekvidis ŝin.
De malproksime alportiĝis la moka voĉo.
– Kun fermitaj okuloj oni ne kaptos feliĉon, mia knabo!
Aĥ, mi ordonis?! Do vi ĉiam faros nur tion, kion oni ordonas? Adiaŭ, kaj ne serĉu min.
Tra larmoj mi vidis: tra la arĝenta fosto de la luna lumo flugis la Kolombo. De ĝia dorso saltis panergranda gnomo en ruĝa kalpako.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.