|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJ POR HELENJOAŭtoro: Mamin Sibirjak |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ekdormas la alia okuleto de Helenjo, ekdormas la alia oreleto de Helenjo…
– Paĉjo, ĉu vi estas tie ĉi?
– Tie ĉi mi estas, infaneto…
– Ĉu vi scias, paĉjo? Mi volas esti reĝino…
Helenjo ekdormas kaj ridetas en sonĝo.
Ha, kiel multaj floroj! Kaj ĉiuj ili ankaŭ ridetas. Ili ĉirkaŭstaras ronde apud la liteto de Helenjo, intermurmuretas kaj ridas per delikataj mallaŭtaj voĉoj. Purpuraj floretoj, bluaj floretoj, flavaj floretoj, ĉielbluaj, rozaj, ruĝaj, blankaj, – kvazaŭ ĉielarko falis teren kaj disŝutiĝis en vivaj fajreroj, diverskoloraj fajretoj kaj gajaj infanaj okuletoj.
– Helenjo volas esti reĝino! gaje sonis la kampaj kampanuloj, balanciĝante sur graciaj verdaj trunketoj.
– Ha kiel ridinda ŝi estas! murmuretis la modestaj miozotoj.
– Sinjoroj, necesas serioze prikonsideri ĉi tiun aferon, atakeme entrudiĝis flava leontodo. – Mi almenaŭ tute ne atendis tion…
– Kion signifas – esti reĝino? demandis blua kampa cejano. – Mi kreskis en kampo kaj ne komprenas viajn urbajn morojn.
– Tre simple… enmiksiĝis roza kariofilo. – Tio estas tiel simpla, ke eĉ ne necesas klarigi. Reĝino – tio estas… tio… Ĉu vi do ne komprenas? Ha, kiel strangaj vi estas… Reĝino, tio estas, kiam floro estas rozkolora, kiel mi. Alivorte: Helenjo volas esti kariofilo. Ĉu tio ne estas komprenebla?
Ĉiuj gaje ekridis. Silentis nur la rozoj. Ili opiniis sin ofenditaj. Kiu ne scias, ke reĝino de ĉiuj floroj estas la rozo, delikata, bonodora, miriga? Kaj subite kariofilo sin nomas reĝino… Kia malbonaĵo! Fine unu rozo koleris, fariĝis tute purpura kaj ekparolis.
– Ne, pardonu, Helenjo volas esti rozo… jes! Rozo estas reĝino pro tio, ke ĉiuj ĝin amas.
– Jen, bone! diris kolere leontodo. Kion vi opinias pri mi?
– Leontodo, ne koleru, ni petas! admonis la arbaraj kampanuloj. – Tio malbonigas la karakteron kaj krome, tio estus nebela. Vidu, ni silentas, ĉar Helenjo volas esti arbara kampanulo, ĉar tio estas klara per si mem.
Estis multe da floroj, kaj ili tiel ridinde disputadis; la kampaj floretoj estis tute modestaj – konvaloj, violoj, miozotoj, kampanuloj, cejanoj, kampa kariofilo; sed la floroj kreskintaj en oranĝerioj iomete fanfaronis – rozoj, tulipoj, lilioj, narcisoj, levkojoj, kvazaŭ riĉaj infanoj feste vestitaj. Helenjo pli amis la modestajn kampajn floretojn, el kiuj ŝi faradis bukedojn kaj plektadis florkronojn.
Kiel ili ĉiuj estas bonaj!
– Helenjo tre amas nin, murmuretis la violoj. Ja ni aperas printempe unuaj. Apenaŭ la neĝo fluidiĝis, ni jam estas ĉi tie.
– Kaj ni ankaŭ, diris la konvaloj. – Ni estas ankaŭ printempaj floretoj… Ni ne estas kapricaj kaj kreskas simple en arbaro.
– Sed ĉu ni estas kulpaj, se estas tro malvarme al ni por kreski simple sur kampo? plendis la bonodoraj krispaj levkojoj kaj hiacintoj. – Ni estas tie ĉi nur gastoj, kaj nia patrujo estas malproksima, kie estas varme kaj neniam estas vintro. Ha, kiel agrable estas tie, kaj ni ĉiam sopiras pri nia kara patrujo… Ĉe vi norde estas tiel malvarme. Nin Helenjo ankaŭ amas, kaj eĉ tre…
– Ĉe ni estas ankau agrable, disputis la kampaj floroj.
– Certe, okazas kelkfoje granda malvarmo, sed tio estas utila… Kaj krome la malvarmo mortigas niajn plej grandajn malamikojn, kiel raŭpojn, kulojn. Se ne ekzistus malvarmo, estus tre malbone al ni.
– Ni ankaŭ ŝatas malvarmon, diris la rozoj.
Tion saman diris azaleoj kaj kamelioj. Ili ĉiuj amas la malvarmon, kiam ili preparas la florajn burĝonojn.
– Jen kio, sinjoroj, ni ĉiuj rakontu ion pri niaj patrujoj, proponis la blanka narciso. – Tio estas tre interesa . . . Helenjo nin aŭskultos. Ŝi ja amas nin…
Nun ekparolis ĉiuj en unu fojo. La rozoj rememoris kun larmoj la benitajn valojn de Ŝirazo, la hiacintoj parolis pri Palestino, la azaleoj pri Ameriko, la lilioj pri Egipto. La floroj kolektiĝis ĉi tien el ĉiuj terpartoj de la mondo. Plej multaj floroj alvenis de la sudo, kie estas tiom da suno kaj malestas vintro. Kiel bone estas tie! Jes, eterna somero! Kiaj grandegaj arboj kreskas tie, kiaj mirigaj birdoj, kiom da belulinoj – papilioj, similaj al flugantaj floroj, kaj kiom da floroj, similaj al papilioj!
– Norde ni estas nur gastoj, norde estas malvarme al ni, murmuretis ĉiuj sudaj floroj.
La enlandaj kampaj floretoj eĉ kompatis ilin. Efektive necesas havi grandan paciencon, kiam blovas malvarma norda vento, falas malvarma pluvo kaj neĝo. La printempa neĝeto certe rapide degelas, sed tamen ĝi estas neĝo.
– Vi havas grandegan mankon, klarigis la cejano, aŭskultinte tiujn ĉi rakontojn. – Mi ne disputas, vi eble estas kelkfoje pli belaj ol ni, kampaj floretoj, mi volonte konsentas pri tio… jes. Unuvorte, vi estas niaj karaj gastoj, sed via ĉefa manko estas tio, ke vi kreskas nur por riĉuloj; ni kontraŭe kreskas por ĉiuj. Ni estas multe pli bonaj… Jen mi, ekzemple; vi vidas min en la manoj de ĉiu vilaĝana infano. Kiom da ĝojo mi donas al ĉiuj malriĉaj infanoj! Ne necesas pagi monon por mi, sed sufiĉas nur eliri en kampon. Mi kreskas kune kun sekalo, tritiko, aveno…
Helenjo aŭskultis ĉion, pri kio rakontadis al ŝi la floretoj, kaj miris. Ŝi treege deziris mem vidi tiujn malproksimajn landojn, pri kiuj oni ĵus parolis.
– Se mi estus hirundo, mi tuj ekflugus, ŝi diris fine.
Kial mi ne havas flugiletojn? Ha kiel ĉarme estus fariĝi birdeto!
Ŝi ankoraŭ ne finis paroli, kiam alrampis al ŝi kokcineleto, vera kokcineleto, ruĝeta, kun nigraj makuletoj, kun nigra kapeto, kun tiaj maldikaj nigraj lipharetoj kaj nigraj maldikaj piedetoj.
– Helenjo, ni flugu! murmuris la kokcinelo, movetante la lipharetojn.
– Mi ne havas flugilojn, kokcineleto!
– Sidiĝu sur min…
– Kiel mi sidiĝos, kiam vi estas tiel malgranda?
– Nun jen, rigardu…
Helenjo komencis rigardi kaj miris ĉiam pli. La kokcineleto ordigis la suprajn malmolajn flugilojn kaj samtempe ĝi pligrandiĝis duoble; poste ĝi ordigis la malsuprajn flugiletojn, delikatajn kiel araneaĵo kaj fariĝis ankoraŭ pli granda. Ĝi kreskis, kreskis, ĝis fine ĝi estis tiel granda, tiel grandega, ke Helenjo povis libere sidiĝi sur ĝia dorso, inter la ruĝaj flugiletoj. Estis tre oportune.
– Ĉu vi sentas vin bone, Helenjo? demandis la kokcineleto.
– Tre bone.
– Nu, tenu vin nun pli forte…
En la unua momento, kiam ili ekflugis, Helenjo eĉ fermis la okulojn pro timo. Ŝajnis al ŝi, ke flugas ne ŝi, sed ĉio sub ŝi – urboj, arbaroj, riveroj, montoj. Poste ŝajnis al ŝi, ke ŝi fariĝas tiel malgranda – malgrandeta, kiel pingla kapeto, kaj krome tiel malpeza kiel lanuga semero de leontodo. La kokcineleto flugis rapide – rapide, tiel ke vento vere fajfis inter ĝiaj flugiloj.
– Rigardu, kio estas tie malsupre… diris al ŝi la kokcineleto.
Helenjo rigardis malsupren kaj ekmiregis.
– Ha kiom da rozoj – ruĝaj, flavaj, blankaj, rozaj!…
La tero estis kvazaŭ kovrita de viva tapiŝo de rozoj.
– Ni malsupreniĝu teren, kokcineleto! ŝi petis.
Ili malsupreniĝis, kaj Helenjo fariĝis denove granda, kiel ŝi estis antaŭe; kaj la kokcineleto fariĝis malgranda.
Helenjo longe kuradis sur la roza kampo kaj kolektis grandan bukedon da floroj. Kiel belaj ili estas – tiuj ĉi rozoj; kaj eĉ la kapo turniĝas pro ilia odoro. Se oni povus transporti tiun ĉi rozan kampon al ni, norden, kie rozoj estas nur karaj gastoj!
– Nu, nun ni flugu pluen, diris la kokcinelo, ordigante siajn flugilojn.
Ĝi denove fariĝis granda, – grandega kaj Helenjo – malgranda, – tute malgranda.
Ili ekflugis pluen.
Kiel bele estis ĉirkaŭe! La ĉielo estis tiel blua kaj malsupre ankoraŭ pli blua estis la maro. Ili flugis super kruta kaj ŝtonega bordo.
– Ĉu efektive ni flugos trans la maron? demandis Helenjo.
– Jes… Nur sidu trankvile kaj tenu vin pli forte.
Komence Helenjo timis, poste – ne. Krom ĉielo kaj akvo nenio restis. Sur la maro naĝis ŝipoj kiel grandaj birdoj kun blankaj flugiloj… Malgrandaj ŝipoj estis similaj al muŝoj. Ha, kiel bele, kiel bone! Kaj malproksime jam vidiĝis la mara bordo, malalta, flava kaj sabla, – marenfluejo de iu grandega rivero, unu tute blanka urbo, kvazaŭ ĝi estus konstruita el sukero. Kaj poste vidiĝis malviva dezerto, kie staris solaj piramidoj. La kokcineleto malsupreniĝis sur la bordon de la rivero. Tie kreskis verdaj papirusoj kaj lilioj – mirigaj, delikataj lilioj.
– Kiel bone estas ĉe vi, tie ĉi, Helenjo parolis kun ili.
Ĉu vintro ne ekzistas ĉe vi?
– Sed kio estas vintro? miris la lilioj.
– Vintro – tio estas, kiam neĝo falas…
– Sed kio estas neĝo?
La lilioj eĉ ekridis. Ili opiniis, ke la malgranda norda knabineto ŝercas. Vere, de nordo ĉiuaŭtune alflugas ĉi tien grandegaj amasoj da birdoj, kiuj ankaŭ rakontas pri vintro; sed ili mem ne vidis ĝin kaj rakontas pri tio, kion ili nur aŭdis. Helenjo ankaŭ ne kredis, ke vintro povas ne esti kaj sekve pelteto kaj varmaj ŝuoj povas esti ne necesaj.
Ili ekflugis pluen. Sed Helenjo ne plu miris pri la blua maro, nek pri la montoj, nek pri la dezerto bruligita de la suno, kie kreskas hiacintoj.
– Al mi estas varmege, ŝi plendis. – Nu, kokcineleto, vere ne estas bone, kiam daŭras eterne somero.
– Ne al tiu, kiu kutimis, Helenjo.
Ili flugis al altaj montoj, sur kies suproj kuŝas eterna neĝo. Ĉi tie ne estas tiel varme. Post la montoj komenci ĝis netraireblaj arbaroj. Sub la arkaĵo de arboj estis mallume, ĉar la suna lumo ne penetras tra la densaj supraĵoj de la arboj. Sur la branĉoj saltis simioj. Kaj kiom da birdoj estis – verdaj, ruĝaj, flavaj, bluaj… Sed plej mirigaj estis la floroj kreskantaj rekte sur arbaj trunkoj.
Estis floroj kun tute fajra koloro, floroj similaj al tute malgrandaj birdetoj kaj al grandaj papilioj, – la tuta arbaro kvazaŭ brulis de diverskoloraj vivaj fajretoj.
– Tio ĉi estas orkideoj, klarigis la kokcineleto.
Iradi estis neeble ĉi tie, ĉio interplektiĝis.
Ili flugis pluen. Jen grandega rivero inter verdaj bordoj.
La kokcineleto malsupreniĝis rekte sur grandan blankan floron, kreskanta sur la akvo. Tiajn grandajn florojn Helenjo ankoraŭ ne vidis.
– Tio ĉi estas sankta floro, klarigis la kokcineleto. – Ĝi nomiĝas Lotoso…
Helenjo vidis tiel multon, ke fine ŝi laciĝis. Ŝi volis reveni hejmen: ĉiuokaze hejme estas pli agrable.
– Mi amas neĝeton, diris Helenjo. Sen vintro ne estas bone…
Ili denove ekflugis, kaj ju pli alten ili supreniĝis, des pli malvarme fariĝis. Baldaŭ malsupre vidiĝis neĝaj kampoj.
Verdis nur la abia arbaro. Helenjo treege ĝojis, kiam ŝi ekvidis la unuan abieton.
– Abieto, abieto! ŝi ekkriis.
– Bonan tagon, Helenjo! ekkriis la verda abieto al ŝi de malsupre.
Tiu ĉi estis vera Kristnaska abieto. Helenjo tuj ekkonis ĝin. Ha, kia ĉarma abieto! Helenjo sin klinis, por diri al ĝi, kiel rava ĝi estas, sed subite ŝi ekfalis malsupren!
Ho, kiel terure! Ŝi turniĝis kelkajn fojojn en aero kaj falis rekte en molan neĝon. Pro timo Helenjo fermis la okulojn kaj ne sciis, ĉu ŝi estas viva aŭ malviva.
– Kiel vi alvenis ĉi tien, etulino? iu demandis ŝin.
Helenjo malfermis la okuletojn kaj ekvidis grizan – grizan ĝiban maljunulon. Ŝi ankaŭ lin tuj rekonis. Li estis tiu sama maljunulo, kiu alportas al la saĝaj infanoj Kristnaskajn abietojn, orajn stelojn, skatoletojn kun bombonoj kaj plej mirigajn ludilojn. Ho, li estas tiel bona, tiu maljunulo! Li tuj prenis ŝin sur siajn manojn, kovris ŝin per sia pelto kaj denove demandis:
– Kiel vi alvenis ĉi tien, malgranda knabineto?
– Mi vojaĝis sur kokcineleto… Ho, kiom mi vidis, aveto!
– Nu, nu!
– Mi konas vin, aveto! Vi alportas al la infanoj abiojn
* * *
– Nu, nu… Kaj nun mi ankaŭ aranĝas abion.
Li montris al ŝi longan stangon, kiu tute ne estis simila al abio.
– Ĉu tio estas abio, aveto? Tio estas ja simpla granda bastonego.
– Nu, jen vi vidos…
La maljunulo portis Helenjon en proksiman vilaĝeton, tute kovritan de neĝo. Elstaris el sub la neĝo nur tegmentoj kaj kamentuboj. La maljunulon jam atendis la vilaĝaj infanoj. Ili saltis kaj kriis:
– Abio, abio!
Ili alvenis al la unua dometo. La maljunulo prenis nedraŝitan garbon de aveno, ligis ĝin al la fino de la stango kaj starigis la stangon sur tegmenton. Tuj kunflugis de ĉiuj flankoj malgrandaj birdetoj, kiuj neniam forflugas dum vintro: paseretoj, hortulanoj, kaj ili bekpikis la grajnojn.
– Tio ĉi estas nia abio! ili kriis.
Al Helenjo subite fariĝis tre gaje. Ŝi por la unua fojo vidis, kiel oni aranĝas vintre abion por la birdoj. Ha, kia bona maljunulo! Unu pasereto, kiu plej multe klopodis, tuj rekonis Helenjon kaj ekkriis:
– Nu, jen estas Helenjo! Mi tre bone konas ŝin. Ŝi ne nur unu fojon nutris min per panpecetoj… Jes.
Kaj aliaj paseretoj ankaŭ rekonis ŝin kaj laŭte ekpepis pro ĝojo.
Alflugis ankoraŭ unu pasero, kiu montriĝis granda malpacemulo. Li komencis dispuŝadi ĉiujn kaj ekapti la plej bonajn grajnojn.
Helenjo ekkonis lin.
– Bonan tagon, pasereto!
– Ha, jen estas vi, Helenjo? Bonan tagon!
La malpacema pasero eksaltis sur unu piedeto, malice faris signon per unu okulo kaj diris al la bona kristnaska maljunulo:
– Helenjo volas esti reĝino… Jes, mi mem antaŭ nelonge aŭdis, kiam ŝi tion diris.
– Ĉu vi volas esti reĝino, etulino? demandis la maljunulo.
– Mi tre volus, aveto!
– Bonege. Nenio estas pli simpla: ĉiu reĝino estas virino kaj ĉiu virino estas reĝino… nun iru hejmen kaj diru tion al ĉiuj aliaj infanetoj.
La kokcinelo estis ĝoja foriri de tiu loko, antaŭ ol iu malmodesta pasero manĝos ĝin. Ili ekflugis hejmen rapide – rapide… Kaj tie jam ĉiuj floretoj atendis Helenjon.
Ili la tutan tempon diskutadis pri tio, kio estas reĝino.
Baju, baju, baju…
Unu okuleto de Helenjo dormas, la alia rigardas, unu oreleto de Helenjo dormas, la alia aŭskultas. Ĉiuj nun kolektiĝis apud la liteto de Helenjo: la kuraĝa leporo, kaj la pasero, la lasta muŝo kaj la malgranda kulineto, eĉ la lakteto, la kaĉeto kaj la kato Murko. Ĉiuj estas ĉi tie, ĉiuj estas apud Helenjo.
– Paĉjo, mi amas ĉiujn… murmuretas Helenjo. –
Mi amas, paĉjo, eĉ nigrajn blatojn…
Fermiĝis la alia okuleto, ekdormis la alia oreleto. Kaj apud la liteto de Helenjo verdas gaje la printempa herbo, ridas la floretoj, multaj floretoj: ĉielbluaj, rozaj, flavaj, blankaj, ruĝaj. Verda betulo kliniĝis super la liteto mem kaj murmuris ion dolĉe, dolĉe. Kaj la suno lumas, kaj la sablo flave brilas, kaj la blua mara ondo vokas al si Helenjon.
Dormu, Helenjo, dormu, belulino!
Baju, baju, baju…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.