|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJ POR HELENJOAŭtoro: Mamin Sibirjak |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Baju (Rusa interjekcio; rekantaĵo por dormigi infanojn), baju, baju!…
Unu okuleto de Helenjo dormas, la alia rigardas; unu oreleto de Helenjo dormas, la alia aŭskultas.
Dormu, Helenjo, dormu, belulino; kaj paĉjo rakontos fabelojn. Kredeble, ĉiuj estas tie ĉi: la kato, kaj la vilaĝa hundo, la griza museto, kaj la grileto sub la forno, la makulkolora sturno en kaĝo, kaj la malpacema koko.
Dormu, Helenjo, – tuj la fabelo komenciĝos. Jen la alta luno jam rigardas tra la fenestro; jen la straba leporo, kiu lame forkuras; jen la lupaj okuloj, kiuj eklumiĝas per flavaj fajretoj. Alflugas maljuna pasero al la fenestro, frapas per la beko sur la vitron kaj demandas: ”Ĉu baldaŭ?”
Ĉiuj estas ĉi tie, ĉiuj kolektiĝis; kaj ĉiuj atendas la fabelon por Helenjo.
Unu okuleto de Helenjo dormas, la alia rigardas, unu oreleto de Helenjo dormas, la alia aŭskultas.
Baju, baju, baju!…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.