|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJ POR HELENJOAŭtoro: Mamin Sibirjak |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |

Mamin Sibirjak estas unu el la plej fame konataj rusaj verkistoj kaj naskiĝis en la jaro 1852. Li skribis multajn rakontojn kaj romanojn, en kelkaj el ili estas bonege priskribita la vivo en la mineja regiono de la Uralaj montoj kun ĝiaj rabavidaj serĉantoj, kun ĝia severa militista regionestraro, ĝiaj ekspluatantoj, furioza malŝparemo kaj mallongdaŭra riĉeco. Ĉiuj liaj verkoj spiras vivecan veron kaj altan artecon; krom tio en ili estas multe da ago, malsimpla kaj interesa intrigo kaj malsameco de karakteroj kaj personoj.
Alia amata temo de Mamin Sibirjak estas la mondo de infanoj; li skribas ne nur pri infanoj, sed ankaŭ por infanoj, estante agema kunlaboranto de multaj porinfanaj gazetoj. Liaj fame konataj kaj belegaj rakontoj kaj fabeloj prezentas per sia arteco, sincera bonkoreco kaj spriteco rimarkindan ĉefverkon de la nuntempa literaturo. Plej grandan famon ĝuas liaj ”Fabeloj por Helenjo”, kiuj estas multfoje reeldonitaj kaj estas plej ŝatata infana legaĵo.
Moskvo, marto 1909.
N. Kabanov
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.