La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ POR HELENJO

Aŭtoro: Mamin Sibirjak

©2026 Geo

La Enhavo

Kiel vivis la lasta muŝo

I.

Kiel gaje estis somere… Ha, kiel gaje estis! Eĉ malfacile estas rakonti ĉion laŭorde… Kiom da muŝoj estis – miloj; ili flugadis, zumis, gajis… Kiam naski ĝis la malgranda muŝeto, ĝi ordigis siajn flugiletojn, –  al ĝi ankaŭ fariĝis gaje. Tiel gaje, tiel gaje, ke eĉ ne eblas tion rakonti. Plej interese estis, ke matene oni malfermis ĉiujn fenestrojn kaj pordojn – en kiun fenestron vi volas flugi, en tiun flugu!

– Kia bona estaĵo estas la homo! rimarkis la malgranda muŝeto, flugante de fenestro al fenestro. Ja por ni estas faritaj la fenestroj, kaj oni malfermas ilin ankaŭ por ni. Tre bone, sed precipe, gaje…

Ĝi milfoje elflugis en la ĝardenon, sidis tie sur verda herbeto, kun plezuro rigardis florantan siringon, la delikatajn folietojn de tilio, disvolvinta siajn burĝonojn, kaj la florojn sur la florbedoj. Ĝardenisto, ĝis nun nekonata de ĝi, jam antaŭe prizorgis ĉion. Ha, kiel bona li estas, tiu ĉi ĝardenisto! La muŝeto ankoraŭ ne estis naskiĝinta, kiam li jam ĉion preparis, ĉion, kio estas necesa por la malgranda muŝeto. Tio estis des pli miriga, ke li mem ne sciis flugi kaj iris kun granda malfacileco, – li iom ŝanceli ĝis kaj parolis tute nekompreneble.

– Kaj de kie aperas ĉi tiuj malbenitaj muŝoj? murmuris la bona ĝardenisto.

Kredeble, li, malfeliĉulo, parolis tion simple pro envio, ĉar li sciis nur surfosi bedojn, displanti florojn kaj surverŝi ilin per akvo, sed li ne povis flugi. La juna muŝeto intence ronde flugadis super la ruĝa nazo de la ĝardenisto kaj treege tedis lin.

La homoj ĝenerale estas tiel bonaj, kaj ĉie ili faras diversajn plezurojn precipe al muŝoj. Ekzemple, Helenjo matene trinkis lakton, manĝis panon kaj poste petis de onklino Olga sukeron, – tion ŝi faris nur por lasi al la muŝoj kelkajn gutojn da elverŝita lakto kaj ĉefe – pecetojn da pano kaj sukero. Nu, diru, kio povas esti pli bongusta ol tiuj pecetoj, precipe kiam oni flugadis la tutan matenon kaj malsatiĝis?… Sed la kuiristino Paŭlinjo estis ankoraŭ pli bona ol Helenjo. Ŝi ĉiumatene iris al magazeno nur pro muŝoj kaj alportis de tie mirige bongustajn aĵojn: viandon, iafoje fiŝon, kremon, buteron, –  unuvorte, la plej bona virino en la tuta domo. Ŝi perfekte sciis, kio estas necesa por la muŝoj, kvankam ŝi ankaŭ ne sciis flugi, kiel la ĝardenisto. Tre bona virino, unuvorte!

* * *

Kaj onklino Olga? Ho, tiu virino, ŝajne, vivis speciale nur por la muŝoj… Ŝi per siaj propraj manoj malfer18 mis ĉiumatene ĉiujn fenestrojn, por ke estu pli facile por la muŝoj enflugi, kaj kiam pluvis aŭ estis malvarme ŝi fermis la fenestrojn, por ke la muŝoj ne malsekigu siajn piedetojn kaj ne malvarmumu. Poste onklino Olga rimarkis, ke la muŝoj tre ŝatas sukeron kaj berojn, pro tio ŝi komencis ĉiutage kuiri berajn konfitaĵojn. La muŝoj certe tuj divenis, por kio ĉio estas farata, kaj pro dankemo rampis rekte en la pelveton kun bera konfitaĵo. Helenjo ankaŭ tre volonte manĝis la konfitaĵon, sed la onklino donis al ŝi nur unu aŭ du kulerojn da ĝi, por ne senigi la muŝojn. Ĉar la muŝoj en unu fojo ne povas forman ĝi ĉion, onklino Olga konservis la restaĵon de la konfitaĵo en vitraj skatoloj (tial ke ĝin ne formanĝu la musoj, al kiuj konfitaĵo tute ne konvenas); kaj poste ŝi elmetis ĝin ĉiutage al la muŝoj, kiam ŝi trinkis teon.

– Ha, kiel bonaj ĉiuj estas! ekkriis ravita la juna muŝeto, flugante de fenestro al fenestro. Eble estas pli bone, ke la homoj ne scias flugi. Tiam ili fariĝus muŝoj, grandaj kaj manĝemaj muŝegoj, kaj certe mem formanĝus ĉion… Ha, kiel bone estas vivi en la mondo!

– Nu, la homoj tute ne estas tiel bonaj, kiel vi opinias, rimarkigis maljuna muŝo, kiu volonte murmuris. – Nur ŝajnas tiel… ĉu vi rimarkis la homon, kiun ĉiuj nomas ”paĉjo”?

– Ho jes. Tio estas tre stranga sinjoro. Vi estas tre prava, bona maljuna muŝo… Por kio li fumas sian pipon, kiam li bonege scias, ke mi tute ne toleras tabakan fumon?

Ŝajnas al mi, ke li tion faras malbonintence kontraŭ mi… Kaj li nenion deziras fari por muŝoj. Mi unu fojon provis la inkon, per kiu li ĉiam ion skribas, kaj mi preskaŭ mortis… Tio ĉi, fine, povas indignigi. Mi vidis per miaj propraj okuloj, kiel en lia inkujo dronis du tre belaj, sed nespertaj muŝetoj. Estis terura vidaĵo, kiam li eltiris per plumo unu el ili kaj faris sur sia papero grandan inkan makulon… Imagu vi, li kulpigis pri tio ĉi ne sin mem, sed nin! kie do estas justeco?

– Mi opinias, ke tiu ĉi ”paĉjo” entute malhavas justecon, kvankam li havas unu kvaliton, respondis la maljuna sperta muŝo: li trinkas post tagmanĝo bieron. Tio estas tute ne malbona kutimo! Mi devas konfesi, ke mi ankaŭ ŝatas bieron, kvankam poste mi havas kapturni- ĝon… Kion fari? Malbona kutimo!

– Mi ankaŭ ŝatas bieron, konfesis la juna muŝeto kaj eĉ iomete ruĝiĝis. – Al mi fariĝas poste tiel gaje, tiel gaje, kvankam la sekvantan tagon la kapo iomete doloras.

Sed ”paĉjo” eble nenion faras por la muŝoj pro tio, ke li ne manĝas konfitaĵon, sed nur metas sukeron en glason da teo. Laŭ mia opinio, estas neeble atendi ion bonan de homo, kiu ne manĝas konfitaĵon… Restas al li nur fumi sian pipon.

II.

La somero estis varmega, kaj ĉiun tagon aperis ĉiam pli da muŝoj. Ili faladis en lakton, en supon, en la inkujon, zumadis, flugadis kaj tedis ĉiujn. Nia malgranda muŝeto jam fariĝis granda muŝo kaj kelkajn fojojn riskis perei. La unuan fojon ĝi enigis siajn piedetojn en konfitaĵon, tiel ke ĝi apenaŭ sukcesis eliĝi, alian fojon pro duondormo ĝi surflugis brulantan lampon kaj preskaŭ ekbruligis siajn flugiletojn; trian fojon ĝi preskaŭ estis dispremita inter fenestraj kadroj, – unuvorte, la okazintaĵoj estis sufiĉe multaj.

– Kio estas tio? La vivo fariĝas neebla pro tiuj ĉi muŝoj! plendis la kuiristino; – kvazaŭ frenezaj ili ĉien eni- ĝadas… Necesas ilin ekstermi.

Eĉ nia muŝo komencis opinii, ke aperis tro multaj muŝoj, precipe en la kuirejo. Ĉiuvespere la plafono estis kovrita kvazaŭ per viva moviĝanta reto, kaj kiam oni alportis provizaĵon, la muŝoj sin ĵetis sur ĝin, kiel viva amaso, puŝadis unu la alian kaj treege intermalpaciĝis. La plej bonaj pecoj estis akirataj nur de la plej lertaj kaj fortaj, kaj al la ceteraj restis nur manĝrestaĵoj. Paŭlinjo estis prava.

Sed poste okazis io terura. Iun fojon, matene, Paŭlinjo alportis kune kun la provizaĵo tre bongustajn paperojn, t. e. ili fariĝis bongustaj, kiam oni dismetis ilin sur tele21 retoj, surŝutis pulvorigitan sukeron kaj surverŝis varman akvon.

– Jen bonega regalo por la muŝoj! diris la kuiristino Paŭlinjo, dismetante la teleretojn sur la plej videblaj lokoj.

La muŝoj mem divenis, ke tio estas farita por ili kaj gajamase ĵetis sin sur la novan manĝaĵon. Nia muŝo ankaŭ rapidis al unu telereto, sed oni forpuŝis ĝin maldelikate.

– Pro kio vi puŝas, sinjoroj? ĝi demandis ofendita. – 

Cetere mi ja ne estas tiel avida, ke mi forprenos ion de la aliaj. Tio estas tro malĝentila.

Poste okazis io stranga. La plej avidaj muŝoj malsani- ĝis unuaj… Ili komencis iri kiel ebriaj, poste ili tute faladis. Matene Paŭlinjo elbalais grandan teleron plenan da malvivaj muŝoj. Restis vivantaj nur la prudentaj, inter ili – ankaŭ nia muŝo.

– Ni ne plu volas la paperojn! pepis ĉiuj. – Ni ne plu volas!

Sed tamen la sekvantan tagon ripetiĝis la sama afero.

El la prudentaj muŝoj restis vivantaj nur la plej prudentaj.

Sed Paŭlinjo trovis, ke estas eĉ tro multe da tiaj plej prudentaj.

– La vivo estas neebla pro ili… plendis ŝi.

Tiam la sinjoro, kiun oni nomis paĉjo, alportis tri vitrajn tre belajn kloŝojn, enverŝis en ilin bieron kaj metis ilin sur telerojn. Tie kaptiĝis eĉ la plej prudentaj muŝoj.

Montriĝis, ke ĉi tiuj kloŝoj estis simple muŝkaptiloj. La muŝojn allogadis la biera odoro, ili eniĝis sub la kloŝon kaj tie pereis, ĉar ili ne sciis trovi elirejon.

– Jen nun bonege! aprobis Paŭlinjo.

Ŝi montriĝis entute senkora virino kaj gajiĝis pro la muŝa malfeliĉo.

Kio do estas bonega en tio? nur pripensu! Se la homoj havus similajn flugilojn, kiel havas la muŝoj, kaj se oni metus muŝkaptilojn grandajn kiel domo, ili ankaŭ enflugus tien. Nia muŝo, instruita per la maldolĉa sperto eĉ de la plej prudentaj muŝoj, entute ĉesis kredi al la homoj.

Ili nur ŝajnas bonaj, sed esence ne estas tiaj! – Ili okupas sin dum sia tuta vivo nur per tio, ke ili trompas la konfidemajn malfeliĉajn muŝojn. Ho, la homo estas la plej ruza kaj malbona besto, vere!

La muŝoj tre malmultiĝis pro ĉiuj malagrablaĵoj, kaj poste okazis nova malfeliĉo. La somero pasis, komenci- ĝis pluvoj, ekblovis malvarma vento, kaj unuvorte fariĝis malagrabla vetero.

– Ĉu efektive pasis la somero? miradis la restintaj vivantaj muŝoj. – Kiel do ĝi jam sukcesis pasi? Tio estas nejusta.

Tio estis efektive pli fatala ol venenumitaj paperoj aŭ vitraj muŝkaptiloj. Oni povis serĉi rifuĝejon kontraŭ la malbona vetero nur ĉe sia plej granda malamiko, t. e. ĉe sinjoro homo. Ho ve! nun la fenestroj ne plu estas malfermitaj la tutan tagon, sed nur iufoje – la fenestretoj.

Eĉ la suno mem lumas kvazaŭ nur por trompi la konfidemajn ĉambrajn muŝojn. Kiel plaĉas al vi ekzemple tia afero? Matene la suno tiel gaje enrigardas en ĉiujn fenestrojn, kvazaŭ ĝi invitus ĉiujn muŝojn en ĝardenon. Oni povus opinii, ke revenis la somero… Kaj jen la konfidemaj muŝoj elflugas tra la fenestreto, sed la suno nur lumas, ne varmigas. Ili flugas reen, – la fenestreto estas fermita. Multe da muŝoj pereis tiel dum la malvarmaj aŭtunaj noktoj, nur pro sia konfidemo.

– Ne, mi ne plu kredas, parolis nia muŝo. Nenion plu mi kredas… Se eĉ la suno trompas, al kiu oni povas konfidi?

Kompreneble kun la alveno de la aŭtuno ĉiuj muŝoj havis plej malbonan humoron. La karaktero malboniĝis preskaŭ ĉe ĉiuj. La antaŭaj ĝojoj entute malestis. Ĉiuj havis tiel malgajajn vizaĝojn kaj fariĝis tiel malviglaj kaj malkontentaj! Iuj eĉ komencis mordi, kio antaŭe tute ne okazis.

La karaktero de nia muŝo tiel malboniĝis, ke ĝi tute ne rekonis sin mem. Antaŭe, ekzemple, ĝi kompatis la aliajn muŝojn, kiam ili pereis, sed nun ĝi pensis nur pri si mem. Ĝi eĉ ne hontis diri laŭte, ke ĝi pensis sekrete:

– Nu, ili pereu – por mi pli multe restos!

Unue, la varmaj anguloj, en kiuj bonkonduta muŝo povas travivi la vintron, estas tute ne tiel multaj; due, estis tedaj la aliaj muŝoj, kiuj ĉie eniĝadis kaj kaptis el sub la nazo la plej bonajn pecojn kaj unuvorte kondutis sufiĉe senceremonie. Estis nun tempo por ripozo.

Tiuj aliaj muŝoj kvazaŭ komprenis tiujn malbonajn pensojn kaj mortadis pocente. Ili eĉ ne mortis, sed kvazaŭ ekdormis. Ĉiutage ili fariĝis pli malmultaj, tiel ke estis jam superfluaj la venenumitaj paperoj kaj la vitraj muŝkaptiloj. Sed por nia muŝo eĉ tio ne estis sufiĉa: Ĝi volis resti tute sola. Vi pensu nur, kia agrablaĵo: kvin ĉambroj kaj nur unu sola muŝo!

III.

Alvenis fine tia feliĉa tago. Unufoje matene nia muŝo vekiĝis sufiĉe malfrue. Ĝi jam de longe sentis nekompreneblan laciĝon kaj preferis sidi senmove en sia anguleto sub la forno. Sed nun ĝi sentis, ke io neordinara okazis. Estis sufiĉe nur alflugi al la fenestro, kaj ĉio kompreniĝis per unu fojo. Falis la unua neĝo… La tero estis kaŝita de hela blanka kovraĵo.

– Ha, jen kio estas vintro! rimarkis ĝi. – Tio ja estas tute blanka, kvazaŭ peco da bona sukero…

Poste la muŝo konstatis, ke ĉiuj aliaj muŝoj absolute malaperis. La malfeliĉuloj ne eltenis la unuan malvarmon, kaj ili ekdormis, kie ili okaze sin trovis. La muŝo en alia tempo kompatus ilin, sed nun ĝi nur pensis:

– Nu jen estas bonege… Nun mi estas tute sola!

Neniu manĝos mian konfitaĵon, mian sukeron, miajn pecetojn… Ha kiel bone!

Ĝi ĉirkaŭflugis tra ĉiuj ĉambroi kaj ankoraŭ unu fojon konvinkiĝis, ke ĝi estas tute sola. Nun estas eble fari ĉion, kion ĝi volas. Kaj kiel agrable, ke en la ĉambroj estas tiel varme! Vintro estas nur sur la strato, sed en la ĉambroj estas varme, gaje kaj komforte, precipe kiam vespere oni eklumigis lampojn kaj kandelojn. Pri unu lampo cetere okazis malgranda malagrablaĵo. La muŝo surflugis rekte sur la flamon kaj preskaŭ brulis.

– Tio ĉi estas kredeble vintra muŝkaptilo, – ĝi konsideris, viŝante la bruligitajn piedetojn… Ne, vi min ne trompos… Ho mi bonege komprenas ĉion! Vi volas bruligi la lastan muŝon? Sed mi tute ne volas… Jen la kuireja forno – ĉu efektive mi ne komprenas, ke tio ĉi estas ankaŭ muŝkaptilo?

Nur kelkajn tagojn estis feliĉa la lasta muŝo, sed poste subite ĝi enuis, tiel enuis, tiel enuis, ke ŝajnas eĉ neeble rakonti tion. Certe estis varme al ĝi, ĝi estis sata, sed poste – poste ĝi enuis. Ĝi flugadas, flugadas, ripozas, man26 ĝas kaj denove flugadas – sed ho ve, ĝi rekomencas enui poste ankoraŭ pli ol antaŭe.

– Ha, kiel mi enuas! pepis ĝi per la plej kompatinda, delikata voĉo, flugante de ĉambro al ĉambro. – Se nur restus ankoraŭ unu muŝeto, eĉ la plej malbona, sed tamen unu muŝeto…

Kiel ege suferis la kompatinda lasta muŝo pri sia soleco – neniu volis kompreni. Certe, tio kolerigis ĝin ankoraŭ pli, kaj ĝi sin trudadis al la homoj kvazaŭ freneza.

Al unu ĝi sidiĝis sur la nazon, al alia sur la orelon; alifoje ĝi komencis flugi antaŭ la okuloj. Unuvorte – ĝi agis vere freneze.

– Nu kiel vi ne volas kompreni, ke mi estas tute sola kaj ke mi tre enuas? pepis ĝi al ĉiu. – Vi eĉ ne povas flugi, pro tio vi ja ne scias, kio estas enuo. Se nur iu bonvolus ludi kun mi… Sed ne, por kio vi taŭgas? Kio povas esti pli mallerta kaj malgracia ol homo? La plej malbela kreitaĵo, kiun mi iam renkontis…

La lasta muŝo tedis la hundon, la katon – fine ĉiujn.

Krome ĝi ofendiĝis, kiam onklino Olga diris:

– Ha, la lasta muŝo… Mi petas, ke oni ne tuŝu ĝin.

Ĝi vivu la tutan vintron.

– Kio estas ĉi tio? Jen estas vera ofendo. Ŝajne ŝi eĉ opinias, ke ŝi faris komplezon al mi dirante: ”Ĝi vivu”. – 

Sed se mi enuas! Se mi eble eĉ tute ne volas vivi? Nu jen, mi ne volas, ne volas…

La lasta muŝo tiel koleris kontraŭ ĉiuj, ke eĉ al ĝi mem fariĝis terure. Ĝi flugadis, zumis, pepis…

Araneo, sidanta en angulo, fine kompatis ĝin kaj diris:

– Kara muŝo, venu al mi… Kiel bela estas mia araneaĵo!

– Mi tre dankas… Jen ankoraŭ aperis amiko! Nu, mi scias, kio estas via bela araneaĵo! Certe vi iam estis homo, kaj nun vi nur ŝajnigas vin araneo.

– Kiel vi volas, mi ja deziras bonon al vi.

– Ha, kia abomeno! Tio nomiĝas deziri bonon: forman ĝi la lastan muŝon!

Ili tre malpaciĝis, kaj tamen la muŝo enuis, tiel enuis, tiel enuis, ke eĉ neeblas tion rakonti. Ĝi koleris kontraŭ ĉiuj, laciĝis kaj laŭte diris:

– Se tiel estas, se vi ne volas kompreni, ke mi enuas, mi restos sidanta en angulo la tutan vintron… Jen! Jes, mi sidos kaj por nenio eliros…

Ĝi eĉ ploretis pro malĝojo, rememorante la pasintan someran ĝojon. Kiom da gajaj muŝoj estis; kaj ĝi deziris resti tute sola… Tio estis fatala eraro.

La vintro daŭris senfine, kaj la lasta muŝo komencis pensi, ke la somero tute ne revenos. Ĝi volis morti kaj ploradis mallaŭte. Certe la homoj elpensis la vintron, ĉar ili elpensas entute ĉion, kio estas malutila al muŝoj. Sed eble onklino Olga kaŝis ien la someron, kiel ŝi kaŝas la sukeron kaj konfitaĵon.

La lasta muŝo estis tute preta morti pro malespero, kiam okazis io eksterordinara. Ĝi kiel kutime estis sidanta en sia anguleto kaj koleris, kiam subite ĝi aŭdis –  zzzz… Komence ĝi ne kredis al siaj propraj oreloj kaj pensis, ke io ĝin trompas. Sed poste… Ho Dio, kio estis tio! Preter ĝi flugis vera viva muŝeto, ankoraŭ tute juna. Ĝi ĵus naskiĝis kaj ĝojis.

– La printempo komenciĝas… la printempo! ĝi zumis.

Kiel ili ekĝojis unu pri alia! Ili ĉirkaŭprenadis sin reciproke, interkisis kaj eĉ ĉirkaŭlekis unu la alian per la rostretoj. La maljuna muŝo dum kelkaj tagoj rakontadis, kiel malbone ĝi pasigis la tutan vintron, kiel ĝi enuadis sola. La juna muŝeto nur ridis per delikata voĉo kaj neniel povis kompreni, kio estas enui.

– Printempo, printempo! ĝi ripetadis.

Kiam onklino Olga igis forpreni ĉiujn fenestrajn kadrojn de la vintro kaj Helenjo rigardis tra la unua malfermita fenestro, la lasta muŝo subite komprenis ĉion.

– Nun mi scias ĉion, zumis ĝi, elflugante tra la fenestro:

Ni, muŝoj, faras la someron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.