La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ POR HELENJO

Aŭtoro: Mamin Sibirjak

©2026 Geo

La Enhavo

Fabelo pri kulineto

I.

Kiel naskiĝis la kulineto – neniu vidis. Tio okazis iun sunan printempan tagon. La kulineto ĉirkaŭrigardis kaj diris:

– Bone!…

La kulineto ordigis siajn flugilojn, frotis la maldikajn piedetoin unu je alia, denove ĉirkaŭrigardis kaj diris:

– Kiel bone! Kia varma suno, kia blua ĉielo, kia verda herbeto – bone, bone! Kaj ĉio estas mia!…

La kulineto denove interfrotis siajn piedetojn kaj ekflugis; ŝi flugadas, ĉion admiras kaj ĝojas. Kaj malsupre la herbeto verdas, kaj en la herbeto kaŝiĝas purpura floreto.

– Kulineto, venu al mi! – ekkriis la floreto.

La kulineto malsupreniĝis teren, rampis sur la floreton kaj komencis trinki la dolĉan floran sukon.

– Kiel bona vi estas, floreto! – diras la kulineto, frotante sian buŝon per la piedetoj.

– Nu jes, bona, sed ho ve, mi ne povas iri, – plendis la floreto.

– Kaj tamen estas bone, – certigis la kulineto. – Kaj ĉio estas mia…

Ankoraŭ ŝi ne finis paroli, kiam surflugis kun zumado vila burdo rekte al la floreto.

– Zzz… , kiu enrampis en mian floreton? Zzz…

Kiu trinkas mian dolĉan sukon? Zzz… Ha vi, malbona kulino, foriru! Zzz… foriru tuj, se vi ne volas, ke mi mordetu vin!

– Permesu, kion ĉi tio signifas? – pepis la kulineto. – 

Ja ĉio estas mia…

– Zzz… ne, mia!

La kulineto malfacile sin savis de la kolera burdo. Ŝi sidiĝis sur herbeto, lekis siajn piedetojn malpurigitajn de la flora suko, kaj ekkoleris.

– Kia malĝentilulo estas ĉi tiu burdo… Eĉ mirige!

. . . Li volis ankaŭ piki… Tamen ĉio estas mia – la suneto, la herbeto, la floretoj.

– Ne, ho pardonu – tio estas mia! – parolis vila raŭpeto, rampanta supren laŭ ŝtipo de herbeto.

La kulineto konsideris, ke la raŭpeto ne scias flugi kaj ekparolis pli kuraĝe:

– Pardonu min, raŭpeto, vi eraras… Mi ne malhelpas vin rampi, do vi ne disputu kun mi!

– Bone, bone… Sed vi nur ne tuŝu mian herbeton.

Mi ne ŝatas tion, mi devas konfesi. Tro multaj el vi flugadas ĉi tie. Vi estas popolo malserioza, sed mi estas serioza raŭpeto… Mi diras malkaŝe: ĉio apartenas al mi.

Jen mi surrampos herbeton kaj ĝin formanĝos; enrampos mi en kiun ajn floreton mi volos kaj ankaŭ forman- ĝos ĝin: Ĝis revido!…

II.

Post kelkaj horoj la kulineto sciis ĉion, nome, ke krom suno, blua ĉielo kaj verda herbeto ekzistas ankaŭ koleraj burdoj, seriozaj raŭpoj kaj diversaj pikiloj sur floroj. Unuvorte, ŝi eksentis grandan ĉagrenon. La kulineto eĉ ofendiĝis. Efektive, ŝi estis certa, ke ĉio apartenas al ŝi kaj estas kreita por ŝi, sed aliaj opiniis tion saman.

Ne, tio estas ne vera… ne povas esti!

Flugas la kulineto pluen kaj vidas… akvon.

– Nu, ankaŭ ĉi tio estas mia! ŝi gaje ekpepis. – Mia akvo… Ha, kiel gaje estas! Tie ĉi estas la herbeto, la floretoj.

Dume al la kulineto flugas renkonte aliaj kulinetoj.

– Bonan tagon, fratino!

– Bonan tagon, bonulinoj! Ja mi jam ekenuis flugadi sola. Kion vi faras ĉi tie?

– Ni ludas, fratino! Venu do al ni. Ĉe ni estas gaje…

Ĉu vi antaŭ nelonge naskiĝis?

– Nur hodiaŭ… Burdo preskaŭ pikis min; poste mi vidis raŭpon. Mi opiniis, ke ĉio estas mia, sed ili diras, ke ĉio estas ilia.

La aliaj kulinetoj trankviligis la gastinon kaj invitis ŝin ludi kune. Super la akvo la kulinoj ludis kolone: ili turni ĝadis, flugadis, pepadis.

Nia kulineto eĉ malfacile spiras pro ĝojo kaj baldaŭ tute forgesas la koleran burdon kaj la seriozan raŭpon.

– Ha, kiel bone!… murmuretas ŝi kun ravo. – Ĉio estas mia: la suneto, la herbeto, la akvo. Pro kio la aliaj koleras, mi entute ne komprenas. Ĉio estas mia, sed mi neniun malhelpas vivi: ili ĉiuj flugadu, zumadu, gaju. Mi permesas…

La kulineto finis ludi kaj gaji kaj sidiĝis por ripozi sur marĉa kariko (Lat. carex). Necesas ja ripozi, efektive. La kulineto rigardas, kiel gajas ŝiaj fratinetoj; subite alflugas pasero; de kie nur li ekaperis? Tiel rapide li preterflugis, kvazaŭ ĵetita ŝtono.

– Ha! Ho! ekkriis la kulinetoj kaj disflugis ĉiuflanken.

Kiam la pasero forflugis, mankis tuta deko da kulinetoj.

– Ha, rabisto! – mallaŭdis la maljunaj kulinetoj. Tutan dekon li formanĝis…

Ĉi tiu estis pli malbona ol la burdo. La kulineto komencis timi kaj kaŝiĝis kun aliaj junaj amikinoj ankoraŭ pli profunde en la marĉa herbo. Sed ĉi tie estis alia malbono: du kulinetojn formanĝis fiŝo, du aliajn – rano.

– Kion do signifas tio? – miris la kulineto. – ĉi tio estas vere tute nebona… Ja neeble estas vivi! Ha, kiaj malbonuloj!

Bone, ke estis multe da kulinetoj kaj neniu rimarkis la malpliiĝon. Nu, alflugis ankoraŭ novaj kulinetoj, kiuj ĵus naskiĝis. Ili flugadis kaj pepadis:

– Ĉio estas nia… Ĉio estas nia…

– Ne, ne ĉio estas nia, – ekkriis al ili nia kulineto. – 

Ekzistas ankaŭ la koleraj burdoj, la seriozaj raŭpoj, la malbonaj paseroj, la fiŝoj kaj la ranoj. Estu singardemaj, fratinoj!

Cetere, venis nokto, kaj ĉiuj kulinetoj kaŝiĝis en la kanoj, kie estas tiel varme. Disŝutiĝis la steloj sur la ĉielo, supreniĝis la luno, kaj ĉio rebrilis en la akvo.

Ha, kiel bone estis!

– Mia luno, miaj steloj, – pensis nia kulineto, sed ŝi diris tion al neniu: oni ja povus eĉ tion ĉi forpreni…

Tiel la kulineto pasigis la tutan someron. Multe ŝi gajis, sed estis ankaŭ multe da malagrablaĵoj. Dufoje preskaŭ glutis ŝin lerta hirundo; poste nerimarkeble alŝteli ĝis la rano, – nu, ja multajn malamikojn havas la kulinetoj! Tamen estis ankaŭ ĝojoj. La kulineto renkontis alian kuleton, kun vilaj lipharetoj, kiu diris:

– Kiel bela vi estas, kulineto… Vivu kun mi…

Kaj ili ekvivis kune, tute bone ekvivis. Ĉiam kune: kien iris unu, tien iris la alia. Kaj ili eĉ ne rimarkis, kiel la somero pasas. Komenciĝis la pluvoj, la malvarmaj noktoj.

Nia kulineto naskis ovetojn, kuŝigis ilin en densan herbon kaj diris:

– Ho, kiel laca mi estas!

Neniu vidis, kiel la kulineto mortis. Nu ja, ŝi ne mortis, sed nur ekdormis por la vintro; en la printempo ŝi revekiĝos kaj denove vivos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.