|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABELOJ POR HELENJOAŭtoro: Mamin Sibirjak |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La leporeto naskiĝis en arbaro kaj ĉiam ĝi timis. Kiam ekkrakis branĉo, kiam ekflugis birdo, kiam falis de la arbo bulo da neĝo, – la spiro de la leporeto jam haltis pro timo.
Timis la leporeto dum unu tago, timis li dum du tagoj, timis dum semajno, timis dum jaro; fine li fariĝis granda, kaj subite tedis al li timi.
– Neniun mi timas! li ekkriis tiel laŭte, ke oni aŭdis lin en la tuta arbaro. – Nu jen, neniun mi timas!
Kolektiĝis maljunaj leporoj, alkuris malgrandaj leporidoj, kunvenis maljunaj leporinoj, – ĉiuj aŭskultis, kiel fanfaronas la leporo Long-orela, Strab-okula, Mallongvosta, – ili aŭskultis kaj eĉ al siaj propraj oreloj ne kredis.
Ne okazis ankoraŭ, ke leporo neniun timas!
– Ho, vi, Strab-okula, ĉu vi eĉ la lupon ne timas?
– Ne, la lupon mi ne timas, nek la vulpon, nek la urson, – neniun mi timas!
Tio ĉi estis ja tute amuza. Ekridegis la junaj leporidoj, kovrante siajn buŝetojn per la antaŭaj piedoj; ekridis la bonaj maljunulinoj; ekridetis eĉ la maljunaj leporoj, kiuj jam falis en la manegojn de vulpo kaj elprovis la lupajn dentojn. Jen tre ridinda leporo! Ho, kiel ridinda! Kai ĉiuj subite fariĝis gajaj, komencis ruliĝi, salti, kuradi, kvazaŭ ĉiuj freneziĝis.
– Pro kio tie ĉi longe paroladi! kriis fine la kuraĝiĝinta leporo. – Se mi renkontos lupon, mi mem formanĝos lin…
– Ha, kia ridinda leporo! Ha, kiel malsaĝa li estas!…
Ĉiuj vidas, ke li estas ridinda kaj malsaĝa, kaj ĉiuj ridas.
Krias la leporoj pri la lupo, kaj jen… la lupo jam estas tie ĉi.
Li paŝadis en la arbaro pro siaj lupaj aferoj, malsatiĝis kaj pensis: ”Nun estus bone manĝeti leporon!” Subite li aŭdas, ke tute proksime leporoj krias kaj pri la griza lupo parolas. Tuj li haltas, ekflaras la aeron kaj komencas ŝtele alproksimiĝi.
La lupo alvenas tute proksime al la gajiĝintaj leporoj, aŭdas, ke ili mokas lin, kaj precipe – la fanfarona leporeto Long-orela – Strab-okula – Mallong-vosta.
– He, frateto, atendu, tuj mi vin formanĝos! pensis la griza lupo kaj komencis rigardi, kiu leporo fanfaronas pri sia kuraĝo.
La leporoj nenion vidis kaj gajis eĉ pli ol antaŭe. Fine la fanfarona leporo saltis sur ŝtipeton, sidiĝis sur siaj postaj piedetoj kaj ekparolis:
– Aŭskultu vi, malkuraĝuloj! Aŭskultu kaj rigardu min! Jen mi montros al vi artifikon… Mi… mi… mi…
Tie ĉi la lango de la fanfaronulo kvazaŭ frostiĝis. La leporo ekvidis la lupon, kiu rigardis lin. La aliaj ne vidis la lupon, sed li mem vidis kaj ne kuraĝis eĉ spiri.
Tiam okazis io tute eksterordinara.
La fanfarona leporeto saltis supren, kvazaŭ pilko, kaj pro timego falis rekte sur la larĝan lupan frunton, rulis sur la lupa dorso, turniĝis ankoraŭ unu fojon en la aero kaj poste tiel ekkuregis, ke li ŝajnis esti preta elsalti el sia propra haŭto.
Longan tempon kuris la malfeliĉa leporeto, ĝis kiam li perdis ĉiujn siajn fortojn.
Ĉiam ŝajnis al li, ke la lupo persekutas lin kaj jen-jen kaptos lin per siaj dentoj.
Fine la malfeliĉulo entute senfortiĝis, fermis la okulojn kaj kvazaŭ senviva kuŝigis sub arbeto.
La lupo dumtempe kuris en alian direkton. Kiam la leporo falis sur lin, ŝajnis al la lupo, ke iu pafis lin.
Kaj la lupo forkuris. Ja estas eble trovi en la arbaro multajn aliajn leporojn, sed tiu ĉi estis ja freneza…
Longan tempon la aliaj leporoj ne povis rekonsciiĝi.
Unu forkuris en arbetaĵon, unu sin kaŝis post ŝtipeto, unu sin ĵetis en kaveton.
Fine tedis al ĉiuj kaŝiĝi, kaj ili komencis iom post iom rigardi, kiu estas pli kuraĝaj.
– Nu, lerte nia leporo timigis la lupon! diris ĉiuj. –
Sen li, ni ne estus foririntaj vivaj. Sed kie li estas, nia sentimema leporo?
Oni komencis lin serĉi.
Ili iradis kaj iradis; nenie estis la kuraĝa leporo. Eble manĝis lin alia lupo? Fine oni lin trovis: li kuŝis en kaveto sub arbetaĵo kaj estis apenaŭ viva pro timo.
– Bravulo vi estas, Strabulo! ekkriis ĉiuj leporoj unuvoĉe.
Nu jen, Strabulo! Lerte vi timigis la maljunan lupon.
Dankon al vi, frateto! Ja ni opiniis, ke vi fanfaronas.
La kuraĝa leporo tuj prenis dignan mienon; eliris el sia kaveto, vigliĝis, fermetis okulojn kaj ekparolis:
– Kiel vi opinias! He vi, malkuraĝuloj!
De tiu tago la kuraĝa leporo komencis mem kredi, ke li efektive neniun timas.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.